Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Staĥanov ĉe Volkswagen

Jozefo Stalino estis malica. Tiu ĉi kuraĝega aserto, kiun neniu aŭ preskaŭ neniu aŭdacis formuli en la lastaj kvardek jaroj, estas en la centro de la dokumentfilmo “Apokalipso Stalino” de Isabelle Clarke kaj Daniel Costelle (France 2, la 3-an de novembro 2015). La kolorigitaj bildoj estas akompanataj de komento kiu brilas de delikateco pri la sovetia gvidanto: “Ĉiu povas antaŭtimi liajn metodojn malantaŭ liaj okuletoj kiuj faltiĝas kiam li ŝajnigas rideton.”

Inter la nombro da fiaĵoj de la diktatoro troviĝas la starigo de fikcia ekonomio, en kiu falsitaj statistikoj eksplodigas ne atingeblajn celojn. “Stalino metas sian propagando-maŝinon en plej grandan rapidon por fabriko labor-heroojn, kiel la ministon Aleksej Staĥanov, klarigas la rakontisto, sed “ĉiuj ĉi staĥanovaj heroaĵoj estas puraj inventoj”. Kaj la komentisto detale prezentas la radaron de la sistemo: “La sovetia industrio eniras la eraon de mensogo. En angoro pro la teroro, laboristoj kaj fabrikdirektoroj, minacataj se ili ne plenumas la normojn, mensogas pri ĉio. Pri la kvalito, pri la kvanto, la fidindeco, la produktokvanto.” La spektanto komprenas, ke tia organizaĵo, bazita sur falsado kaj angoro, ne povas prosperi sub aliaj ĉieloj; ĉiukaze ne “ĉe ni”, kie la ekonomia scienco anstataŭ la malica Stalino gvidas la produktadon.

Almenaŭ ĝis kiam la hazardo de la kalendaro, semajnon poste, produktas mirigan kolizion. “Volkswagen, la kulturo de la timo en la centro de la skandalo”, titolas Le Monde de la 10-a de novembro 2015. La germana aŭtofabriko falsaranĝis siajn dizel-motorojn por ke ili sukcesu la testojn pri poluado. “Ene de tiu industria grupo la atestoj multiĝas; fronte al ne plenumeblaj celoj la inĝenieroj preferis truki anstataŭ alfronti la koleron de la ĉefo”, skribas la ĵurnalo.

Kvankam ne eblas kompari la angorojn, kiujn la sovetia laboristo spertis, kun tiuj de la germana teĥnikisto, la raportoj kolektitaj en Wolfsburg, la sidejo de la aŭtomobil-konstruisto, pensigas, ke la manaĝera malracieco povas ekzisti en aliaj landoj ekster USSR. “Volkswagen estis gvidata kiel absoluta monarĥio, kie tio, kio ne estas permesata, ne povas okazi, konfidas al Le Mondo homo familiara kun la grupo. Oni donas instrukciojn pri celoj, kaj neniu kuraĝas diri, ke tio tutsimple ne eblas, teĥnike ne fareblas.” En tiu entrepreno, kompletigas granda germana mastro, “la raportantoj de malbonaj novaĵoj gilotiniĝas, eĉ se ili ne estas respondecaj”.

Eŭropo ne evitas la manion de burokrata neado, kiu konsistas en subpremado de la problemoj kiujn oni ne deziras solvi. La Eŭropa Unio devis en 2017 trudi aŭtomobilajn poluo-testojn surstrate anstataŭ en laboratorio. Jen problemo: neniu dizela motoro sukcesus ilin. Sieĝataj de la premgrupoj, la reguligistoj de la membroŝtatoj kaj la Eŭropa Komisiono decidis, fine de oktobro, meze de la Volkswagen-skandalo, altigi la ellaso-sojlon de nitrogen-oksido je ... 110 elcentoj. Kiel memorigas Wolfgang Münchau, raportisto ĉe la Financial Times (9-an de novembro 2015), “tiuj polu-gasoj mortigas. La nombro de mortoj pro la ellasoj de dizelmotoroj larĝe superas tiun de la mortoj pro voj-akcidentoj. Oni povas do interpreti tiun teĥnikan reguladon de la Unio kiel decidon mortigi plurajn milojn da homoj”.

Ĉu baldaŭ en “Apokalipso Bruselo”?

Pierre RIMBERT.