Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En la balotado de la 8-a de novembro, la Nacia Ligo por Demokratio (NLD) de S-ino Aŭn San Su Ĉi gajnis absolutan plimulton de la provizendaj seĝoj en la du ĉambroj de la nacia parlamento, kaj same en dek el la dek-kvar provincaj asembleoj. Sensacia sukceso, sed la militista junto gardas grandegan eblecon por bloki.
Forta per sia impona balota venko, la Nacia Ligo por Demokratio (NLD) de S-ino Aŭn San Su Ĉi povas, la venontan februaron, trudi la kandidaton, kiun ĝi mem elektos, kiel prezidanton de Birma Respubliko (Myanmar). Estos nur necese, ke, laŭ la konstitucio, neniu el la familianoj de la kandidato (gepatroj, geedzo, infanoj kaj ties geedzoj) havas fremdan naciecon. Tia klaŭzo aparte celas S-inon Su Ĉi, kies du filoj estas britaj.
Tiu prezidanto formos la novan registaron sen trakti kun la aliaj politikaj fortoj, kiuj estis preskaŭ tute forviŝitaj de la balota ondego de NLD en la balotado de la 8-a de novembro 2015. El la naŭ-dek du konkurantaj partioj, nur dek-du (inter kiuj dek per platformoj de etnaj malplimultoj) gajnis almenaŭ unu seĝon en la parlamento.
La legado de la politika programo de la NLD montras, ke ĝiaj strategoj tute konscias pri la plejparto de la grandaj defioj, kiujn la lando frontas. Tiu manifesto publikigita iom antaŭ la balotado detale prezentas noblajn celojn kaj komplete precizigas la nunajn defiojn ekonomiajn, sociajn, kaj politikajn. Sed, krom seriozan ekonomian parton, kiun preparis Aŭstraliaj universitatanoj, ĝi enhavas neniun precizan programeron. Ĝi ankaŭ lamas pro manko de leĝproponoj por rapide korekti la malforton de la ŝtato, ties burokatismon kaj mankohavan justicon. Cetere tiuj leĝoj devos konformiĝi al konstitucia ordo decidita de la armeo, kiu trudas multajn limojn al leĝfarantoj (ekzemple la malpermeso endanĝerigi la nacian tutecon, nacian suverenecon aŭ la rolon de la armeo).
Ekzistas unue bezono de justeco. Ekde 2011 la registaro de S-ro Tein Sein parte disbatis la subpreman ilaron, kiun la ŝtato havis de la koloniisma epoko. Pli ol du mil politikaj malliberuloj estis amnestiitaj tuj en aŭgusto 2011, la ŝtata cenzuro estis forigita unu jaron poste, kaj leĝaro pri komunikiloj traktita en la parlamento. Sed restas multaj arbitraj leĝoj: tiu de 1908 pri nepermesitaj asocioj, kiu malpermesas al birmaj civitanoj rilatiĝi kun asocioj konfliktantaj kun la ŝtato, tiu de 1907 pri registrado de la personoj, forme reviziita en 2012 sed plidaŭrigita en sia spirito per projekto antaŭmetita de la ministrejo pri enlandaj aferoj, kontrolata de la armeo, aŭ tiu de 1975 pri la ŝtata sekureco.
De post 1989 tiuj leĝoj estis ofte uzataj kontraŭ la aktivuloj de NLD, kaj restas efika ilo por puni ĉiun homon suspektitan pri rilato kun, inter aliaj, Armeo por Sendependiĝo Kaĉina (ASK), kiu daŭre batalas kontraŭ la birma armeo* . Forta per sia absoluta plimulto NLD povus rekte ektrakti ilin, kiam la nova parlamento kunvenos en la komenco de 2016. Teorie ĉiuj leĝoj estas decideblaj per simpla plimulto. Sed iuj apartenas al sfero rezervita de la armeo (nacia defendo, enlandaj aferoj, landlimaj aferoj), kiu povus aserti pri ilia malkonstitucieco. La venonta konstitucia tribunalo — kies naŭ membroj estos elektitaj de la estontaj prezidantoj de la du ĉambroj kaj de la prezidanto de la lando — eble havos pezan taskon. Se la deputitoj sukcesas iom post iom dismunti tiun leĝaron dum oni liberigas la centon da restantaj politikaj malliberuloj, S-ino Su Ĉi estos certe ja laŭdata.
Tamen ŝi tute ne intencas starigi transiran juĝistaron, kiu esploros la dolorigan pasintecon de la diktaturo, kaj juĝos kelkajn generalojn pro iliaj potencotrouzoj kaj aliaj atencoj al homaj rajtoj. Unue ĉar NLD konkrete ne povas — la armeo gardas monopolon de forto-, poste ĉar ŝi mem ne deziras tion: “Ni ne starigos serion de Nurembergaj procesoj, aŭ ion ajn similan”, ŝi diris la morgaŭon de la balotado*. Ĉefe ĉar la lando devas elturniĝi kun justico, kiu daŭre estas tute koruptita.
Ankaŭ necesas gajni la pacon. Enlanda milito ankoraŭ daŭras en la lando. La tumulto, kiu skuis la plejparton de la lando dum la balotado de la 8-a de novembro, ne atingis multajn periferiajn zonojn, kies loĝantaroj ne plimulte estas Bamaroj, sed apartenas al etnaj malplimultoj: Kokangoj, Kaĉinoj aŭ Palaŭngoj. La balotado ne okazis en pli ol ses cent kantonoj, kaj sep seĝoj restos sen deputitoj en la nova nacia parlamento*.
Ekde la unuaj paĝoj, la manifesto de NLD laŭdas interetnan dialogon. Sed pluraj obstakloj stariĝas. Unue, ĉiu politika diskuto postulas marĉandadon kun la armeo, kiu partoprenas ĉiujn kurantajn konfliktojn, ĉu per siaj batalionoj sur la frontlinio kontraŭ la ribeluloj Kaĉinaj, Kokangaj aŭ Palaŭngaj, ĉu per la decidigaj ministrejoj, kiujn ĝi kontrolas pro la konstitucio de 2008: nacia defendo, enlandaj aferoj kaj landlimaj aferoj. S-ino Su Ĉi eble provos komenci traktadon inter la plimulto, kiun ŝi reprezentas kaj la etnaj malplimultoj, same kiel ŝia patro, generalo Aŭn San, proponis antaŭ ol esti murdita en 1947. Sed ŝi ne havos ĉiujn atutojn en siaj manoj, kaj eĉ ne povos akiri kompletan situacistaton pri la kurantaj konfliktoj.
Cetere, ekzistas vicoj da etnaj kaj periferiaj agantoj kun kiuj NLD neniam diskutis, aŭ nur tre iomete. Malnovaj rilatoj, kvankam ne tute amikaj, estis teksitaj inter NLD kaj la ribeluloj de ASK aŭ de Karena Nacia Unuiĝo (KNU). Sed kiel S-ino Su Ĉi povos strikte trakti kun lokaj ĉefoj kaj aliaj regionaj fortuloj kvazaŭ sendependaj Kokangaj kaj Ûaaj, kun Armeo de Ŝanaj Ŝtatoj-Nordaj (ASS-N), kun la milicio de Mong La, kiu regas multajn teritoriojn landlimajn de Ĉinio, aŭ kun Demokrata Karena Bonvolema Armeo (DKBA), bone instalita en siaj fortresejoj proksimaj al la Tajlanda landlimo*? Fine NLD bezonos grandan politikan lertecon por preteri la daŭran malfidon de la politikaj elitoj de la etnaj malplimultoj — kies plejparto de deputitoj estis neniigitaj dum la novembra balotado.
Jen alia granda defio: ekde sia sendependiĝo, en 1948, Birmo neniam sukcesis pensi sin mem, kiel nacion*. La incitoj inter politika kaj kultura centro ĉefe bamara kaj periferio regata de multegaj malplimultoj, kiu restis for el evoluo de la lando, daŭre estas la ĉefa fonto de la enlanda milito. La venonta registaro devos ektrakti la demandon pri federaciismo, pri partigo de regado kaj de riĉofontoj inter centralizema landocentro kaj regionoj, kiuj aspiras pli grandan memregadon. Ĝi poste devos ektrakti la demandon pri civitaneco: kiu estas Birmano? Kiu ne estas? Kio estigas la Birman “nacion” kaj kunigas la nunajn Birmanojn? Debato atendita de longe povus komenciĝi kun politikaj elitoj, intelektuloj, estroj de grandaj asocioj kaj simplaj civitanoj. La lukto kontraŭ aŭtoritatismo kaj militismo, kiu arigis grandan parton de la loĝantaro malantaŭ la simbola S-ino Su Ĉi de post ŝia reveno en la landon en 1988, ne plu sufiĉas.
La restariĝo de politika sistemo relative liberala, eĉ demokrata, ne aŭtomate solvos la etnan kaj nacian demandon stariĝintan de post la sendependiĝo. Sed nenio montras, ke NLD prepariĝas debatigi tion, tiom frue post la perfortaj okazaĵoj inter budhanoj kaj islamanoj en 2012 kaj 2013. La reapero de ekstremisma kaj kontraŭislama budhismo, tamen tre loka, kunligita al naciisma kresko de la etno Rakina, kiu opinias sian memecon minacita pro la demografia kresko de la islamaj loĝantoj en la okcidenta parto de la lando, la Rohinjoj, remetis le religion en la centro de la Birma politika spaco. En gazetara konferenco okazinta la hieraŭon de la balotado, S-ino Su Ĉi petis de la fremdaj ĵurnalistoj, ke ili “ne troigu” la problemon pri Rohinjoj, dum al tiu sunaisma malplimulto, pli apartigita kaj subpremita ol iam antaŭe* , la aŭtoritatuloj, por la unua fojo de post la sendependiĝo, malhavigis la balotrajton.
En la ekonomia kampo, malgraŭ siaj grandegaj homaj kaj naturaj riĉaĵoj — lignoj, gemoj, gaso — la lando daŭre estas evolulando*. La venonta registaro devos elturniĝi per nacia ekonomio, kiu enhavas la kreskemajn ĝermojn de malegaleco kaj korupto. La novaj leĝfarantoj havos la malfacilan taskon reformi la ekonomian kampon, dum la grandaj konzernoj konstruis siajn riĉaĵegojn sur naturaj riĉofontoj, grundproprieto kaj komerco. Post la forlaso de la “birma vojo al socialismo”, en 1988, ia senleĝa kapitalismo, tamen limigita, disvolviĝis ĉirkaŭ kelkaj nababoj, proksimuloj de la militista reĝimo, la t.n. cronies. Dum la jaroj 1990-aj kaj 2000-aj tiu sistemo fortikiĝis pro la absoluta estriĝo de la armeo super ekonomio kaj grundhavo, ankaŭ pro la izoleco de la lando pro internaciaj punoj.
De post la malfermiĝo, kiu sekvis la finon de la internaciaj punoj en 2012, tiu nepotisma strukturo iom post iom transformiĝas al vasta oligarkio, kiu estas malfacile disbatebla per leĝfaroj. La manifesto de NLD promesas prioritatigi agrokulturan disvolviĝon kaj impostan stabilecon. Redoni la konfiskitajn kampojn al senhavigitaj kamparanoj ne estos facila tasko, kiam ne ekzistas lojala trudodeviga aparato. Kaj enspezi impostojn, kiam la plimulto de Birmanoj neniam tion pagis antaŭe, estos egale malfacila tasko. Kaj se temas doni elektron al pli ol la duono de la loĝantaro, kiu ne havas ĝin, simpla leĝo ne sufiĉos, des pli, ke popolopinio regule kaj pasie mobiliziĝas kontraŭ projektoj de hidroelektraj baraĵoj financitaj de fremduloj, ĉefe ĉinoj. La persistema koruptado estas parto de la ĉiutaga pejzaĝo de la Birmanoj, kaj la estonta registaro ne povas kalkuli kun trudaj ŝtataj rimedoj por ĉesigi ĝin.
Fine, restas labortasko, kiu ŝajnas kvazaŭ nesuperebla: starigo de paca rilato, bazita sur fido, inter civilaj kaj militistaj potencoj. En la venontaj jaroj la Birma armeo verŝajne restos politika aganto komplete aŭtonoma, kaj neniu el ĝiaj estroj montras intencon ŝanĝi ĝin al neŭtrala institucio sub civila kontrolo. De kvin-dek jaroj, la armeaj ideologoj, same kiel ĝiaj sinsekvaj estroj kaj instruistoj de ĝiaj akademioj proklamas, laŭ la maniero de Ludoviko-la 14-a: “La ŝtato, mi estas”.
Necesos ja pli ol areto da reformoj por ŝanĝi tiun vidpunkton. S-ino Su Ĉi do devos trakti kun la armeĉefo, generalo Min Aŭn Lain, kaj lia posteulo — se estos posteulo en la venontaj monatoj. Tre baldaŭ, ekde la unuaj kunvenoj de la parlamento en la komenco de la venonta jaro, la debatotaj subjektoj ebligos scii ĉu NLD estas preta provoki tutan krizon kun la armeo, de nun ĝia ĉefa oponanto, ĉar ĝi konstitucie disponas kvaronon da parlamentaj seĝoj.
Por starigi senprecedencan demokratigon, sur kiu NLD povas apogi sin? S-ino Su Ĉi ja havas sian prestiĝon, konfirmitan de la popola mandato. Tamen la Birma politika, kultura, ekonomia, socia pejzaĝo estas multe pli bunta ol tio, kion montris la ununoma, unuraŭnda balotsistemo heredita de la Britoj. Plimulto da ŝtatoficistoj verŝajne subtenis “la Sinjorinon” la 8-an de novembro, laŭ la larĝa venko de ŝia partio en la ĉefurbo Nejpido. Sed tio ne signifas, ke la klientaj rilataroj de la ŝtata burokratio, infektitaj de aktivaj aŭ eksaj militistoj, kiuj okupas ties altrangajn postenojn, povos efektivigi la venontajn reformojn. La ne-registaraj organizaĵoj, kiuj okupiĝas pri etnaj, sociaj kaj mediaj aferoj estos gravaj aliancanoj, sed ili ankaŭ povos iĝi malhelpantoj, ĉar ili povas kritiki la regantan partion kaj S-inon Su Ĉi pro tio, kion ili ne faros, aŭ malbone, aŭ neinterkonsente faros.
NLD povas konsideri kunagi kun eksuloj de la antaŭa reĝimo, aŭ kun civiluloj kaj universitatuloj kunelektitaj de tiu lasta post 2011, kaj ankaŭ kalkuli kun la reveno de ekzilitaj politikuloj, kiujn prezidanto Tein Sein amnestiis. Fine, la ekstera mondo, kaj precipe la okcidentaj landoj, kiuj laŭdis ĝian venkon, subtenos ĝin. Por bono, same por malbono, ili verŝajne montros malavarecon al estonta registaro. Sed S-ino Su Ĉi ankaŭ promesis malpliigi dependiĝon de fremda helpo, kaj montriĝis iom kolerigita, ĉi lastajn monatojn, de la kvazaŭ klaraj kritikoj de okcidentuloj pri la malgraveco per kiu ŝi traktis la situacion de Rohinjoj. Tiom multaj dilemoj kaj defioj povas malhelpi rapidan marŝon al demokratio.