Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Estas preskaŭ neeble vivi en Usono sen kontrakti pri kredito. Kiam iliaj klientoj luktas por repagi siajn pruntojn, bankoj pliigas la punojn pro nepago... kaj ankaŭ siajn profitojn. En iuj malriĉaj kvartaloj, tamen, ili rifuzas malfermi filiojn. Tiuokaze, la lokuloj devas sin turni al “predaj pruntistoj”.
Ĉe la giĉeto de check casher (ĉekmonigejo) sur Broadway, strato de centra Brooklyn sub la ombro de la supertera fervojo de Novjorko, Carlos Rivera petas pli da tempo. “No tengo los 10 pesos” (“mi ne havas la dek dolarojn”) li diras al la dungito malantaŭ la vitro. En Brooklyn, ĉi tiaj butikoj estas ĉie: la laŭfaka telefonlibro enhavas 268. Ili rekoneblas per siaj buntaj kadukaj fasadoj, siaj neonlumoj, la dolaro-insigno kaj la vorto “Kontantaĵo” sur la fenestroj. Krom monĝiroj, ili monigas ĉekojn por lokuloj kiuj ne havas bankokonton: oni monigas la sumon kontraŭ makleraĵo (ĉirkaŭ 2% por ĉiu cento da dolaroj, plus diversaj depagoj). Ili ankaŭ proponas tre mallongatempajn monpruntojn je tre altaj interezaj procentoj.
Ĉi tiuj miloj da butikoj konsistigas potencan plurfacetan financan industrion tutlandan kiun oni nomas per la komuna termino predatory lenders (predaj pruntistoj). La kromnomo reflektas ilian agresan komercan modelon: ili neniam delasas depruntinton, kiu ofte devas repagi prunton per nova prunto.
Malgraŭ sia grandega sukceso, ĉi tiuj senskrupulaj pruntistoj ne havas bonan reputacion en la usona gazetaro kaj la individuaj ŝtatoj provas limigi iliajn praktikojn. La plej katastrofa financa produkto estas malpermesita en Nov-Jorkio, sed estas laŭleĝa en Kalifornio: la payday loan (salajrotaga monprunto), ekstreme mallongatempa prunto (maksimume dek kvin tagojn) kiun oni repagas en la salajrotago kun alta interezo. Ĉi tiel, kliento povas ricevi monprunton de 300 dolaroj por kiu li repagos 346 dolarojn en la tago kiam li ricevos sian salajron.
Ĉi tiu industrio, kiu ne ekzistis antaŭ dudek jaroj, pasintjare produktis profiton de 46 miliardoj da dolaroj. Nun estas en Usono pli da “rabemaj pruntistoj” ol da butikoj Mcdonald’s kaj Starbucks entute. La Center for Responsible Finance (Centro por Respondeca Monpruntado, CRL), kiu respondecas pri la eltrovado de financaj misuzoj, estis starigita en 2002. En tiu jaro ĝi taksis ke ĉi tiaj monpruntoj kostis 9,1 miliardojn da dolaroj da diversaj interezoj kaj da ekzekucioj en kazoj de nerepagoj de monpruntoj. Dek tri jarojn poste, la Centro nun agnoskas ke ĝi ne povas kalkuli ilian efikon: “La totalo egalas kelkcentojn da miliardoj da dolaroj” ĝi avertis en junio. “Ĉi tio multe pezas sur la vivoj de milionoj da usonanoj, sed ankaŭ sur la tuta lando*.”
Malriĉulo en Usono jam pagas pli por ĉio: ĉiutagaj servoj, nutraĵo, asekuro*. La koncepto de “punoj por malriĉeco” ne estas nova: David Caplovitz teoriadis pri tio en 1967 en sociologia studo kiu fariĝis klasikaĵo, The Poor Pay More (La malriĉuloj pagas pli)*. Lia analizo restas trafa. Earl Blumenauer, deputito por Oregono en la usona Ĉambro de Reprezentantoj, avertis en 2009 ke “la malriĉuloj pagas pli por (litro da) lakto kaj por loĝejoj de pli malalta kvalito”. La 37 milionoj da usonanoj kiuj vivas sub la oficiala mezuro de malriĉeco, kaj la aliaj 100 milionoj klopodantaj por eniri la mezklasanaron, “pagas pli por aferoj kiujn mezklasa usonano rigardas kiel nerimarkindajn”*. Unu ekzemplo inter multaj: laŭ raporto de la organizaĵo de konsumantoj Consumer Federation of America, la kotiztarifoj de la ĉefaj aŭtomobil-asekuraj firmaoj atribuas pli da graveco al la nivelo de edukado de siaj klientoj, kaj la tipo de laboro kiun ili faras, ol al kiel sekure ili stiras aŭton. En du trionoj de la kazoj ekzamenitaj, la “malriĉaj aŭtistoj kun dosiero de bona aŭtostirado pagis pli (je ĉirkaŭ 25%) ol riĉaj aŭtistoj kiuj kaŭzis akcidenton.”* “Oni devas esti riĉa por vivi malriĉe” The Washington Post ironie rimarkis*, identigante la malgravajn aferojn en la vivo kiuj punas senmonajn laboristojn: tempo perdita irante diversloken, atendovicoj por servoj de pli malalta kvalito, ktp. Ĉio sen marĝeno por libertempo aŭ por eraro.
Ĉi tiuj strikte regataj vivoj foje transformiĝas en tragedion. Kiel tiu de Maria Fernandes, kiu mortis en septembro 2014 en sia aŭto en aŭtoparkejo de la ŝtato New Jersey. Dungito dum kvar jaroj de la ĉeno de rapidmanĝejoj Dunkin’ Donuts, ĉi tiu 32-jaraĝulino laboris en tri laborpostenoj (posttagmeza, nokta kaj semajnfina) ĉe tri diversaj firmaoj por eduki sian filinon kaj perlabori la tiaman minimuman salajron en New Jersey: 8,25 dolarojn hore. Ŝi pagis 550 dolarojn monate por meblita apartamento kie ŝi dormis nur tre malofte. Anstataŭe, ŝi ripozis en sia aŭto dum la motoro kaj klimatizo funkciis por malvarmigi la internon kaj tial ŝi tenis ujon da benzino sur la malantaŭa sidloko. La ujo estis akcidente faligita dum unu el ŝiaj dormetoj, disvastigante toksan haladzon kiu sufokis ŝin. Proparolanto por Dunkin’ Donuts laŭdis ŝin en komunikaĵo, nomante ŝin “modela dungito”*.
Ankoraŭ ĉe la ĉekmonigejo en Brooklyn, la komizo proponas aranĝon al s-ro Rivera: la repago de la ŝuldo povas atendi ĝis morgaŭ. Ŝi nomas lin per lia antaŭnomo; evidente li estas regula kliento. Trankviligite, li faras nelongan telefonvokon, promesante anglalingve repagi al la kunparolanto. Poste li ekiras, puŝante aĉetĉareton laŭlonge de la stratoj. Li plenigas ĝin per boteloj por reciklado; la repago en la ĉirkaŭaj superbazaroj estas 10 cendoj por botelo. Li ankaŭ iom enspezas per laŭokaza laboro nedeklarita “en konstruado”. Li estis banka kliento, iam; li jam ne memoras kiam.
Tradiciaj financaj institucioj havas malpli da filioj en malriĉaj kvartaloj. En Stuyvesant Heights, la kvartalo de s-ro Rivera, estas nur du bankoj por 85 000 loĝantoj: banka dezerto, unu el 650 en la lando*. En kapturna paradokso, Stuyvesant Heights situas je dek metrostacioj disde Wall Street, la neŭrocentro de la tutmonda financo. “La bankoj diras, ke ne valoras la penon malfermi filiojn en malriĉaj lokoj” klarigas Lisa Servon, profesoro pri la urba politiko ĉe la New School en Novjorko. “La lokuloj pli estas ŝarĝo ol fonto de profito. Ili ne deponas monon kaj pasigas tro da tempo ĉe la giĉeto. La bankoj volas la malon: klientoj kiujn ili neniam vidas, kaj kiuj deponas monon.”
En malriĉaj kvartaloj, la bankojn anstataŭis ĉekmonigejoj, bazante siajn komercajn modelojn sur servo al lokuloj, diversigo de servoj (vendoj de antaŭpagitaj SIM-kartoj, loteriaj biletoj ...) kaj deprenante procentaĵon de ĉiu transakcio. “La bankoj volas ununuran riĉan klienton kun miliono da dolaroj; ni, niaflanke, volas unu milionon da klientoj kun unu dolaro” diras klare kaj nete Joe Coleman, prezidanto de RiteCheck, granda entrepreno kun dek du filioj en The Bronx kaj Harlem*. Por la malriĉuloj, ĉi tiuj lokoj estas la lasta rimedo antaŭ ol ili sin turnas al neformala depruntado de stratuzuristoj, sin elmetante al granda risko, ekster ajna jura kadro. Ĉi tiuj uzuristoj, kun ligiloj al krimuloj grandaj kaj malgrandaj, sin turnas al perforto por repagigi al si la monon depruntitan plus interezon.
Profesoro Servon ankaŭ notas, ke komunumoj de enmigrintoj en Novjorko, precipe hispanidoj, sed ankaŭ senegalianoj kaj araboj, kunportis kun si neformalan metodon de nulinterezaj etkreditoj. La principo estas simpla: grupo de konatoj kontribuas malgrandan sumon al komuna kaso. “Ĉiusemajne, laŭvice, alia investanto ricevas la monon en la kaso” diras la profesoro, kiu studas ĉi tiujn cirklojn de alternativaj pruntedonoj sed ne povas taksi iliajn nombrojn aŭ eĉ ilian ekonomian gravecon.
Kvankam Chase kaj Bank of America ne interesiĝas pri la malriĉuloj, la malo ankaŭ estas vera, laŭ la esploroj de Servon. “La malriĉuloj preferas ĉekmonigejojn ĉar la bankoj pagigas eĉ pli pro siaj krompagoj pro malfruaj repagoj kaj aliaj depagoj” ŝi klarigas. Bankoj estas pli monavidaj kaj ne ofertas mallongatempajn etpruntojn adaptitajn al iliaj bezonoj. Ĉiu banko disponas arsenalon el 49 eblaj sankcioj por kuranta konto; simpla retrato, kiu superas la permesitan superkrediton, povas sekvigi kaskadon da punoj. La Federal Deposit Insurance Corporation estas la ŝtata agentejo kiu kontrolas la bankojn. Laŭ statistiko kiun ĝi ricevis de la dek plej grandaj usonaj bankoj, duono de superkreditoj estas por sumoj malpli ol 36 dolaroj. Kaj se oni rigardus la superkreditojn kiel mallongatempajn pruntojn, la interezo atingus la apenaŭ kredeblan indicon de 5000% ĉiun jaron.
En 2011, usonaj bankoj akriris profiton de 38 miliardoj da dolaroj nur el la interezoj kiujn ili pagigis*. “Ili fariĝas pli altekostaj” diras Servon. “La financa malstabileco de usonanoj estas kreskinta; iliaj enspezoj fariĝis fluktuemaj. Oni laboras en kelkaj laborpostenoj dum kelkaj horoj tie kaj tie. La salajroj varias de monato al monato. Oni ne povas antaŭkalkuli sian estontan enspezon. Mono regule mankas, sekve punoj amasiĝas.” Nemalofte oni renkontas iun, kiu ĝuis stabilan salajron antaŭ la financa krizo, kaj kiu nun havas du nekonstantajn partatempajn laborpostenojn kun laŭhora salajro. La kostoj de sanzorgo, edukado kaj infanzorgado estas eksplodintaj kaj “dungantoj proponas malpli da socialaj subvencioj dum usonanoj alfrontas pli altajn kostojn. Mankas marĝeno por eraro. Jen la koro de la problemo.”
Enŝuldiĝinta usonano estas normala usonano kiu faras repagojn akurate. Preter la radaro de la banka sistemo, preskaŭ dek milionoj da usonaj familioj ne havas ilon por ĝui konvenan socian rangon en Usono: credit rating (kreditotakso). Ĉi tiu tricifera numero kutime komenciĝas je 300 (tre malriĉa) kaj atingas maksimume 850 (tre bona), kun variantoj inter 100 kaj 990 laŭ la pruntedona institucio. Ĉi tiu propra identigilo fariĝis tiel grava kiel socialasekura numero. Nekonata en Francio, la kredita dosiero havas profundan influon sur la vivoj de usonaj civitanoj.
Ĝi atestas ke ŝuldoj estas pagitaj akurate kaj ke oni estas sufiĉe fidinda por deprunti monon. Komence uzita nur de bankoj por pruntedoni hipotekajn kreditojn, la kredita dosiero povas esti konsultita de komercaj entreprenoj, asekuraj kompanioj, luigantoj antaŭ ol luigi nemoveblaĵon, kaj eĉ de eventualaj dungantoj. Bona takso estas fieraĵo. Ĝi eĉ aperas en enretaj svatretejoj kie ĝi ebligas juĝi ĉu via financa situacio estas tiel sana, ke interparoli kun vi valoros la penon.*. Posttempa fakturo havas tujan efikon sur ĝin; se problemoj amasiĝas, ĝi plonĝas, kaj la bankoj alprenis al si la rajton laŭmezure pliigi siajn interezajn procentojn.
La plej ekstrema sankcio estas la ekskludo de la banka sistemo pro tio, ke oni ne sukcesis akumuli kreditan poentaron: tiam, oni fariĝas credit invisible (ekskludita de la kredito). Pordoj fermiĝas; la vivo fariĝas pli altekosta kaj pli komplika. Laŭ raporto de la Consumer Financial Protection Bureau, agentejo de la federacia registaro, 30% de la loĝantaro en malriĉaj kvartaloj estas ekskluditaj de la kredito. Tutlande, ĉi tiu honta statuso pli efikas sur nigrulojn kaj hispanidojn: 15% el ili, kompare kun 9% el blankuloj kaj azianoj*.
Eŭropo favoras monŝparojn; male, la usona socio forte instigas al monpruntado*. La ŝuldoj de familioj konstante pligrandiĝas. Ne esti enŝuldiĝinta estas signo de nebona financa sano. Aktuale, ĉiu familio mezume disponas ok kreditkartojn kaj, laŭ The Urban Institute, vaŝingtona centro de esploro pri publikaj politikoj, la mezuma konsumkredito estas USD 15 000 por unu familio.
En la finaj jaroj de la 1980aj jaroj okazis evento kiu kviete sed radikale transformis iujn malnovajn ekonomiajn strukturojn*: la malreguligo de la limo de uzuro, tio estas la forigo de maksimumoj por bankaj interezprocentoj. Tio ebligis ke granda nombro de usonanoj povu ricevi kreditojn; siavice, bankoj akiris la rajton fiksi interezajn procentojn kun preskaŭ tuta manko de malkaŝemeco. La nombro de propraj bankrotoj eksplodis kaj konsumkreditoj atingis nivelojn neviditajn depost la Granda Depresio. “Ĝi estas la sola industrio kiu povas agi tiel ĉi”*, protestis Elizabeth Warren en 2004. Eminenta ano de la maldekstrularo de la Demokratia Partio, dum sia tuta politika kariero s-ino Warren kondamnis la misuzojn de la kredita industrio. En 2010, post la financa krizo, ŝi respondecis pri la kreo de la Consumer Financial Protection Bureau (Buroo de Financa Protekto por Konsumantoj). Ŝi estas delonge instruinta financan juron ĉe Harvard University. Por ilustri la mankon de malkaŝemeco de la banka industrio, ŝi mem diras ke ŝi ne povas kalkuli la interezon de la kreditoj pri kiuj ŝi kontraktis.
La mezklasanoj, kaj tiuj kiuj klopodas por aliĝi al ili, ankoraŭ estas la ĉefa fonto de profito por la bankoj pro la problemoj alfrontataj de depruntintoj pri la repago de iliaj kreditoj kaj pro la punoj kiujn ili amasigas. Laŭ s-ino Warren, estas ĉi tiuj klientoj kiuj vivtenas la kreditan industrion, “klientoj en financa malfacileco, baldaŭ bankrotontaj; tiuj, kiuj povas fari nur la plej minimumajn interezopagojn ĉiumonate kaj kiuj foje pagas malfrue aŭ kelkokaze subskribas nekovritan ĉekon aŭ maltrafas templimon de tempo al tempo ... ”*.
Al ĉi tiu kategorio apartenas Claire Shrout, edziniĝinta flegistino kun du infanoj en Oregono. Neantaŭvidita malbonokazo elreligis la vivon de ŝia familio: ŝia edzo estis trafita de kancero kiam ŝi estis graveda kun sia dua filo. “Mia edzo estis ĵus fininta sian ĥemioterapion kiam mi naskis la bebon” ŝi diris. Ŝi neniam havis sufiĉe da ŝparmono por kazoj de urĝa neceso pro kreditoj pri kiuj ŝi kontraktis kiam ŝi estis studento kaj kiuj kostas “milojn da dolaroj ĉiumonate”. Ŝia edzo devis rezigni sian laborpostenon pro sia malsano, kaj ankaŭ ŝi devis ĉesi labori dum kvar monatoj. “Sen enspezo, ni devis deprunti por pagi la koston de kuracaj elspezoj kaj niaj ĉiutagaj necesaĵoj. Por repagi la unuan krediton, ni kontraktis pri dua. Por pagi la duan, pri tria ... Jen kiel komenciĝis la problemo. Nur por vivi.”
Malsano de edzo aŭ edzino, malstreĉa transmisia rimeno de aŭto, kredito pri kiu oni kontraktis en sia junaĝo kaj kiun oni ankoraŭ devas repagi: la perspektivo de bankrotiĝo fariĝas pli kaj pli reala, interalie ĉe la mezklasanoj. Por la kredita industrio, ges-roj Shrout estas perfektaj klientoj. S-ino Shrout diplomiĝis ĉe la Universitato de Oregono en la 1990aj jaroj. La studpagoj estis “tre malaltaj, precipe kompare kun nun.” Komence de la lernojaro, sur la gazonoj de la universitatejo, ŝi memoras grandajn tendojn kie reprezentantoj de la kreditkartaj firmaoj ofertis siajn kartojn al studentoj en festa atmosfero. “La reprezentantoj estis junaj kiel ni, ili portis buntajn t-ĉemizojn. Se oni registriĝis por kreditkarto, oni gajnis senpagan manĝon aŭ flugdiskon. Estas stulte, sed kiam oni havas 17 jarojn, estas ebriige. Oni diras al si ke oni povas fari ion ajn laŭvole per fingroklako: oni nepre perlaboros sufiĉon poste por pagi la koston de ĉio ...”. Dum kvar jaroj kiel studento, ŝi registriĝis por kvin diversaj kreditkartoj. “Tio fariĝis metodo por solvi problemojn.” Kiam ŝi edziniĝis en la aĝo de 28 jaroj, ŝia salajro estis USD 25 000 ĉiujare, sed ŝi estis amasiginta ŝuldojn de 13 000 dolaroj; ŝia edzo ŝuldis 8000 dolarojn.
La gepatroj de s-ino Shrout edukiĝis ĉe la universitato Boston College, “sed neniu el ili kontraktis pri kredito por kovri la studpagojn kiel oni nun regule faras.” Ŝia patro povis fari siajn pagojn per laborposteno ĉe benzinejo kaj per stipendio. Kontraste, je la komenco de la lernojaro en 2015, unu jaro da studado ĉe Boston College kostis 48 540 dolarojn, aŭ 62 820 dolarojn kun ĉambro ĉe la universitatejo, laŭ ĝia retejo.
Usonaj familioj kontraktas pri kreditoj ne por pagi la koston de naĝbaseno aŭ ĵipo, sed por certigi la fundamentojn: loĝejon, sanon, aŭton, edukadon, asekuron. “En aliaj pli bone organizitaj landoj, oni ne havas sanŝuldojn aŭ superlernejajn ŝuldojn” lamentas s-ino Shrout envie. “Se mi estus patrino en Svedio, nia historio estus tute alia kaj mi havus pli ol dek tagojn da forpermeso pro patriniĝo. Mi ne volas kulpigi la socion aŭ la kreditajn agentejojn; mi kundividas parton de la respondeco. Sed en Usono, gejunuloj estas pli elmetataj al ŝuldoj ol aliloke. Ili estas solaj. Tio malfermas la pordon al riskaj situacioj. La tuta sistemo povas fariĝi preda.”
Monŝuldoj, kiel tiuj de s-ro Rivera kaj s-ino Shrout, estas riveretoj kiuj, naciskale, formas la grandan riveron de kreditoj kiu ŝvelis je 22% en la lastaj tri jaroj. En 2014, la konsumkredito eĉ atingis rekordan alton de 3,2 miliardoj da dolaroj.
Maxime ROBIN