Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Demokratio progresas ĉie en Afriko. Tamen, malnovaj kutimoj persistas en pluraj landoj: en internacia indiferento, ŝtatestroj senhonte manipulas la Konstitucion por plilongigi sian regadon. Tiuj elektitaj diktatoroj troviĝas ĉefe en franclingva Afriko, pro peza akumulado de handikapoj.
KIOMA MANDATO, aŭ kioma puĉo? La temo apartenas al la politika krimeco, kiel montras la konstitucia referendumo de la 25-a de oktobro en Kongo-Brazavila, plena je incidentoj kaj bojkotita de la opozicio. Reganta de 1979 — kun kvinjara interrompo de 1992 ĝis 1997-, la prezidanto Denis Sassou-Nguesso decidis plilongigi sian regadon. Akirita per dubindaj rimedoj, tiu konstitucia aranĝo, preskaŭ puĉo, ebligas al li kandidati por tria mandato. En Burundo, lia samrangulo Pierre Nkurunziza permesis al si trudi sin perforte, en julio 2015, post du mandatoj, kaj li eĉ ne donis al si la penon modifi la fundamentan leĝon. Li organizis sian propran reelekton, energie subpremante la opozicion, la gazetaron kaj la defendantojn de la homrajtoj, kiuj postulis respekton de la Konstitucio de 2005. Tiu teksto estas des pli grava, ke ĝi devenas el la pacinterkonsentoj, kiuj finis dekjaran internan militon. La signalo donita de Burundo anoncas la venontan krizon minacantan la tutan centran Afrikon kaj la regionon de la Grandaj Lagoj, kie ekzistas samaj tentoj.
Prezidanta elekto estas planita fine de 2016 en Demokrata Respubliko Kongo (DRK), najbaro de Burundo. Ankaŭ la prezidanto Joseph Kabila alvenas al la fino de sia dua mandato, sen diri klare ke li pretas transdoni la regadon. Modifo de la Konstitucio montriĝas malfacila ankaŭ por li, pro la samaj kialoj kiel en Burundo: la nuna fundamenta leĝo devenas el pac-interkonsento longe intertraktita post la du kongolandaj militoj (1997-2002)*. Krome, s-ro Joseph Kabila estis reelektita en 2011 per baloto, kies rezultoj ne estis agnoskitaj de la opozicio. En januaro 2015, popolribeloj okazis en Kinŝaso kontraŭ revizio de la elekto-leĝo postulanta popolnombradon de la loĝantaro. Tiu giganta tasko, ne realigebla antaŭ la voĉdono, estintus bona preteksto por ebligi al s-ro Kabila plilongigi sian regadon, prokrastante la voĉdonon. La subpremado de januaro kaŭzis almenaŭ 42 mortojn.
KUN 75 MILIONOJ da loĝantoj, nekalkuleblaj riĉaĵoj, centra geografia pozicio, la DRK estas simbolo. Ĝi iam portis la historion de la kontinento, tra Patrice Lumumba, la heroo de ĝia sendependiĝo. Ĝi travivis, de 1998 ĝis 2002, la unuan militon kun tutafrika dimensio, kiun partoprenis ĝis naŭ landoj. Morgaŭ, tiu lando riskas denove eksplodi je la vizaĝo de Afriko.
Tamen, ne mankas simplaj solvoj: oni respektu la regulojn, kaj civila paco povos regi. Se male, oni konsideras la konstituciojn kiel ĉemizojn kudrendajn kaj rekudrendajn laŭ la dimensioj kaj la personeco de la oficanta prezidanto, tutaj landoj ja riskos gliti al ĥaoso. Ĉio okazas, kvazaŭ la parolado de La Baule*, la naciaj suverenaj konferencoj de la 1990-aj jaroj kaj la demokratiaj alternoj alportis nenion en kelkaj landoj. Inter la sendependiĝoj kaj la fino de la malvarma milito, la prezidantoj tre ofte restis dumvivaj prezidantoj. Jen denove, en 2015, reaperas la samaj praktikoj.
Tamen, la progresoj de demokratio tra Afriko, oni ofte tion forgesas, estas pli signifaj ol la malsukcesoj aŭ retroiroj. Proksimume normalaj balotoj okazas de Kaboverdo ĝis Sud-Afriko, nun pli multnombre ol la fraŭde aranĝitaj balotoj, kies rezultoj estas antaŭe konataj. Sed malbonaj kutimoj persistas, kun malprogresaj reĝimoj, kiuj riskas instigi aliajn gliti sur la saman deklivon. Kiel oni diras en Gvineo, “malbona grajno en la buŝo povas fuŝi la tutan manplenon da arakidoj”.
Homo kia s-ro Sassou-Nguesso disponas pri potencaj apogoj en la okcidenta mondo. La tuta riĉaĵo de Kongo-Brazavila (aparte la petrolo) troviĝas en lia poŝo! Same pri s-ro José Eduardo dos Santos, kiu regas en Angolo de 1979. Dum li deklaris sin marksisto-leninisto en la komenco de sia politika kariero, lia familio estas hodiaŭ reganta grandegan riĉaĵon, kiun lia plejaĝa filino, s-ino Isabel dos Santos, fruktodone mastrumas*! En Kameruno, la reĝimo de s-ro Paul Biya, reganto de 1982, enkorpigas sklerozon, kiu anoncas nenion bonan.
Burkina Faso, male, estas motivo de rimarkinda espero, kun la popola ribelo kontraŭ ĉiu modifo de la Konstitucio, en oktobro 2014, kaj la sukcesa lukto kontraŭ la puĉo de la generalo Gilbert Diendéré, en septembro 2015. En Senegalo, la demokratia radaro ŝajnas bone funkcii, kun alternoj kiuj okazas sen damaĝi la nacian unuecon, de la jaro 2000. Simile, la institucioj de Benino, la unua lando kiu organizis suverenan nacian konferencon en 1990, ŝajnas stabilaj. Tiu lando estas ankaŭ la sola, kiu sukcesis la “recikligon” de sia diktatoro. Fariĝinte reganto per puĉo en 1972, Mathieu Kérékou akceptis en 1991 la verdikton de la baloto por pli bone reveni kvin jarojn poste, kaj plenumi du mandatojn en la respekto de la Konstitucio. La elito ludis movigan rolon en tiu lando, kiu havas la avantaĝon havi unu piedon en la tradicio, kaj la alian en la moderna mondo.
Kvankam tradicio ja estas statika kaj malprogresema, ĝi ankaŭ povas esti utila balustrado: en Senegalo kaj Benino, kie la tradiciaj ĉefoj estas aŭskultataj, ne okazas amasmurdoj en stadionoj kiam la opozicio kunvenas, male de tio, kio okazas en Gvineo, kie Ahmed Sékou Touré rompis ĉiujn strukturojn de la tradiciaj ĉefejoj ekde la sendependo, en 1958. La gvineanoj estas, iel, dufoje barbaroj, ĉar ili havas nek tradicion nek modernecon en siaj institucioj.
Afriko ankoraŭ baziĝas sur kamparaj kaj malmulte edukitaj socioj, kie la politika instrumentigo de etno povas havi tre detruajn efikojn. Malgraŭ tio, observeblas superhoma strebado por krei “civilan socion”, kiu kapablas agi kiel kontraŭpovo, sur neetnaj bazoj. En Burundo, ja nur post la malsukcesa puĉo kontraŭ li, en majo, la prezidanto Nkurunziza tribigis sian diskurson, cele teni sin en sia posteno. En 2010, okazis same en Gvineo, kie la partio de la prezidanto Alpha Condé akuzis la Fulbojn pri disdonado de venena akvo dum politika mitingo — pura manipulado por dividi la voĉdonantaron. En oktobro 2015, s-ro Condé decidis ke li estu elektita jam je la unua balotvico. Ĉiuj fraŭdoj estis ignoritaj de la okcidentaj registaroj kaj observantoj de la Eŭropa Unio.
En la anglalingvaj landoj de Afriko, ŝajnas nepenseble akuzi Britujon, ekskolonian landon, iel influi elekton — eĉ en la Zimbabvo de s-ro Robert Mugabe. Ruando adoptis la anglan lingvon kiel oficialan lingvon, kvazaŭ por pli bone turni la paĝon de koloniigo kaj rigardi al la estonteco. Ĝi ne estas modelo de demokratio, tute ne. S-ro Paul Kagamé ne povas permesi al si doni lecionojn al iu ajn, ĉar ankaŭ li modifigis la Konstitucion la 17-an de novembro, por kandidati al tria mandato en 2017, kaj eĉ donis al si la rajton kandidati ĝis ...2034! Sed oni devas agnoski, ke li kreis administracion, kiu bone funkcias, tiel ke ĝi sukcesis forigi la uzon de plastaj saketoj en sia lando. Ankaŭ en Ganao, kolektiva disciplino, agado de la ŝtato kaj pureco de la stratoj kontrastas rimarkinde kun la “malordo”, kiu dominas aliloke, speciale en franclingva Afriko. Paternalismo, sistema praktiko de interkonatulaj reciprokaj avantaĝoj, dubindaj projektoj planitaj “inter amikoj”: la “Francafriko”, kuniĝo de du plagoj, kunigas ĉiujn malvirtojn de Francujo kaj Afriko.
Kiel antaŭenigi demokration en landoj sub kuratoreco, kiuj suferas duoblan aŭ trioblan altruditan diktaĵon de la internaciaj financaj institucioj, de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de la ekskoloniigaj landoj? En la franclingva zono, la eksteraj intervenoj estas konstantaj, malgraŭ ĉiuj rompoj kun la pasintaj praktikoj, solene anoncitaj de Parizo. Francujo ankoraŭ volas resti tre aktive influa en Afriko. Plej ĝene estas, ke ĝiaj rilatoj kun ĝiaj ekskolonioj estis devojigitaj ekde la komenco, post la sendependiĝoj. Ili okazas laŭ persona maniero, inter amikoj kaj ne inter ŝtatoj zorgantaj pri la komuna bono. En 2004, s-ro Jacques Chirac liberigis la kongolandan policestron, arestitan en Francujo pro “krimoj kontraŭ la homaro”, post simpla telefon-alvoko de sia amiko Sassou-Ngesso. S-ro Nicolas Sarkozy siaflanke estas proksimulo de la eburborda prezidanto Alassane Ouattara.
AL LA DEZIROJ de rekoloniigo, kiuj persistas en Francujo, Afriko ne trovas alian respondon ol la korupto de siaj elitoj avidaj je potenco. La francaj informejoj pri Afriko multiĝas sen tamen serioze raporti pri la balotoj, skandaloj kaj influluktoj. La plej multaj artikoloj kaj analizoj pri la balotoj en Togolando, Gvineo, Ebur-bordo aŭ Kongo, estas ekstertemaj. Kiu rimarkis, ke la rezultoj de la prezidanta elekto de oktobro en Ebur-bordo ne estas kredindaj? S-ro Ouattara estis reelektita ekde la unua balotvico kun 83,6% de la voĉoj. Tiu nombro memorigas la sovetajn poentarojn de alia epoko, dum la sociaj kaj balotaj strukturoj de niaj landoj ne permesas al iu ajn gajni la ekekton ekde la unua baloto kun tiom alta procentaĵo.
En Francujo ne mankas aktivuloj, intelektuloj kaj ĵurnalistoj. Urĝas publikigi honestajn raportaĵojn pri korupto, pri la maniero laŭ kiu okazas la balotoj, aŭ ankoraŭ pri la influo, kiun akiras la filoj de prezidantoj, kiel oni povis konstati en Togolando, en Gabono kaj Senegalo, sed ankaŭ en Malio kaj Gvineo. Ili ŝajnas tiom certaj pri siaj “patronoj”, ke ili povas permesi al si ĉion. “Ja nur post la elekto de François Hollande mi komencis dormi trankvile”, laŭdire konfesis la prezidanto Condé dum mitingo en Parizo, la 1-an de julio 2012 (Conakrytime.com, 2-a de julio 2012). En oktobro, la franca prezidanto publike gratulis sian gvinean protektaton pro lia reelektado antaŭ la anonco de la definitivaj kaj oficialaj rezultoj.
La argumento pri la stabileco de la ekzistantaj reĝimoj, uzata de la okcidentaj diplomataroj, montriĝas kontraŭprodukta ĉar ĝi, post iom da tempo, kondukas nepre al krizo. Stabileco de la institucioj estas ja rekomendinda, sed en Afriko, manke de veraj ŝtatoj, la homo de la tago faras la institucion. “Afriko ne bezonas fortajn homojn sed fortajn instituciojn”, pledas s-ro Barack Obama, la prezidanto de Usono. Lia burkina samrangulo Blaise Comparoré respondis al li iom tro aplombe, tri monatojn antaŭ ol esti forpelita el sia palaco: “Ne estas fortaj institucioj se ne estas fortaj homoj.” Unu alvenas ĉe la regposteno, kaj ĉiu sin kurbas: la Plej Alta Kortumo, la armeo, la ĝendarmejo kaj eĉ foje la Eklezio, kiel en Gvineo. La sanktigita “stabileco” estis citita en 1978 de s-ro Valéry Giscard d’Estaing por pravigi la “Leopardo-operacion”, militan intervenon en Zairo (la aktuala DRK), kiu celis liberigi eŭropajn ostaĝojn kaptitajn de ribeluloj oponantoj al la marŝalo Joseph Mobutu. Fakte, Francujo venis helpi al aliancano. Sed kiam Mobutu falis en 1997, post tridek du jaroj da regado, la tuta Kongolando falis kun li.
La moderna mondo evoluas pli rapide ol niaj malnovaj sistemoj, kiuj baziĝas sur postkoloniaj arkaikaĵoj. La plej bona formo de registaro havas nomon ĉie konatan: demokratio. Necesas konstrui politikajn sistemojn samtempe fortikajn kaj flekseblajn, kiel la strukturojn elpensitajn por rezisti al tertremoj. Tiu celo ne estas revolucia. Temas pri starigi socian kontrakton, kiu baziĝas sur minimumo da konfido, permesante internajn debatojn kaj fortigante la instituciojn.
Tierno MONÉNEMBO