Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La okcidentaj landoj ŝatus detrui la Organizaĵon de la Islama Ŝtato sen interveni surtere, kio trudus reunuiĝon de la precipaj siriaj armitaj grupoj kaj organizadon de transira politika procezo. Sed tia scenaro spitas multajn punktojn de la realo.
Tuj post la atencoj de la 13-a de novembro en Parizo, Usono kaj ĝiaj aliancanoj, inter ili Francujo, reasertis sian volon progresigi duflankan aliron. Unuflanke la daŭrigon de ampleksa milita agado kontraŭ la Organizaĵo de la Islama Ŝtato (OIŜ) — ofte nomata per la pejorativa akronimo “Daech”, kiu en la araba signifas “Islama ŝtato en Irako kaj en la Levanto” — kaj aliflanke la serĉadon de politika solvo al la interna milito en Sirio. Nu, en ambaŭ kazoj restas malhelpoj, kaj vere ne malgrandaj.
Koncerne la militan agadon ekzistas certe kelkaj nuancoj en la difino de la “granda koalicio” aŭ de la “unueca koalicio”, tia kian la franca prezidanto François Hollande kaj tia, kian liaj rusa kaj usona kolegoj ĉiu siaflanke vidas ĝin. Sed oficiale la celo estas milite “detrui” la OIŜ. Kiel? Per daŭrigo de la aviadilaj bombadoj, per punkteca uzado de agadoj de specialaj fortoj, per sekigo de la financaj fontoj de la terorista organizaĵo kaj, kiel ripetas la usona ministro pri eksterlandaj aferoj, per “pli forta partopreno de la regionaj fortoj”.
La parizaj mortigoj esence nenion ŝanĝis. La registaro de s-ro Barack Obama restas firme kontraŭ surtera interveno, kaj tio malgraŭ la klara intenco de la respublikanaj delegitoj neniigi la OIŜ. “Sendi tertrupojn signifus ripeti pasintajn erarojn, se oni ne volas konstantan okupadon [de Sirio]”, deklaris la usona prezidanto post la kunveno de la G20 en la turka banloko Antalja, la 14-an de novembro. Refoja mesaĝo dum vojaĝo tra Azio, kun jena precizigo: la celo de la koalicio restas redukti la geografian spacon regatan de la OIŜ por malhelpi ĝian kapablon altiri novajn rekrutojn. “Barack Obama faros ĉion por konservi la ĝisnunan staton ĝis januaro 2017, kaj lasi al sia posteulo la zorgon eventuale decidi sendi la armeon en novan enkaĉiĝon”, indikas al ni altranga usona diplomato, kiu deziras resti anonima.
Tiu ĉi zorgemo eviti surteran militan engaĝiĝon — signo de realismo kaj de prudento — nutras ĝeneralan skeptikon pri la malmuntado de la OIŜ. “Kiu liberigos Rakka, kaj ĉefe Mosul? Oni ne prenas urbojn per aeraj bombadon. Tiom longe, kiom Daech regas tiuj ĉi neŭralgiajn punktojn, ĝi havas la kapablon kontraŭataki kaj relanĉi sian geografian ekspansion”, analizas la iraka politikisto Omar Jasser. Responde, la vickonsilisto pri nacia sekureco, Benjamin J. Rhodes, insistas pri la “neceso subteni la fortojn, kiuj kontraŭbatalas la IOŜ surtere, unuavice la kurdajn taĉmentojn”.
Tiuj ĉi ŝajnas esti la solaj efikaj aliancanoj de la koalicio, ĉar nek Turkujo nek Saud-Arabujo ŝajnas emi sendi siajn infanterion. La unua faras “sian” militon kontraŭ la Partio de la Laboristoj de Kurdujo (PKK)*, dum la dua prioritatas sian intervenon kontraŭ la hutistaj ribeluloj en Jemeno (vd la artikolon de Pierre Conesa, p. 14). Sed la centra rolo de la kurdoj kontraŭ la OIŜ ne estas de ĉiuj same aprezata. Turkujo ne ŝatas la pli kaj pli firman subtenon de Usono al la peŝmergoj. La centra registaro de Bagdado siaflanke akuzas ilin esti “aneksintaj Sinjar-on” kaj postulas la “restituadon” de tiu urbo reprenita meze de novembro de la kurdaj trupoj de Turkujo kaj de Irako kun la apogo de la usona aerarmeo.
Alfrontitaj al la manko de aliancanoj kapablaj tere interveni, Vaŝingtono kaj ĝiaj partneroj elvokas do alian “sanktan union”. Tiu ĉi entenus la armeon kaj la milicojn de la siria prezidanto Baĥar Al-Assad kaj plurajn ribelajn grupojn, kiuj aktuale batalas kontraŭ la reĝimo de Damasko. Pro tio gravas la celo de intertraktita paco kun procezo de politika transiro. La 14-an de novembro 2015, dum kunveno en Vieno, dek sep partoprenantaj landoj, inter ili Saud-Arabujo, Irano kaj Turkujo, kaj la Eŭropa Unio kaj la Unuiĝintaj Nacioj, decidis sian subtenon “al batalhalto kaj al procezo farata de la sirianoj por starigi, ene de ses monatoj (...) kalendaron por redakti novan konstitucion”.
Ekde la 1-a de januaro 2016, la diversaj siriaj partioj kaj la registaro de s-ro Al-Assad estas alvokitaj por intertrakti la kondiĉojn de batalhalto, kiu ekvalidu la 14-an de majo kaj estu sekvata de “elektoj” (sen pliaj precizigoj) en 2017. Konsiderataj teroristoj, la OIŜ kaj la Fronto Al-Nosra, branĉo de Al-Kaido, kiu estas la dua plej grava armita grupo post la OIŜ, estas jam ekskluditaj el tiu dialogo, kiun la usona ŝtatsekretario John Kerry kun iom elpremita entuziasmo kvalifikis “unika ŝanco por Sirio”.
Kiel klarigas Hasan Hasan, specialisto pri Sirio loĝanta en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, “la probablecoj de sukceso de tiu ĉi procezo estas tre etaj, kaj ĝi povas baldaŭ eĉ pligravigi la situacion”. Unua demando: la listo de partoprenontoj en la intertraktadoj, kiun Jordanio devas starigi. Kiel Amano* povas rezisti al la premoj de Damasko, por kiu la dialogo povas okazi nur kun la opozicio kiun ĝi toleras, ekzemple la Popolfronto por la Ŝanĝo kaj Liberigo? Oni ankoraŭ ne scias, ekzemple, ĉu la Armeo Libera Sirio estos invitota por la interparoladoj. Konsiderata “terorista” de s-ro Al-Assad kaj de lia rusa aliancano, tiu ĉi grupo konsistas el eksaj oficiroj de la regula armeo kaj estis dum longa tempo la lancopinto de la ribelo antaŭ ol tiu ĉi estis dominata de la islamistaj fortoj. Hodiaŭ ĝi daŭre ĉeestas en la provinco Deraa kaj, laŭ sia propra eldiro, faris okazajn aliancojn kun ĝihadistaj grupoj.
Sed Jordanio devas antaŭ ĉio kompromisi kun Riado. Saud-Arabujo provos trudi grupojn nomatajn “moderaj”, sed kiuj flegas gravajn militajn ligojn kun la Fronto Al-Nosra kaj kiu estis eĉ aliancanoj de la OIŜ. Tio ĝustas pri la armeo Ahrar Al-Ĥam (“La liberaj homoj de Sirio”), de tendenco same salafista kaj naciista (ĝi ne rekrutas eksterlandajn batalantojn). Tiu grupo de pluraj monatoj provas afiŝi pli moderan bildon pri si, kvankam ĝi aktivas ene de pli larĝa alianco, la Jaiŝ Al-Fataĥ (la Armeo de Konkero), kie oni retrovas la Fronton Al-Nosra kaj aliajn ĝihadistajn grupojn.
Ĉeesta en la provinco Idleb kaj en la antaŭurbo de Damasko Ahrar Al-Ĥam, same kiel ĝiaj partneroj kaj rivaloj ene de la Jaiĥ Al-Fataĥ, estas financata el la Golf-landoj kaj en Turkujo. Ĝi prezentas sin kiel sunaista alternativo al la OIŜ, kiu estis unue ĝia aliancanoj antaŭ ol fariĝi ĝia kontraŭulo en 2014. De kelkaj monatoj ĝi provas delogi la okcidentajn ĉefurbojn kaj speciale Vaŝingtonon. Oni ankoraŭ ne scias, ĉu Damasko akceptos intertrakti kun grupo, kies originaj membroj estis liberigitaj el la malliberejoj de la reĝimo de 2011 por radikaligi, kaj do senkreditigi, politikan kontestadon kiu tiam estis esence paca.* “Se oni volas atingi batalhalton, tiam necesas ke la plej multaj ĉeestaj fortoj estu koncernataj, rimarkigas ekzila siria opoziciulo en Francujo. La problemo estas ke, escepte de la Armeo Libera Sirio, neniu armita grupo povas nomi sin modera. Fakte, la diferenco estas malgranda inter Al-Nosra kaj Ahrar Al-Ĥam.”
Alia malhelpo sur la vojo al paco: la rolo de s-ro Al-Assad en la venontaj monatoj kaj en la estonteco. Pri tio, multaj okcidentaj landoj kaj iliaj aliancanoj iom ŝanĝiĝis. Neniu pli, eĉ ne Francujo, Turkujo kaj la golfaj monarĥioj, konsideras la tujan foriron de la siria prezidanto absoluta neceso. Kvankam neniu forgesas memorigi lian respondecon en la dramo de lia lando, la ideo ke li povu partopreni en la politika transiro estas nun unuanima. En tiu senco li povas arogi esti diplomatie venkinta, ĉar lia partopreno en la intertraktadoj estas decidita, kaj ankaŭ lia restado en la potenco dum la periodo, kiu devas konduki al la elektoj. Tio kaŭzas la furoron kaj konteston de multaj opoziciuloj. “La siria popolo rifuzos ke Assad ludu rolon en la transiro post la masakroj, kiujn li faris”, asertas s-ro Hiŝam Marva, vicprezidanto de la Siria Nacia Koalicio (SNK), kiu grupigas la esencajn partojn de la neislamista politika opozicio al la reĝimo. Li bedaŭras ankaŭ la ĉeeston de Irano en diplomatia procezo; li akuzas ĝin havi nur unu solan celon: “ĉiapreze konservi Assad en la potenco”.
Teherano restas la plej aktiva kaj la plej decidita subteno de la siria prezidanto. Koncerne la transiran periodon, la irana potenco opinias eĉ ke s-ro Al-Assad “devas ne esti devigata forlasi la potencon” kaj ke li havas “la rajton kandidati por la elektoj”. Tiun formulon Ruslando, alia grava aliancano, ŝajnas jam ne subskribi. Moskvo, decidita defendi la reĝimon, nun ne kontraŭas la ideon, ke la siria prezidanto transdonos la potencon fine de procezo de intertraktita transiro kaj post milita venko surloke aŭ almenaŭ post grava reekvilibrigo de la fortrilatoj favore al Damasko. En junio 2015, s-ro Vladimir Putin cetere diskrete esploris ĉe siaj alĝeriaj kaj belorusaj interparolantoj pri la ebleco ke ili povus akcepti la Assad-klanon en ekzilo.
Kvankam, laŭ certaj diplomatiaj fontoj, la neceso forlasi la potencon, eĉ forlasi la landon, estis al li klarigita dum lia renkontiĝo en Moskvo kun la rusa prezidanto lastan oktobron, tiu solvo daŭre ne troviĝas en la projektoj de la siria gvidanto. Kvankam pena, la repreno, fare de lia armeo, de certaj teritorioj, speciale en la nordo de la lando, konvinkis lin, ke milita malvenko estontece maleblos, dum li ĝuos la apogon de Ruslando kaj de Irano. La atencoj faritaj de la OIŜ en Parizo nur fortigis lian decidon ĉiapreze teni sin en la potenco. La starigo de diplomatia procezo kun malcertaj perspektivoj donas al li kroman levilon por daŭrigi sian regadon, atende de hipotezaj pli bonaj tempoj.
Akram Belkaïd.