Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Sesdek tri jarojn post la fino de la milito, kiu dividis Koreion, neniu pactraktato estis subskibita por normaligi la rilatojn inter la du landoj. La konservativaj regantoj de la Sudo imagas ensorbon de la Nordo laŭ la modelo de la Germana reunuiĝo. Tamen la Korea historio havas malmultajn komunajn punktojn kun tiu de Germanio.
Jen kortuŝaj revidiĝoj inter nordaj kaj sudaj Koreoj en la fama stacio de Monto Gumgang en Demokratia Popolrespubliko de Koreio (DPRK). Kun larmoj kaj ridetoj miksitaj, viroj kaj virinoj, ofte tre aĝaj, revidis fraton, fratinon, patrinon, patron, filon aŭ filinon, la unuan fojon de post la disiĝo de la duoninsulo en 1953. Konforme al la konsento de la lasta somero inter la du registaroj, 400 Sud-Koreoj, hazarde elektitaj inter 66 488, kiuj petis al aŭtoritatuloj de Seulo, ricevis permeson trapasi la landlimon, la 20-an de oktobro 2015*. Kiam tiuj retroviĝoj ĉesos esti evento por iĝi ĉiutaga okazaĵo? Neniu scias.
Certe, troviĝas en la Nordo imponaj freskoj salutantaj la reunuiĝon, kaj en la Sudo ministrejo pri la samo. Ambaŭflanke oni asertas serĉi vojojn por la nepra reunuiĝo de “la” korea popolo. Sed fakte, la afero ne progresas. Laŭ la plejparto de komentariistoj kulpas la Nord-Korea estraro kaj ĝiaj provokemaj kapricoj. Ĉi lastaj aperas des pli danĝeraj, ke Pjongjango asertas posedi la nuklean armilon. Tamen multaj observantoj en Sud-Koreio rifuzas kulpigi ĝin. Ili substrekas la respondecon de la registaroj de Seulo, ĉefe ekde 2008. Multaj fingromontras ankaŭ Usonon.
Por kompreni la timojn, kiuj malkvietigas ambaŭ Koreiojn, necesas mergiĝi en historio plena de dramoj. Ekde 1910 la duoninsulo estas okupita de Japanio, kiu trudas ekstreme kruelan reĝimon — okupadon kun ĝia asortimento de rezistadoj (ĉefe en la industria nordo) kaj ĝia vicaro de kunlaboremuloj. Liberigita el Japanoj, la lando falas en la manojn de la “fortoj de paco”: ĉe la Nordo la sovetaj trupoj, kaj Gim Il-sung regas la landon, ĉe la Sudo Usono, kiu instalas diktatorecan potencon apogante sin sur fortoj, kiuj kunlaboris kun Tokio. Uzante la seniluziiĝon de progresemuloj, la Nordo invadas la Sudon, antaŭ repelo de la Usona armeo komisiita de Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) tiam bojkotitaj de USSR. Sekvos fajroŝtormo al kiu partoprenos — almenaŭ simbole — Francio. Generalo Douglas MacArthur, kiu gvidas la operacojn, plurfoje minacas uzi la atoman armilon*. Nur la enmilitiĝo de la ĉinaj trupoj evitos al Norda-Koreio totalan neniigon, kaj al Ĉinio ĉeeston de la Usona armeo ĉe ĝiaj landlimoj.
La 27-an de julio armistico estis subskribita en Panmunĝom ĉe la 38-a paralelo, demarkacia linio antaŭ la militatako. Iel, jen milito por nenio. Ankoraŭ nun, du bluaj barakoj, disigitaj de surgrundaj betonŝtonoj, konkretigas la landlimon en la “senarmigita zono” (demilitarized zone, DMZ), kun iuflanke Usonaj (stampitaj UN) kaj Sud-Koreaj soldatoj, kaj aliflanke Nord-Koreaj soldatoj, rigidigitaj en neverŝajna vidalvido.
Kontraŭe al kutimaj opinioj, la eksministro pri reunuiĝo (2002-2004) Ĝong Se-jun, renkontita en Seulo kelkajn semajnojn antaŭ la vojaĝo de familioj trans la landlimo, rememorigas, ke estis tempo kiam “estis la Sudo, kiu timis reunuiĝon sub protekto de la Nordo”. Ĉi lasta, malgraŭ la ruinigoj, tiam havis malnetan enlandan produkton (MEP) duoblan. Sed en la mezo de la jaroj 1960-aj, la Sudo ekflugis dum la Nordo regresis. La timo transiris al alia flanko, kaj la malfido instaliĝis ambaŭflanke.
Tiu sepdekjarulo, kiu jam vidis fermajn kaj malfermajn epokojn sinsekvi, tre detale rakontas la longan historion de la du malamikaj fratoj, en kiu la plej ŝanĝiĝema ne estas tiu, kiun oni opinias: “La politiko de la Sudo ŝanĝiĝas laŭ la ritmo de prezidantoj de la Respubliko. Ĝi varias laŭ iliaj kontraŭkomunismaj sentoj (aŭ ne) kaj iliaj kredoj (aŭ ne) je rapida disfaliĝo de la Nordo.”
Ekde 1972, unua “komuna deklaracio” konsideras eblan “reunuiĝon”. Sed nur post la falo de la diktaturo en la Sudo, kaj plie post la falo de la Berlina muro, Seulo ŝanĝas sian ritmon. “Prezidanto No Te-u (1988-1993) sentis, ke la mondo moviĝis. Kvankam li estis militisto, li ne estis obsedita de kontraŭkomunismo, kaj li ekkonstruis bazon por konsento kun Pjongjango”, klarigas S-ro Ĝong. La 21-an de septembro 1991 ambaŭ Koreioj oficiale estas akceptitaj en UN. Tri monatojn poste, ili subskribas interkonsenton por reamikiĝo, neagreso, interŝanĝado kaj kunlaborado — liston de grandaj principoj. Manke de pacstato, oni tamen eliris militstaton.
Laŭ S-ro Ĝong, la Nord-Koreaj regantoj volis profiti la okazon por normaligi la rilatojn kun Usono, des pli, ke la sovetaj helpoj forvaporiĝis kun USSR. En januaro 1992, li asertas, “Gim Il-song sendis sian propran sekretarion ĉe la sidejon de UN en Novjorko por sekreta renkonto kun Usona sendito, portantan unu solan mesaĝon: ”Ni rezignas postuli la foriron de Usonaj trupoj el la Sudo, kompense vi garantias, ke vi ne kontestos la ekziston de nia lando.“ George Bush, la patro, respondis nur per silento al tiu propono. Jen la momento, kiam Gim Il-song ekas sian nuklean politikon, konvinkita, ke Vaŝingtono volas neniigi DPRK-on”. Tio, kio ne estis tute malvera. Same kiel ĉiu Sud-Koreo, S-ro Ĝong malaprobas tiun turniĝon al nukleaj armiloj, sed li insistas sur la ordo de respondecoj, kontraŭdirante la oficialan historion: Vaŝingtono incitas la fajron, Pjongjango reagas.
En Seulo la posteulo de S-ro No, Gim Jong-sam, estas persvadita, same kiel la Usona prezidanto, ke la komunista Nordo estas disfalonta, same kiel Orienta-Germanio en sia tempo. Li riglas ĉiujn elirejojn por plirapidigi ĝian pereon. DPKR, siaflanke, konas tempon de malsatego en la dua duono de la 1990-a jardeko, kiu mortigas preskaŭ unu milionon da homoj, kaj kies sekvaĉaro senteblas ĝis nun*. Sed severa subpremado kaj la naciisma reago de la loĝantoj malebligos ĝian disrompiĝon.
Legendo asertas, ke la blokado estis rompita en 1998, kiam Ĝong Ĝu-jong, la fondinto de Hyundai, unu el la plej potencaj chaebol (industria konglomeraĵo), trairis la landlimon gvidante brutaron de mil bovinoj, simbolon de homama helpo, antaŭ ol renkonti la Nord-Korean prezidanton. Sed la granda trarompo estos la historia manpremo inter Gim Ĝong-il (Nordo) kaj Gim De-ĝung (Sudo) en junio 2000. Komenciĝas jardeko da dialogo kaj interŝanĝoj: malfermo de turistejo ĉe Monto Gumgang (2003) kaj industria zono en Gesong, en Nord-Koreio, kun Sud-Koreaj firmaoj (2004), rekonekto de kontrolitaj relvojoj kaj ŝoseoj (2007), ktp.
Tiu sunshine policy (“politiko de sunradio”), tiel nomita de Gim De-ĝung reference al fabelo de Ezopo La suno kaj la vento, renkontis multajn ŝtormojn nutritajn de la nukleaj plivetoj de Pjongjango (tri nukleaj provoj de post 2006), de la Usona malcedemo, de la Ĉina ambigueco. Ĝi tute perdiĝis pro la alveno en 2008 de la konservativa Sud-Korea Prezidanto I Mjong-bak, kiu elektis konfliktadon. Nur restas el tiu promesplena jardeko la industriejo de Gesong.
Ĉu pro tio forstreki ĉian esperon pri paco, aŭ eĉ pri reunuiĝo? Kvankam same konservativa kiel S-ro I, prezidanto Bak Geun-hje ekregante promesis en 2013 konstrui “konfidan politikon” (trust policy), mezvojon inter la “politiko de suradio” kaj la kompleta fermo de ŝia antaŭulo. Sed krom la familiaj renkontiĝoj en pasinta oktobro, nenio ŝajnas moviĝi. “S-ino Bak premas samtempe bremsilon kaj akcelilon, diras S-ro Ĝong. Tio multe bruas, sed nenion movas.”
Direktoro de la Centro de Nord-Koreaj studoj en la Instituto Seĝong de Seulo, Bek Hak-sun ne estas pli milda pri la prezidanto, kiun li akuzas manipuli la Nord-Korean aferon por malklaraj kialoj pri enlanda politiko (Vd. Ordonema turniĝo en Seulo). En sia oficejo ĉe la enirejo de la universitato, li insistas pri la impona militista parado organizita de la Norda prezidanto, S-ro Gim Ĝong-eun, la 1-an de oktobro 2015; jen turniĝo, kies plej gravo ne estas la sternado de la armeo, sed ĝia politika signifo: la diktatoro tiel asertas sian “kontrolon sur la aferoj militistaj kaj ekonomiaj, sur la ŝtato kaj la partio”. Estas domaĝe, ke fokusante al difektegoj de la reĝimo, la gazetaro “ignoras tion, kio ŝanĝiĝas”, li plu diras: “La Norda ekonomio pli boniĝis. Gim Ĝong-eun plifortigis sian potencon. Li plibonigis la rilatojn kun Japanio, kiu de post majo 2014, forigis iajn punojn (kiel malpermeso de monaj transsendoj) kaj kun kiu li komencis diskuti la demandon pri la forrabitaj japanaj civitanoj*. Li finaranĝis kun Rusio la ŝuldproblemon* (11 miliardoj da eŭroj de la soveta epoko, kiujn S-ro Putin forviŝis je 90%). Kaj Moskvo remalfermis la relvojon inter la rusa urbo Ĥasan kaj la Nord-Korea urbo Naĝin. ”
Ankaŭ Go Ju-han, alia agnoskita fakulo, opinias, ke la nuna epoko estas favora. “Gim Ĝong-eun provas plibonigi la rilatojn kun Sud-Koreio kaj ŝatus mildigi la streĉon kun Usono. Nur se dialogo ne funkcios, li impetos al novaj provokoj.” Tiu direktoro de la alia granda instituto pri Nord-Koreaj studoj en Seulo — ĉe Universtato Dongguk — estas unu el la tre malmultaj esploristoj, kiuj povas trairi la landlimon kadre de interŝanĝoj inter lia budhisma universitato kaj la renovigita templo de Monto Gumgang. Li partoprenas la prezidantan komisionon por preparo de la unuiĝo, rekte estritan de S-ino Bak, sen ia kontrolo, kaj tre kritikitan de progesistaj kaj pacistaj medioj. Li ŝajnas tie, kiel aparta voĉo laŭdanta dialogon en amaso da antaŭjuĝoj.
Fakte, por la plimulto de Sud-Koreaj respondeculoj, la reĝimo de Pjongjango povas nur disfrakasiĝi. La pasintan 25-an de oktobro, la konservativa ĵurnalo Chosun Ilbo, la plej legata en la lando, metis en sia unua paĝo demandon nur teorian: “Ĉu la Nord-Korea reĝimo daŭros nur malmultajn tagojn?” kaj la ĉefartikolo citas la “kreskantan forfuĝon de la elituloj”: 8 altrangaj oficistoj rifuĝis en la Sudo en 2013 kaj 18 en 2014, el malkreskanta sumo de rifuĝintoj (2600 jare inter 2008 kaj 2012, 1596 en 2014). Atendante le grandan tagon, la studoj komparantaj kun Germanio obliĝas. Kaj ja en Dresdeno, la 28-an de marto 2014, S-ino Bak proponis “iniciaton por pace reunuiĝi la duoninsulon”*, kun la daŭra ideo de triumfo de la kapitalisma kaj demokrata Koreio super la tuta duoninsulo.
Tamen komparo kun ambaŭ Germanioj de la jaroj 1970-80-aj ne vere estas trafa, ĉefe ĉar inter ambaŭ Koreioj okazis enlanda milito. Malgraŭ komunaj historio kaj kulturo, gravaj malamegoj persistas. Plie la malsimilaĵoj estas pli gravaj: la Okcident-Germana ekonomio estis kvarobla ol tiu de la Orient-Germana, en la kazo de Koreioj, la rilato estas de 1 al 60. Tio ne estas surprizo, ke la nova generacio de Koreanoj, kiu jam malfacile trovas sian lokon en dumkriza socio ne montras grandan entuziasmon je la ideo pagi la kuniĝon kun najbaro, kiun ĝi konas nur per karikaturoj. Tio, tiel veras, ke la Nord-Koreaj rifuĝintoj restas mistraktitaj, kondamnitaj al laboretoj, kaj plej ofte apartigitaj* .
Neniu povas diri ĉu la reĝimo de Pjongjango daŭros, sed veti pri ĝia frakasiĝo malebligas ĉian politikan pripenson por eliri el konflikto. Male, “se ni ekpensas, ke Nord-Koreio daŭros, asertas S-ro Go Ju-han, do necesas trovi vojojn por dialogo kaj traktado. Ĉiuj havas intereson pri ĝia integriĝo en la monda kapitalismo”. Same kiel la plejparto de la renkontitaj fakuloj, li proponas politikon de paŝeto post paŝeto. Same S-ro Ĉoj Ĝin-uk prezidanto de la tre oficiala Korea instituto por nacia reunuiĝo (Korea Institute for National Unification) en Seulo: “Ĉar la rilatoj inter la du landoj jam havis vicojn da progresoj kaj malprogresoj, reciproka konfido tute kadukiĝis. Necesas do komenci per aferetoj, kaj antaĕniri paŝeton post paŝeto.”
Pri la principo, ĉiuj ŝajnas konsenti. Sed pri agoj... Bak Sun-song, instruisto kaj serĉisto en la Instituto pri Nord-koreaj studoj de la universitato Dongguk, kontestas la prioritatordon enfazitan de Prezidanto Bak: la forlaso de la nuklea armilo de Pjongjango kontraŭ homama helpo kaj intertraktadoj. “Kompreneble sennukleigo restas ĉefa celo, sed konsiderante la densecon de armiloj amasigitaj en la duoninsulo, trakti tiun aferon nur kiel puran militistan demandon estas sentite de Pjongjango kiel premo.”
Necesas rememorigi, ke, kvankam Nord-Koreio ne estas pacanĝelo kaj regule svingas militminacon, Sud-Koreio havas modernegajn armilojn inkluzive Usonajn kontraŭmisilajn sistemojn, kaj Usono tie havas 29000 soldatojn. La nuklea afero, plu diras Bak Sun-song, “estas nur unu el la solvendaj problemoj. Ja laborante por proceso pri paco kaj kunlaborado, ni akiros sennukleigon, sed ne inverse. Tio koncernas la Nordon, la Sudon, kaj ankaŭ la tutan Nord-Orientan Azion” — kaj, kompreneble Usonon: “Hodiaŭ, same kiel hieraŭ, klarigas la eksministro pri unuiĝo Ĝong, ĝi estas la plej grava obstaklo por normaliĝo inter ambaŭ Koreioj.”
Vaŝingtono ne nur rifuzas ĉian dupartian dialogon kun Pjongjango, sed militaj ekzercoj kune kun la Sud-Korea armeo intensigas la timojn. Komence temis pri “trejni Usonajn kaj Sud-Koreajn trupojn por batali kontraŭ enŝoviĝon de Nord-Koreaj specialaj fortoj en la koron de la Sud-Korea teritorio, rememorigas Mun Ĉong-in, profesoro pri politikaj sciencoj en la universitato Jonse en Seulo. Depost 2013, la celo estis ŝanĝita, kaj Usono paradigis taktikajn armilojn: krom nukleajn submarŝipojn, bombaviadilojn B-52 kaj ŝtelmovajn B-2, kapablajn enporti nukleajn armilojn, kaj ankaŭ ŝtelmovajn ĉasaviadilojn F-22 kaj destrojeroj armitaj per kontraŭmisila sistemo Aegis *”. Mun Ĉong-in ne minimumigas la “militeman sintenon” de Pjongjango, sed, li diras, “ja kreskado de usonaj minacoj kondukis la Nord-Korean estraron preni tian sintenon”.
Tamen la reago de DPRK — nuklea minaco, misillanĉo — ne ebligis ĝin akiri la postulitan intertraktadon kun Vaŝingtono. La pasintan oktobron la Nord-Korea ŝtata televido fine alvokis la ĉeson de “pliigo de streĉeco”: “Se Usono kuraĝe turniĝos kontraŭdirekten al sia nuna politiko (kaj diskutas pactraktaton) , ni estos feliĉaj respondi per konstruema sinteno. Ni jam sendis mesaĝon per oficialaj vojoj por pacintertraktado, kaj ni atendas respondon*”. Verŝajne Pjongjango esperas diskutojn samajn al tiuj kun Irano. Sed, atentigas Go Ju-han dum nia renkonto en Dongguk, “Irano ne havas Ĉinion ĉe sia flanko”. Kaj, nu, “Usono celas ankaŭ Pekinon”.
Certe, post la lasta nuklea provo Ĉinio voĉdonis por punoj kontraŭ DPRK. Sed ĝi daŭre liveras nutran helpon kaj petrolon — inter aliajn — por malebligi mortan ŝokon. Tamen prezidanto Xi Jinping neniam renkontis sian junan nord-Korean samrangulon, dum li oficiale vojaĝis en Seulon kaj S-ino Bak ĉeestis en Pekino la militistan paradon solenantan la finon de la kontraŭjapana milito. Tiu gesto estis politike okulfrapa, kaj la proksimiĝo tikla, kiam ambaŭ landoj havas malpacemaĵojn kun Tokio. Ekonomie Ĉinio iĝis la unua partnero de Sud-Koreio, kiu estas ĝia tria liveranto.
En Seulo la konservativaj amikoj de S-ino Bak ne tre afable rigardas tiun idilion, dum la Ĉin-Usonaj rilatoj ne estas tre bonaj. Ili atentigas, ke kvankam Ĉinio estas la unua komerca partnero, Usono restas la sola partnero pri sekureco. “Estas en la ĉielo de Orienta Azio du levantaj sunoj” (Ĉinio kaj Usono), rimarkigas Sud-Korea diplomato. “Sud-Koreio devos fari elekton”* . Por nun S-ino Bak vetas pri la du sunoj. Sed ŝi daŭre hezitas komenci kaj trudi seriozan intertraktadon kun Pjongjango. La Nord-Korea propono pri konfederacio, aŭ tiu de Sud-Koreaj progresistoj pri federacia unio laŭ la Eŭropa modelo, restas nebulaj hipotezoj.
Koncerne Francion, kiu ne agnoskas DPRK-on, ĝi aperas rigidigita en alia epoko. “Anstataŭ trakti Nord-Koreion kvazaŭ evitatulon, ĉiam pli izoli ĝin, enfermi ĝin en ĝiaj ideologiaj muroj, pli bone estus provi tiri ĝin al internacia komunumo kaj helpi ĝian malfermiĝon”, pledas Go Ju-han. Krom se Parizo, same kiel iuj Sud-Koreaj konservativuloj, nur atendas, ke ĝi disfrakasiĝos.
Martine BULARD