Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
De post la ribela ondo kiu komenciĝis en Tunizio en januaro 2011, la “araba printempo” ŝajnas kaptita en ŝraŭbtenilo inter la reveno de la aŭtoritatemaj ŝtatoj kaj ĝihadisma minaco. Sed la postulo de digneco kaj la aspiro al libereco ne malaperis.
La araba mondo frontas defiojn ŝajne netranspaseblajn, kiujn ĝi tamen devos transponti se ĝi volas estontecon pli pacan, demokratian kaj stabilan. Tiuj defioj estas ĉefe la kontraŭ-revolucia retroiro mpulsata de la aŭtoritatemaj ŝtatoj, la nedifinita naturo de la revolucia procezo kaj la geopolitikaj kaj konfesiaj demandoj levitaj de la plago nomata Organizaĵo de Islama Ŝtato (OIŜ).
Multaj arabaj reĝimoj respondas al la difino de tio, kion Jean-Pierre Filiu nomas la “modernaj Mamelukoj”*. Origine, la Mamelukoj estis sklavo-soldatoj, kiujn la abasida dinastio (750-1258) varbis en la teritorioj ekster la islama mondo. En la rigardo de iliaj mastroj, pro ilia ne-arabeco, la lojaleco-konfliktoj, kiuj semis malpacon inter tiom da familioj, triboj kaj komunumoj, ne povos ilin koncerni.
Laŭlonge de la tempopaso, la Mamelukoj akiris tiom da pollitika kaj armea influo, ke ili fine, en la 13-a jarcento, anstataŭis siajn mastrojn kaj ekregis de Egiptujo ĝis la Golfo. Ili entrudiĝis des pli facile, ke ili ne estis ligitaj al la socioj, kiujn ili direktis, kaj sekve havis nek klanojn nek protektantojn domaĝendajn. Tio igis ilin ne venkeblaj, escepte de eksterlandaj invadantoj. Tiu heredaĵo de la Mamelukoj, aŭtokratia kaj heredaĵa, fondas la hodiaŭajn arabajn armeajn respublikojn, en Sirio kiel en Egiptujo.
Tiuj reĝimoj sin konsideras samtempe ricevintoj de la ŝtatpotenco kaj fremdaj al siaj propraj socioj, kiuj de ĉiam estas destinitaj esti firme kaj neflekseble regataj. En kelkaj landoj, tiu mensostato devenas de la kolonia epoko. En Egiptujo la mameluka heredaĵo reaperis ekde la komenco de la 19-a jarcento, pro la koncepto de situacio de la persono en familio kaj socio (civila stato) (dawla madaniyya), antaŭenpuŝita de la reformoj de Muhammad Ali Paŝao, reganto de 1805 ĝis 1849.
Fronte al la “araba printempo”, la mameluka reflekso konsistis el defendo per ĉiuj rimedoj de tiuj reĝaj prerogativoj. La posedantoj de la regpovo volis certiĝi, ke la ŝtat-aparato ne falos en la manojn de sociaj fortoj taksitaj malpli altrangaj. En Egiptujo, post kiam la revolucio de 2011 rezultigis la falon de s-ro Hosni Mubarak, la puĉo de julio 2013 organizita de la generalo Abdel Fatah Al-Sissi kontraŭ la elektita registaro de la Islama Frataro malkaŝis la eksterordinaran volon de la armeanoj ne cedi iujn ajn erojn de siaj privilegioj. En Sirio, la krudeco kun kiu la reĝimo de s-ro Baŝar Al-Asad subpremis la pacajn protestojn konfirmis, ankaŭ tie, la nekapablon de la regantoj toleri iun ajn konteston aŭ kritikon.
La geopolitikaj streĉoj konfirmis la kontraŭrevolucian strategion de la establitaj reĝimoj. La kreskanta minaco de ŝijaisma ekspansiismo, enkorpigita de la irana ŝtato, ebligis al ili diabligi ĉiun internan opozicion kaj konduki kreskantan subpremon nome de nacia sekureco.
Alia ekzemplo de tiu katastrofa kuniĝo: Barejno. Por la gvidantoj de tiu eta sunaisma monarĥio, la opozicio aperinta dum la “araba printempo” estis nur marioneto de Irano, kiu manipulis la ŝijaisman loĝantaron, plimultan en la insularo. Aspiro al demokratiaj reformoj tamen neniam ĉesis ŝanceli Barejnon depost ĝia sendependiĝo en 1971. Inversa situacio ekzistas en Sirio, kie s-ro Al-Asad, apogita de Teherano, akuzas la opozicion agi favore al sunaisma konspiro instigita de Usono por domini Proksim-Orienton. La timo, ke la tuta regiono estos superŝutita de sunaismaj amasoj, klarigas kial la por-Asad-a koalicio kunigas tiom da malplimultoj, de la siriaj alavitoj ĝis la libanaj ŝijaistoj de la Hizbulaho, kaj la houtis de Jemeno.
Depost la “araba printempo”, la konflikto inter sunaistoj kaj ŝijaistoj multe pliintensiĝis. Inter la faktoroj kiuj akcelis tiun ekflamiĝon troviĝas la malaltiĝo de la petrolprezo kaj la starigo de la internacia interkonsento pri la irana atomindustrio, sed ankaŭ la percepto de ĉiu formo de politika plurismo kiel minaco por la nacia sekureco. En Egiptujo, ekzemple, la restarigo de la armea reĝimo kondukis al abrupta subpremo de la Islama Frataro, akuzita pri terorismo, dum ĝi estis rezigninta pri armita lukto kaj perforto. Neniam, depost la 1950-aj jaroj, la islamistoj kaj la opozicio ĝenerale suferis tiom severajn persekutojn. La kontraŭ-terorisma strategio de la regantoj agas laŭ la maniero de la memrealiga profetaĵo: La polic-armea subpremado estigas perfortajn reagojn, kiuj responde pravigas eĉ pli neflekseblan ordon.
Tiuj modernaj Mamelukoj ekspluatas la timon de ĝihadismo por igi la okcidentan blokon fermi la okulojn pri iliaj perfortaĵoj kaj reveni al sia politiko de senkondiĉa subteno al aŭtoritatemaj reĝimoj. Sed tio ne malhelpas ilin ludi duoblan ludon: ataki la religian ekstremismon interne kaj apliki politikojn kiuj plifortigas ĝin ekstere.
Tiel en Libio, la trupoj de la generalo Khalifa Haftar, subtenataj de Eŭropo kaj Usono, intence lasis la OIŜ ekregi la regionon de Sirto, preferante koncentri siajn fortojn por kontraŭbatali la rivalan registaron de Tripolo. En Sirio, s-ro Al-Asad reagis al la araba printempo liberigante el karceroj multajn islamistojn kaj malliberigante la aktivulojn de la aliaj opoziciaj grupoj. En Jemeno, la registaro kvalifikis la houthi-ojn terorisma movado je la servo de Irano, samtempe ekante intertraktadojn kun Al-Kaido. Kaj la golfo-monarĥioj, kvankam ili ja deklaris ke la OIŜ estas ilia plej granda malamiko, nenion faris — aŭ tiom malmulte — por malhelpi la aktivajn religiajn organizaĵojn sur siaj teritorioj financi armitajn islamismajn movadojn ekster iliaj landlimoj.
Tia plursenceco montras, ke plejmulto de la arabaj ŝtatoj, male al tio, kion ili asertas, tute ne deziras baldaŭan malaperon de la ĝihadisma minaco, kiu donas al ili bonegan prektekston por bloki ĉiun demokratian reformon.
Tia strategio, efika en mallonga daŭro, tamen riskas iam kolizii kun la neantaŭvidebla naturo de la revolucia procezo. Preskaŭ ĉiuj okcidentaj observantoj proklamis la morton de la “araba printempo”. En iliaj okuloj, tio jam estas certeco: nur la malforta tunizia demokratio elmergiĝas ankoraŭ el la ruinaĵo-kampo. Tiun diagnozon kundividas la arabaj registaroj, emaj turni la paĝon de tiu por ili tre malŝatata memoraĵo. La malagrablaj konsekvencoj, kiuj sankciis la demokratiajn postulojn en tiom da landoj ŝajnas ja pravigi ilin. Sed historio instruas, ke la revolucioj, same kiel ondoj, revenas laŭ cikla maniero: la postulo pri digneco kaj libereco neeviteble reaperos, ĉu la registaroj antaŭvidas tion aŭ ne.
Hodiaŭ, la foresto de surstrataj ribeloj ne signifas malaperon de la revoluci-procezo. La problemoj, kiuj kaŭzis la unuan ondon, en 2010, ne malaperis, tute male. La senlaboreco en plej multaj arabaj landoj estas same alta kiel antaŭ kvin jaroj, la ekonomio estas same malvigla, la administracio same senefika kaj la privata sektoro same apenaŭ naskita. En la socioj daŭre aŭdiĝas la voĉo de multnombra bolanta junularo, al kiu la registaroj ne sukcesas proponi perspektivojn. La edukaj sistemoj persistas privilegii la selekton per mono prefere ol per merito, kaj formadi heredantojn, kiuj ne havos la necesajn kompetentojn por alfronti konkurencon sur la tutmondaj merkatoj.
Eĉ pli grave: la regantoj daŭre senigas la civitanojn je sia parolrajto. La koluzio inter la politika klaso kaj la negoco-mondo restas forta, kaj ebligas al eta elito alkroĉita al siaj privilegioj regi ne nur la ŝtatajn instituciojn, sed ankaŭ la riĉofontojn de la lando. Oni ne miru, ke la mito de la disvolvado malpli kaj malpli inspiras fidon al la loĝantaroj, inunditaj per flataj komunikoj pri la kresko de la malneta enlanda produkto (MEP), pri kiu ili konstatas, ke ĝi alportas nek dungojn al senlaboruloj, nek estonton al la junuloj. Fosado de malegalecoj, manko de infrastrukturoj, difektoj de la eduka sistemo, korupto kiel landa malsano: neniu el tiuj gravaj difektoj trovis respondon depost 2010.
La strukturaj problemoj restas aŭ pligraviĝas, sed la socia kaj kultura teksaĵo de la arabaj socioj male senteble ŝanĝiĝis. La ordinara civitano ĉesis vivi timante la regpovon; ĝia obeemo ne plu povas esti tiel facile akirita, per trudo aŭ ideologia opinitrudado. La timo ja ne malaperis, sed ĝi ŝanĝis sian objekton. Nuntempe, oni timas ĉefe pri la disvastigo de la OIŜ kaj de ĝihadismo, kaj pri la disfalo de la ŝtatoj en Sirio kaj en Jemeno. Tiu nova timo, ĉiereganta, klarigas kial tiom da civitanoj ne plu kredas je ebleco de demokratia reformo. Ĝi kreskigas la seniluziiĝon kaŭzitan de la malsukceso de la revoluciaj movadoj en Egiptujo kaj en Libio — sen paroli pri Maroko kaj Jordanio, kie la esperoj de ŝanĝo stumblis sur la pordoj de la reĝa palaco. Ne mirinde, ke la kombino de timoj kaj seniluziiĝoj kreis atmosferon de socia apatio. Ja ofte, subteno al la reĝimo nur tradukas rezigneman akcepton pro manko de alia solvo.
Sed timo, seniluziiĝo kaj apatio estas efemeraj mensostatoj, kiujn la regantoj ne povas eterne pluvivigi. Ilia rifuzo proponi kredindajn reformojn eksplodigis la popolan koleron antaŭ kvin jaroj; tre verŝajne la samaj kaŭzoj iam produktos samajn efikojn. Ili devas elekti: eki nun reformojn, aŭ atendi ke eksplodos novaj ribeloj.
Pluraj signoj supozigas, ke tiu dilemo povos sufiĉe baldaŭ fariĝi prema. Libano ekzemple, travivas de la pasinta somero amasajn manifestaciojn direktatajn kontraŭ la registara nekapablo organizi la kolektadon de la rubujoj. La furioziĝo antaŭ la montoj da rubaĵoj stakigitaj en la stratoj mobilizas trans la religiaj kaj etnaj fendoj, ĉar ĝi donas okazon al la libananoj, aparte al la plej junaj, esprimi pli larĝan kaj pli profundan frustriĝon. Ne nur temas pri mallaŭdi la grandan neglekton de la registaro, sed ankaŭ renversi malmodernan religian sistemon, eĉ se tiu longtempe certigis al la lando ŝajnan politikan stabilecon. La manifestaciantoj postulas la starigon de pli demokratia sistemo, kiu traktu ĉiujn libananojn egalece anstataŭ koncentri la povon en la manojn de maljuniĝantaj elitoj alelektitaj surbaze de malaktualaj kriterioj.
Kelkajn monatojn antaŭe, Alĝerio travivis senprecedencan protest-manifestaciadon. La anonco de ekspluatad-projekto de skista gaso en Saharo instigis milojn da loĝantoj de tiu malriĉa kaj sekega regiono ekrezistadi samtempe kontraŭ la latentaj damaĝoj de la hidraŭlika rompado kaj kontraŭ disvolvo-modelo bazita sur la kaptado de la naturaj riĉaĵoj. Tiu lukto montras apartan signifon se oni memoras, ke precize tie, en Alĝerio, la “araba printempo” havas siajn plej malnovajn radikojn. La grandegaj manifestacioj de 1988 por ŝanĝo kaj demokratio, la balota sukceso de la Islama Fronto de Savo (IFS), la puĉo de la armeo kaj la sanga interna milito kiu sekvis: en tiu tragedio jam manifestiĝis konflikto inter ŝtato kaj socio. Eĉ se sporadaj kaj izolitaj, la luktoj, kiuj aperas tie kaj tie ĉi montras, ke la spirito de 2010 ne estingiĝis.
La ĉefa leciono eltirenda el la “araba printempo” tamen estas, ke politika kaj socia transformiĝo postulas pli ol punktajn kaj izolitajn mobiliziĝojn. Eĉ post kiam ili sukcesis faligi la malamatan tiranon, la opozicio-fortoj devas doni al si solidajn, koherajn kaj daŭripovajn organizajn kapablojn, politikajn kompetentojn kaj institucian vidadon. Tio dramece mankis ĉe la egipta opozicio post ties mallonga venko de 2011. Ĝia nekapablo malhelpi la revenon de la armeanoj restis en la memoro de multaj homoj kiel la komenco de la fino de la “araba printempo”. Veras, ke, en preskaŭ ĉiuj koncernaj landoj, la opozici-ĉefoj faris la samajn mortigajn erarojn. Ĉu ili eltiris lecionojn el tio, kaj ĉu ili estos pli bone preparitaj kiam revenos la printempo?
Simila scenaro tamen implicas unue forigi multe pli timigan obstaklon: la OIŜ. La fulmrapidan kreskon de Daesh (laŭ ĝia araba akronimo) klarigas samtempe la malforteco de la ŝtatoj, kiujn ĝi decidis renversi, kaj la detrua ludo de la geopolitikaj rivalecoj kaj eksterlandaj intervenoj.
Ironio de la sorto estas, ke la OIŜ ekfloris en Irako kaj en Sirio, ambaŭ landoj longtempe konsiderataj kiel modeloj de stabileco kaj ŝanĝo-imuneco, aparte pro la ĝenerala kontrolo aplikita de la ŝtataparato al la socio. Kvankam la krueleco de la OIŜ markas novan fazon de mutacio de la ĝihadisma ideologio, la homa materialo necesa por ĝia kresko estis jam surloke.
En Sirio, ĝia ekspansio postulis ne nur eksterlandajn rekrutojn, sed ankaŭ certan lokan subtenon. Tiu ĉi ne mankis, ĉefe ĉar la siria ŝtato, nezorganta plenumi la bezonojn de sia loĝantaro, estis lasinta kreski vezikojn de malriĉo kaj marĝeneco, facile ekspluateblajn de taŭge ekipita sekto.
En Irako, la OIŜ trovis favoran akcepton en la sunaismaj komunumoj diskriminaciataj de la registaro de s-ro Nuri Al-Maliki post la detruo de la ŝtataparato kiu sekvis la usonan invadon*. La OIŜ sin apogis al ŝijaismaj milicoj timataj pro siaj subpremoj kaj kiuj facile rabis la restantan militmaterialon de la eksa iraka armeo. La libana Hizbulaho estis ilia modelo, laŭ organizado, fameco kaj armea potenco. Tiusence, la OIŜ ne estis nur importata forto, sed ankaŭ loka reago al la persekutoj de la centra iraka registaro.
La OIŜ estas ankaŭ koalicio de fortoj, en kiu la mesiisma tendenco kunestas kun diversaj tribaj elementoj, lokaj komunumoj diskriminaciataj kaj eksaj oficiroj aŭ kadruloj de la reĝimo de Saddam Hussein. Ĝi distingiĝas de Al-Kaido laŭ pluraj esencaj punktoj*. Al-Kaido komprenas ĝihadon kiel operacion ekskluzive armean. Ĝi ne zorgas administri teritorion aŭ konstrui instituciojn, ĉar ĝi sin konsideras reto de nomadaj batalantoj, kies militceloj povos esti atingitaj nur longtempe post ilia surtera vivo. Por la OIŜ, male, la batalo devas tuj doni rezultojn. Perforto ne estas rimedo por atingi celon, sed estas mem la celo, en kiu plenumiĝas ĝia vizio de la mondo. La kreado de teritoria ento apartenas al la sama religia imperativo: ĝihado devigas konkeri terojn, instali registaron, ekspluati ĉiujn riĉofontojn de la geografio kaj materialoj.
Male al Al-Kaido, kiu zorge selektas siajn rekrutojn kaj trudas al ili drastajn postulojn, la OIŜ varbas kiun ajn, nura kondiĉo estas la motiviĝo. Dum Al-Kaido konsistas ekskluzive el militistoj, ĝi ambicias fariĝi loĝantaro. Ĝi do bezonas virinojn, familiojn, infanojn. Kaj, koncerne la eksterlandajn rekrutojn, ilia rolo estas ne tiom batali, kiom disvastigi la idealigitan bildon de la komunumo de kredantoj (la oumma), en ties propagandaj mesaĝoj direktataj al la ekstera mondo.
Estas evidente, ke tia kompreno de la ŝtato estas provoko, eble eĉ herezio, por granda plimulto de la sunaistoj mem, kaj tial OIŜ mobilizis kontraŭ si tiom larĝan koalicion de arabaj landoj. Sed oni ne povas kompreni la Daesh-fenomenon ekster la kunteksto de la eksterlandaj entrudiĝoj. La ĝihadisma minaco ja estas uzata de grandaj landoj kiel Rusujo aŭ Turkujo, kiel alibio por instali siajn ambiciojn en la araba mondo. La rusaj bombadoj en Sirio estas ja ligitaj al la OIŜ, sed ĉefe montras la deziron de Moskvo etendi sian influzonon en Proksim-Oriento, cele restarigi la imperian potencon perditan dum la disfalo de Soveta Unio*. Subtenante la reĝimon de s-ro Al-Asad, ĝi havigas al si interŝanĝeblan valuton por Ukrainujo, aŭ por kiu ajn alia teritorio, kiun la okcidentanoj eble postulos de ĝi.
Loke, la strategio estas simpla: fiksi la antaŭstaton, certigante al la siria prezidanto protektitan ŝtaton precize paŭsitan sur lia alavita bazo. Povos esti ke tiu strategio post iom da tempo ne plu efikos, pro nesufiĉa rendimento de la milita investo. Dume ĝi revenigas tiun eksmodan aliron konsistantan en kompreno de Proksim-Oriento tra la prismo de etnaj kaj religiaj identecoj, prefere al tiu de jure difinitaj ŝtatoj.
Pro sama kialo, la ruso-siria alianco riskas iam etendiĝi al Irako. Bagdado iom post iom rezignis pri la projekto reveni al pluretna kaj diverskonfesia nacia unueco. La iraka ŝtato konsideras sin kiel nur ŝijaisman, tial ĝi ne havas intereson pri redonado de la teritorioj kaptitaj de la OIŜ, ĉar tio devigus ĝin reintegri la sunaismajn komunumojn, kiujn ĝi malamas. Gi certe preferus profiti el la rusa armea pluvombrelo, kiu eĉ povus anstataŭi la usonan pluvombrelon.
La riskoj de terorismaj reprezalioj nur modere maltranviligas sinjoron Vladimir Putin. Ja eksplodo de bombo en metroo de eŭropa ĉefurbo malfortigus la koncernan regisŧaron, sed en Rusujo ĝi nur servus la strategion de la ŝtatestro: nutri la timon de terorismo por pravigi feran politikon interne kaj ekstere de liaj landlimoj.
Tamen, ne estas la intereso de sinjoro Putin malaperigi la OIŜ, kiu agas tiom utile por malfortigi la eŭropajn interesojn kaj limigi la porokcidentan opozicion en Sirio. Reale, la OIŜ utilas al ĉiuj: la siria reĝimo uzas ĝin por forgesigi la proprajn kruelaĵojn, la Sauda Arabujo por intensigi sian ideologian batalon kontraŭ la ŝijaistoj, Irano por dividi la sunaistojn, Turkujo por likvidi la Partion de la Laboristoj de Kurdujo (PLK).
En la kazo de Turkujo, la strategio de instrumentigo de la OiŜ celas internan uzon. Temas pri instali konstantan klimaton de streĉo, timo kaj divido, tiel ke la prezidanto Recep Tayyip Erdogan kaj ties registaro aperu kiel la lasta remparo kontraŭ ĥaoso. La kontraŭ-OIŜ koalicio, en kiu Ankaro formale partoprenas, provizas al ĝi kovrilon por ataki la kurdojn ne nur ene de la propra loĝantaro, sed ankaŭ tiujn de Sirio kaj Irako. La fakto, ke tia milita pliintensiĝo povos pligrandigi la ĝeneralan nestabilecon kaj krei novan batalakson ne ŝajnas maltrankviligi s-ron Erdogan, kiu ĉefe zorgas eltiri balotajn profitojn el tiu politiko de la plej malbono.
La parizaj atencoj markas strategio-ŝanĝon de la OIŜ. Ĉi tiuj perfortaĵoj enkadriĝas en la sekvoj de la atencoj kontraŭ la Hizbulaho, kiu subtenas la reĝimon de s-ro Al- Asad, en Bejruto, kaj kontraŭ civila rusa aviadilo en Sinajo en Egiptujo. Ili montras certan projekci-kapablon de la organizaĵo ekster Sirio kaj Irako por frapi la plej videblajn agantojn de la koalicio formita kontraŭ ĝi. Samtempe, ili atestas la fakton, ke la organizaĵo dolore sentas la severajn batojn ricevitajn en siaj bastionoj: ĉi tiuj kontraŭ-atakoj kondukitaj eksterlande esprimas perdon de ĝia ofensiva elano sur la interna fronto. La terorisma risko kreskas. Unuvorte, tiu ŝajne neracia perfortaĵo ne estas sen kohereco kaj diferencas de la apokalipsa logiko de Al-Kaido.
La Okcidento povas intensigi sian aviadan militkampanjon; ĝi tiel ne sukcesos elradikigi la OIŜ. Sperto montris la efikecon de neŝtataj agantoj por konduki lokan rekonkeron. La sukcesa atako de la kurdoj en Sinjar atestas pri tio, same kiel la interveno de la beduenaj triboj chammares en la konflikto kun la OIŜ. Tamen, vera kontraŭ-ofensivo postulas strategion pri kuniĝo de ĉiuj ĉeestantaj fortoj, kiu minimumigu la diverĝajn interesojn kaj la geopolitikajn rivalecojn.
Kontraŭ-revolucia domeno-efiko impulsata de aŭtoritatemaj reĝimoj, ebleco de reapero de la “araba printempo”, implikado de interesoj ĉirkaŭ la plurkapa monstro OIŜ: distirata inter tiuj tri perspektivoj, la estonteco de la araba mondo ŝajnas tre malcerta.
Hicham ALAOUI