Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kvazaŭ instituciigita fikomerco de petrolo

Benino funkcias per kontrabando

Pioniro de demokratio en Afriko, Benino nun travivas kampanjon por la elekto de sia prezidanto en februaro. Sed, kvankam alterno estas tradicio en tiu malgranda lando, kiu havas komunan landlimon kun Niĝerio, ĝia ekonomio liberiĝas el reguloj kaj baziĝas sur grandskala kontraŭleĝa komerco de benzino. Jen simptomo de malfortikigita ŝtato.

Disradiantaj verdan fluoreskan lumon, vitraj botelegoj elmergiĝas en la nokto rande de la ŝoseoj de Kotonuo kaj Porto Novo, la du plej grandaj urboj de Benino. Sur lignaj tabloj, lumtuboj indikas la vendolokojn de la kpayo, tiu kontrabanda benzino venanta el najbara Niĝerio. En la goun-gbe-lingvo, unu el la lingvoj de la lando, kpayo signifas “ne originalo” aŭ “surogato”. Sola espero gajni iom da mono por miloj da urbanoj, tiu brulaĵo trairas kontraŭleĝe la 770-kilometran landlimon, kiun Benino, eta lando kun 10 milionoj da loĝantoj, kundividas, ĉe sia orienta flanko, kun Niĝerio, giganto de Okcidenta Afriko, kun siaj 177 milionoj da loĝantoj.

Achille kaj Marcel, du fratoj 21- kaj 17-jaraj, aktivas ĉirkaŭ vendotablo rande de bulvardo, apud la subĉiela bazaro de Dantokpa, la plej granda en Kotonuo (dudek hektaroj). Helpe de plastaj akvumad-tuboj kaj funeloj, ili singarde verŝas la benzinon, respirante sen masko la venenajn vaporojn. Malrapide, la kuproflava likvaĵo fluas el la flavaj kanistroj en vitrajn botelegojn aŭ reuzatajn alkohol-botelojn. La plej aĝa frato rezignis pri studoj post la bakalaŭro. La pli juna, ankoraŭ liceano, venas vespere post siaj hejmtaskoj. La patrino, flegistino, edukas sola siajn kvar gefilojn. “Ni devas helpi la familion, kaj diplomoj estas senutilaj, klarigas Achille. Ĉi tie, sen personaj rilatoj, oni ne trovas laboron.”

Danke al sia komerca aktivado, ili vendas inter 1 000 kaj 1 500 litrojn semajne, kun profito je 150 ĝis 200 eŭroj monate. Multe pli ol la minimuma salajro de ŝtatfunkciulo, kiu estas 60 eŭroj monate. Same kiel la aliaj vendistoj de kpayo, kiujn oni taksas 200 000, sed kies preciza nombro ne estas konata, la du fratoj akceptas la riskojn de la metio.

Unua risko: la granda variemo de la prezoj. Tiuj preskaŭ duobliĝis inter majo kaj aŭgusto 2015, por atingi 650 afrikajn frankojn por unu litro (1 eŭro); konsekvenco de la prezaltiĝo sur la niĝeria merkato, kaŭzita de gravaj nepagoj de la ŝtato al la petrolaj produktantoj kaj al la malcertecoj ligitaj al la prezidanta elekto de la 31-a de marto 2015*. La kpayo tiam ne plu estis konkurkapabla rilate al la laŭleĝa benzino, importata el diversaj produktantaj landoj de 6 aŭ 7 importantoj, kiuj vendis ĝin 570 afrikajn frankojn en la leĝaj benzinstacioj. La neleĝa komerco tamen daŭris rande de la ŝoseoj, sen profito por la detalaj vendistoj. La nigra merkato tiom disvolviĝis, ke la reto de oficialaj benzinstacioj, diference de la najbaraj landoj, Togo, Ganao aŭ Ebur-Bordo, havas nur 350 vendolokojn. Preskaŭ 80% de la landa konsumado de benzino okazas tra kontrabando, taksas la Afrika Banko por disvolvado (ABD)*. La prezo de la kpayo malaltiĝis en septembro 2015, revenante al nivelo 300 ĝis 350 afrikaj frankoj por litro (0,50 eŭro), tio estas 30 ĝis 40% malpli ol la benzinstacia tarifo.

* Vd Pierre Rimbert, “Pétrole et paranoïa”, Le Monde diplomatique, aprilo 2015.
* Daniel Ndoye, “Baisse des cours du pétrole: l’occasion d’en finir avec la contrebande d’essence au Bénin?”, Afrika Banko por Disvolvado (Banque africaine de développement), Abiĝano, 22-a de decembro 2014.

Rivalo de Sud-Afriko por la titolo “ekonomia lokomotivo” de la kontinento, dek unua produktanto de petrolo en la mondo, Niĝerio komencis en 2012 redukti la subvenciojn al la brulaĵoj, sen tute sukcesi. Kialo de tiu malsukceso estas: ĝia loĝantaro, kiu okupas la 152-an rangon el 187 en la klasado laŭ la indico de homa disvolviĝo (IHD) de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj por disvolvado (PUND), restas unu el la plej malriĉaj en la mondo. Ĉiufoje kiam la prezo de benzino altiĝas, perfortaj popolribeloj okazas en Lagos, la ekonomia ĉefurbo*. Manko-krizoj okazas cetere kiam la importantoj retenas siajn stokojn, kiel ekzemple en majo 2015, por premi al la publika potenco.

* Vd Jean-Christophe Servant, “Au Nigeria, le pétrole de la colère”, Le Monde diplomatique, aprilo 2006.

La situacio tuj reeĥas al la prezo de kpayo en Benino. Krom tiu kontraŭleĝa komerco de benzino, kiu laŭdire naskas pli ol 122 milionojn da eŭroj jare kaj impostan enspez-mankon por la ŝtato, de almenaŭ 30 milionoj da eŭroj*, la landa ekonomio baziĝas sur kotono kaj agrokulturo (36% de la malneta enlanda produkto — MEP), sed ankaŭ sur la pogranda kaj pomalgranda komerco (18%) kaj la transportado (11%), ambaŭ sektoroj turnitaj al Niĝerio. La Kotonu-haveno ja utilas kiel duaranga marhaveno al la giganta urbo Lagos, situanta je nur 120 kilometroj.

* Henri Doutetien, “Et si nous osions formaliser le “kpayo ”?”, La Croix du Bénin, n-ro 1159, Kotonuo, 17-a de aŭgusto 2012.

Alia danĝero, foje mortiga por la vendistoj: incendio, kiel tiu kiu detruis, la 31-an de oktobro 2015, parton de la bazaro Dantokpa sekve de rapidega postkuro de kamiono plena je kpayo fare de policistoj. Ĉiumomente la vendotabloj povas ekfajri ĉe la vojrando, kiam aŭto aŭ motorciklo aĉetas benzinon sen estingi sian motoron. Sufiĉas, ke benzinguto falas sur sparkilo por ke ĉio ekflamiĝas. “Niaj kuracistoj devas urĝege flegi, per malmultaj rimedoj, terurajn vundojn, triagradajn brulvundojn”, deklaras s-ro Kessile Sare Tchala, eksa ministro pri sano.

“Tiun komercon ne eblas reformi”

La tutan nokton, la vendistoj, kiuj kelkfoje estas junaj adoleskuloj aŭ virinoj kun bebo surdorse, servas siajn klientojn, kiuj plej multaj estas motorciklistoj kunportantaj ĝis kvin personojn. Kun la zémidjans, tiuj proksimume 150 000 motorciklo-taksioj, kiuj svarmas en la urbo Kotonuo, kaj manke de publikaj transportoj, la duradaj veturiloj (mopedoj) estas la plej ŝpariga transport-rimedo. Ili estas alia faceto de la neformala ekonomio de Benino, sen kiu estas preskaŭ neeble trovi laboron. Kiel ĉie en Okcidenta Afriko, la senlabor-proporcio de la junuloj restas tre alta: 60% ĉe la 25-34-jaruloj.

Alvenantaj pli kaj pli multnombraj ĉiujare sur la labormerkato pro la demografia vigleco, la junuloj fuĝas el la malriĉeco de la kamparo, kie preskaŭ 40% de la loĝantaro vivas sub la malriĉo-nivelo, kontraŭ 31% en la urboj. Rezulto: la Kotonu-urbego kvarobliĝis ene de tridek jaroj, koncentrante 16% de la loĝantaro sur apenaŭ 0,7% de la nacia teritorio*. “La movoj de la loĝantaro similas al spirado, observas s-ro Nicéphore Soglo, urbestro de la ĉefurbo kaj eksa prezidanto. Kotonuo havas unu milionon da loĝantoj nokte, kaj duoblon dumtage, ĉar oni venas tien eĉ el Niĝerio, por negoci aferojn. Ĉiuvespere, la urbo malpleniĝas profite al la dormejo-urboj, ĝis Porto Novo kaj Ouidah, situantaj respektive je 43 kaj 38 kilometroj.”

* Por ĉiuj nombroj koncerne Beninon, vd “Bénin 2015”, prilanda noto en la raporto 2015 “Ekonomiaj perspektivoj en Afriko” (Perspectives économiques en Afrique) de la Afrika Banko por Disvolvado (ABD), de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) (angle: Organisation for Economic Co-operation and Development — OECD) kaj de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND), (angle: UNDP).

De la 11-a ĝis la 15-a horo, la metropolo do vivas sian “go-slow”-horon, ofta vorto en Benino, kiu origine estis uzata por la trafik-ŝtopiĝoj de Lagos. Oni ja donis rimedojn por organizi la motorciklajn taksiojn; programo por renovigo de la materialo eĉ estis financita de la franca Agentejo por disvolvado (FAD) cele ekuzi malpli poluciantajn maŝinojn. Sed oni ne planis krediton aŭ financan mekanismon por la ŝoforoj, kiuj ne havas sufiĉe da mono por aĉeti novan motorciklon. Kaj rilate la kpayo, la urbestro nur povas konstati sian relativan senpovon: “La proksimeco de Niĝerio igas malfacila la mastradon de la neformala komerco, klarigas s-ro Soglo. Manke de regiona politiko, ni ne havas vivipovan solvon.”

En la realo, la komerco ne profitas nur al la detalaj komercistoj. Inter la pograndaj komercistoj, troviĝas ankaŭ famuloj de la negocomondo aŭ de la politiko. Tiuj homoj, foje konataj kaj famaj, havas rimedojn por grandkvante aĉeti la kpayo kaj stoki ĝin. Ili ĝin revendas poste al la strat-vendistoj, elprenante sian marĝenon. Ĉe iuj punktoj de la landlimo, ankaŭ la doganistoj zorge partoprenas, elprenante el ĉiu 50-litra kanistro modestan “imposton” je 100 afrikaj frankoj (0,15 eŭro), kiu tuj malaperas en ilia poŝo. Ili tiel kompletigas sian salajron, dum la vera imposto estas 25% de la laŭleĝa benzinprezo.

En tiu lando, kiu deziras esti ekzempla, ĉiuj provoj malpermesi la kpayo estis dolorigaj malsukcesoj. Eksa “studenta kvartalo de Afriko”, Benino estis la unua ŝtato el la kontinento kiu organizis liberajn elektojn, en 1990. Depost tiam, alterno de la regantoj fariĝis la regulo; sed, malantaŭ tiu demokrata montrofenestro kaŝiĝas malforta ŝtato, nekapabla reformi la petrol-provizadon de la lando. En januaro 2013, popolribeloj eksplodis en la urbo Sémé-Kpodji post kiam policistoj konfiskis stokojn de kontraŭleĝa petrolo. Benzino-vendistoj eĉ bastonfrapis la edzinon de policisto, antaŭ ol kapti lin mem kaj perforte rezisti al la armeo. La militistoj devis voki helpotrupon por alfronti la kpayo-vendistojn, kiuj starigis barikadojn en la nokto... La registaro de la prezidanto Boni Yayi estis tiam devigita rezigni pri ĉiu lukto kontraŭ la kontraŭleĝa benzinkomerco. Ĝis nun, li daŭre toleras la masivan kontrabandon, kiu senkaŝe okazas sur lia teritorio.

“La kpayo ja rivelas la funkciadon de la lando, resumas la benina politikologo Gilles Olakounié Yabi, fondinto de la sendependa pensogrupo West African Citizen Think Tank (Wathi), lokita en Dakaro. Ĝi ilustras la ligon kun Niĝerio, la gravecon de la neformala sektoro en la ekonomio, sed ankaŭ la paradoksojn de la ŝtato-mastrumado en demokrata sistemo.” En najbara Togolando, la armea kaj koruptita diktaturo de la reganta klano sukcesis malpermesi la kpayo-komercon, kiu ne prosperis. Ĉi tie, la ŝtato havas nek la materiajn rimedojn, nek la necesan aŭtoritaton. “Fakte, ne eblas reformi tiun komercon, daŭrigas Yibi. Kiu volas kolerigi la milojn da homoj rekte dependantaj de ĝi? La vera problemo, laŭ mia opinio, estas ke la demokrata sistemo limiĝas je la organizo de elektoj. Pri la cetero, ĝi montriĝas tre perversa kaj funkcias sen iu ajn sento de ĝenerala intereso.”

La fikomerco daŭras ĉar ĉiuj trovas en ĝi sian intereson, en kunteksto kie la neformala sektoro utilas kiel savklapo. Malpermesi la nigran merkaton verŝajne minacus la politikan kaj socian stabilon de Benino, kiu, same kiel multaj afrikaj landoj, mezuras la diferencon inter siaj geoekonomiaj trudaĵoj kaj la postuloj al “bona regado” de la internaciaj financaj institucioj.

Konfuzo inter persona intereso kaj ĝenerala intereso

Inter la profundaj kaŭzoj de tiu paralela ekonomio, estas ankaŭ certa kompreno de la socia vivo. “Pliriĉiĝo, per ĉiuj rimedoj, estas larĝe perceptita kiel legitima”, rimarkas negocisto sub kondiĉo de anonimeco. De kelkaj jaroj, skandaloj multiĝas sur la gazetaj frontpaĝoj. Jen la lasta: la defraŭdo de preskaŭ 4 milionoj da eŭroj, el monhelpo alportita de Nederlando por la akvo-sektoro. Korupto fariĝis konstanta malsano, tiel ke multaj projektoj inter la plej urĝaj neniam realiĝas. Ĉiu nepre volas elpreni sian “makleraĵon” antaŭ ol lanĉi la realigadon. La nova flughaveno de Kotonuo, anoncita de dek jaroj, neniam estis konstruita, malgraŭ la riskoj de la nuna flughaveno, situanta enurbe. Same, la “ŝoseo de fiŝado” laŭlonge de la marbordo, ne estis asfaltita, kaj la ponto, kiu ebligus malobstrukci la cirkuladon en Porto Novo, ankoraŭ atendas.

La politikologo Gilles Yabi publike mallaŭdas la persiston de tio, kion li nomas “kpayo-demokratio”* — tio estas surogato de demokratio. En tiuj sistemoj, manke de klara limo inter la publikaj aktivaĵoj kaj la neformala ekonomio, la rolo, kiun devus ludi la ŝtato-agentoj konfuziĝas kun la strebado al sia persona intereso. Ĉi tiu tordiĝo troviĝas je ĉiuj niveloj de la socio, instigante ĉirkaŭiri la regulojn kaj serĉadi tujan profiton. Pro tia senpuneco, la ŝtato havas plu neniun aŭtoritaton.

* GillesYabi, “L’Afrique n’a pas besoin de démocratie “kpayo””, Géopolitique africaine, n-ro 53-54, Parizo, januaro-marto 2015.

En tiu kunteksto, la nomumo kiel ĉefministro de s-ro Lionel insou, konata kiel dinamika viro, fare de la prezidanto Boni Yayi, en junio 2015, vekis la esperojn de parto de la urba junularo. La franco-benina eksa afer-bankisto estas perceptata kiel kapabla proponi aliajn perspektivojn ol motorciklon aŭ kpayo. Sed pri lia manovro-spaco tamen multaj dubas. Dume, Benino daŭre funkcias per la kpayo, laŭ logiko de ĉiutaga pluvivo.

Sabine CESSOU