Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Subteno de la mastraro, ĝenita apogo de la Laborista partio, verŝajnaj cedoj de la Eŭropaj partneroj: antaŭ la referendumo pri eksiĝo de Britio el Eŭropa Unio, ĉio devus trankviligi la Britan ĉefministron oponantan la “Brexit”. Tamen la kontraŭ-Eŭropa sento pli vigliĝas, minacante lin.
“Firme tenu min, aŭ mi ĉion frakasas”: jen, tradukita en nediplomataj vortoj, la mesaĝo, kiun S-ro David Cameron liveris al siaj 27 kolegoj de la Eŭropa Konsilio la pasintan 17-an de septembro en Bruselo. Laŭ la granda tradicio de tiaj ĉefkunvenoj la Brita ĉefministro anoncis, ke li estas preta batali “la tutan nokton” por eltiri el siaj kolegoj konsenton por retrakti la kondiĉojn de la Brita aniĝo al Eŭropa Unio. Li alude komprenigis, ke krom ricevi kontentigon, li estos bedaŭrinde devigita voki siajn samcivitanojn voĉdoni por “Brexit”, t.e. eksiĝo de Unuiĝinta Reĝlando el EU.
Fakte la kunveno tre frue finiĝis, je noktomezo, sen rezulto, kaj ĉiaj decidoj estis prokrastitaj ĝis la venonta Konsilio, kunvokita la 17-an kaj 18-an de februaro. Bonaj kamaradoj, kaj dezirantaj eviti lian humiliĝon, la partneroj de S-ro Cameron akordiĝis por lasi lin poste aserti antaŭ la multaj ĉeestantaj Britaj komunikiloj: “la bona novaĵo estas, ke ekzistas eblo de interkonsento.” Neniu povus esti pli malpreciza... sed, reveninte en sian landon, tio ebligas fari bonan titolon, manke de venkokrio.
La ĉefministro listigis siajn postulojn en letero sendita la 10-an de novembro 2015 al S-ro Donald Tusk, la pola prezidanto de la Eŭropa Konsilio. Ili estis grupigitaj sub kvar rubrikoj: ekonomia regeco, konkurenceco, suvereneco kaj enmigrado. Per “ekonomia regeco” S-ro Cameron ĉefe aludas la protekton de la interesoj de la City. Li postulas, ke estu entekstigita, ke Eŭro ne estas la sola valuto de EU kaj ke nenia apartigo trafas la landojn, kiuj ne uzas ĝin. La celo de la ĉapitro pri konkurenceco estas ankoraŭ pli malreguligi la internan merkaton, kaj ĉefe, kiam oni deĉifras la aludojn, la laborjuron. Pri suvereneco S-ro Cameron estas tre eksplica, kaj esprimas tri postulojn: forigi el la traktatoj ĉiujn referencojn al celo de “ĉiam pli kaj pli ferma unio inter la Eŭropaj popoloj”, doni al la naciaj parlamentoj la rajton bloki ĉiujn proponojn pri komuna leĝa akto, kiun ili opinius maltaŭga, kaj strikte apliki la principon de akcesoreco: “Eŭropo kiam necesas, nacio kiam eblas.”
Ja en la kvara ĉapitro, tiu pri enmigrado, aperas, inter aliaj aferoj, la neceso por laboristo veninta de alia lando de EU pruvi kvar jarojn da ĉeesto kaj kotizado en Unuiĝinta Reĝlando antaŭ ol akiri la saman profiton, kiel sia brita kolego, kiam temas pri servoj ligitaj al dungado aŭ socia loĝejo. Tio estus damaĝi la principon de neapartigo inter la civitanoj de la dudek-ok landoj, kiuj, laŭ la traktatoj — en iuj kazoj post interŝtupa tempo — havas la rajton instaliĝi kaj labori en iu ajn membroŝtato. Alidirite, tio minacas unu el la kvar “fundamentaj liberoj” de EU, tiun de homa cirkulado.
Pridemandinda estas la momento, kiun S-ro Cameron elektis por antaŭmeti proponojn pri reformoj de EU — iel akompanitajn de ĉantaĝo — kiuj havas nenion aparte novan en Britio. Fakte, li elektis nenion. Li trovis sin kaptita de movo kaj kalendaro, kiujn li mem ekstartigis. Kaj ne pro profundaj konvinkoj, sed pro politikaj taktikaj manovroj: simple temis por li venki en la parlamenta balotado de 2015! Terurita de la plifortiĝo de la eŭrofobia Partio por sendependeco de Unuiĝinta Reĝlando (United Kingdom Independence Party, UKIP)*, kiu kontraŭbatalis la konservativan partion en parto de ĝiaj kutimaj voĉdonantoj, li decidis cedi ion al ĝi por senarmigi ĝin. La celo: certigi al si novan kvinjaran lukontrakton ĉe la 10 Downing Street, en kiun li ekloĝis post la balotado de 2010, kiel ĉefo de koalicia registaro kuniganta konservativulojn kaj liberaldemokratojn.
Tuj en 2011, li adoptigis leĝon en parlamento, kiu devigas okazigi referendumon — kaj ne nur balotadon en parlamento — por ratifi ĉiun traktaton transdonantan novajn signifohavajn povojn al Eŭropaj institucioj. Jen aranĝo kapabla malesperigi Bruselon, kie la ideo rekte doni decidrajton al popoloj estigas inkubsonĝojn... En januaro 2013, S-ro Cameron ankoraŭ pluiris promesante, se li estus venkinta en la venonta parlamenta balotado, organizi antaŭ la fino de 2017 referendumon pri pludaŭrigo de la Brita membriĝo en EU. Tiu referendumo okazos post la rezultoj de organizenda marĉandado inter Londono kaj la Eŭropa Konsilio. Se la ĉefministro opinios esti komprenita de siaj partneroj, li vokos por voĉdoni “jes” al demando: “Ĉu Unuiĝinta Reĝlando devas pludaŭrigi sian membrecon en EU?”. En mala kazo, li rekomendus Brexit-on.
En majo 2015 la konservativa partio, male al prognozoj, venkis en la parlamenta balotado per absoluta plimulto de la seĝoj, kaj trovis sin kun osto en la gorĝo pro plenumenda antaŭbalota promeso. Li ja estus evitinta tion en la nunaj Eŭropaj cirkonstancoj, en kiu ĉefas la demandoj pri amasalfluo de enmigrantoj kaj pri ĝihadismo, kiuj nutras la plifortiĝon de ekstremdekstrularo en la plejmulto de la Eŭropaj landoj. La referendumo iĝinta neevitebla, li konsideris, ke pli bone estas organizi ĝin plej frue, kiel eble por eviti, ke la debato degeneru en Unuiĝinta Reĝlando — kaj ĉefe en la konservativa partio — kaj ke ĝi ne estigu neantaŭvideblajn problemojn en aliaj landoj. Precipe en Francio, kie S-ro Hollande, ankoraŭ nedeklarita oficiala kandidato por reelekto en 2017, kiu tute ne profitus de ekapero de la Eŭropa demando dum sia kampanjo. La memoraĵo de la Franca referendumo de la 29-a de majo 2005, kiu kondukis la Francajn socialistojn al publika elmontro de siaj disopiniiĝoj, daŭre dolorigas... La plej favora kalendaro estus unuanima konsento de la Eŭropa Konsilio en februaro, kaj balotado en junio aŭ septembro 2016.
Kun varia intenso laŭ la cirkonstancoj, la Eŭroskeptikemo de S-ro Cameron estas pli kultureca kaj enradikigita en historio ol refleksa — male al tiu de multaj konservativaj deputitoj kaj iuj ministroj, de Londonaj ĵurnaloj kaj precipe de UKIP kaj ĝia estro Nigel Farange, vervoplena Eŭropa deputito. Ĝi nature postsekvas la faman paroladon de Winston Churchill en Zuriko en 1946, en kiu li rekomendis kreon de Eŭropaj Unuiĝintaj Ŝtatoj, Federacia Eŭropo do, kiun Unuiĝinta Reĝlando favore subtenus, sed de ekstere: “Ni estas kun vi, sed ne unu el vi.”
Membriĝante en Eŭropa Ekonomia komunumo (EEK) en 1973, Londono rezignis strategian direkton, sen tamen rezigni apartecon, kiu montriĝas per senĉesaj klopodoj por senŝarĝigaj klaŭzoj (opt out) pri komunumaj politikoj, klopodoj, kiuj komenciĝis, tamen malsukcese, tuj post la membriĝo. Hodiaŭ la lando estas nek membro de la zono de eŭro nek partoprenanto de la interkonsento de Schengen, la du simboloj pri kiuj fieras la Eŭropistoj. Ĝi profitis en 1984 senŝarĝigon pri la kalkulmaniero de kontribuo de ĉiu membroŝtato de EEK, kiu esprimiĝis per valorega rabato (la fama “Brita ĉeko”). Inter la dudek-ok ĝi estas unu el la tri ŝtatoj — kun Kroatio kaj Ĉeĥio — kiuj ne subskribis la traktaton pri stabileco, kunlaboreco kaj regeco (TSKR) de 2012, ankaŭ nomita “Eŭropa buĝeta pakto”.
Sen iri ĝis komplete preni sintenon de kromlando — iuj diras offshore* — en la rilatoj al Eŭropa konstruo, la sinsekvaj Britaj registaroj kultivis la situaciojn, kiuj ebligis al ili havi unu piedon ene, kaj alian ekstere, krom en kampoj, kiuj vere gravas por ili: unue la finofaro de la interna Eŭropa merkato, poste la tutmonda libera cirkulado de kapitaloj, varoj kaj servoj, t.e. tri el la kvar “fundamentaj liberoj” de EU (ni jam vidis ĉisupre kiom malmulte gravas la kvara, tiu de homa cirkulado), kaj fine, la konservado de la supera pozicio de la City en la financaj servoj, inkluzive la merkatojn je eŭroj.
Tiel S-ro Cameron volas definitivigi novajn esceptojn por Britio al komunaj reguloj, eble eĉ disvastigi ilin al la tuta Eŭropa Unio. La demando estas ĉu lia letero al S-ro Tusk povas esti bazo por interkonsento inter ĉiuj koncernataj partioj, internaj kaj eksteraj. S-ro Cameron engaĝiĝas en sia pokerludo kun grava atuto: por diversaj kialoj, neniu el la aliaj registaroj de EU deziras Brexit-on. S-ino Angela Merkel, la estraroj de Nederlando, de nordaj landoj, de centraj kaj orientaj Eŭropaj landoj emas al fari ja grandajn cedojn por konservi la novliberalan direkton, pri kiu Londono estas impona garantianto. Ili timas ke ĝi estus malfortikigita de la plivigliĝo de Francio kaj aliaj mediteraneaj landoj, kiujn ili taksas ne fidindaj.
Tamen, eĉ por fidelaj aliancanoj, ekzistas ne transpaseblaj ruĝaj linioj. Tiel, por Germanio la absoluta ĉefafero estas la plifortigo, per plua integriĝo de la eŭro-zono kaj ties membroj, de tiu unika valuto, ilo por superregado kaj pluigi malabundigajn politikojn. Nek Berlino, nek Frankfurto, sidejo de la Eŭropa Centra Banko (ECB), povas akcepti, ke tia proceso estus malhelpita de Londona vetooj, tiaj, kiaj petitaj en la ĉapitro pri ekonomia regeco. Sur alia fronto, la orientaj landoj absolute kontraŭas la aranĝojn skribitajn en la ĉapitro pri enmigrado, kiuj rekte celas iliajn ŝtatanojn enmigrintajn en Unuiĝintan Reĝlandon. Tiu punkto estas la plej tikla, precipe por la Eŭropaj Komisiono kaj Parlamento, ĉar, kiel jam dirite, ĝi kontestas unu el la kvar “fundamentaj liberoj” de la Eŭropa projekto, je la risko okazigi precedencon kaj ebligi konstestadon de la tri aliaj. Kaj jen reaperas la fantomo de protektismo...
Por eviti Brexit-on ŝajnas esti nur du solvoj: ĉu marĉandi novan traktaton, aŭ per konvena jura instrumento (ekzemple deklaracio de la ŝtatestroj aŭ ĉefministroj) interkonsenti pri interpretigaj klaŭzoj de la ekzistantaj traktatoj sen modifi ilin. En ambaŭ okazoj necesas unuanimeco de la dudek-ok landoj, sed la dua solvo evitus proceson de reviziado kaj ratifado, kiu estas longa kaj danĝerplena, pri kiu nek S-ino Merkel nek S-ro Hollande volas eĉ aŭdi tuj antaŭ la balotaj rendevuoj de 2017. Por resti en la nuna leĝara kadro, necesus ke S-ro Cameron rezignas pri siaj ĉefaj postuloj, kaj ke la Bruselaj juristoj lertegaj pri semantikaj dekoracioj cerbumas pri dokumento de la Eŭropa Konsilio kun ŝaumaj formuloj, kiu evitus al S-ro Cameron tute memkontraŭdiri sen esti neakordigebla kun la Eŭropa jura ordo. Jen vere mallarĝa padeto...
Se tiu hipotezo okazos, oni jam povas imagi la sturmadon de la partianoj de Brexit, kiel S-ro Daniel Hannan, konservativa deputito en la Eŭropa parlamento, por kiu S-ro Cameron jam tro mildigis la enhavon de siaj postuloj, eĉ antaŭ la marĉandado: “Unuiĝinta Reĝlando ŝajne postulas ŝanĝojn kaj Eŭropa Unio ŝajne studas ilin. (...) Tio estas teatraĵo (...) kiu ebligos S-ron Cameron diri, ke li akceptigis interkonsenton*.”
Anstataŭ havi la facilan promenadon, kiun li antaŭvidis en 2013, S-ro Cameron riskas vidi sian partion disŝiriĝi, kaj eble eĉ sian registaron: li antaŭtempe donis balotliberon al siaj ministroj, inter kiuj troviĝas seso da firmaj Eŭroskeptikemuloj. Lia eventuala kaj paradoksa saviĝo povas veni nur de la voĉdonantoj de la Laborista Partio, por kiuj la elementoj de Eŭropaj sociaj rajtoj, eĉ malmulte progresemaj, estas tamen protektilo kontraŭ senbrida malreguligo, kiun deziras la konservativuloj — ĉifoje el ĉiuj tendencoj.
S-ro Cameron anoncis, ke li ne kandidatos por nova mandato en la venonta parlamenta balotado, kiu okazos plejmalfrue en majo 2020. Nenio certigas, ke li povos resti landestro ĝis tiu dato, tiel danĝeraj estas la nekonitaĵoj de la situacio, en kiu li mem enfermiĝis. Kaj kiu riskas konduki al Brexit, kiun lia posteulo devos regi.
Bernard CASSEN