Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Salvo de malvenkoj por la maldekstro

Latinameriko, kial ĝi paneas?

Vipe frapa malvenko en Venezuelo, dekstriĝo en Argentino, ekonomia kaj politika krizo en Brazilo, strataj manifestacioj en Ekvadoro: la maldekstro penas en Latinameriko. La fimanovroj de Vaŝingtono ne sufiĉas por klarigi tian spirmankon. De Karibio ĝis Fajrolando la progresemaj fortoj troviĝas denove alfrontitaj al siaj malnovaj demonoj.

ĈE LA AŬTOVOJO al la urbocentro giganta ŝprucbildo altiras la rigardon: “Por la krizo de la bankistoj ne pagu ni” Tiu slogano, en la plej multaj eŭropaj ĉefurboj banala, surprizas tamen ĉi tie. Ni estas en Rio-de-Ĵanejro, kie, antaŭ du jaroj, la festo kulminis.

En marto 2013, samloke, ŝajnis ke la duobla vojo devis zigzagi en arbaro da gruoj. La ĝenerala etoso de tiuj jaroj antaŭe jam inspiris al la brita The Economist tre rimarkitan titolpaĝon: meze de la financa turmento, el nebula fono, la statuo de la Kristo Redemptoro* alten leviĝis. “Brazilo ekflugas”, titolis la gazeto, kiu dediĉis dek kvar paĝojn al “la plej bela latinamerika sukceso” (la 14-an de novembro 2009). La eŭropa maldekstro, ne kapabla profiti la liberalan ruiniĝon, tiam rigardis al la alia flanko de Atlantiko por trovi esperon. Ĉu la sukcesoj de la “latinamerika laboratorio”, celebrataj kun ritmo de brazila sambo, de bolivia morenado, de ekvadora pasijo aŭ de venezuela joropo, ne pravigis ĝin revi ke ĝi siavice venkos?

* Redemptoro = religia esprimo por “elaĉeto” el la “pekoj” de la homoj, kiun Jesuo Nazaretano faris per sia libervola morto per krucumiĝo. En Rio-de-Ĵanejro, sur alta monto — Corcovado —, staras tre alta skulptaĵo, figuro de tiu nomo. -vl

Sekve al internacia ekonomia malrapidiĝo, kiu tuŝas aparte la ekonomiojn de tiu subkontinento, la bildo malheliĝis. Ni memoru. La 6-an de novembro 2013, la ekvadora prezidanto ege akuzis la liberalismon dum prelego en la pariza universitato Sorbonne. Jaron poste li subskribis liberkomercan traktaton kun la Eŭropa Unio (vidu “Ĉu perfido?”). Spite al siaj malfacilaĵoj, la “bolivara revolucio” ĉiam montris sian decidon plibonigi la vivkondiĉojn de la venezuelanoj. La 26-an de januaro 2015, dokumento de la tre neŭtrala Ekonomia Komisiono por Latinameriko kaj Karibio (CEPALC) anoncis ke, en la lando, la kvoto de malriĉeco pasis de 25,4 elcentoj al 32,1 inter 2012 kaj 2013.*

* Laŭ Karakaso, la malriĉeco malpliiĝis en la unua duonjaro de 2015.

Dum la regiona simbolo de batalo kontraŭ la imperiismo, Kubo, starigas “Konsilantaron pri aferoj” en partnereco kun la komerca ĉambro de Usono, la peronismo malvenkis en la dua baloto de la argentina prezidant-elekto de novembro 2015, monaton antaŭ la vipe frapa malsukceso de la ĉavista tendaro en la venezuelaj parlament-elektoj. En Brazilo, en Ekvadoro, strataj mobiliziĝoj postulas la demision de la registaroj elektitaj danke al potencaj sociaj movadoj.

“Ĉiam, kiam maldekstra partio enpotenciĝas, ĝi malfortiĝas”

“Hieraŭ Latinameriko estis fonto de inspiro por la eŭropa maldekstro. Ekde kiam oni aplikas ĉi tie la samajn politikojn de konsumredukto kiel en Eŭropo, okazas la malo”, observas s-ro Guilherme Boulos, gvidanto de la Movado de sentegmentaj laboristoj (MSTL). Antaŭ ol aldoni: “Multaj homoj, ĉi tie, parolas pri la neceso krei brazilan Podemos.” Fondita en la perspektivo importi al Eŭropo la sukceson de la latinamerika maldekstro, ĉu la hispana partio Podemos fariĝus do siavice modelo por la regiono kiu inspiris ĝin? Okazas, ke la progresemuloj donas la impreson ke ili perdis la kompason.

Sed ĉu ni estas kondamnitaj laŭspuri la esperon tra la terglobo, riske de iri en rondo? Se oni konsideras, ke la rita denuncado de la perfidoj kaj transiroj al la kontraŭa tendaro estas la tuta analizo de la malfacilaĵoj de la maldekstro en la potenco, tiam eble jes. Sed alie, la intereso de la “latinamerika laboratorio” — larĝe analizata en niaj kolumnoj — ne malaperas, kiam tiu penas por noti novajn venkojn. Provi kompreni la streĉitecojn, kiuj trairas ĝin, povas montriĝi ankaŭ riĉa de instuoj.

Ne ebla, oni certe rebatas. Similas nek la historiistoj, nek la gvidantoj, nek la politikaj projektoj de la landoj de la regiono. Kiel kompari la Brazilon de s-ro Juiz Inácio Lula da Silva, kiu klopodis kontentigi la bankistojn same kiel la malriĉulojn, kun la Venezuelo de Hugo Chávez, kiu decidis konstrui la “socialismon de la 21-a jarcento”? La argumento ne malĝustas. Sed de la bolivia Altoplano ĝis la Francujo de 1981, de la venezuela Karibio ĝis la Usono de la New Deal, la fortoj de la maldekstro ofte alfrontas similajn demonojn ...

“Ĉiam, kiam maldekstra partio enpotenciĝas, ĝi malfortiĝas”*, antaŭ nelonge diris s-ro Lula da Silva. La vojo de la urnoj prezentas valorajn avantaĝojn kompare kun la armita vojo, unue jam pro pli granda verŝajneco ne esti murdita, malliberigita aŭ torturita antaŭ ol la revolucio alvenas. Ĝi tamen trudas kelkajn devigojn.

* Kolokvo ĉe la Institut Lula, San-Paŭlo, 5-an de oktobro 2015.

Krom tio, ke ĝi devis liveri kadrulojn por la registaro kaj por diversaj ministrejoj, kiujn ĝi gvidis ekde 2003, la Partio de Laboristoj (PT) de s-ino Rousseff kaj de s-ro Lula da Silva perdis kadrulojn ankaŭ sur loka nivelo. Ĝi havis 187 distriktajn skipojn en la jaro 2000, kaj 559, do trioble pli, en 2008. Certe, ĝi rekrutas novajn membrojn, sed en kunteksto, en kiu la edukado de kadruloj “pli kaj pli ŝrumpas al praktikaj demandoj: kiel mastrumi mandaton? kiel fari leĝojn? kiel komuniki pri publikaj politikoj?”*, bedaŭras s-ro Valter Pomar, de la PT. La sekvo, laŭ s-ro Marco Aurélio Garcia, speciala konsilisto pri internaciaj aferoj de la brazila prezidantejo: “Ni perdis la kontakton kun la socio, ni ĉesis pripensi kaj ni burokratiiĝis.”* Mallonge, la PT ne plu sukcesas mobilizi, speciale ĉe postulema junularo kiu ne spertis la grandajn batalojn de la partio antaŭ ĝia enpotenciĝo.

* Valter Pomar, “Pour ne plus avoir peur de perdre”, en “Feu sur l’école”, Manière de voir, n-ro 131, oktobro-novembro 2013.
* Interparolado kun Brasileiros, San-Paŭlo, la 9-an de junio 2015.

Same kiel la bolivia vicprezidanto (vidu la artikolon p. 17), la ekvadora prezidanto Rafael Correa montriĝas konscia pri tiu malfacilaĵo. Dum la dekstro organizis sian kontraŭofensivon, li konfidis al sia ministro pri eksteraj aferoj Ricardo Patiño — unu el liaj proksimuloj — la taskon “refortigi la bazojn” de lia movado, Alianza País. La celo: “Ke ene de du horoj ni kapablu plenigi la Plaza Grande”, la grandan kunvenejon de la ekvadora ĉefurbo (El Universo, 16-an de julio 2015).

Tamen membroj kaj sociaj movadoj akceptas pli facile ludi la rolon de transmisia rimeno de la potenco, kiam tiu toleras iliajn kritinojn; tiun disponon s-ro Correa ne ĉiam montras. Jen ekzemplo: en oktobro 2013, grupo de deputitoj de Alianza País, subtenata de multaj membroj, volis permesigi abortigon en la kadro de nova punleĝo. La prezidanto, malfavora al la ideo, tuj deklaris: “Se tiaj perfidoj kaj mallojala sinteno daŭras (...), mi demisios”.* La deputitoj rezignis.

* “Rafael Correa amenaza con renunciar si el Congreso despenaliza el aborto” [“Rafael Correa minacas demisii, se la Kongreso senpunigas abortigon”], 11-an de oktobro 2013, Infobae, www.infobae.com

Krom ke ĝi malproksimigas la politikajn gvidantojn disde ilia bazo, la instituciigo dividas ilin. Printempe de 2014, la usona politiksciencisto Steve Ellner bedaŭris la pezon de la elektitoj ene de la Unuiĝinta Socialista Partio de Venezuelo (PSUV): “La sep vicprezidantoj de la partio, kiuj reprezentas la diversajn regionojn, estas guberniestroj aŭ membroj de la registaro de la prezidanto Nicolás Maduro.”* Male al tio, kio okazis en la unua kongreso, en 2009, la delegitoj de 2014 ne estis elektitaj de la membroj: temis precipe pri guberniestroj, urbestroj kaj deputitoj.

* Steve Ellner, Venezuela: Chavistas debate the pace of change”, NACLA Report on the Americas, vol. 47, n-ro 1, Novjorko, printempo 2014.

Simila konstato iom pli sude. “Antaŭ sia enpotenciĝo, la interna vivo de la PT respegulis la kontraston inter la diversaj tendencoj kaj iliaj strategiaj analizoj, observas la ekonomikisto Reinaldo Gonçalves. Poste, la delegitoj enpotenciĝis.”* Nu, konfidas al ni s-ro Artur Henrique, prezidinto de la plej grava brazila sindikato (CUT), la mandatoj kelkfoje transformas la membrojn: “Nome de la “regeblo” de la lando, ili nun klarigas al ni, ke oni ne povas fari tion ĉi, ke oni ne povas fari tion ...” Kiam la taktiko — konsideri la elektojn kiel etapon al la transformado de la mondo — fariĝas strategio — adapti siajn konvinkojn al la elekto-celo —, la politika ambicio malfortiĝas, okazas eĉ ke ĝi tute malaperas: nun “la PT estas pli obstaklo ol atuto”*, taksas s-ro Jean Tible, unu el ĝiaj membroj. Ĉu li enintus al la sama konkludo, se lia partio provintus transformi la brazilan politikan sistemon por tie “demokratiigi la demokration”? Ĝi ne provis tion, kaj tiel rezignis batali kontraŭ la potenco de la mono, kontraŭ la korupto kaj al la premgrupoj ...

* Interparolado kun IHU Online, 27-an de aŭgusto 2015.
* Alana Moraes kaj Jean Tible, “¿Fin de fiesta en Brasil?”, Nueva Sociedad, n-ro 259, Bonaero, septembro-oktobro 2015.

Sed la malfacilaĵoj de la demokratia vojo al socialismo ne limiĝas al la perversaj efikoj de la potenc-praktiko. Ĝi implicas ankaŭ ke oni determinu, kun kiuj elektantoj oni povas kalkuli. En landoj, kie la diktatorecoj subpremis la komunistajn organizaĵojn, kie la novliberalismo disblovis la malmultajn laboristajn bastionojn kaj kie la komunikiloj restas en la manoj de la privata sektoro, la etoso ne estas pli ruĝa ol aliloke. Esperi tie konstrui plimultan elektan bazon per tio ke oni koncentriĝas ekskluzive al la radikaliĝintaj partoj de la loĝantaro signifas — por la momento ... — sekvi iluzion; rezigni pri ĝi, malfermi la pordon al pragmatismo, sen ĉiam scii, ĝis kien ĝi tiam povas malfermiĝi.

Kiam oni ĉesos regi kun la dekstro, kiam oni ekregos por si mem?

La aliancoj fariĝas unue ene de la progresema tendaro. Nek Chávez nek s-ro Correa aperis el antaŭe ekzistintaj politikaj partioj. En la kunteksto de politika krizo ili estis portataj de malhomogenaj movadoj, kies kunteniĝo baziĝis malpli sur reala kongrueco ol sur certeco: reveno de vera demokratio estas nepra antaŭkondiĉo por realigi ĉiun el la ambicioj de la partoj de la koalicio. La novaj konstitucioj, redaktitaj dum la enpotenciĝo de la maldekstro, en Venezuelo kaj Ekvadoro same kiel en Bolivio, kelkfoje respegulas tiun malklarecon. Kaj, en malvigla tempo, ili anoncas certajn venontajn seniluziiĝojn — kiel pri la demando de protekto de la “Panjo Tero”.

Ekster la gamo de grupoj, kiuj konsistigas la maldekstron, la koncedoj devas resti portempaj kaj limiĝi al “konsidero al parto de la bezonoj de ĝiaj kontraŭuloj”*, taksas la bolivia vicprezidanto Alvaro García Linera. Nenian aliancon kun la dekstrularo, sed ja kun certaj sektoroj, kiujn ĝi tradicie reprezentas: parton de la mezaj klasoj, certajn grupojn de la mastraro. Per tio, ke ĝi akceptis kunlabori ene de institucioj pli devigaj por la plenuma potenco ol en Bolivio, La PT transiris la Rubikonon. En 1980, ĉe sia kreiĝo, ĝi fieris akcepti neniun mastron; en 2002, ĝi alianciĝis kun la ĉefo de la evangelia entrepreno José Alencar por gajni la prezidant-elekton, kaj kun diversaj konservativaj partioj por estigi sian registaron.

* Vd Alvaro Garcia Linera, “Bolivie, “les quatre contradictions de notre révolution””, Le Monde diplomatique [“Bolivio, “la kvar kontraŭdiroj de nia revolucio””], septembro 2011.

De kompromiso al kompromito ne estas tre klara limo, sed kamajo, de kiu ĉiu perceptas la nuancojn alie, laŭ tio ĉu li agas en la registaro aŭ en sociaj movadoj. Nu, kiam oni ĉesos regi kun la dekstro kaj kiam oni komencas regi por si? En Brazilo ekzemple s-ino Rousseff ĵus adoptis la vojplanon de siaj politikaj kontraŭuloj. Ĉar la rezignoj akumuliĝas tiom pli rapide, ĉar la elekto-premo ne foriras post gajnita baloto: la brazilanoj voĉdonas ĉiujn du jarojn kaj eliras el elektokampanjo nur por ĵeti sin en la vorticon de la sekva.

“Oni riproĉas al ni ne esti “veraj demokratoj”, sed, ekde 2007, ni gajnis dek balotojn, do pli ol unu jare, diras al ni ekvadora alta funkciulo. Nu, la elekto-kalendaro ne estas tiu de la politiko, kaj mi devas koncedi ke, en kelkaj momentoj, ni preferus dediĉi nin al realigo de nia programo anstataŭ kampanji.” Unu el la virtoj de la reprezenta demokratio estas ankaŭ ĝia ĉefa defio: la potenco, regule remetata en la ludon, restas en ĝi malstabila. Kiam la opozicio estas sufiĉe konservativa, ĝi povas kalkuli kun la subteno de la privataj komunikiloj kaj de la mastraro. Kiam la ekonomia kunteksto malpermesas al la maldekstro daŭrigi la retorikon de la espero, la dekstro malpravus se ĝi ne akaparus ĝin.

Sufiĉas ke ĝi rimarkas la gravecon de la socialaj demandoj en la loĝantaro, kaj jen ĝi kondutas kiel nova avangardo. Antaŭ preskaŭ du jaroj, s-ro Henrique Capriles, la reprezentanto de la venezuela dekstro pli lerta ol liaj puĉistaj aliancanoj, disvolvis siajn novajn konvinkojn al la gazeto Le Monde. Difinante sin “malproksima de la dekstrularo”, tiu filo de bona familio, kiu partoprenis en la ŝtatrenverso (fiaskinta) de 2002 kontraẑ Chávez, deklaris, kun la mano sur la koro: “La ŝlosilo de la ŝanĝo troviĝas en la barrios [popolaj kvartaloj]; do necesas “reveni al la tradiciaj metodoj de agado: rekta kontakto, iri de pordo al pordo, asembleoj en la kvartaloj, formika laboro” (3-an de aprilo 2014).

Kroma malfacilaĵo se oni reiras al la elektantoj: la kontraŭulo, kies bezonojn oni devas parte kontentigi, por uzi la vortojn de s-ro García Linera, ne troviĝas nur en la konservativaj rondoj. Li montriĝas ankaŭ en la rilato de ĉiu kun la konsum-socio, ankaŭ maldekstre. Demandite pri la kialoj, pro kiuj li ne iris pli antaŭen en la transformado de sia lando, la urugvaja prezidinto José “Pepe” Mujica respondis: “Ĉar la homoj volas iPhone-ojn!”* Esti malriĉa ne implicas esti revolucia. Kaj ne ĉiuj revoluciuloj revas pri febraj ĝeneralaj asembleoj.

* Anekdoto raportita de Amador Fernández-Savater, kiun ni dankas ĉi tie.
Nun ke mi ne estas plu malriĉa, mi voĉdonas por la dekstro

Tiel okazas, ke la kresko de la vivnivelo, la ĉefa sukceso de la latinamerika maldekstro kun la fortigo de la demokratio, favorigas certajn returniĝojn. Antaŭ la unua baloto de la argentina prezidant-elekto, en oktobro 2015, la progresemaj sociaj retoj disvastigis grafikaĵon titolitan “La ekonomiaj cikloj de Argentino”. La skemo prezentis diversajn etapojn de cirkla procezo: 1. “La dekstro detruas la mezajn klasojn”; 2. “La mizeriĝintaj mezaj klasoj voĉdonas por popola registaro”; 3. “Post sia elekto, tiu registaro plibonigas la vivnivelon de la mezaj klasoj”; 4. “La mezaj klasoj imagas, ke ili estas parto de la oligarĥio kaj voĉdonas por la dektro”. Reveno al la elira punkto.

Kaj tiu fenomeno koncernas ne nur la mezajn tavolojn de la loĝantaro. Kiam ni demandis lin pri la malfortiĝo de la mobiliz-kapablo de la Movado de Senteraj Kampuloj (MSK) en Brazilo, la universitatano Armando Boito donas klarigon: kvankam timemaj, la politikoj de la PT transformis parton de la movado en instalitajn etkampulojn. Ilia radikaleco mildiĝis, ekde kiam ili havis ion alian perdeblan ol siajn katenojn. Ĉu la revo pri “socio de proprietuloj” disvastigata de la konservativuloj baziĝas sur io alia?

Ne sufiĉas deziri la naskiĝon de la “nova homo” kara al Ernesto “Che” Guevara por ke li alvenu, ankaŭ en Kubo. Sed certaj politikoj eble ne faciligas la aferon. Prezidinto de la bolivia Centra Banko sub diversaj konservativaj registaroj, la nuna ministro pri ekonomio de la lando, s-ro Luis Arce Catacora, ĝojas: “Ĉiuj havas nun la eblecon riĉiĝi en Bolivio”. Ĉu miri? Tia eĥo al François Guizot, unu el la liberalaj kaj konservativaj pensistoj de la Restaŭrado, faciligas la aperon de nova indiĝena burĝaro, ne nepre pli progresema ol la antaŭa, de kiu membro resumas la “revolucion” per jenaj vortoj: “Mi havas monon, mi povas fari kion mi volas.”*

* Tiuj ĉi lastasj citaĵoj estas prenitaj el la Financial Times, Londono, 4-an de decembro 2014.

Kvankam la “bolivara procezo” famiĝis pro sia kapablo stimuli la politikiĝon de la loĝantaro (vidu la artikolon de Yoletty Bracho kaj Julien Rebotier), parto de ĝia bazo estas ankaŭ tentata turni al ĝi la dorson. La ambasadoro de Venezuelo en Parizo, s-ro Héctor Michel Mujica Ricardo, raṕortis al ni anekdoton. Antaŭ la prezidant-elekto de 2013 li renkontas junan virinon de popola kvartalo. Ŝi enkarnigas, laŭ li, la kategorio de la loĝantaro kiu plej profitis la ambiciajn alidistribu-politikon de la registaro. “Antaŭe mi vivis en la mizero. Danke al Chávez mi eliris el ĝi”, konfirmas ŝi. Antaŭ ol aldoni, kvazaŭ ion memkompreneblan: “Nun, ĉar mi jam ne estas malriĉa, mi voĉdonas por la opozicio.”

Ĉu necesas ĉiukaze pensi ke la plibonigo de la vivkondiĉoj meĥanike malproksimigas ĝiajn profitantojn de la maldekstro? “Ekzistas pluraj manieroj kreskigi la vivnivelon de la homoj, kontraŭargumentas s-ro Pomar. Tio, kion ni faris en Brazilo, estas kreskigi la konsumadon, kio kreskigis ilian submetiĝon al la logikoj de merkato.” Tiel la PT ebligis al la plejmalriĉuloj meti siajn infanojn en privatajn lernejojn, aliri la profitcelan medicinan sektoron, financi siajn pensiojn per kapitaligo. “Oni ne disvolvas tiamaniere la politikan konscion. Estintus pli efika konstrui publikajn servojn. Sed por tio necesus altigi la impostojn, kaj do alfronti la burĝaron. Voje malkongrua kun la strategio de paciĝo adoptita de Lula, poste de Dilma ...”

En kuntekto de ekonomia malrapidiĝo, la vojo de kompromiso kondukas al sakstrato. Neniu el la progresemaj latinamerikaj registaroj sukcesis transformi sia produktad-strukturon (vidu “Neniam solvita dependeco de krudmaterialo”): dependaj de siaj eksportoj de krudmaterialoj, ili retroviĝas submetitaj al la internacia turmento. Ne pli da sukceso en la imposta demando. Kiam la rento kolapsas, la ekonomio stagnas (aŭ malkreskas), la disponeblaj sumoj por alidistribuado fandiĝas kiel neĝo en la suno. Ne eblas plu mildigi la situacion de la plej malfortaj sen ĝeni la povulojn. Nu, por alfronti la interesojn de la duaj, prefere kalkuli kun la mobiliziĝon de la unuaj. Ĉu post periodo de malproksimiĝo, la progresemaj gvidantoj sukcesos reunuiĝi kun la sociaj movadoj? Kaj ĉu tiuj sukcesos renaskigi la esperon?

Renaud LAMBERT.

Dek kvin jaroj da hegemonio

Decembro 1998. Elekto de Hugo Chávez en Venezuelo.

Julio 2000. Chávez estas reelektita en baloto kiun li promesis dum la referendumo de aprilo 1999, proponante la okazigon de konstituciiga asembleo.

Oktobro 2002. Elekto de s-ro Luiz Inácio Lula da Silva en Brazilo.

Majo 2003. Elekto de Néstor Kirchner en Argentino.

Decembro 2005. Elekto de s-ro Evo Morales en Bolivio.

Oktobro 2006. Reelekto de s-ro Lua da Silva.

Novembro 2006. Elekto de s-ro Correa en Ekvadoro.

Decembro 2006. Reelekto de s-ro Chávez.

Oktobro 2007. Elekto de s-ino Cristina Fernández de Kirchner, edzino de Néstor Kirchner, en Argentino.

Aprilo 2009. Reelekto de s-ro Correa.

Decembro 2009. Reelekto de s-ro Morales.

Oktobro 2010. Elekto de s-ino Dilma Rousseff en Brazilo.

Oktobro 2011. Reelekto de s-ino Fernández de Kirchner.

Oktobro 2012. Reelekto de s-ro Chávez.

Februaro 2013. Reelekto de s-ro Correa.

Aprilo 2013. Elekto de s-ro Nicolás Maduro en Venezuelo.

Oktobro 2014. Reelekto de s-ino Rousseff kaj de s-ro Morales.

R. L.