Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kontraŭ ekscesa originaleco

En januaro 2014 la zapatistoj de Ĉiapo* en Meksiko invitis plurajn centojn de internaciaj intelektuloj por celebri la dudekan datrevenon de sia leviĝo. Nenia demando restos sen respondo, promesis ili, se la gastoj antaŭe konsentas kunvivi la ĉiutagan vivon de la organizaĵo: ĝian rezistadon al la agresoj de la meksika armeo, ĝian batalon por la nutriĝo, ĝiajn provojn ne reprodukti la antaŭajn aŭtoritatajn strukturojn. Dum la ferma ceremonio juna virino el Usono levas la manon: “Ĉio, kion mi ĉi tie vidis, multe interesis min, sed mi ne eksciis ion pri jena punkto: kiu estas via pozicio pri la demando de la queer?” Sur la tribuno, la reprezentanto de la zapatistoj restas silenta* ...

* Originale: Chiapas ĉiápas. -vl
* Dankon al Hélène Roux kiu raportis tiun anekdoton el sia restado en Ĉiapo.

Ĉu Sudo tro malmulte zorganta pri la bataloj de certaj okcidentaj aktivuloj? Okazas ankaŭ ke riproĉoj svarmas en la kontraŭa direkto. En artikolo draŝanta la intereson de siaj latinamerikaj kolegoj pri la laboraĵoj de la brita marksisto David Harvey, la urugvaja intelektulo Eduardo Gudynas denuncas formon de “simpatia koloniismo”: la analizojn de la brito dediĉitajn al la geografio aŭ al la interpreto de La kapitalo de Karlo Markso donas nenian lokon al la ekvadora sumak kawsay aŭ al la bolivia suma qamañ — konceptoj ĝenerale tradukataj per “bone vivi”.*

* Eduardo Gudynas, “La necesidad de romper con un “colonialismo simpático””, 30-an de septembro 2015, www.rebelion.org

Ŝajnas do, ke la emancipiĝo ne estas pensata same ambaŭflanke de Atlantiko. La latinamerika socialismo estos “nek paŭsaĵo nek kopio” de sia eŭropa versio, avertis la marksisto José Carlos Mariátegui jam en 1928. De tiam, la aŭtoro kaj la ideo estis tiom ligitaj ke tajpi “Mariátegui” en la serĉilo Google tuj aperigas la vortojn “nek paŭsaĵo nek kopio” en la hispana.

La verko de tiu peruano tamen ne limiĝas al tiuj vortoj.* Aliaj, malpli citataj, kompletigas lian analizon: “Kvankam la socialismo naskiĝis en Eŭropo, same kiel la kapitalismo, ĝi ne estas (...) specife nek aparte eŭropa. Ĝi estas monda movado, kiun povas eviti neniu el la landoj kiuj moviĝas en la orbito de la okcidenta civilizacio. (...) En la batalo inter du sistemoj, inter du ideoj, ne venas en nia menso senti nin spektantoj nek inventi trian vojon. La ekscesa originaleco estas literatura kaj anarĥia zorgo.”*

* Ĉe la Monda Asembleo Socia (MAS) aperos ĉi-jare la libro de José Carlos Mariátegui: Sep interpretaj eseoj pri la perua realo. -vl
* Citita en Michael Löwy, Le Marxisme en Amérique latine. Anthologie, Maspero, 1980.

Renaud LAMBERT.