Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Neniam solvita dependeco de krudmaterialoj

“KIAM USONO ternas, Latinameriko malvarmumiĝas”, tiel oni diris antaŭe. La pestodoroj jam ne venas el la nordo: ili trairas Pacifikon. Sed la minaco restas. Jam en la 1950-aj jaroj la argentina ekonomikisto Raúl Prebisch analizis la danĝerojn de tiu dependeco de la eksaltoj de eksteraj ekonomioj — de Britujo, de Usono, poste de Ĉinujo.

Ekde la kolonia periodo la internacia labordivido metis Latinamerikon en la rangon de produktisto de krudmaterialoj, kondamnita importi la fabrikitajn produktojn kiujn la nordaj ekonomioj vendas. Ene de eksaj kolonioj, kie la burĝaroj lernis reprodukti la konsummanierojn de la Nordo, ĉia altiĝo de la nacia produkto kondukas al pli rapida kresko de importoj ol de eksportoj, kaj al malekvilibro de la pagbilanco. Prebisch do rekomendis volisman politikon de anstataŭigo de importoj, por disvolvi la lokan industrion.

En Brazilo, la ŝokterapio de la prezidanto Fernando Henrique Cardoso (1995-2002) faris la malon: ne plu subteni aŭtonoman disvolvadon per loka produktado, sed, male, faciligi importojn supozatajn sproni la brazilan produktivon kaj konkurenckapablon. La komerca bilanco falis en la ruĝon? Ne gravas: oni ekvilibrigas la eksterajn kontojn per logado de internaciaj spekul-kapitaloj, speciale per altegaj interezkvotoj.

La prezo de la krudmaterialoj falis je 40 elcentoj ekde 2010; tiu de petrolo de 60 elcentoj inter junio 2014 kaj januaro 2015. La senindulga ĉen-reakcio ne lasis sin atendi: en 2015, la produktado de riĉaĵoj verŝajne stagnis en Ekvadoro kaj en Argentino, malkreskis je 3 elcentoj en Brazilo kaj je 10 elcentoj en Venezuelo.

La nuboj ne ĉesis amasiĝi super Brazilo. En zorgo pro la mezbonaj sanraportoj de la “sojlolandaj” ekonomioj, la investistoj revenigas sian disponeblan monon al la Nordo. Des pli ke la Federacia Rezervo, la usona centra banko, anoncis altigon de siaj interezkvotoj, sur kiuj ĝi bazigas siajn pagojn por la kapitaloj. La 14,25 elcentoj, kiujn Brazilo servas (de kiuj oni devas dekalkuli 7-elcentan inflacion), jam ne sufiĉas por garantii sufiĉan alfluon de devizoj. Laŭ la Instituto de Internaciaj Financoj, la sojlolandoj havos en 2015 la plej grandan foriron de kapitaloj ekde kiam la nocio “sojlolando” estis inventita en la 1980-aj jaroj (Financial Times, 2-an de oktobro 2015). Inter la plej tuŝataj landoj troviĝas Brazilo. Dum iuj antaŭ kelkaj jaroj festis la “malkupliĝon” de la Sudo disde la nordaj ekonomioj, la ekvilibro de la ekstera saldo de la sudamerika giganto baziĝas grandparte sur la prioritatoj de usonanino: s-ino Janet Yellen, prezidanto de la Federacia Rezervo.

KONSCIAJ pri la meĥanismo analizita de Prebisch, la progresemaj registaroj provis reekvilibrigi siajn ekonomiojn per stimulado de la industri-sektoro. Ili faris tion energie, tiom pli ke la plej multaj el iliaj gvidantoj alproprigis al si ideon disvolvitan de la komunista movado: en la subevoluintaj nacioj, la revolucio celas en unua tempo la aperigon de nacia burĝaro; nur post tiu unua “kontraŭimperiisma” etapo fariĝos ebla transiri al la socialisma revolucio.

Uzi parton de la mastraro kontraŭ la alia: la ideo povus ŝajni loga. Sed ĉu la kapitalisma modernigo vere servas al la kapitalo? La liberecana esploristo Rafael Uzcátegui, interesiĝanta pri la brazila revolucio, sed malamika al la bolivara revolucio, analizas ke alia formo de instrumentigo okazas: “La hipotezo, kiun ni formulas, estas ke la enpotenciĝo en Venezuelo de popolisma, ĥarisma prezidanto, kiu similas al caudillo, ebligas la adaptiĝon de la lando (...) al la ŝanĝoj, kiujn la tutmondiĝinta produktadprocezo faris necesaj.”*

* Rafael Uzcátegui, Venezuela: révolution ou spectacle?, Spartacus, Parizo, 2011.

La argumentado de Uzcátegui montriĝas tiom pli dubinda, ke la klopodoj por sproni la industriojn por la momento fiaskis. Post suferi ŝtatrenverson organizitan — interalie — de la mastro de la venezuelaj mastroj en 2002, poste ĝeneralan lokaŭton en 2003, la tiama prezidanto Hugo Chávez kunvenigis pli ol 500 mastrojn, la 11-an de junio 2008, por proponi al ili nacian klopodon de “produktiva relanĉado”. Dum repaciga parolado li ripetis la vorton “alianco” pli ol tridek fojojn. Kvin jarojn poste, la aferoj apenaŭ progresis. Kaj lia posteulo Nicolas Maduro renovigis la iniciaton: “Ni lanĉas alvokon (...) por konstrui naciisman privatan sektoron”, deklaris lin al la gazetaro (Folha de S. Paulo, 7-an de aprilo 2013).

Iom pli sude, la tordiĝoj de la brazila prezidantino Dilma Rousseff por plaĉi al la industriistoj mirigas eĉ la tre liberalan Veja: “La prezidantino faris ĉion kion la entreprenistoj postulis, konstatas la ĉefartikolo de la magazino en numero, kies titolpaĝo elvokas “ŝokon de kapitalismo” (12-an de decembro 2012). Ĉu ili volis ke la interezkvotoj malaltiĝu? Ili malaltiĝis, al rekorda nivelo. Ĉu ili deziris ŝanĝkvotojn favorajn al eksporto? La dolaro superis la 2 realojn. Ĉu ili postulis malaltigon de la salajrokostoj? Tiuj estis reduktitaj en pluraj sektoroj.”

KAJ TAMEN, nek la industria produktado nek la privataj investoj altiĝis. S-ro Valter Pomar, membro de la Partio de Laboristoj (PT), ne estas vere surprizita. “La mastroj renkontas veran malfacilaĵon: ili estas kapitalistoj. De ilia flanko ne estus respondeca elekti alian vojon ol tiun, kiu plej altigas la profiton.” En Brazilo kiel aliloke, la financismigo de la ekonomio forviŝis la kontraŭecon inter industria kaj spekula kapitaloj. Veti sur financproduktoj (Brazilo) aŭ ludi per la ŝanĝkvotoj (Venezuelo) montriĝas multe pli profitiga ol investi en la produktadon ...

“Ekzistas mil manieroj kreskigi la postulon [mendon], konkludas la ĵurnalisto Breno Altman. Oni povas enkonduki minimuman salajron, socialajn programojn, disvolvi la publikajn servojn. Stimuli la proponon, male, montriĝas vera kaprompilo. Tiukampe la registaro dependas de la bona volo de la mastroj.” S-ro Pomar venas al la sama konkludo: “Aŭ la ŝtato prenas la aferojn en siajn manojn kaj akceptas la fortoprovon kun la burĝaro, aŭ ĝi provas konvinki ĝin ke ĝi bonvole ludu la ludon, sen esti certa ke ĝi akceptas.”

Renaud LAMBERT.