Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Nacia dialogo instrumentigita de la okcidentanoj

Ĉu nova milita interveno en Libio?

Post la subskribo de interkonsento inter la du rivalaj Parlamentoj, la starigo de registaro de nacia unio malfermas vojon al milita agado de la Okcidento en Libio. Direktita kontraŭ la armeoj de la Organizaĵo de la Islama Ŝtato, nova enmiksiĝo de fremdaj armeoj portus riskon pligravigi la perfortaĵojn inter la diversaj tendencoj kaj ruinigi la fragilan dialogon interne de Libio.

LA SUBSKRIBO, la 17-an de decembro en Skhirat, Maroko, de tutnacia interkonsento inter la reprezentantoj de la du libiaj Parlamentoj sub egido de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), malfermis la vojon al la formado, la 19-an de januaro, de registaro de nacia unio enhavanta 32 ministrojn, kondukita de la negocisto Fayez Sarraj el Tripolo. Tio montras la trafecon de la dialogo komencita en septembro 2014. Malgraŭ la streĉoj inter politikaj entoj kaj rivalaj grupoj, granda plimulto de la kontraŭuloj, kiuj antaŭ unu jaro ankoraŭ rifuzis renkontiĝi, konsentis cedojn. Eĉ la plej radikalaj el ambaŭ tendaroj ne rifuzas la ideon de repaciĝo. Kvankam multrilate plibonigebla, la tiel nomata politiko de “etaj paŝoj” aplikata de la UN*, aldonita al la multiĝo de la iniciatoj de lokaj agantoj en la okcidento de la lando por apliki fidindajn rimedojn, ebligis enteni, kaj eĉ redukti, la perforto-nivelon.

* Vd. “Les chemins escarpés de la restauration de l’unité libyenne”, Orient XXI, 19-a de novembro 2015, http://orientxxi.info

Spite al la ŝajnoj, kaj eĉ se la okcidentaj amasinformiloj ofte uzas la vorton “ĥaoso”, la kontraŭuloj, en Libio, parolas unu al la aliaj. En tiu lando, kie ŝajno de ĉiutaga normaleco povas tre rapide lasi lokon al bataloj, multaj loĝantoj subtenas la diskutojn kaj premas siajn lokajn respondeculojn, por ke tiuj laboru al la civila repaciĝo.

Tamen, la interkonsento de la 17-a de decembro, angul-ŝtono de la repaciĝo-procezo, havas du gravajn malvirtojn: la nesufiĉa reprezenteco de ĝiaj subskribintoj, kaj la fakto, ke gi ŝajnas esti ellaborita — urĝege kaj sub la premo de eŭropaj grandaj landoj —, nur por ebligi okcidentan intervenon kontraŭ la milicoj kaj armitaj grupoj kiuj deklaris fidelecon al la Organizaĵo de la Islama Ŝtato (OIŜ).

De du jaroj, ne pasas semajno sen ke politikaj kaj armeaj respondeculoj, usonaj, francaj, britaj, kaj, — kvankam malpli — italaj, anoncas la neeviteblon de tia interveno. Jam la 27-an de januaro 2014, la franca admiralo Edouard Guillaud, tiama franca stabestro de la armeoj, deklaris: “En Libio, plej bone estus prepari internacian operacion. La problemo de la sudo de Libio estas la bezono de ŝtato en la nordo.” Temis tiam pri interveno en la sudo por tie kontraŭbatali la grupojn, kiuj forlasis la nordon de Malio post la franca interveno en tiu lando.

Printempe de 2015, post la sinsekvaj pereoj de pluraj boatoj de migrantoj venintaj el Libio, la Eŭropa Unio lanĉis sian mararmean operacion “Sophia”. “Estos vera efiko nur kiam ni povos labori proksime al la retoj mem, ĉe la “grandaj fiŝoj” (gravuloj) kaj ne ĉe la “etaj fiŝoj” kiuj iras sur la maron”, diris la 27-an de oktobro 2015 en Romo la franca admiralo Hervé Bléjean, vickomandanto de tiu operacio. “Tio signifas ke iam, necesos labori en la libia suvereneca teritorio.” Tiuj rimedoj, respondantaj al la tria fazo de la operacio “Sophia” eblas nur kun la konsento de la libiaj legitimaj aŭtoritatuloj; konsento, kiun la Parlamento de Tobruk, agnoskita de la okcidentaj landoj, ĉiam rifuzis doni, male kiel tiu de Tripolo.

“Fini la laboron”

POSTE, la atencoj de la 13-a de novembro en Parizo revenigis la ideon de nova internacia interveno en Libio. Kvankam la murdistoj, ĉiuj francoj kaj belgoj, ne restadis en tiu lando, la nova “milito kontraŭ terorismo” oficialigita de la prezidanto François Hollande inkluzivas nun la libian teritorion, kie milico deklaris sian fidelecon al la OIŜ en la urboj Derna (oriente) kaj Sirto (centr-okcidente). La 21-an kaj 23-an de novembro, militaviadiloj Rafale ekflugis de la aviadil-ŝipo Charles de Gaulle por skolta flugo super Sirto. Armitaj grupoj, kiujn oni taksas je plurcentoj da homoj, tenas la urbon kaj regule atakas, interalie, la petrol-instalaĵojn.

Kelkajn tagojn poste, la ĉefministro Manuel Valls asertis: “Libio nekontesteble estas la granda temo de la venontaj monatoj” (Europe 1, 1-a de decembro 2015); kaj “Necesos batali kontraŭ Daesh [akronimo de la OIŜ en araba lingvo] verŝajne morgaŭ en Libio” (France Inter, 11-a de decembro). En artikolo titolita “Daech: Ĉu Francujo intervenos denove en Libio?”, Le Figaro de la 22-a de decembro, citante fontojn en la ministrejo pri defendo, estis pli preciza: “Por elradikigi la ‘kanceron Daech kaj ties libiajn metastazojn’, armea agado estas konsiderata nemalhavebla ene de ses monatoj, aŭ eĉ eble antaŭ la printempo.”

La strategio-fakuloj, diverstendencaj specialistoj kaj sistemaj subtenantoj de armeaj intervenoj, kiuj profetis en 2011 la falon de la reĝimo de Muamar Kadafi en kelkaj tagoj, kaj postan alvenon de demokratio, nun unu post la alia klarigas en la amaskomunikiloj la neceson de nova ekspedicio. Kvin jarojn post tiu de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO), temas, laŭdire, pri retoriko de “fini la laboron”, kiu memorigas la diskurson de la usonaj novkonservativuloj por pravigi la invadon de Irako en 2003. Iuj iras ĝis aserti la neceson meti la landon sub kuratoreco por konstrui tie registaron indan je tiu nomo*.

* En tiu kategorio, vd. Antoine Vitkine, “La Libye est-elle devenue un nouveau sanctuaire de Daech à nos portes?”, Le Monde, 3-a de decembro 2015.

Por formale respekti la internacian leĝon, tiu interveno devas esti oficiale petita de agnoskataj institucioj. La formado de la registaro de nacia unio, legitima en la okuloj de la Sekurec-konsilio de UN, estis do antaŭkondiĉo por ĉiu help-alvoko. La nova reprezentanto de la Ĝenerala Sekretario de UN, la germana diplomato Martin Kobler eklaboris por tiu celo tuj post sia nomumo meze de novembro. La 6-an de decembro, dum ankoraŭ neniu interkonsento aperis sine de ambaŭ libiaj parlamentoj, li deklaris al la katara televidĉeno Al-Ĝazira: “Venis la horo por rapida aprobo de la libia politika interkonsento. La trajno ekiris.” Tio estas maniero signifi, ke la propono devas nepre ricevi rapidan respondon. La mesaĝo estis adresita al ambaŭ Parlamentoj, kiuj, kvankam rivalaj, esprimis la saman postulon: ke ili konfirmu la enhavon de ĉiu ajn registaro de nacia interkonsento.

La volo de la UN kaj de Eŭropo sukcesi je kiu ajn kosto, malgraŭ la oponadoj, konfirmiĝis la 13-an de decembro 2015 okaze de la internacia konferenco por Libio kunprezidata de la itala kaj la usona ministroj pri eksterlandaj aferoj. La fina komuniko de ĉi tiu renkontiĝo donis, eĉ antaŭ ĝia nomumo, la statuson “sola legitima registaro” al la estonta registaro de nacia unio.

La esploristoj specialistoj pri Libio esprimis unuanimajn rezervojn, kaj influaj pensofabrikoj, inter kiuj la International Crisis Group (prezidata de la eksa vicĝenerala sekretario de UN taskita pri pactenadaj operacioj, s-ro Jean-Marie Guéhenno), petis gardi sin kontraŭ la hasto por akiri interkonsenton, kiu ne estus validigita de plej granda nombro de libiaj partioj*. Ne gravas: s-ro Kobler ege strebis por sukcesi je kiu ajn prezo. La 15-an de decembro, li renkontis interalie la generalon Khalifa Haftar, ĉefkomandanto de la libia nacia armeo, bazita en Cirenaica (Cirenio) kaj oponanto al la registaro de Tripolo. S-ro Kobler donis al li garantiojn pri lia estonteco kiel stabestro de la armeoj.

* “Statement on a political deal for Libya”, International Crisis Group, Bruselo, 12-a de decembro 2015.

Laŭ la peto de la patronoj de la Romo-konferenco, la inter-libia interkonsento de la 17-a de decembro enskribis en sia artikolo 39.2, ke la estonta registaro rajtos, en la sekureca sfero, “peti la necesan asistadon de la UN, de la internacia komunumo kaj de la kompetentaj regionaj organizaĵoj”. La 23-an de decembro, la rezolucio 2259 de la Sekurec-Konsilio, adoptita laŭ propono de Britujo, konfirmis ĝin, memorigante, ke la situacio en Libio “konsistigas minacon por la internaciaj paco kaj sekureco”. Ĝia 12-a artikolo “instigas la membro-ŝtatojn plej rapide helpi la registaron de nacia interkonsento, laŭ ĝia peto, lukti kontraŭ la minacoj al sekureco en Libio kaj aktive helpi la novan registaron cele venki la Organizaĵon de la Islama Ŝtato, la grupojn kiuj deklaris sian fidelecon al ĝi, Ansar Al-Charia kaj ĉiujn individuojn, grupojn, entreprenojn asociitajn al Al-Kaida agantajn en Libio”.

Teorie kaj surpapere, la postuloj de la okcidentaj landoj kunvenintaj en Romo estas do plenumitaj, kaj la leĝaj bazoj de nova interveno ekzistas. Sed, praktike, tiu interkonsento kaj la nomumo de la nova registaro riskas generi novajn rompoliniojn kaj kreskigi perforton. Multaj deputitoj de la oriento ne aprobas la dokumenton de Skhirat; la Parlamento de Tobruk cetere estis reprezentita nur per 75 elektitoj el 188 kiam okazis la subskribo-ceremonio en Maroko. Ankoraŭ en Cirenaica, la generalo Haftar ja deklaris, ke li agnoskos la registaron de nacia interkonsento, sed estas neverŝajne, ke li rezignos lukti kontraŭ siaj politikaj kontraŭuloj de Tripoli. Kaj s-ro Ibrahim Jadhran, alia forta homo de la oriento kaj ĉefo de la gvardio de la petrolinstalaĵoj — liaj potencaj milicoj frontas tiujn de la OIŜ en la Sirto-golfo-, li subtenas la interkonsenton, sed li akuzas la generalon Haftar kaj lian embrian nacian armeon agi favore al la OIŜ, ne donante prioritaton al la lukto kontraŭ ĝi.

Tamen la situacio estas plej problema ja en la okcidento. Nur 26 deputitoj el 136 de la eksa ĝenerala nacia Kongreso de Tripolo ĉeestis la subskribon de la interkonsento de Skhirat. La plena nombro de parlamentanoj subtenantaj la registaron de nacia interkonsento estas malpli ol 75. Kelkaj el ĝiaj oponantoj, kiel ekzemple s-ro Abdelkader Al-Huweili, jam vidas en ĝi “eksterlandan komploton kontraŭ Libio”. Kelkaj milicoj de Zintan, Misrata kaj Zaouia konsentas “certigi la protekton” de la nova registaro, sed la kvar plej potencaj milicoj de la ĉefurbo jam deklaris, ke ili oponos tiun novan instancon. La milicoj de Misrata aliĝantaj al la Fronto de la firmeco (Jabhat Al-Sumud) de s-ro Salah Badi ankaŭ esprimis sian malkonsenton. La granda muftio de Libio, s-ro Sadek Al-Ghariani, asertas siaflanke, ke tiu interkonsento trudita de la eksterlandanoj “ne konformas al la islamaj principoj”. La pozicio de kelkaj influhavaj personecoj de Misrata, inter kiuj s-ro Abdelrahman Suweihli, kiuj oponas la tekston laŭ ĝia nuna formo, dependos de la volo kaj kapablo de s-ro Kobler respondi al iliaj petoj. Ili deziras, ke la eksa ĝenerala nacia Kongreso, elektita en 2012, ricevu pli da graveco, por kontraŭpezigi tiun de la Parlamento de Tobruk, kiu, laŭ la interkonsento, devas esti la ĉefa leĝfara asembleo. Krome, plimulto de la deputitoj de okcidento rifuzas la nomumon de la generalo Haftar kiel estro de la armeoj.

Malkonsento de la loĝantaro

AKIRI tre rapide interkonsenton, sen ebleco retroiri, eĉ se ĝi estos nekontentiga por multaj influhavaj libianoj, tio estis la veto de la UN; sed ĝi riskas rezultigi novan sakstraton. Por tion eviti, la UN estus devintaj agi pli flekseble, daŭrigante la intertraktadon kun la partioj, kiuj ne aprobas tiun aranĝon, kaj malfermante prisekurecan dialogon kun la lokaj politiko-armeaj gvidantoj kaj la milicestroj. Manke de tio, la situacio similos tiun, kiu ekzistis en aŭgusto 2014, kiam la “internacia komunumo” agnoskis kiel solan reprezentanton de la libia popolo la Parlamenton de Tobruk, kiu regadis, maksimume, nur trionon de la lando.

Kvankam ĝi estis rapide nomumita, nenio garantias, ke la registaro de nacia unio facile instaliĝos en Tripolo kaj, precipe, plutenos sin sen konfliktoj. Kaj, eĉ se tiel okazos, ĝi verŝajne devos singarde eviti alvoki eksterlandan intervenon. Se ili unuigas siajn fortojn, la milicoj de Misrata kaj de la oriento de la lando ja kapablas venki tiujn aliĝantajn al la OIŜ en la urbo Sirto. Krome, ĉia fremda enmiksiĝo, kiu senkreditigus la registaron kaj daŭre endanĝerigus la rekonstruadon de libia nacio kaj ŝtato, ankaŭ nutrus la OIŜ-propagandon: La Okcidento ja denove bombadus arabajn loĝantarojn. Tiu propagando facile trovus eĥon en la loĝantaro, plejmulte malkonsenta pri tia hipotezo, tiel nutrante la varbadkapablon de la OIŜ. Estas tamen neverŝajne ke la okcidentaj politikaj kaj armeaj respondeculoj zorgas pri tio. Por multaj el ili, la venonta milito en Libio okazos post nur kelkaj semajnoj*.

* Vd. Antoine Malo kaj François Clemenceau, “La France s’impatiente pour la Libye”, Le Journal du dimanche, Parizo, 10-a de januaro 2016.

Patrick HAIMZADEH