Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
HUMILIGITA per dek du jaroj da internaciaj sankcioj kaj defraŭdoj de publikaj fondusoj, kaj ankaŭ per la ĵusa falo de la petrolprezo, la irana loĝantaro estas elĉerpita. Tiom ke ĝi preskaŭ povus forgesi la atencojn kontraŭ la liberecoj kaj homrajtoj, la senĉesajn ekzekutojn de mort-kondamnitoj (830 inter januaro kaj novembro 2015, laŭ Amnestio Internacia), la silentigitan gazetaron, la regadon de la institucioj. Prioritato estas, por ĝi, la plibonigo de la ekonomia situacio.
Oficiale nur 19%, la senlaborec-procentaĵo laŭdire estas reale almenaŭ 30%. Post severa recesio en 2012 kaj 2013 (-7% kaj — 2%), la pliboniĝo ŝuldita al la elekto en 2013 de la prezidanto Hasan Ruhani (+3%) refalis en 2015. La iom-post-ioma forigo de la sankcioj esperigas por 2016 procenton de 3%. Sed la reeko povos esti pli malfacila ol atendite. Necesos rekrei retojn, elspezi monon, relanĉi la bankosistemon; unuvorte, refunkciigi blokitan landon. Kaj diversigi la ekonomion: petrolo konsistigas 50% de la buĝeto kaj 80% de la eksportaĵoj.
La tasko estos des pli malfacila, ke, sine de la establita gvidanta klaso, multaj profitis el la internaciaj sankcioj kaj intencas defendi siajn privilegiojn. Ili riĉiĝis en la importad-retoj, la kontrabandaj trafikoj, la mona nigra merkato kaj la senmoveblaĵoj. Dividita inter 10% da tre riĉaj homoj, tre malriĉigita mezklaso, kaj amaso da malriĉuloj, la irana socio funkcias nun je pluraj rapidumoj.
“La enspezoj de 70% de la loĝantaro draste malpliiĝis dum tiuj dek lastaj jaroj. La konsekvenco estis malaltiĝo de la manĝaĵ-konsumado je 26%, kaj eĉ duoniĝo de la lakto-konsumado”, indikas Saïd Leilaz, ekonomikisto proksima de la reformistoj, kiu instruas en la Tehrano-universitato. Atinginte pinton, inflacio iom malaltiĝis, sed oni daŭre devas, por butikumi, kunporti plenajn sakojn da rialoj.
Tuj post la interkonsento de la 14-a de julio 2015 pri atomarmiloj, optimismo-vento blovis tra la landon. Ĝi nun iom malfortiĝis. Ĉe la Komerca Ĉambro de Tehrano, oni rimarkigas, ke “Kvankam eksterlandaj delegacioj alvenas unu post la aliaj, oni restas ĉe la nivelo de intenco-deklaroj”. Surstrate, la eksterlandanoj estas tamen varme akceptitaj. “Welcome!” (Bonvenon!) kun rideto estas ĉiumomente adresita al ili.
Ĉe la pinto de la regantoj, streĉiteco estas perceptebla. La Plel Alta Gvidanto, ajatolo Ali Ĥamenei, ne perdas unu okazon kontraŭdiri la prezidanton Ruhani kaj memorigi, ke la forigo de la sankcioj ne signifas politikan malfermon. Lin subtenas movado de ekstrem-konservativuloj, kiuj nomas sin Delvapassane (“la maltrankviluloj”) kaj kiuj senĉese laŭte aŭdigas sin.
EN TIU KUNTEKSTO okazos, la 26-an de februaro, duobla baloto, kiu povus post iu periodo, modifi la kurson de la irana politiko: la parlamentaj elektoj kaj la renovigo de la asembleo de la fakuloj. La tasko de tiu asembleo, elektita por okjara periodo, estos konsili la Plej Altan Gvidanton kaj nomumi lian posteŭlon kiam li malaperos. La sanstato de ajatolo Ĥamenei, 76-jara, restas malfirma.
La moderaj reformistoj esperas gajni sidlokojn. Se la sindeteno ne estas tro alta, ili verŝajne gajnos poentojn, sed ne multajn. La Konsilio de la gardistoj (sub la aŭtoritato de la Plej Alta Gvidanto) ja havas kontrolrajton al la kandidatoj. “Ĉe la lasta parlamenta elekto la Konsilio rifuzis 60% de la kandidatoj. Ĉe tiu de la Asembleo de fakuloj, 70%. En iuj provincoj, la nombro de validigitaj kandidatoj egalis la nombron de sidlokoj”, memorigas Ali Vaez.
Laŭ tiu analizisto de la International Crisis group, la enhavo de la Parlamento verŝajne ne funde ŝanĝiĝos. En ĝi verŝajne troviĝos plimulto da moderaj reformistoj, sufiĉe granda proporcio da centristoj, malplimulto da radikalaj konservativuloj kaj eta grupo da reformistoj. Same pri la Asembleo de la fakuloj: la konsilio de la gardistoj zorgos, ke la Rafsanĝani*-tendenco, nun malplimulta, ne kresku laŭ signifa maniero.
Kaŭzita de ekzekuto en Sauda Arabujo, la 2-an de januaro 2016, de la ŝijaisma altrangulo Nimr Al-Nimr, la nuna krizo kun Rijado verŝajne ne influos al tiuj balotoj. Sed la detruo, la saman vesperon, de la sauda ambasadejo en Tehrano, revekis maltrankvilon de la loĝantaro. La obsedo de plej multaj irananoj, kiujn oni povas pridemandi, estas troviĝi plian fojon akuzataj de la “internacia komunumo” — precipe de Okcidento — kaj esti konsiderataj fanatikuloj. Tiu popolo, tiom fiera pri sia pasinto, sia civilizo kaj sia kulturo, certa pri sia supereco kompare al la landoj de la Golfo (arabaj kaj sunaistaj), sentas sin perdita en putriĝanta ĉirkaŭaĵo. La Organizaĵo de la Islama Ŝtato hororigas ĝin; malgraŭ tio, multaj el ĝiaj anoj konsideras kun malfido la engaĝiĝon de sia lando en Sirio. Se la reĝimo havas laŭ ili avantaĝon, ĝi estas ebligi al Irano resti “insulo de stabileco”.
Florence BEAUGÉ