Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La Romaoj, forgesitoj de la postkomunisma transiro

En Rumanio, ĉiuj posedantoj... nu, preskaŭ ĉiuj

Pli ol dudek kvin jarojn post la falo de Nicolae Ceausescu, la restituado de la ŝtatigitaj loĝejoj senfiniĝas en Rumanio. La ŝtatinstancoj, kiuj elektis redoni la posedaĵojn anstataŭ monkompensi la posedintojn, elpelas la luantojn, inter kiuj ofte troviĝas Romaoj.

58 jaraĝa, S-ino Maria Ursu, luinto kiel ĉiuj siaj najbaroj, tre emociiĝis pro sia elpelado. La 15-an de septembro 2014 en Bukareŝto, la 25 familioj de la numero 50 de la strato Vulturilor estis devigitaj forlasi la senluksajn konstruaĵetojn, kiujn ili luprenis de la ŝtato de preskaŭ dudek jaroj. Granda aluminia ladego baras la aleeton, kie restas la memoraĵoj de tiuj Romaaj familioj.

En tiu populara kvartalo proksima de la urbocentro, la malaltaj kadukiĝantaj dometoj estas unu post la alia depostulatkaj de iliaj posedintoj. S-ino Ursu sciis, ke iun tagon ankaŭ ŝi devos foriri. Sed por iri kien? Per salajro de 800 leoj (180 eŭroj) tiu sociala helpanto neniam povis lui apartamenton je merkata prezo, des malpli aĉeti iun. Hodiaŭ la revo de ŝia generacio, iĝi posedanto, estas for. De pli ol unu jaro ŝi kaj iuj el ŝiaj najbaroj kampadas sur la trotuaro antaŭ iliaj eksloĝejoj. Iliaj barakoj estas kovritaj per banderoloj, kies sloganoj resumas la vetaĵon de ilia situacio: “Loĝejon, kiu ajn estas via gento”, “For la nemoveblaĵa mafio”.

La sorto de la loĝantoj de la strato Vulturilor montras per alia lumo la politikon nomatan “ĉiuj posedantoj” elektitan de la registaroj, kiuj regis post la falo de komunismo. Certe, Rumanio havas nun la plej granda proporcio de posedantoj en la tuta Eŭropo* Tiu rekordo kompreniĝas per la gravega parto de individuaj domoj en la kamparo, sed ankaŭ kaj ĉefe per la amasa vendado al luprenantoj de la apartamentoj, kiujn posedis la ŝtato. En la komenco de la 1990-aj jaroj, male al ĉiuj prognozoj, S-ro Ion Iliescu, la unua prezidanto de post-komunismo, permesis ilian vendon per tre interesa prezo. La komunumo de Bukareŝto asertas, ke 95% estis aĉetitaj de tiuj, kiuj okupis ilin. Sed la plej malriĉaj, inter ili la Romaoj, neniam havis tiajn rimedojn, kaj estas minacataj de elpelo.

* En 2013, laŭ Eurostat, 95,6% de la mastrumoj estis posedantoj de sia loĝejo.

En 1948 la komunista reĝimo komencis ŝtatigan programon, kiu koncernis grandajn firmaojn, bankojn kaj ankaŭ loĝejojn. Oni taksas, ke pli ol 400 000 nemoveblaĵojn estis metitaj en la publikan havaĵon inter 1950 kaj 1989*. Post la falo de Nicolae Ceausescu, en 1989, la ŝtato trovis sin kun impona posedaĵaro. En Bukareŝto, la societo por konstruado, riparado kaj regado de loĝejoj (Icral)* devis regi ĉirkaŭ 450000 loĝejojn, ĉefe tiujn, kiuj estis ŝtatigitaj, sed ankaŭ la grandajn domegojn kun la tipa arkitekturo de la reĝimo de Ceausescu, konstruitajn de la ŝtato post 1975.

* Parlamenta komisiono pri maljustaĵoj, 2000.
* Tiu institucio regis la ŝtatigitajn havaĵojn dum komunismo. En 1989 ĝi ŝanĝis sian nomon al Administrado de la nemovebla fonduso (AFI).

De tiam la sinsekvaj registaroj alfrontis depostulojn de eksigitaj posedintoj. Post longaj hezitoj, kaj precipe sub la premo de Eŭropa Unio, la parlamento naskis en 2001 la leĝon 10. Malsame al aliaj landoj de centra Eŭropo, kiuj elektis sistemon de monkompensoj, Rumanio decidis redoni la havaĵojn al eksposedantoj aŭ iliaj heredintoj. Monkompenso limiĝis al okazoj, kiam redono ne plu eblas.

Iuj domoj vekas apetiton de konstruentreprenistoj

La leĝo 10 enhavis ian protekton por luantoj. La posedantoj, kiuj rehavis sian havaĵon, estis devigitaj konkludi kvinjaran kontrakton kun la luantoj. Tiu dispozicio devis lasi al ŝtatinstancoj tempon por reloĝi la luantojn. La teksto ankaŭ devigas la Administradon de la nemovebla fonduso (AFI) proponi anstataŭan solvon al elpelitoj. Sed la ŝtataj instancoj ne antaŭzorgis la restituojn kaj estas nun superokupitaj. Tiuj luintoj estas nun la forlasitoj de la postkomunisma transiro. Laŭ la aktivuloj, pluraj miloj da homoj estis elpelitaj en la Rumana ĉefurbo.

Oni pli bone komprenas la necertecon en kiu ili estas, kiam oni konas la atendodaŭron por akiri socialan loĝejon: en Bukareŝto ĉirkaŭ 10000 dosieroj amasiĝis, almenaŭ 3442 koncernas elpelitojn aŭ elpelotojn*. En tiu urbo kun 1,9 milionoj da loĝantoj, estas nur 1516 socialaj loĝejoj, ĉiuj okupitaj. La komunumo de Bukareŝto respondas, ke ĝi ne havas rimedojn por konstrui pliajn. Tio estas neakceptebla argumento por S-ino Veda Popovici, unu el la fondintoj de Komuna Fronto por Rajto al Loĝejo (FCDL) kreita en marto 2014: “Ne temas pri mono, sed pri prioritato. La urbodomo preferas refari la varmizolaĵon de la domegoj por logi ties balotontojn anstataŭ konstrui loĝejojn por la plej malriĉaj. Nur en demagogaj agoj kaj okazo de neevitebla devo, ĝi aĉetas novajn loĝejojn.” Tiel, kiam la historia urbocentro estis renovigita por turisma celo, la urbodomo reloĝigis centojn da loĝantoj de tiu kvartalo, iam populara kaj vivoplena, en socialajn loĝejojn de la periferio de Bukareŝto.

* Fonto: urbodomoj de la distriktoj de Bukareŝto kaj AFI.

Siaflanke la registaro opinias, ke ĝi faris tion, kio estis necesa en 2015 per “2800 loĝejoj”, laŭ S-ro Cezar Soare, ŝtatsekretario ĉe la ministrejo pri regiona disvolviĝo kaj publikaj administrejoj. Tiuj diroj indignigas la aktivulojn. “Tio estas tute sensignifa rilate al bezonoj de la lando” respondas S-ro Victor Vozian, de FCDL.

Responde al petoj por daŭraj loĝejoj de la pelitoj de Vulturilor, la urbodomo de la 3-a distrikto proponis nur portempajn solvojn, ĉefe monhelpon de 900 leoj (200 eŭroj) por financi ses monatan luprezon ĉe individua ludonanto. Tiun helpon rifuzis iuj, tio, kion oni rekte riproĉas al ili: “Ĉu vi vere preferas restis en la strato?”, demandis al ili S-ino Carmen Ivanoui, direktoro de AFI, dum neformala kunveno. Tiun aludon, S-ino Mariana Otest ne volas ignori: “Mi serĉis apartamenton en la loĝeja merkato, ŝi asertas. Sed tuj kiam mi diras, ke mi estas Romaa, mi havas neniun esperon havi iun.” En la pelitaro, ĉiuj spertas senbridan rasismon, precipe, kiam temas pri loĝejo.

Jen alia ĉefa punkto de la lukto kontraŭ elpeladoj: la kvartalo Rahona-Uranus, malantaŭ la Domo de la Popolo. Inter la florbazaro, forlasita bierfabrikejo kaj ruĝbrikaj varejoj — freŝdate transformitaj al lokoj por arta kreado — pluraj belaj burĝaj domoj de la komenco de la 20-a jarcento estas en restituproceso. S-ino Cristina Eremia stariĝis kiel proparolanto de la Romaa komunumo. Tiu juna virino, kiu jam ĉeestis la elpelon de pluraj najbarinoj, kritikas la ŝtaton: “Oni demandas, kial la Ciganoj havas tian malbonan famon. Sed kiam ili integriĝis, oni forprenas iliajn loĝejojn! Iel la ŝtato mem kreas siajn proprajn eksterleĝulojn.”

Senskrupulaj aferistoj profitas la leĝajn mankojn pri la restituado. S-ino Eremia kaj ŝia edzo opinias, ke ili viktimiĝis de tio. En 2011 ili jam perdis sian La Bomba, ejon transformitan al Soci-kultura spaco, kiu animigis la kvartalon. Nun, ilia domo partigita kun kvar aliaj familioj estas minacata. Ĉiuj luantoj ekprocesis kontraŭ la eksposedanto. Tiu rimedo ebligas prokrasti la elpelon ĝis la fina juĝo. Por S-ino Eremia: “La problemo ne venas de la eksposedantoj, sed de la nemovableĵa mafio. La urbodomo liveras falsajn proprietajn atestilojn, kaj juĝistoj kaj prokuroroj pravigas la koruptitojn”. Ĉar la terenoj kaj domoj proksimaj al urbocentro ofte valoras milionojn da eŭroj kaj vekas la apetiton de konstruentreprenistoj.

Tiel, iuj advokatoficoj specialiĝis pri reaĉeto de la rajtoj de eksposedantoj. Tial, ke la restitua proceso estas tre longa, ĉi lastaj preferas akcepti monon anstataŭ atendi sian havaĵon kaj trakti la luintojn. Ekzemple, ĉe la 50 de strato Vulturilor, la domego estis akirita de Norvega aferisto antaŭ ol la luintoj estis elpelitaj.

Paradokse, multaj eksposedantoj ankaŭ plendas pri tiu “nemoveblaĵa mafio”. Jen S-ino Ghelber, kies familio apartenis al Rumana elita intelektularo. Instruisto de la franca en Parizo de 1976, ŝi neniam sukcesis rehavi la proprietrajtojn de la domo de sia patrino en Bukareŝto. Fakte la leĝo pri restituado kontraŭdiras antaŭajn dispoziciojn, precipe la leĝo 112 de 1995, kiu permesis al luantoj aĉeti per malalta prezo la loĝejon, kiun ili okupas. Jen la rezulto: la Rumanaj tribunaloj superpleniĝas de konfliktoj inter eblaj profitontoj de la restituoj kaj la luintoj, kiuj akiris la havaĵon.

Leĝo celanta favori la amikojn de la prezidanto

Jarojn post jaroj, S-ino Ghelber fine komprenis, ke ŝi ne luktis kontraŭ la taŭgajn homojn. La luanta familio, kiu ŝajne aĉetis ŝian domon estis fakte nomkaŝilo por S-ro Viorel Hrebenciuc. Tiu kulisulo de la Soci-demokrata Partio, proksimulo de S-ro Iliescu, fraŭduzis la leĝon 112 por kontraŭleĝe aĉeti multajn havaĵojn. Tiam multaj komprenis tion, kiel rimedon por prezidanto iliescu favori siajn politikajn amikojn ebligante ilin aĉeti malmultekoste la luksajn vilaojn, kiujn ili okupas. Nuntempe S-ro Hrebenciuc estas envolvita en kontraŭleĝa restituo de arbaro por domaĝo de 303 milionoj da eŭroj.

Li ne estas la sola. Multaj esploroj de la nacia kontraŭkorupta prokurorejo koncernas kontraŭleĝajn restituojn faritajn de membroj de la Nacia Instanco por Restituo de Posedaĵoj (ANRP). Ekzemple S-ino Alina Bica, eksĉefo de la kontraŭterorista prokurorejo kaj membro de ANRP, estas suspektata pri supertaksado de tereno kaj pagado de monkompenso de 62 milionoj da eŭroj al aferisto proksima de la regantoj. Tiel, ankaŭ la eksposedantoj estas viktimoj de tiu situacio. En Bukareŝto, el 43 155 restitupetoj faritaj en 2001, 16 548 daŭre atendas pritrakton.

Julia Beurq