Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Retrovante la fadenon

LA DEMOKRATIO estas embarasanta la elitojn, kiuj tradicie regis la landojn de Sudameriko. La lastajn dek kvin jarojn sinsekvaj balotadoj konservis registarojn sindevigantajn plibonigi la vivrimedojn de la popolaj klasoj, alportante avantaĝojn al ĉirkaŭ 60% el la loĝantaro de la kontinento. Kaj, fakte, la vivo iĝis pli bona, la malriĉeco mildiĝis kaj la socialaj indikiloj montras la rezultojn de publikaj politikoj pli efikaj por plenumi la bazajn necesojn de la socia plimulto.

La civitana mobilizado, subtenita de la apero, ene de la civila socio, de multaj organizaĵoj, sindikatoj kaj societoj por la defendo de rajtoj, rezultigis ŝanĝojn — pere de balotado — ĝis tiam neimageblajn.* Novaj popolaj registaroj instaliĝis, kaj en pluraj landoj konstituciaj procezoj reskribis iliajn konstituciojn, tien registrante novajn rajtojn.

* Wanderley Guilherme dos Santos, “A universalização da democracia” (La universaligo de la demokratio). In: Maria Victoria Benevides; Paulo Vannuchi; Fábio Kerche (org.). Reforma política e cidadania (Politika reformo kaj civitaneco). 1-a eld. São Paulo: Fundação Perseu Abramo, 2003, v.1, p.33-43.

Tiu tiel nomata “rozkolora ondo” de reformisma maldekstrularo* ebligis la starigon de regiona bloko, la Unio de la Sudamerikaj Nacioj (Unasul), kiu vetas pri multeflanka mondo, kun pli da integriĝo inter la landoj-membroj, kaj pli da aŭtonomio kontraŭ la superrego de la nordamerika imperio en la regiono. Plurfoje en tiu periodo Unasul kapablis efektive agi: ĝi baris klopodojn celantajn puĉojn, ekzemple de Venezuelo kaj Ekvadoro, evitigis armitan konflikton inter Kolombio kaj Venezuelo; diplomatie ĵetis dubon pri la aktivigo de la 4-a Floto de Usono por patroli la marojn de Suda Atlantiko, inter aliaj iniciatoj.

* Samuel Pinheiro Guimarães, Palestra no I Seminário Latino-Americano de Saúde (parolado en la unua Latinamerika Seminario pri Sano), Brasília, dez. 2015.

La streboj al pli da regiona aŭtonomio intensigis la komercajn interŝanĝojn inter la landoj-membroj kaj revigligis disvolviĝemajn naciajn projektojn, en kiuj la aktivigo de la enlanda merkato kaj la industriigo okupas elstaran lokon. Krom la Banko de la Sudo, kreita por financi la starigon de la regiona infrastrukturo, ekestis zorgo igi pli atingebla kaj aktiva la integriĝon de la produktivaj ĉenoj de la landoj-membroj.

La penado por akiri la naturajn havaĵojn, la grandan riĉaĵon de la kontinento, estas entenita en la strebado por modeloj de disvolviĝo. La naciigoj de la petrolo kaj la reakiro de la enspezoj, kiujn ĝi disponigas, por publikaj celoj ebligis krei novajn publikajn politikojn. Tiuj naciigoj okazis en Venezuelo (2002), Bolivio (2006), Ekvadoro (2006), Argentino (2010) kaj ankaŭ en Brazilo, per la regularo por la ekspluatado de la “pré-sal” (rezervoj sub la oceana terkrusto) kaj la estigo de la Sociala Fonduso el Pré-Sal (2010). La reakiro de la enspezoj el la vendo de petrolo estis decida por redukti la malriĉecon.

Alia grava fronto en disputo estas la traktatoj por libera komerco, kiuj helpas la importitajn produktaĵojn kaj sufokas la lokan produktadon. En 2005 landoj de Sudameriko diris ne al la Areo de Liberkomerco de Ameriko (ALKA). Tio, kio devus fariĝi la plej granda ekonomia bloko de la planedo, estis rifuzita, devigante la ekonomiajn potencojn ŝanĝi sian strategion.

Nek Usono, nek la grandaj transnaciaj akciaj kompanioj, speciale tiuj ligitaj al la ekspluatado de petrolo (hodiaŭtempe sub la regado de la potencaj agentoj de la financa sistemo), aprezis tiajn iniciatojn, kiuj limigis iliajn gajnojn kaj la “liberecon” por la merkato fari ion ajn laŭ sia volo en tiu mondoparto.

Antaŭ tiu nova kunteksto, diversmaniere Usono kaj la “merkato” startigis potencan politikan kaj amasinformilan aparataron por kontraŭbatali kaj skui tiujn registarojn kontraŭajn al iliaj interesoj.

Tamen la ekonomia konjunkturo estis favora al la ekonomio de la landoj en la regiono, kio donis impeton al tiu ciklo, en kiu harmoniis antaŭenigoj kaj de la demokratio kaj de la distribuado de riĉeco. La komenco de la 21-a jarcento estis markita de la leviĝo de la prezo de la krudaj materialoj* (petrolo, ercoj, greno ktp) pro tio, ke ekzistis favora postulado, antaŭenigita de la altaj kreskindicoj de Ĉinio. Kun kreskanta enspezado el la eksportoj kaj altiĝo de la publikaj enspezoj el la impostoj, la novaj registaroj de Sudameriko estis favorataj de tiuj prosperaj tempoj por krei politikojn celantajn la plej malriĉajn, sen efektivigi strukturajn ŝanĝojn, ekzemple de la imposta reformo. Aparte en Brazilo la administrado de Lula (2003-2010), post fiska reĝustigo en la unua jaro de sia mandato, montriĝis kiel registaro alportanta avantaĝojn al ĉiuj, de la bankistoj ĝis la plej malriĉaj civitanoj.

* Anglalingve en la originalo: commodities.

En 2008, pro la fiasko de la internacia financa sistemo, al kiu devis helpi la centraj bankoj de la koncernaj landoj, ŝanĝiĝis la scenaro. Pluraj registaroj de eŭropaj landoj kaj Usono konvertis la privatan ŝuldon en publikan ŝuldon por helpi siajn privatajn bankojn, sed sin trovis antaŭ ne pagebla ŝuldo ĉe tiu sama privata financa sistemo, al kiu antaŭe ili helpis. Siavice tiuj bankoj montris havi nenian dankemon pro la ricevita helpo de publikaj fondusoj. Ili trudis pere de multeflankaj institucioj sub sia rego strukturajn adaptojn, kiuj profunde suferigas la societon de tiuj landoj. Por garantii la pagon de la ŝuldo, la registaroj devis malpliigi la elspezojn por la sociala politiko, salajroj, sociala asekuro, kaŭzante senlaborecon kaj malriĉecon. Transe de la senprokrasta pago de la ŝuldo, tiuj politikoj de reordigo havas celon ne publike konfesindan: ili direktiĝas al malaltigo de la kosto de la laborforto. Pretekste de pli efika internacia konkurado de la entreprenoj, nepras malaltigi la kostojn de la faktoroj de produktado, speciale la koston de la salajroj.

Grekio, Hispanio, Portugalio, Italio inter aliaj eŭropaj landoj estis devigataj engluti la amaran pilolon de la recesio truditan de la plej grandaj internaciaj bankoj pere de Internacia Mona Fonduso, de Eŭropa Centra Banko kaj de Eŭropa Komisiono. La liberala doktrino ripetas la postuladon de la Vaŝingtona Interkonsento, kiun multaj homoj kredis dekadenci, sed kiu reaperas kun plenaj fortoj kaj trudas al tiuj landoj la saman recepton de la reordigoj jam truditaj al la landoj de Latinameriko en la 1980-a jardeko. La kreskado de la mondo komencas malakceli, precipe pro la reduktado de la ĉina kreskado. La postulado pri la krudaj materialoj falas, kaj kune kun la falo de la mendado venas la falo de ties prezoj. De post pli ol jardeko profitanta altajn prezojn Sudameriko devas draste limigi la elspezojn.

En 2011 la registaro de Brazilo komencis uzi kontraŭciklajn rimedojn por fronti la malaltiĝon de la tutmonda ekonomia kreskado. La objektivo estis plifortigi la enlandan merkaton kaj zorgi pri la valoro de la salajro kaj la plena dungiteco. Venis la fino de la periodo de la belaspektaj kaj grasaj bovinoj kaj la ludo, laŭ kiu ĉiuj ĉiam venkas kaj neniu sektoro estis punita pro avantaĝo de alia.

En tiu sama jaro la brazila registaro forte malaltigis la indikilon pri la financado de la interbanka merkato por unutaga operacio (SELIC), postulis pere de publikaj bankoj limigon de la interezoj ĉe la konsumantoj, fiksis administraciajn prezojn, etendis la krediton, instigis publikajn investojn ktp. Transe zorgi pri la rento kaj la dungiteco de la plimulto, entute tiuj iniciatoj bildigis disvolviĝeman nacian politikon, kun elstara rolo de la ŝtato, speciale de la Nacia Banko por la Sociala kaj Ekonomia Disvolviĝo (BNDES) firmigante kelkajn strategiajn produktivajn ĉenojn, kiel oleon kaj gason, naftan industrion, ŝipkonstruadon. Politiko kontraŭa al la interesoj de la financa sistemo kaj de la internacia kapitalo. Je la unua fojo la gvidado de la ekonomia politiko ne koincidis kun la interesoj de la financa sistemo kaj de la grandaj akciaj kompanioj.* La kontraŭciklaj rimedoj reduktis la gajnojn de la privata financa sektoro kaj de la grandaj akciaj kompanioj, firmigis la rolon de la ŝtato kaj signalis faktoron de risko al tiuj entreprenistoj. Ili rimarkis, ke ili ne plu kontrolis la ekonomiajn politikojn, kaj tio ne estis agnoskinda.

* Tiu analizo baziĝas sur la bonega artikolo de André Singer, “Cutucando onças com varas curtas” (“Tuŝante jaguarojn per bastoneto”), Novos Estudos, n.102, jul. 2015.

Reage a tiuj rimedoj, la financaj elitoj sukcesis arigi la entreprenistaron, kiu ekde la fino de 2012, unuigita, ekturniĝis kontraŭ la administracio Dilma, subtenis la novliberalisman opoziciularon kaj klopodis malstabiligi la novan registaron, eĉ post ties venko en la balotado de 2014.*

* Vidi la artikolon de André Singer, “O lulismo nas cordas”, Piauí, n.111, dez. 2015.

La “rozkolora ondo” malfortiĝas en tiu ĉi nova recesia epizodo. Survojas provo starigi puĉon en Brazilo, kio similas al la puĉo, kiu faligis la prezidenton Lugo en Paragvajo (2012). Kun renovigita Kongreso, kie 70% el la parlamentanoj estis financitaj en siaj kampanjoj de dek grandaj entreprenaj grupoj, jam kuras parlamenta propono cele al la eksigo de la prezidentino. En Argentino kaj en Venezuelo, la lastaj balotadoj restaŭris la novliberalan regadon.

La du demokratioj

KIEL KLARE indikas Noam Chomsky*, “la kerna demando estas la malsimilaj konceptoj pri demokratio. La liberala demokratio konsideras la civitanon kiel konsumanton, observanton, ne kiel partoprenanton. La publiko havas la rajton reĝustigi politikojn, kiuj havis originon aliloke, tamen se la afero iras trans tiuj limoj, tiam oni jam ne havas demokration, sed krizon de la demokratio, kiun gravas iamaniere solvi”. La liberala demokratio havas kiel celon garantii la konservadon de la privilegiojn de la elitoj kaj ŝajnigi la aspekton de demokratia reĝimo. En 1786, dum la procezo de pretigo de la Konstitucio de Usono, James Madison, unu el la founding fathers de la usona demokratio kaj ties kvara prezidento (1809-1817), defendis el la tribuno, ke “la demokratio utilas por protekti la riĉulojn kaj ties propraĵojn kontraŭ la premoj por redistribuado fare de la malriĉuloj”. De post 230 jaroj la liberala koncepto de demokratio konserviĝas, sed la kapitalistoj estas aliaj: potencaj akciaj societoj transnaciaj, kun enspezoj pli grandaj ol la malneta enlanda produkto (MEP) de multaj landoj, kontrolitaj de financaj institucioj, la veraj posedantoj de la politika potenco. La kapitalismo tutmondiĝis kaj ankaŭ ĝia estrado. Laŭ ĝia vizio la demokratio submetiĝu al iliaj interesoj. Kaj kie ĝi ne konvenas, iliaj interesoj havu superregon. Tiuj du jarcentoj ja travivis momentojn de vasta popola mobilizado, revoluciojn, konkeradon de rajtoj, novajn formojn de ekzercado de la politika potenco. En Sudameriko, la lastajn dudek jarojn, ili fariĝis ilo por la konstruado de novaj plimultoj, kiuj estas defiantaj la potencon de la elitoj.

* Noam Chomsky, Necessary illusions: thought control in democratic societies [Ilusões necessárias: controle de pensamento em sociedades democráticas], South End Press, Boston, 1989.

La disputo estas la sama: kiu kontrolas la potencon kaj kun kiu celo. Kaj se la potenco manifestiĝas per la demokratio, nu kiu kontrolas la demokration? Estas du vizioj pri demokratio: tiu esprimita de James Madison kaj la alia, konstruita de la socialaj bataloj kaj registrita en kelkaj el la novaj konstitucioj de Latinameriko, laŭ kiuj la socia justeco, la solidareco, la kunlaborado, la valorigo de la publika sfero, la oportuno partopreni kaj la respekto al la diverseco kaj al la naturo estas agnoskitaj kaj stimulitaj.

Kial estiĝas tiu disputo? La elitoj de la lando celas institucian ordigon, kiu defendu iliajn privatajn interesojn kontraŭ la interesoj de la plimulto. En la brazila ekzemplo la koalicia prezidentismo kaj la Kongreso kaptita de la ekonomia potenco ludas tiun rolon. Tamen ankaŭ estas granda klopodo por la firmigo de la hegemonio de la liberala pensmaniero en la societo pere de konstanta klopodo persvadi la loĝantaron, ke la situacio estas pli bona tia, kia ĝi estas, ke ne ekzistas alternativo. En ekstrema okazo la elitoj ne hezitas uzi perforton, kvankam selekte aplikitan.

Ene de kapitalismo tiu kapablo regi la demokration ĉiam konserviĝis en la manoj de la privata sektoro, pri kio ĝi ne rezignas. La amasinformiloj fariĝis ilo je ties servado. La strategio konsistis en konservi la demokratiajn politikajn strukturojn formale ne tuŝeblaj, sed sen ia ajn enmikso en la ekonomia politiko.

La liberaluloj, pli bone dirite, la novliberaluloj en tiu konjunkturo post la “disvolviĝema provo” de 2011, volas rehavigi la gvidadon de la ekonomia politiko kaj submeti la ŝtaton al siaj privataj interesoj. Kontraŭ tiuj interesoj okazas la popolaj mobilizoj kaj kampanjoj, ekzemple, por politika reformo celanta ŝtaton pli kaj pli publika kaj direktita al ĉies interesoj. Tiuj nocioj jam sufiĉe montras la econ de la disputo cele al la institucia organizo.

La ĉefa disputo estas por koroj kaj mensoj. La regantaj klasoj, alproprigante al si la demokration, alportadis al si, laŭlonge de la tempo, la plej potencajn ilojn kaj teknikojn de komunikado por strebe konverti sian mondokoncepton en mondokoncepton de la tuta socio kaj sekurigi ĉi ties obeeman konduton. La teknikoj de propagando kaj konvinko disvolvitaj de la merkato estas metitaj je dispono de tiuj politikaj interesoj.

Nu, se la teknikoj estas je ilia dispono kaj la amasinformiloj estas en iliaj manoj, kio do mankis al la regantaj klasoj por firmiĝi kiel hegemoniaj? Kio permesis, ke en la lastaj dek kvin jaroj en Sudameriko la regantaj klasoj iam perdis la kondukadon de la politika procezo?

La kerna faktoro estis la organizado kaj la politika klerigado ĉe signifaj sociaj sektoroj subpremitaj, kiuj rifuzis la pasivan konduton, al ili destinitan de la politika sistemo. En la landoj de la Andoj elstaras la procezo de indiĝena organizado en naciaj konfederacioj, kiuj ekagadis en la politiko. En Brazilo la riĉeco kaj la diverseco de la organizaĵoj de la civila socio, kiuj estiĝis defende de rajtoj montriĝis rimarkindaj, mobilizante vastajn sektorojn kaj direktante sian politikan forton por la konstruado kaj elektado de la Partio de la Laboristoj (PT).

Dua faktoro estis, ke la popola subteno al la novaj estraroj embarasis la elpensadon de nova versio fare de la elitoj, per kio ili havus kapablon persvadi la plimultojn apogi ilian projekton de socio.

Antaŭ la neebleco venki per la voĉo, la elitoj ĉi tie en Brazilo decidis atenci kontraŭ la demokration per provo estigi puĉon, subaĉetante la Kongreson, mobilizante la amasinformilojn por giganta kampanjo kaj, kun apogo de parto de la justica povo, komencante malkaŝan militon kontraŭ la registaro kaj PT.

Akorde kun la internacia kapitalismo, kiu renovigas la version, per kiu reeĥas la Vaŝingtona Interkonsento, la brazila elito prenis kiel rimedon la ekonomian terorismon, katastrofajn analizojn kaj konjektojn pri la brazila ekonomio*, distordante realon, laŭ kiu la makroekonomiaj indikiloj ne montris nepran reordigon, des malpli ke ĝi tiel radikale okazus. Kaj ĝi proponis kiel solvon por la krizo la saman politikon de kontrolo de elspezoj, kiun la Internacia Mona Fonduso (IMF), Eŭropa Komisiono kaj Eŭropa Centra Banko trudis al Grekio.

* VdPor um Brasil justo e democrático” (Por pli justa kaj demokratia Brazilo). Disponebla en: www.plataformapoliticasocial.org.br.

La sukceso de la mobilizado fare de la amasinformiloj en la milito kontraŭ la registaro kaj favore al la politikoj de reordigo estis pruvo de la grandega potenco de tiuj entreprenoj de komunikado. Kaj en la milito de la komunikado, “la kerna demando estas la elekto de la agendo kaj de la temoj traktotaj, la gamo de permesataj opinioj, la premisoj nedubeblaj, kiuj direktas la produktadon de la informado kaj la komentoj, la mondokoncepto, kiu strukturas tiujn argumentojn”.*

* Chomsky, v. cit.

Tamen, kiel atentigas Rancière, la disputo pri rajtoj neniam okazas abstrakte. Ĝi estas demando de tiuj, kiuj ne havas, pri io ja konkreta. Kiam Lula lanĉis la programon Fome Zero (Nula Malsato), unu el siaj unuaj administraciaj iniciatoj, li donis direkton al la publika agendo kaj stimulis la debaton pri la afero. Kiam la dekstrema intelektularo kaj la amasinformiloj pledas pri la “neceso de la reordigo” por alfronti la krizon, ili direktas la politikan debaton al tiu temo, kaj ne al alia. Kaj la registaro kaj la maldeskstrularo montriĝis ne kapabla rebati tiun agendon. Fakte ili asimilis la konservativan konjekton pri la konjunkturo karakterizita kiel kriza, kaj eĉ la postulon de la reordigo.

Kiu sukcesas dikti en la publika medio la temojn, kiuj estas de sia intereso, tiu devigas la kontraŭulon diskuti pri ili, limigas la kverelon al la kampoj de sia intereso, prezentas sian version kiel la solvon por la problemoj de la lando.*

* Chico de Oliveira, “Política numa era de indeterminação: opacidade e reencantamento” (Politiko en erao de necerteco). In: Francisco de Oliveira e Cibele Saliba Rizek (orgs.), A era da indeterminação, Boitempo, São Paulo, 2007.

La fakto estas, ke la dekstrularo ne sukcesis proponi en Brazilo tutlandan projekton, sufiĉan por disputi la preferon de la elektantaro en la balotado de 2014. Ĝi enfokusigis sian kampanjon je la argumento de ekonomia terorismo kaj la urĝo eviti katastrofon. Kaj atakis la registaron kaj PT-on, akuzante ilin pri nekompetenteco kaj koruptado. Tamen tio ne estas fenomeno ekskluziva al Brazilo. Ĉie ajn ŝajnas elĉerpita la repertuaro da logaĵoj, kiujn la kapitalismo proponas.

Kaj en Brazilo kaj ekstere oni spektas la hardiĝon de la politika ludo. La diskurso estas la sama. Tie ĉi famaj novliberalaj ekonomikistoj publike asertas pere de la brazila gazetaro, ke nepras okazigi la recesion kaj la senlaborecon por malaltigi la koston de la laboro. Jen militdeklaro kontraŭ la laboristoj.

Kun la Kongreso sub la regado de la grandaj entreprenistoj kaj kun la dubo pri la legitimeco de la politika sistemo, inkluzive de la partioj, la brazila demokratio falas en danĝeron. Signifa parto de la loĝantaro ne sentas sin reprezentata en siaj interesoj, kaj tiamaniere estiĝas pretekstoj por la apero de nova ondo konservativa kaj de novaj maltoleremaj fiagoj en la socio, kiel trovi la rimedon de la privata venĝo kaj kulpigi la malriĉulojn pro la perforto en la socio.

La versioj de la dekstrularo havas la monopolon sur la konservativaj amasinformiloj, incitante grandan parton de la loĝantaro kulpi la registaron pro krizo kreita de la ekonomia potenco. Iliaj specialistoj pri la influo de la publika opinio inventas la konvenajn iluziojn, trosimpligojn afekcie potencajn, kiuj atribuas al la registaro kaj al PT la koruptadon, la “fuŝan administradon”, la riskon de senlaboreco, la inflacion, la perdon de la aĉetpovo en parto de la loĝantaro.

La urugvajano Aram Aharonian, fondinto de TeleSur, avertas: “Ni vivas en plena kultura batalo: la milito por la impono de kolektivaj iluzioj efektiviĝas pere de iloj kibernetikaj, aŭdovidaj kaj gazetaraj... Temas pri konstantaj ruzaĵoj, noticoj... kiuj ne havas kuntekston, sed kiuj sukcesas ŝoki la kolektivon kaj jam estis uzataj por malstabiligi la popolajn registarojn de Latinameriko”.*

* Frederico Füllgraf, “Ataque midiático à democracia e aos projetos nacionais” (Atako de la amasinformiloj al la demokratio kaj al la naciaj projektoj), Revista Adusp, dez. 2015.

“La amasinformiloj jam ne alprenas la okazaĵojn. Ĝi generas versiojn kaj provas transformi ilin en veraĵon”, avertis la sociologo Laymert Garcia dos Santos.* Laŭ tiu profesoro, la afero estas tiamaniere grava, ke la rilato inter vero kaj mensogo, inter vero kaj fikcio estas tute skuita. “Ni atingis punkton, en kiu ŝtelistoj krias “kaptu ŝteliston” por ne ŝtelistoj. Kaj la trompo efikas! Estas giganta inversigo de valoroj”, ironiis li.

* Professoro de la Departemento de Sociologio de Unicamp kaj membro de la Centro de Studoj pri Rajtoj kaj Civitaneco de USP [Universitato de San-Paŭlo]. Vidi “Há uma operação de enfeitiçamento em curso” (Survojas fetiĉa operacio), Carta Maior, 17 nov. 2015.

La disputo inter malsimilaj vizioj pri demokratio konkretiĝas en la disputo pri versioj kaj per la disputo pri la publika agendo. Estas tasko de la civitaneco forbati, mobilizante siajn kolektivojn, la manipuladon kaj la regadon, kiun la amasinformiloj trudas al nia socio; estas intelekta tasko sindefendi, kio entenas la demandon ĝis nun ne tuŝitan pri la demokratiigo de la amasinformiloj, kaj proponi pozitivan agendon por la socio.

Silvio CACCIA BAVA.

Tiu ĉi artikolo estas tradukita el la portugala “Retomando o fio da meada”, ĉefartikolo de januaro 2016, Le Monde Diplomatique Brasil.