Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉiuj akordiĝas por publike mallaŭdi la demokratian deficiton de la Eŭropa Unio, sed la proponataj respondoj diverĝas. Laŭ iuj, elstaras prioritato: plifortikigi la povon de la Parlamento.
PRIDEMANDITAJ pri ties demokratia deficito, la subtenantoj de la Eŭropa Unio havas ĝenerale pretan respondon: la eŭropa Parlamento. Ili substrekas, ke, je ĉiu etendiĝo de la prerogativoj de la Komisiono respondas “kompensa” kresko de la povoj de la strasburga asembleo, kadre de la “kundecidado”. Sed pri kio temas? La kundecidado, kiu estas la ordinara leĝdona proceduro, fakte celas cementi la interkonsenton inter la Komisiono (kiu sola rajtas proponi eŭropajn direktivojn (leĝojn) kaj regularojn), la Parlamento (kiu rajtas amendi ilin) kaj fine la Konsilio de la Eŭropa Unio (interŝtata instanco sen kiu neniu decido povas esti adoptita). Sed reale, kaj resume, la Parlamento disponas nur pri du elekteblaj agmanieroj: ĉu proponi akcepteblajn amendojn, ĉu kontentiĝi esti ignorata.
Funkciigantaj la Parlamenton kaj do la kundecidon, estas la gvidantoj de la ĉefaj politikaj grupoj: la eŭropa popola Partio (PPE, dekstra centro) kaj la progresema Alianco de la socialistoj kaj demokratoj (S&D, maldekstra centro). Tiuj du grupoj estis kreitaj dum la unuaj jaroj de la eŭropa konstruado. En la 1980-aj jaroj, Egon Klepsch, ĉe la kapo de la PPE, kaj Rudi Arndt, gvidanto de la socialdemokratoj, estis veteranoj de la germana politika vivo; ili konstruis en Strasburgo specon de Grosse Koalition, oleumita per jaroj da spertiĝo kaj strategio de okupado, fare de la germanoj, de la ŝlosilaj postenoj sine de la parlamentaj grupoj. En la Parlamento, la distribuo de la sidlokoj laŭ landoj dependas de la dimensio de la loĝantaro. Konsekvence, la delegitaroj de la grandaj partioj de la plej loĝataj ŝtatoj — ekzemple Germanujo — estas plej nombraj. Pro ilia komforta kuna plimulto, ĉio, kion la PPE kaj S&D aprobas estas aŭtomate balot-aprobita. La konferenco, kiu kunigas la grup-gvidantojn do fariĝis la vera komandocentro de la strasburga asembleo: ĝi fiksas la rendevuojn de la dudek parlamentaj komisionoj (fiŝado, bredado, konkurenco, financo, ekonomio, ktp.), kiuj redaktas la amendojn al la tekstoj de la Komisiono. Tiu fakto cetere ne estas ignorata de la lobiistoj de la internaciaj entreprenoj, nek de tiuj, malpli grandskale, de la sindikatoj kaj neregistaraj organizaĵoj.
Post kiam la komisionoj akordiĝis pri amendo, tiu havas ĉiujn ŝancojn esti adoptita de la Parlamento en plena sesio. La partiestroj prezentas ĝin al la Komisiono kaj al la Konsilio cele prepari finan interkonsenton. Tiu ĉi dinamiko cetere baziĝas sur la konveneco kaj ĝentileco de ĉiuj: la sola ebla opono-strategio konsistas longigi la kunvenojn, sed oni des pli facile rezignas pri ĝi, ke ĝi estas konsiderata malĝentila en tiu eta bonedukita mondo.
Kiam malsimilaj fortoj ekaperas (la maldekstro kaj la Verduloj en la 1980-aj jaroj, la “europ-skeptikaj” movadoj en la 1990-aj jaroj), oni donacas al ili monon, oficejojn kaj dungitaron. La celo? Instigi ilin fandiĝi en la ludon de la politikaj grupoj, kie ilia rolo estos proporcia al ilia nombro. Tiel la ribeluloj milde absorbiĝas en la parlamentajn mekanismojn de neŭtraliĝo kaj malpolitikiĝo.
Provoj ignori la serĉon de interkonsento aperas en la 1990-aj jaroj. La maldekstra centro (socialdemokratoj kaj radikaluloj) tiam ĝuas malgrandan avantaĝon (nombro da sidlokoj) kompare kun la PPE. Grupestro, la franca socialisto Jean-Pierre Cot, kies posteulo estos en 1994 la brita labor-partia Pauline Green, tiam provas mobilizi la “progreseman plimulton” de la Parlamento favore al sociala Eŭropo, kiu defendu la rajtojn de la laboristoj. Sed, stumblante sur la logiko de la konverĝo-kriterioj de la Maastricht-traktato subskribita en 1992, kiu aŭtomate avantaĝas la mastrajn interesojn, li spertas neniun konkretan venkon. Kaj, kiam iliaj partioj konsistigas la registaron en Britujo kaj en Germanujo, la delegitaroj de la Laborpartio kaj de SPD konsiderinde kvietiĝas en la eŭropa Parlamento: la ambicio konstrui “socialan Eŭropon” malsukcesis.
POSTE, la defendo, fare de la Verduloj, de la koruptitaj komisaroj de la maldekstra centro returniĝas kontraŭ ili, kaj rezultigas en marto 1999 la demision de la Komisiono prezidata de s-ro Jacques Santer. Okaze de la elektoj de 1999, la PPE plifortigas sian pozicion en la Parlamento kaj, ekde 2004, la Grosse Koalition revenas. Ĝi estas prezentata kiel la plej bona rimedo igi la Asembleon denove “regebla” laŭ la tre signifa esprimo de unu el la plej altaj funkciuloj de la institucio*.
Laŭgrade kiam la programoj de la grandaj partioj prilaboris preskaŭ plenan kunfandiĝon, la naciaj asembleoj de la membro-landoj de la Unio fariĝis pli kaj pli fermitaj al la postuloj de la loĝantaro. Sed la eŭropa Parlamento estas ĉampiono rilate netravideblon. Ĝi neniam komprenas sian respondecon fronte al la civitanoj, sed nur fronte al la aliaj eŭropaj institucioj — kion ilustras la neceso atingi interkonsenton kun la Komisiono kaj la Konsilio por ke amendo fariĝu efika. Neniam la gvidantoj de politikaj grupoj devas raporti al la aktivuloj de siaj partioj; ili ne estas eksigeblaj, kaj iliaj sidlokoj estas garantiataj. Unuvorte, ili ĝuas sistemon pli similan al tiu de la altrangul-partioj de la 19-a jarcento ol al tiu de la amaspartioj de la 20-a jarcento.
La rolo de la Parlamento dum la krizo de la eŭrozono en 2008 perfekte ilustris tiun evoluon. Ĉe la kapo de la tiama Grosse Koalition, s-roj Joseph Daul (PPE) kaj Martin Schulz (S&D) atingis, ke la Parlamento donu sian garantion al la nasko de la plej aŭtokratiaj formoj de regado, faciligante adopton de skandalaj decidoj*. Tio ne malhelpis ilin poste sin prezenti kiel defendantojn de la popolo, publike kritikante mankojn de la direktivoj, aŭ laborante por limigi la bonusojn de la bankistoj. Sinteno sufiĉe kuraĝa por feliĉigi jam submetitan gazetaron.
Tre grava institucio, la eŭropa Parlamento, kie sidas 751 deputitoj, okupas unu milionon da kvadratmetroj en Bruselo kaj laborigas ĉirkaŭ 10 000 funkciulojn, konsilistojn kaj tradukistojn. Akumulinta konsiderindan oficejan areon, ĝi de nun dediĉas multan energion al du prioritatoj, komunaj al ĉiuj institucioj: la plivastigo de sia rezervita influzono kaj la kresko de sia influo. La teamo de spertegaj funkciuloj, kiu konsistigas la komisionon de la konstituciaj aferoj de la Parlamento, ne havas alian rolon ol zorgi pri tio, eĉ se, signifoplena fakto, ĝia agado trovas neniun eĥon ekster ĝiaj muroj.
Por la elektitoj kaj la defendantoj de la Parlamento, la aŭtokratia turniĝo de Eŭropo depost la komenco de la krizo ofertas valoregan okazon: la okazon por prezenti ĝin kiel unikan aganton sufiĉe legitiman por kompensi la potencon donitan al la “triopo” — Eŭropa Centra Banko (ECB), Eŭropa Komisiono kaj Internacia Mon-Fonduso (IMF)-, la plifortiĝon de la Komisiono kaj la faktan dominadon de la germana kancelierino.
Tiu influ-strategio aplikiĝis en 2014, okaze de la kampanjo celanta promocii la eksan ĉefministron de Luksemburgo, Jean-Claude Juncker, al la posteno de prezidanto de la Komisiono. Malofte la eŭropa juro estis tiom malbone traktata. La traktatoj ja planas, ke la prezidanto estas elektata de la eŭropa Konsilio (ŝtatestroj kaj registarestroj); la Parlamento povas ĉu konfirmi tiun decidon, ĉu uzi sian vetorajton. Sed la gvidantoj de la politikaj grupoj de la Parlamento insistis elekti la prezidanton de la Komisiono, uzante etendigitan interpretadon de la Lisbona traktato. Tiu ĉi precizigas ja, ke la Konsilio devas “preni en konsidero” la rezultojn de la eŭropaj elektoj por fari sian elekton. La politikaj grupoj tiam ellaboris sistemon de Spitzenkandidaten (“favoratoj”), konsiderante, ke la kandidato de la grupo kiu ricevis plimulton da voĉoj ĉe la eŭropaj elektoj de 2014 estos plej legitima por gvidi la Komisionon. Kvankam la estroj de la maldekstra centro (s-ro Schulz), de la liberaluloj (s-ro Guy Verhofstadt) kaj de la Verduloj (s-ro Daniel Cohn-Bendit) ankaŭ alportis fortikan subtenon al s-ro Juncker, la dominado de la PPE, plejmulta partio kun 221 deputitoj, estis jam certa.
EN MARTO 2014, la PPE kunveninta en Dublino por la antaŭelektoj, elektis do s-ron Juncker kiel sian kandidaton al la prezidanteco de la Komisiono. Ĝi verŝajne intencis tiel rekompenci malnovan amikon. Tiu eminenta fakulo pri la’interamika subhelpo’ gvidis la Eŭrogrupon dum la krizo de 2008 kaj okupis dum preskaŭ dudek jaroj la postenon de ĉefministro de Luksemburgo, fama pro la indulgismo de sia financa sistemo kaj pro tio ke ĝi permesas al la internaciaj firmaojn ne pagi societo-impostojn. S-ro Juncker devis demisii en julio 2013 ĉar oni akuzis lin esti kaŝinta la skandalojn rilatajn al la Servo pri sekreta informado de Luksemburgo (SREL): kontraŭleĝa spionado, traliko de konfidencaj informoj por komercaj celoj, sistema koruptado kaj aranĝoj, kiuj similas al tiuj de Gladio*. Meze de la 1980-aj jaroj, serio de bombaj atencoj estis direktitaj al publikaj konstruaĵoj por kreskigi la politikan streĉecon kaj nutri timon de la “ruĝuloj”. Pri tio respondecas laŭdire la reĝa familio, kiu gangrenas ĉi tiun pitoreskan etan ŝtaton. La SREL posedas sonregistraĵon, kiu datumas de la komenco de la 2000-aj jaroj, en kiu s-ro Juncker diskutas kun la Grandduko Henri pri la respondeco de lia frato, princo Jean, en la atencoj. Tiuj malkaŝoj okazis komence de 2013, sekve de parlamenta enketo kondukita parelele kun la proceso — longtempe prokrastita — de junaj polic-oficiroj kulpigitaj pri la skandalo de la Bommeleeër*.
Post la eŭropaj elektoj de majo 2014, restis kelktempa necerteco: Ĉu la Parlamento sukcesos trudi sian kandidaton, malrespektante la eŭropajn traktatojn? Sed oni neniam dubis pri kiu fine decidos. En la post-2011-a Eŭropo, markita de la aplikado de la Lisbona traktato kaj de la reformoj adoptitaj por fronti la financan krizon, estis evidente, ke nur la germana kancelierino povas decidi ĉu la velkinta Spitzenkandidat de la PPE fariĝos, aŭ ne, prezidanto de la plej potenca eŭropa institucio. Neniu ŝajnis miri, ke la parolo de s-ino Merkel tiel akiris kvazaŭ leĝoforton sine de la Unio.
La decidon de la kancelierino ne motivis la zorgo defendi la nacian germanan intereson — kiu komandus, ekzemple, ke Britujo restu en la Unio kiel konservativa forto apud Germanujo, dum la nomumo de s-ro Juncker feliĉigis la eŭrop-skeptikulojn. Tiu decido estis klarigita de la situacio de ŝia partio, la Kristan-Demokrata Unio (CDU). En Germanujo, ideologia koalicio kuniganta la gazetar-grupon Springer, la social-demokratan Partion (SPD) kaj la filozofon Jürgen Habermas sciigis, ke estus skandalo, se la posteno ne estus donita al s-ro Juncker. Laŭ la lasta reprezentanto de la Frankfurta skolo, ne nomumi tiun honto-kovritan homon prezidanto de la Komisiono ja signifus “mortigi la eŭropan projekton*”. Post opinienketado, s-ino Merkel ĝustigis sian politikan linion, tiel ke ŝi rikoltu la fruktojn de la kampanjo de la Springer-grupo: ŝi alportis sian efikan subtenon la 30-an de majo 2014 al s-ro Juncker; tiu estis poste elektita de la eŭropa Konsilio, kun kvalifika plimulto, la 27-an de junio 2014.
Tiam okazis la publikigado de valoraj dokumentoj, kiuj detaligis la miliardojn da dolaroj da impost-rabatoj donacitaj de Luksemburgo, kun aprobo de s-ro Juncker, al la internaciaj entreprenoj en Eŭropo. Sen montri iun ajn dubon, la plimulto de la deputitoj voĉdonis tamen por li la 16-an de julio 2014: kun 422 voĉoj, la eksa ĉefministro de Luksemburgo kunigis pli larĝan voĉdonantaron ol la nuran PPE. “S-ro Juncker ja estas nia prezidanto”, anoncis la social-demokrato Schulz, antaŭ ol esti mem reelektita ĉe la kapo de la Parlamento.
ASERTI, KE tiu eksterleĝa povokaptado de la Parlamento signifas demokratigon, estus defio al prudento. S-ro Juncker ne estas respondeca fronte al la eŭropa voĉdonantaro, nek fronte al la voĉdonantoj, kiuj voĉdonis por dekstrocentraj kandidatoj. Li fakte respondecas nur fronte al tiu, kiu decidis pri lia nomumado: la germana kancelierino. Atestas pri tio la disdono de la postenoj sine de ĝia nova Komisiono, kaj la memdecidita kreado de specialaj vicprezidantoj, ĉiuj viglaj defendantoj de malabundo-politiko, same kiel la germana ministro pri financoj, Wolfgang Schäuble.
La eŭropa unuiĝema maldekstro estus devinta pli serioze pripensi antaŭ ol legitimi tian operacion, elektante sian propran kandidaton, s-ron Alexis Tsipras, por la prezidanteco de la Komisiono. Partopreni en balota procezo kaj zorgi labori por transnacia solidareco estas unu afero; ja tute alia estas akrediti la ideon, ke la Parlamento igas la Union pli demokratia. Ĝi tutsimple ne havas rimedojn tion fari. Organizita ĉirkaŭ la kundecido-procezo, ĝi senigas Eŭropon pri tio, kion ĉiu demokratio plej bezonas: opozicio.
Susan WATKINS