Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
LA PERSISTA malpopulareco de la francaj socialistaj gvidantoj ne estas nacia escepto, kiun oni povus atribui al malbona evoluo de la dungo aŭ al la sistema neado de la principaj idealoj de la maldekstro. La elĉerpiĝo de ideologia ciklo, kiun antaŭ dudek jaroj per la “tria vojo” enkarnigis s-roj William Clinton, Anthony Blair, Felipe González, Dominique Strauss-Kahn, Gerhard Schröder, observeblas ankaŭ en Usono kaj en la plej multaj eŭropaj landoj.
Sed tiu malsukceso de dum longa tempo triumfanta socialliberalismo profitigas ne nur ankoraŭ pli dekstrajn fortojn. Ĝi estas sufiĉe freŝdate akompanata de renaskiĝo de kontesta movado, kies ideojn oni nomis preterpasitaj, arĥaiĝintaj, forbalaitaj de la tutmondiĝo, de la fleksebliĝo, de la novaj teĥnikoj vidu la artikolon de Thomas Frank). De la usonaj universitatoj tra Madrido kaj Barcelono ĝis la londonaj antaŭurboj, tiu senkompleksa maldekstro disponas nun pri politikaj helpoj. Kaj ĝi kelkfoje kuraĝas nomi siajn malamikojn: la subjugado de la produktadrimedoj fare de la kapitalo (vidu la artikolon de Frédéric Lordon), la potenco de la komunikiloj, la superpotenco de la financo. Kompreneble, la ribeluloj estas ankoraŭ malforta antaŭsigno. Sed en epoko, en kiu la ekstremdekstro ofte okupas la rolon de portanto de ĉiaj koleroj, tiu esper-brileto povas estontece forpreni de ĝi almenaŭ parton de tiu rolo.
ESTAS KLARE, ke la socialliberaluloj ne havas ŝancon. En la somero de 2015, helpe de s-ino Angela Merkel, ili faris al la grekaj gvidantoj de SIRIZO haltigan pafadon por devigi ilin aliĝi al ilia tendaro. Ili pensis ke per tio ili nuligis ĉian opozicion ĉe sia maldekstra flanko. Poste, unu post la alia, aperis s-roj Jeremy Corbyn — en Britujo — kaj Bernie Sanders — en Usono. Ili mobilizas aprezindan parton de la sialanda junularo kaj samtempe revalorigas la politikan batalon kaj certajn el la kontraŭkapitalismaj aspiroj, kiujn la “tria vojo” esperis enterigi.
Al tiu seniluziiĝo aldoniĝas kroma. Neniam la socialliberaluloj tiom komplete kaj tiom nerevokeble kapitulacis antaŭ la postuloj de la mastraro, kun la iluzio ricevi kompense la kreadon de kelkaj dungoj kaj novan mandaton por la potenco. Ankaŭ tio fiaskis: la mastraro enpoŝigas, kaj la konjunkturo malboniĝas. Pli malbone, dum la ekonomio kaj la monda financo denove blokiĝas, la ĉefaj novliberalaj dogmoj, adoptitaj jam de tridek jaroj de la eŭropaj socialliberaluloj, estas nun senvalidigitaj de siaj originaj arĥitektoj.
Ĉar tiu afero okazis senbrue, la dekstro, la liberala maldekstro kaj la grandaj komunikiloj povas ŝajnigi ke ili nenion rimarkis kaj sekvi sian stelon kiu gvidas iliajn paŝojn ĉiufoje kiam ĉio ĉirkaŭ ili fuŝiĝas: kontraŭ la merkata krizo — merkataj rimedoj.*
Tamen la neefikeco de iliaj kutimaj talismanoj — malaltigo de impostoj kaj de sociaj kotizoj, pli granda malabundo, etendo de la liberkomerco — fariĝis evidenta. Kaj la senmistifikado de centraj elementoj de tiu kredo nun kreis internajn malamikojn.
Malfortigi la sindikatojn, malmunti la laborleĝon, tio devis liberigi la entreprenemon kaj ebligi fleksiĝemon. Du ekonomikitoj de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) antaŭ nelonge koncedis, ke la rezulto de tiu politiko — longtempe defendita de la IMF — estis ĉefe la pligrandigo de la malegalecoj.
Nu, Ronald Reagan kaj poste François Mitterrand rekomendis, ke necesas malaltigi la impostojn por relanĉi la ekonomion.* Solene deklarita de s-ro Hollande dum lia gazetara konferenco de la 13-a de novembro 2012, tiu “politiko de propono” devis, laŭ li, krome efiki favore al la publika bilanco. Bedaŭrinde, la brita semajnulo The Economist, la biblio de la monda liberalismo, ĵus koncedis, tamen iom honte, ke “la antaŭdiroj, laŭ kiuj la malaltigo de la impostoj generas sufiĉe da kresko por esti memfinancata, ŝajnas hodiaŭ iomete senrespondeca”.* Tridek jaroj da novliberala gurdado forĵetitaj ...
Tamen, kiel oni jam povis atendi, tio ne malinstigas la dekstrajn kandidatojn por la venontaj elektoj duobligi la vetaĵon. Kial ili rezignus pri tio, en Francujo, dum ankaŭ s-ro Hollande ne ĉesas regali la entrepren-ĉefojn per frandaĵoj? Kaj krome, kiam la elekta sorto de prezidanto de la respubliko kaj de lia partio ŝajnas esti jam fiksita, tio kuraĝigas la frandemon, akrigas la apetitojn. Sekve, s-ro Sarkozy planas “impostan kontraŭ-ŝokon” kun samtempa 10-elcenta malaltigo de la imposto por enspezo kaj forigo de tiu por riĉaĵoj (ISF). S-roj François Fillon kaj Alain Juppé akceptas tiun lastan proponon kaj ankaŭ tiun de masiva malaltigo de la publikaj elspezoj. Spite al amasa senlaboreco, al kriantaj bezonoj je ekipado pri la transport-retoj de la regiono Île-de-France, (40 elcentoj de la trakoj kaj 30 elcentoj de la trakŝanĝiloj estas pli ol tridekjaraj) kaj al interezkvoto proksima de nulo. Por atingi sian celon, ili proponas nuligi dungojn de oficistoj, malaltigi la pagojn al senlaboruloj kaj ne plu repagi kelkajn medicinajn elspezojn de eksterlandanoj. Resume, al la diablo la pentojn de la novliberalaj medikament-preparejoj, kiam ili ne respondas al la intereso de la privilegiuloj kaj al la “receptoj”, al kiuj la socialliberalismo mem aliĝis.
La rifuzo de la herezaj rekomendoj fariĝas eĉ ankoraŭ pli nepra, ĉar la malbeno de la fakuloj frapas ankaŭ la koron de la sistemo, la punkton, en kiu la ekstremoj de dekstraj kaj maldekstraj liberaluloj kuniĝas: la ideologio de liberkomerco. Oni diris, ke la perdoj de dungoj ligitaj kun la internacia komerco en iu sektoro kompensiĝas per la apero (aŭ la kresko) de aliaj pli produktivaj aktivecoj. Nu, ankaŭ tiu fonda principo de la ekonomia liberalismo (la teorio de la komparaj avantaĝoj kaj de internacia specialiĝo) ŝanceliĝas (vidu la artikolon de Pierre Rimbert.). La konkurenco de la ĉinaj produktoj en la usona merkato tiel sekvigis la perdon de du milionoj kaj duono de dungoj en Usono; tiun donitaĵon s-ro Sanders ripetadas, kaj li ŝajnas ŝati la ideon deinterne eksplodigi tutajn partojn de la ideologio de sia partio.
Li do samtempe kondamnas la Nord-Amerikan Liberkomercan Interkonsenton (NALKI, france ALENA), ratifitan en 1993 kaj sinsekve defenditan de la prezidantoj Clinton kaj Bush, kaj la Transpacifikan Partnerecon (TPP angle kaj PTP france), subskribitan la 4-an de februaro 2016 de la prezidanto Obama kun la apogo de la plej multaj respublikanaj delegitoj de la Kongreso. La ŝtatsekretario John Kerry eble imagis, ke la usonanoj jam forgesis la mensogajn promesojn de la NALKI kaj asertis, ke la TPP kreos en Usono 650.000 dungojn.*
Nu, ĉe la fronto de la monda konjunkturo la ĉielo kovriĝas, kio estas tre malofte promesplena por la aktualaj gvidantoj. En 2007-2008, la falo de la bankoj klariĝis per la disfalo de iliaj nemoveblaĵaj aktivaĵoj; hodiaŭ, ili estas tro elmetitaj al la petrola sektoro, kaj tio minacas ilin per samaj malagrablaĵoj. Kaj kun ili minacas multajn landojn, kiujn tiuj bankoj tenas ostaĝe, ankaŭ en ŝtatoj kie, teorie, la maldekstro estas en la potenco.
Ĉar — eĉ se tio malplaĉas al tiuj, kiuj kredis s-ron Hollande en 2012 —, “la mondo de la financo” neniam trovis “veran kontraŭulon” ĉe la ŝtatpinto, sed pli ĝuste homojn pretajn servi ĝin. Efektive tute ne necesas, ke la dekstro regu por ke ĝi gvidu la ŝlosilajn ministrejojn (s-ro Macron). Bankoj aŭ spekul-fondusoj cetere rekrutigas socialistajn gvidintojn en siaj kontrol-konsilantaroj (s-roj Blair, Schröder, Strauss-Kahn), sen tamen neglekti la financadon de demokrataj kandidatoj, kiel en tiu ĉi momento tiun de s-ino Hillary Clinton.
Kion signifas tiuj politikaj trompoj, tiu obstinado en la eraro? Kaj kion ili anoncas? Ke la socialliberalismo elĉerpis sian forton, kiun donis al ĝi ĝia alianco kun la gvidaj klasoj. Tiuj, pli potencaj ol iam ajn, malpli bezonas interulojn por trudi siajn interesojn. Sed samtempe la interkonsentoj inter eksaj socialistoj kaj novaj riĉuloj fariĝas pli rimarkeblaj, kolerigas la loĝantojn kiuj suferas iliajn sekvojn, kaj ili pagiĝas. S-ino Clinton defendis la forigon, faritan de sia edzo, de la limo inter bankaj kaj spekulaj agadoj, decido kiu kontribuis al la financa krizo de 2007-2008. Ŝi estis do malpli ridetema ol kutime, kiam s-ro Sanders lanĉis al ŝi: “Kiam infanoj kaptiĝas kun mariĥuano, ili estas surslipigitaj de la polico. Sed kiam alta kadrulo de Wall Street detruas la ekonomion, nenio okazas al li. Jen la potenco, jen la korupto, kaj jen kio estas ŝanĝenda en Usono. Tri el niaj kvar ĉefaj bankoj estas hodiaŭ pli potencaj ol kiam ni helpis ilin ĉar ili estis jam “too big to fail” [“tro grandaj por bankroti”]. Oni devas rompi ilin! Ili estas ekonomie tro potencaj, ili estas politike tro potencaj.”* Ne mirige, ke sekvatage post la antaŭelektoj de Nov Hampŝiro, gajnitaj de s-roj Sanders kaj Trump, financa analizisto maltrankviliĝis: “Post tio, kio okazis hieraŭ vespere, la investistoj ne povas plu ekskludi la eblecon de elekto-venko de ekstremulo, kiu sekvigus gravajn riskojn por la borsa merkato.”*
Demokrata kandidato, kiu volas “rompi la bankojn”, respublikana kandidato kiu minacas Ĉinujon kaj Meksikon per komerca milito: jen kio devas efektive ŝajni vere “ekstrema” en Usono. Tiom, ke oni emas kredi, ke, instruita de sia propra sperto de industriaj delokadoj, de la malaltiĝo de la aĉetpovo, de la kreskanta kosto de altaj studoj, grava parto de la usona loĝantaro brutale forĵetas tridek jarojn da pedagogio de tutmondiĝo. Akompanate de milionoj da junuloj, kiuj ne suferis la gurdpropagandon de la malvarma milito, ili montras sian entuziasmon por kandidato kiu draŝas la “klason de miliarduloj”, ĵuras eksplodigi la manieron de financado de politikaj kampanjoj kaj eĉ ... deklaras sin socialisto!*
Tiu ĉi senpacienco, tiu deziro batali kontraŭ “maldekstro”, kiu kapitulacis pri proksimume ĉio, troviĝas ankaŭ en Eŭropo. En Hispanujo, la Socialista Partio, senkreditita per siaj lokaj regnoj kaj la korupto-skandaloj, ĵus ricevis la plej malbonan rezulton de sia historio, dum la protestuloj de Podemos aperis sur la socia kaj politika scenejo. La dupartieco estas detruita, la ludo malfermiĝas. Kaj en Madrido, Barcelono, Zaragoso, urbaj administracioj kiuj plenas de imagpovo, kontraŭstaras al elloĝigoj, atakas la bankojn, remetas siajn servojn sub publikan administradon, faras kontrolproceduron pri la ŝuldo.
La elekta malvenko de la brita laborpartio en majo 2015 ankaŭ ne estis akompanata, kiel kutime en tia kazo, de dekstriĝo. Male, la blair-ismo estis forpuŝita de la membroj, kies nombro duobliĝis kaj nun egalas al tiuj de ĉiuj aliaj partioj kune. La elekto de s-ro Corbyn do demonstris la deziron konservi la laboristan identecon de partio, kiu preskaŭ tute demetis ĝin.* Same kiel s-ro Sanders, la nova gvidanto de la Laboristpartio adiaŭas la modernajn regulojn de komunikado per tio, ke li longe esprimas sin dum malnovstilaj mitingoj, kaj sentime vipas la grandajn komunikilojn, kiuj malamas lin. Neniu dubas pri lia sincero, kiam li klarigas siajn ideojn, sian filozofion, pli zorgante por radikale ŝanĝi la bazojn de la politika debato en sia lando ol ĉiapreze gajni la venontajn elektojn.
“Hodiaŭ”, memorigas s-ro Jean-Claude Trichet, eksa direktoro de la Banko de Francujo, poste de la Eŭropa Centra Banko, ni havas kvazaŭan interkonsenton ene de la grandaj politikaj tiklaj problemoj de regado, pri almenaŭ tri punktoj: niaj publikaj elspezoj devas malaltiĝi, nia ekonomio havas ankoraŭ multe tro da rigideco kaj ni ne estas sufiĉe konkurenckapablaj.”* La “kvazaŭa interkonsento” de la gvidantoj okulfrapas, sed ĝiaj rezultoj ankaŭ. S-ro Trichet certe ne kapablas kompreni tion, sed tiuj, kiuj rifuzas ilin, estas pli kaj pli multnombraj. Al ili nenio estas cedata. Ekzemple, post submeti Grekujon, la Eŭropa Unio nun celas Portugalujon. “Ĉekape de malstabila koalicio, raportas Le Figaro, Antonio Costa, socialista ĉefministro, promesis al sia komunista aliancano kaj al la portugaloj, elĉerpitaj de la jaroj de recesio, malstriktigi la premilon de la malabundo. Sed la bruselaj garantiantoj de la stabilec-pakto ne emas aŭdi tion. Sub la eŭropa premo, precipe de la germana ĝendarmo, kaj de la merkatoj, la portugala registaro devis revizii sian projekton.”*
Male, kiam la konservativa registaro de s-ro David Cameron postulis, ke liaj “eŭropaj partneroj” protektu la interesojn de la City *
INTER TIAJ maldekstraj regantoj la disiĝo estas klara. Ĝi observeblas en la urnoj, ĝi observeblas sur la stratoj. La antaŭstato kaj ties homoj estas rifuzata, ilia politika bazo malgrandiĝas. La certeco, ke tiu ĉi sistemo fariĝis nereformebla, ke la malegalecoj povas nur profundiĝi, ke la krizoj instruas al ili nenion, nun enfluas en la socion. Kaj la amasiĝo de forkonfesoj, kiu karakterizas preskaŭ ĉiukampe la finan fazon de la mandato de la franca prezidanto ricevas preskaŭ pedagogian valoron. Ĉar ĉiu jam imagas la senton de malespero, kiu glaciigus la landon post eventuala reelekto de s-ro Hollande aŭ de reveno de s-ro Sarkozy.
En tia situacio de ĉiuj elementoj, la riskemo grandiĝas, escepte se oni lasas la iniciaton kaj la avantaĝon al la ekstremdekstro. La terorismo kaj la milito daŭre plutenas ŝajnan nacian kunteniĝon, sed la socia deklasiĝo kaj la mallarĝiĝo de la estonteco por la daŭro ne bone harmonias kun politika stabileco. Ĉion ĉi siamaniere esprimas la novaj figuroj de la maldekstro. Ilia paŝo estas memcerta, ilia direktiĝo malcerta. Sed la punktoj de historia baskulado estas ĝuste tiuj ĉi momentoj, en kiuj necesas agi anstataŭ subiĝi, ekmoviĝi anstataŭ atendi.
Serge HALIMI.