Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“Historia transiĝo kiu disvolviĝos dum jardekoj”

Ĉinio reskribas la tutmondajn regulojn

Malgraŭ zorgoj pri la fino de la ĉina ekonomia miraklo kaj pli malfacilaj tempoj pro la posttremoj de la financa krizo en 2008, tutmonda reekvilibriĝo okazas — kaj rapide.

La 30an de novembro, la estraro de la Internacia Mona Fonduso (IMF) anoncis ke ĝi baldaŭ inkluzivos la ĉinan valuton — la renminbio (RMB) aŭ juano — en la aro da valutoj kiuj konsistigas ĝiajn Specialajn Rajtojn de Enspezo, kune kun la usona dolaro, la brita pundo, la eŭro, kaj la eno.

La decido agnoskis la kreskantan rolon de la ĉina valuto en pagoj por internaciaj komercaj transakcioj. Ekde la lanĉo en 2009 de eksperimenta programo por translandlimaj pagoj por komercaj transakcioj per RMB en Azio, la porcio de la ĉina komerco pagita per RMB kreskis de 3,2% al 25%, kaj verŝajne, laŭ la Financial Times, baldaŭ atingos 46%*. Pritraktejoj de transakcioj per la ĉina valuto estas starigitaj en Honkongo, Singapuro, Tajvano, Londono kaj Frankfurto. La RMB ankoraŭ neniel havas la statuson de monda rezerva valuto, ĉar tio necesigos konverteblecon kaj kompletan liberaligon de la kapitalmerkato, por kio Ĉinio ne estas preta kaj kio kunportos grandajn riskojn. Sed la leviĝo de la RMB estas “decidiga evento en [...] la internacia financo” laŭ siatempa ekonomikisto ĉe la IMF*, la komenco de malrapida moviĝo direkte al monda monsistemo kiu jam ne havos sian centron ekskluzive en la Okcidento.

* ’The Future of the Renminbi’, Financial Times, Londono, la 30a de novembro 2015.
* Eswar Prasad, citita de James Kynge en ‘Pivotal moment for the renminbi and China’ en ‘The Future of the Renminbi’, Financial Times, Londono, la 30a de novembro 2015.

Grandaj potencoj havas grandajn valutojn” diras Robert Mundell*. Kiel la laŭpaŝa leviĝo de la dolaro al rezerva statuso en la fruaj jaroj de la 20a jarcento, la internaciiĝo de la RMB estas unu parto de pli vasta historio, nome tiu de la releviĝo de Ĉinio en la roloj de kvazaŭ-aŭtonomeca kerno de la monda ekonomio kaj la ĉefa motoro de la movado de reekvilibrigo de Oriento rilate al Okcidento, kaj Nordo rilate al Sudo, kiu estas kerna karakterizaĵo de la nuna monda politiko.

* Robert Mundell, citita de Benjamin J Cohen en ‘Currency and State Power’ en Martha Finnemore and Judith Goldstein (red.), Back to Basics: State Power in a Contemporary World, Princeton University Press, Princeton, 2013.

El la malneta enlanda produkto tutmonda, la porcio de Ĉinio — kalkulita laŭ alparo de aĉetpovo (purchasing power parity — PPP), kreskis dum 40 jaroj de malpli ol 2% al pli ol 16%, pli ol tiu de Usono. Kvankam la ekonomia kresko en Ĉinio regresis dum la “granda recesio” post la krizo de 2008, oni nun atendas ke la mezuma malneta enlanda produkto laŭkapa kreskos post nur kelkaj jaroj (de USD 9 800 al USD 16 000, kontraŭ 250 dolaroj en 1980). Pli longatempaj prognozoj antaŭvidis trajektorion de kresko kiu similis tiun de Japanio en la finaj jaroj de la 20a jarcento, kaj sugestis ke la malneta enlanda produkto laŭkapa atingos la hodiaŭajn nivelojn de Japanio aŭ Eŭropo ĝis la mezo de la 21a jarcento. Ĉinio laŭpaŝe regajnas pozicion en la monda ekonomio konforme al sia demografia pezo.

Kerna rolanto Sud-Suda

Ĝi jam fariĝis la kerno de la Sud-Suda komerca kaj investa ligo, anstataŭis Japanion kaj Usonon kiel la ĉefa komerca partnero de preskaŭ ĉiuj orientaziaj landoj, kaj fariĝis nemalhavebla rolanto en la komerco de Sudameriko, Afriko kaj Suda Azio. Ĉinio nun estas la ĉefa komerca partnero de Brazilo, superinte Usonon. Estas similaj tendencoj en Ĉilio, Argentino kaj pli malgrandaj sudamerikaj ekonomioj. Sud-Afrikaj eksportaĵoj al Ĉinio kreskis de 1,8% en 1998 al pli ol 12%, kaj importaĵoj kreskis de 3% al 15%. Eksportaĵoj el Barato kreskis de 2.9% al pli ol 10%, kaj importaĵoj de 2% al 12%.

Ĉi tio indikas ke okazas remodeligo de la geografio de la tutmonda komercado, kun Ĉinio ĉe la kerno de Sud-Suda sistemo de komercado centrita en Orienta Azio. Danke al novaj regionaj kaj transkontinentaj ligoj kun Orienta Azio kiel la centro, la Sud-Suda komerco (SSK) kreskis pli rapide dum 20 jaroj ol la tutmonda komerco. En 2013 SSK konsistigis 25% de la tutmonda komercado, 21% de eksportoj de fabrikitaj produktoj, kaj 25% de eksportoj de fabrikaĵoj kun teknika intenseco meznivela kaj alta. Dum tiu periodo, la komercado inter evoluintaj landoj malkreskis de 46% al malpli ol 30%. La rezulto estas redukto de la tradicia dependeco en latinamerikaj, subsaharaj kaj sudorientaziaj landoj je solaj merkatoj en Eŭropo kaj Usono. Samtempe okazis industria altgradigo, precipe en Orienta Azio: la porcio de la monda aldonvaloro per fabrikado en “evolulandoj” kreskis de 8,8% al preskaŭ 30%, kaj de la komercado de varoj de 25% al 47%.

La releviĝo de Ĉinio jam komencis ŝanĝi la vertikalajn Nord-Sudajn rilatojn de la epoko de la Okcidentaj imperio kaj industrio. Ĉi tio tamen kreas novajn dependecojn: kiam Ĉinio ternas, partneraj emerĝaj landoj malvarmumiĝas — kiel la nunaj malhaŭsoj ĉe eksportantoj de primaraj varoj pro la malrapidiĝanta kresko de Ĉinio. La efiko de la tutmonda krizo sur Ĉinio elmontras la neceson de strategio por daŭripova evoluigo kiu koncentriĝos pri enlandaj plibonigoj prefere ol la kreskigo de eksportaĵoj. Malgraŭ tio, ni vidatestas strukturan ŝanĝiĝon en la ekonomia kaj politika hierarkio de la tuta mondo.

Adiaŭ Bretton Woods?

La politiko postiĝas kompare kun la ekonomiko, sed laŭpaŝa reordigo de la monda politiko videblas en la kreskanta voĉo de la Sudo en organizaĵoj kaj kluboj (G20), en ĝia aktivismo en la monda politiko, kaj klopodoj konstrui novajn internaciajn instituciojn kiuj preteriras tradiciajn centrojn de la aŭtoritato. Ĉagrenite de la malrapideco de la ŝanĝiĝo, precipe en la IMF kaj Monda Banko, Ĉinio gvidas la klopodon de tutmondaj landoj de la Sudo krei novan sistemon por regi la mondan ekonomion. En 2013, Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sud-Afriko (la landoj BRICS) starigis la New Development Bank (NDB) kun la sidejo en Ŝanhajo, kun kapitalbazo (mono enpagita kaj promesita) de USD 100 miliardoj. Kombinante investajn kaj monajn funkciojn, la nova banko servos kaj kiel kreditinstitucio por infrastrukturaj konstruprojektoj kaj kiel monrezervo por problemoj rilate al bilancoj de pagoj. En 2014 Ĉinio fondis la Asian Infrastructure Investment Bank (AIIB), kiu, kiel la NDB, havas kapitalbazon de USD 100 miliardoj (la Banko por Azia Disvolviĝo, gvidata de Japanio, havas USD 160 miliardojn, la Monda Banko USD 220 miliardojn).

Oni ne subtaksu la gravecon de ĉi tiuj iniciatoj. Ili prezentas grandan defion al la aŭtoritato de tradiciaj regulfarantoj ĉe kiuj malkreskas la kapablo fiksi la internacian tagordon kaj formi la tutmondan medion. La erozion de la Eŭropa-Atlantika aŭtoritato reliefigas la malgraveco de malnovaj kluboj (G7) kaj la malfacileco ĉe antaŭe superregaj landoj kaj blokoj (NATO) fiksi politikajn tagordojn laŭ iliaj preferoj. Tiu sama erozio videblas en la konstanta regreso de la legitimeco kaj aŭtoritato de la institucioj de Bretton Woods, precipe la IMF, kies teno al la lando de meznivela enspezo en la Sudo malstreĉiĝis ekde la finaj 1990aj jaroj.

Agnoskante la defion, Usono intense kampanjis ĉe aliancitaj ŝtatoj en Azio kaj Eŭropo por ke ili ne aliĝu al la AIIB, argumentante ke ĝi ne plenumus la normojn de la IMF kaj Monda Banko rilate al malkaŝemeco, ekologia kaj socia respondeco, kaj demokrata estrado. La argumento estus pli konvinka se la IMF ne estus la brako de truda Eŭropa-Atlantika disciplino por la Sudo. Escepte de Japanion, Usono ne povis persvadi siajn plej proksimajn partnerojn. La New York Times rimarkis: “Oni rigardis la impeton aliĝi al la Banko kiel granda venko por Ĉinio en malofta publika alfrontiĝo kun Usono*.

* Jane Perlez, ‘Stampede to Join China’s Development Bank Stuns Even its Founder’, The New York Times, la 2a de aprilo 2015; kaj ‘China Creates a World Bank of its Own, and the US Balks’, The New York Times, la 4a de December 2015.

La decido fondi la NDB kaj AIIB estas la rezulto de movado kiu kreskas ekde la 1990aj jaroj en Orienta Azio kaj Latinameriko reage al la misa priktraktado de regionaj financaj krizoj fare de la IMF. La azia krizo de 1997 ĝis 1998 konvinkis multajn orientaziajn politikofarantojn ke venis la tempo preni la estontecon en siajn proprajn manojn kaj serĉi pli grandan aŭtonomecon. La kreo de la nova sistemo havas grandegajn implicojn: esenca dimensio de la potenco en la monda politiko estas la kapablo fiksi kadrojn por politikoj kaj daŭrigi internaciajn reĝimojn pere de plurlandaj institucioj. La siatempa ministro pri financoj de Usono Lawrence Summers skribis, ke oni eble memoros oktobron de 2014 (kiam la AIIB estis fondita) “kiel la momenton kiam Usono perdis sian rolon kiel la garantianto de la tutmonda ekonomia sistemo. [...] De post Bretton Woods, ne venas al mi en la kapon evento komparebla al la kombinaĵo de la klopodoj de Ĉinio establi grandan novan institucion kaj la malsukceso de Usono persvadi dekojn de ĝiaj tradiciaj alianculoj [...] ne aliĝi al ĝi*.

* Lawrence Summers, ‘Time US leadership woke up to new economic era’, Financial Times, Londono, la 6a de aprilo 2015.
Reskribi la regulojn

Kvankam estas neprobable ke la Oriento (Ĉinio) anstataŭigos la Okcidenton (Usonon) ĉe la centro kaj apogeo de nova hierarkio en la antaŭvidebla estonteco, estas tamen certe ke la potenco fariĝos pli disvastiĝinta. Por tiuj, kiuj estas sensivaj pri la neceso kompensi historiajn maljustaĵojn, pli grandan egaleco dezirindas. Sed tio ankaŭ implicas pliigitan konkurencon inter ŝtatoj por rimedoj, kapitalo, teknikaro, statuso kaj politika voĉo. La tutmonda reekvilibrigo, ankoraŭ en frua fazo, kunportas grandajn riskojn.

Ĉinio kaj Usono estas profunde interdependaj. Ĉinio estas la ĉefa kreditoro de Usono, kaj Usono restas nemalhavebla merkato por produktoj fabrikitaj aŭ muntitaj en Ĉinio. La longatempa intereso de Ĉinio estas laŭpaŝe redukti la masivan dolaran parton de siaj rezervoj de fremdaj valutoj kiu elmetas ĝin al monaj decidoj kiujn Usono laŭvole faras. Ankaŭ Usono volas redukti sian elmetitecon al eventualaj decidoj de fremdaj registaroj kiuj elmetus la dolaron — kaj la pozicion de Usono en la mondo — al granda risko.

La registaro de prezidanto Obama forte konscias ke la releviĝo de Ĉinio estas parto de “historia transiro [...] kiu disvolviĝos dum jardekoj”, kun gravaj sekvaĵoj por Usono en la 21a jarcento. Sen malkaŝe provi reteni Ĉinion, kaj celante eviti alfrontiĝon, ĝi volas “reguligi la konkuron surbaze de forta pozicio”*. Kiel Obama diris en sia Parolado pri la Stato de la Unuiĝo en 2015: “Ĉinio volas skribi la regulojn por la plej rapide kreskanta regiono de la mondo. [...] Kial ni lasu ke tio okazu? Estas ni kiuj skribu tiujn regulojn.

* Nacia Sekureca Strategio de Usono, 2015.

Sed Ĉinio, kun aliaj postkoloniaj ŝtatoj, nun estas en pozicio por kunaŭtori la regulojn. La potenco devos esti kundividita. La internaciiĝo de la RMB estas nur unu parto de ĉi tiu ŝanĝiĝo. Kvankam neniu baldaŭ defios serioze la superregon de la dolaro, malrapida moviĝo en la monaj rilatoj de la mondo ŝajnas esti neevitebla. Kiel Benjamin Cohen komentis, la “plej probabla rezulto [similos] la interreĝadon inter la du mondmilitoj, kiam la brita pundo estis perdanta sian influon, kaj la dolaro estis leviĝanta, sed nek unu nek la alia superregis. En la venontaj jaroj, kelkaj valutoj konkuros inter si kaj neniu estos tiel klare antaŭiranta kiel en la antaŭnelonga pasinteco. La ekonomiaj kaj politikaj efikoj de pli fragmenta valuta sistemo povus esti nemalgrandaj*.

* Benjamin J Cohen, ‘The Future of Reserve Currencies’, Finance & Development, vol 46, no 3, International Monetary Fund, Vaŝingtono, septembro 2009.

Philip S. GOLUB

Tiu artikolo estas traduko de ‘China rewrites the global rules’ kiu aperis sole en la anglalingva eldono de LMD de februaro 2016.