Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ses junaj senegalanoj, suspektataj pri ĝihadismo, estis elportitaj de Nuakŝoto (Maŭritanio) al Dakaro, la 20-an de februaro 2016. La terorisma minaco etendiĝas en Okcidenta Afriko, fone de konkurenco inter Al-Kaido kaj la Organizo de la islama Ŝtato. La armeaj intervenoj en Sahelo, inkluzive la francan operacion “Barkhane”, ne trafas la radikojn de la perforto.
RENOMITA en marto 2015 “Islama Ŝtato en Okcidenta Afriko”, la grupo Boko Haram multigas la mortigajn operaciojn en Niĝerio kaj Ĉado. En la nordo de la kontinento la Organizo de la islama Ŝtato (OIŜ) daŭrigas sian disvastiĝon en Libio kaj organizas atakojn kontraŭ turismaj zonoj. Siaflanke, Al-Kaido en islama Magrebo (AKIM), jam tre aktiva en Malio, deklaris sian respondecon pri la atenco kontraŭ la Splendid-hotelo en Uagaduguo (Burkina Faso), la 15-an de januaro 2016. Ĉu la sahel-sahara arko estos ambaŭflanke atakata, de la OIŜ norde kaj AKIM oriente? Kaj kiuj estos la konsekvencoj al la franc-armea operacio “Barkhane”, kiu okazas precize inter tiuj du polusoj?
La armita perforto en Sahelo etendiĝis post la marĝenigo de la Islama armita Grupo (GIA) en Alĝerio, fine de la 1990-aj jaroj, kaj post la falo de Muamar Kadafi dum la okcidenta milit-interveno en Libio, en 2011. Tiuj du eventoj kondukis al la reveno en la regiono de la dungosoldatoj, ĉefe tuaregoj, kiujn rekrutigis Kadafi, kaj al la disvastigo de la armiloj ŝtelitaj en la libiaj arsenaloj. La konfliktoj, kiuj tuŝis Malion en 2012 okazis pro milicoj kun tre diversaj postuloj: la Movado Nacia por liberigo de Azawad (MNLA), kiu arigas la tuaregojn luktantajn por sendependiĝo; milicoj proksimaj de la AKIM, kiuj postulas starigon de kaliflando; Ansar Dine, de la tuarego Iyad Ag Ghaly, kiu volas trudi la ŝarion; la Movado por unueco kaj ĝihado en Okcidenta Afriko (Mujao), kiu strebas regi la mafiajn retojn*. Hodiaŭ, la ĝihadistaj retoj montras sian volon ne nur regi la fikomercojn (armiloj, drogoj, ktp.) kaj kontesti la establitajn regantojn, sed ankaŭ redifini la landlimojn hereditajn de la koloniado, kaj rompi la ligojn inter Eŭropo kaj la sahela Afriko.
Post la franca operacio “Serval” permesita de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) la 20-an de decembro 2012, Parizo lanĉis la operacion “Barkhane”: tri mil soldatoj dismetitaj en kvin sahelaj landoj (Maŭritanio, Malio, Niĝero, Ĉado kaj Burkina Faso) kun la apogo de afrikaj kaj UN-aj trupoj. Tiuj armeoj, kiuj detruis arsenalojn, reduktis la loĝistikon de la grupoj kaj faciligis la sekretan informadon, ankaŭ ebligis la institucian transiron en Malio. Tamen, ili ne elradikigis perforton. La eksteraj armeaj operacioj povas, portempe, moderigi la armitajn konfliktojn kaj la plimultiĝon de la milicoj; sed ili nenion kapablas kontraŭ ilia fekunda “grundo” kaj eĉ riskas, per bumerang-efiko, returni la loĝantarojn kontraŭ si aŭ disloki grupetojn samtempe mafiajn, politikajn kaj religiajn. Kaj, jes ja, la milicoj dislokiĝis en Sahelo, farante multajn atencojn, inter kiuj la lastaj, subskribitaj de la grupo Al-Mourabitoune de s-ro Mokhtar Belmokhtar, trafis Bamakon en novembro 2015 kaj Uagaduguon en Januaro 2016. Samtempe mafiecaj, politikaj kaj religiaj, tiuj milicoj diversgrade referencas al la AKIM.
EN NIĜERIO, Boko Haram sekvis kaj anstataŭis la progresemajn movadojn de la Talakawa, kiuj luktis kontraŭ la feŭdestroj. Tiu sekto, fondita de Ustaz Muhammad Yusuf*, imamo edukita en Sauda Arabujo kaj mortinta en 2009, disvolviĝis post la perforta subpremo de la armeo*. En marto 2015, ĝi fariĝis, sub la direkto de s-ro Abubakar Shekau, krima kaj terorisma milico aliĝinta al la OIŜ kaj foje ĝuanta la komplican helpon de armeaj altranguloj. Ĝi rekrutigas en analfabeta proletaro, kie oni pretas meti bombon por 50 eŭroj. Boko Haram havas kiel agadkampon la Borno-ŝtaton en Niĝerio, la orienton de Niĝero, la nordon de Kameruno kaj la okcidentan parton de Ĉado. Oni taksas la nombron de ties viktimoj depost 2009 je 17 000.
Ĝihadismo etendiĝas per ludo de rivaleco. Geografie dismetitaj milicoj (ekzemple, la katiba*), kiuj alfrontas unu la alian por regadi la fikomercojn kaj varbi membrojn. Aliĝintaj al tegmentaj ĉefmilicoj, ili agas pere de provizoraj aliancoj kaj scipovas profiti el la tralasemo de la landlimoj kiel de la malforteco de la politikaj povoj, la sekretaj servoj kaj sekurecaj servoj. Oni tamen notas, se ne ĝeneralan ĝihadon, almenaŭ kreskantajn vasaliĝojn, ĉu al la OIŜ — Boko Haram, la Mujao, Ansar Beit Al-Maqdis en Sinajo, Majilis Choura Chabab A l-Islam en Libio, frakcioj de Al-Chabab en Somalio-, ĉu al Al-Kaido — somalia Al-Chabab, fulana Fronto de Liberigo de la Macina (FLM) en Malio, Ansar Dine. Al-Mourabitoune, rezulto de la fandiĝo de la Mujao kaj la “Subskribintoj de la sango” — grupo kreita en 2012 de s-ro Belmokhtar-, alianciĝis kun Al-Kaido, eĉ se kelkaj grupoj vasaliĝis al la OIŜ. Apriore, tiuj sintenoj ja similas al la adopto de kvalitomarko aŭ franĉizo-kontrakto. La financadoj kaj la loĝistikaj ligoj kun la ĉefmilico ne estas pruvitaj.
La sahel-sahara arko montriĝas favora tereno por la disvolviĝo de tiuj movadoj, ĉar ĝi suferas samtempe plurajn malfortecojn: la demografia kreskego, la klimata malfavoreco, manko de perspektivoj por la urba subproletaro kaj la junuloj en la forlasitaj kamparaj zonoj, la pezo de la kontrabando pri armiloj kaj drogoj en neregataj teritorioj, la kontestado de la establitaj regantoj kaj la ĝeneraligita korupto, la foresto aŭ senpoveco de la polico kaj la misfunkciado de la armeoj*, la malforteco de ŝtatoj alfrontitaj, tiam aŭ iam en sia historio, al planoj de strukturaj alĝustigoj kaj nekapablaj plenumi siajn reĝajn funkciojn.
En la nordo de Niĝerio, relative forlasita en la disdivido de la petrol-rento, la prezidanto Muhammadu Buhari, mem devenanta el tiu parto de la lando, montriĝas pli aktiva ol sia antaŭulo Goodluck Jonathan: elektita en marto 2015, li luktas kontraŭ korupto kaj disvolvas regionan kunlaboradon. Tamen, koluzio inter kelkaj politikaj respondeculoj aŭ la armeo kaj la ĝihadismaj grupoj ne tute malaperis kaj perforto pludaŭras. En Malio, la registaro de la prezidanto Amadou Toumani Touré (2002-2012) estis relative tolerinta la fikomercojn kaj aktivaĵojn de la ĝihadistoj dum ili restis lokitaj en la nordo de la lando. En Burkina Faso, la eksa ŝtatestro Blaise Compaoré (1987-2014), kiu ekigis aŭ nutris incendiojn por ilin estingi poste kiel internacia mediacianto, estis implicite kontraktinta pakton pri neagreso kun kelkaj ĉefoj. Li tiel volonte ludis peranto-rolon por liberigo de ostaĝoj. En 2015, la malfondo de la regimento de la prezidenta sekureco, “ŝtato ene de la ŝtato” gvidita de la efemera puĉisto Gilbert Diendéré, kaj la restrukturado de la sekretaj informservoj kontribuis igi la landon pli vundebla rilate al atencoj.
Plurjarcenta, la afrika islamo estas dominata de sunaismo, malikismo kaj sufiismo, kun kunfrataroj ofte sinkretismaj. Ĝi ĉiam suferis influon de rigorisma islamo — veninta el Sudano aŭ de Proksim-Oriento-, eĉ foje mortiga, kiel estas takfirismo. En kunteksto de malapero de la grandaj ideologioj (naciismo, socialismo, tutarabismo, tutafrikanismo), oni hodiaŭ spertas radikaliĝon de islamo, aŭ “islamiĝon de la radikaleco”, laŭ la esprimo de la politikologo Olivier Roy, apogita sur takfirismo.
La rekrutado de la ĝihadismaj milicoj tamen ne estas homogena sur la religia aŭ etna kampoj. Tiel Boko Haram, dominata de la etno kanuri, tamen enhavas ankaŭ haŭsojn kaj fulanojn, kaj rekrutigas kristanojn. La logecon de la ĝihadismaj movadoj al multaj junuloj oni povas klarigi per la volo elfuĝi koruptitan mondon, lukti por “purigo”, esprimi sian rifuzon de la sociaj kaj politikaj humiligoj.
La financado de la milicoj restas centra demando: regado de la riĉofontoj, de la fikomerco, elpagigo de la loĝantaroj, prirabado, monpostulo por la ostaĝoj, donacado, patroneco de potenculoj aŭ grupoj, koruptado de politikuloj aŭ armeanoj... ĝi estas mem faktoro de dislokigo de perforto.
La armitaj konflktoj, kiuj trairas Sahelon laŭ vasta senco resendas cetere al la longdaŭra historio: landlimoj neniam vere legitimigitaj post ties internacia agnosko okaze de la malkoloniigoj; cikatroj de la historio, kelkfoje datumantaj de antaŭ la koloniado. Boko Haram tiel referencas al la kaliflando de Sokoto aŭ al Kanem-Bornou*, kaj la FLM al la fulana imperio de Macina, tio estas al “ĝihadismaj ŝtatoj” de la 19-a jarcento, kies riĉeco estis bazita sur la komerco de sklavoj kaj kiuj estis detruitaj laŭ la peto de aliaj ŝtatoj — ekzemple la haŭsoj — fare de eŭropaj koloniantoj.
Se la okcidentaj grandaj landoj ja ludis kun fajro, la arabaj potenculoj ankaŭ kontribuis krei la aktualan situacion: financado de moskeoj kaj koranaj lernejoj fare de la saudaj fondusoj aŭ la asocioj de Kataro aŭ aliaj Golfo-landoj, ligiloj inter Maroko kaj la MNLA, eblaj ligoj inter la alĝeriaj sekretaj servoj kaj la ĉefoj de AKIM*, konflikto inter Alĝerio kaj Maroko pri Okcidenta Saharo, kontaĝo de la militoj de Irako, Libio kaj Sirio, ktp.
La afrikaj landoj estas evidente la unuaj viktimoj de la armita perforto. Terorismo kondukas plifortigi aŭtoritatemajn reĝimojn kaj arbitracii favore al sekureco malavantaĝe al la produktivaj investoj. Ĝi ekfunkciigas kaptilan sinsekvon de perforto, de malriĉeco kaj marĝenigo, ruinigante la ekonomiajn perspektivojn kaj kreante nealireblajn aŭ forlasitajn zonojn. La atencoj kreas malamon kaj disvastigas timon kaj izoliĝon. Ili detruas la maldikan ekonomian teksaĵon ekzistantan, kreas zonojn forlasitajn de la turistoj, investistoj aŭ homhelpaj organizaĵoj. La konfliktoj nur pligrandigas la nombrojn de delokitoj, rifuĝantoj kaj migrantoj luktantaj kontraŭ la mafioj. Same kiel incendioj, la streĉoj povas disvastiĝi tre rapide. La du plej minacataj landoj en februaro 2016 estis Ebur-Bordo kaj Senegalo, kie konstateblas la kreskado de salafismo fronte al la tradiciaj kunfrataroj kaj la engaĝiĝo de nombro — malfacile taksebla — de junaj senegalanoj sine de la OIŜ en Sirio. Rimedoj celantaj plifortigi la sekurecon de la infrastrukturoj, publikaj kaj turismaj, estas kreitaj kaj adoptitaj en tiuj du ŝtatoj historie ligitaj al Francujo.
Tre dividita, la Eŭropa Unio restas larĝskale forestanta el la armeaj operacioj kaj el la helpo-provizo al la malfortigitaj regionoj. Nur la apogo al la necentralizitaj agadoj en la vundeblaj zonoj tamen ebligus trakti la profundajn kaŭzojn de terorismo. Afriko estas gravega temo por Eŭropo, ne nur pro siaj merkatoj kaj riĉofontoj, sed ankaŭ pro la sekurecaj, hommediaj, demografiaj riskoj, kiuj prioritate koncernas Sahelon. La “internacia komunumo” devus ekzemple financi la salajrojn kaj la ekipaĵojn ebligantajn la konstruon de afrikaj naciaj aŭ regionaj armeoj kaj la ekipaĵojn necesajn por la sekretaj servoj. Krom la fakto, ke la kostoj estas dekono de tiuj por eksterlandaj armeoj, veras, ke nur lokaj armeoj kapablas certigi sekurecon longdaŭran.
Monsendado de la migruloj, privataj investoj, suverenaj fondusoj, publika helpo al disvolvado: la eleksteraj financadoj kreskas, sed ili emas koncentriĝi sur la “utila Afriko” kaj la sekuraj zonoj. La mapo de la franca helpo por disvolviĝo, same kiel tiu de la subtenoj al agrokulturo konfirmas tiun malbonan disdividon. Sed la prioritato devus esti respondi al la aspiroj de la junuloj, de la kamparaj kaj urbaj zonoj, kies nombro pli ol duobliĝos en Sahelo ĝis 2050. Tiu reorientiĝo implicas prioritate la rekonstruadon de la “reĝaj funkcioj” de la ŝtatoj kaj la kreadon de ekonomia teksaĵo generanta dungojn.
Philippe HUGON