Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La ercoj uzataj por la fabrikado de poŝtelefonoj estas ofte eltirataj el la tero sen respekto al la plej elementaj socialaj rajtoj, aparte en centra Afriko. Sen kalkuli la damaĝojn al la hommedio. Entrepreno do provis krei “justan telefonon”. Sed ĝi stumblas, interalie, sur la nigra merkato kaj la mankoj de la kvalita priatestado.
KUN 1,4 miliardoj da fabrikitaj aparatoj en 2015*, la smartphone (“lerta telefono”) estas lumiga simbolo de la tutmondigita ekonomio, resumita sur la dorso de ĉiu iPhone per tiu formulo: “Projektita en Kalifornio, kunmetita en Ĉinujo.” La du ĉefaj markoj, Apple (231 milionoj da aparatoj en 2015) kaj ĝia sudkorea rivalo Samsung (324 milionoj)*, furioze konkuras.
Tio rezultigas malbonegajn laborkondiĉojn en la aziaj kunmetaj fabrikoj, prilumitajn de pluraj ondoj de sinmortigoj ĉe Foxconn, unu el la ĉefaj ĉinaj subkontraktantoj. En aŭgusto 2015, Samsung estis devigata krei fonduson kun 78 milionoj da eŭroj por monkompensoj al la dungitoj de siaj fabrikoj, ĉe kiuj estis diagnozitaj pli ol 200 kazoj de leŭkemio*. Siavice akuzita laborigi infanojn*, la tria produktanto, Huawei, devis fermi fabrikon en 2014. Krome, pli ol trideko da ercoj, venantaj el pluraj kontinentoj estas en la fabrikprocezo de la lertaj telefonoj. Tiuj ercoj estas elŝiritaj el la terprofundo senrespekte al la sociala aŭ media efiko de tiu eltirado, kiu ankaŭ vivigas armitajn konfliktojn, kiel en la Demokratia Respubliko Kongo (DRK).
Ĉu do produkti poŝtelefonon respektante la homojn kaj la medion estas utopio, aŭ eĉ malebla misio? La nederlanda sociala entrepreno Fairphone decidis akcepti la defion. De la printempo 2013, ĝi vendis sesdek ekzemplerojn de tio, kion ĝi prezentas kiel “etikan telefonon”. En la somero 2015, ĝi lanĉis la Fairphone-2, da kio ĝi esperas vendi cent mil ekzemplerojn jare. Ĝiaj argumentoj estas: la ercoj uzataj ne financas la milicojn de la DRK; la kunmetado okazas en ĉinaj fabrikoj, kie inspektadoj ebligas atesti decajn laborkondiĉojn, kaj kies laboristoj ĝuas asekurfonduson por garantii ilin kontraŭ la riskoj de la vivo: malsano, vundado, nekapablo labori kaj morto. La plano de la telefono ankaŭ ebligas plilongigi ĝian vivciklon kaj redukti ĝian primedian malutilon, igante la vicpecojn facile alireblaj kaj anstataŭigeblaj de la uzantoj. Uzanta tiom kiom eble recikligitajn plaston kaj kupron, Fairphone starigis savkolektadan organizon por siaj aparatoj en Eŭropo kaj recikligan programon de telefonoj en Ganao.
La entrepreno ne kalkulas pri investistoj sed pri la konsumantoj, petataj tra partopren-financa kampanjo ĉe Interreto, kiu ebligis kolekti preskaŭ 7 milionojn da eŭroj ene de kelkaj semajnoj. Ankaŭ la dua modelo naskiĝis danke al sistemo de antaŭmendoj: la aĉetontoj konsentis elpagi 525 eŭrojn por ne jam fabrikita aparato, kiun oni liveris al ili nur plurajn monatojn poste.
LA LANĈO de tiuj du telefonoj, kies aldonvaloro ne estis nur teknologia, estigis belan entuziasmon en la amaskomunikiloj, ĉiam pretaj saluti la “etikajn” kaj “justajn” iniciatojn, malgraŭ la multaj limoj de tiu nova produkto-maniero*. “La Fairphone estas ankoraŭ malproksima de vera justeco”, tamen rekonas la produktanto mem. La ambicio, pli modesta, estas “konstrui movadon favoran al pli justa elektronika industrio”, tamen konsciante, ke la vojo estos malfacila kaj kaptiloplena. Kiel rakontas s-ro Bas Van Abel — renkontita ĉe la sidejo de sia societo, sur la tria etaĝo de malnova industria konstruaĵo en la haveno de Amsterdamo-, por eklabori en DRK, Fairphone devis destini siajn unuajn elspezojn... por la koruptado de lokaj ŝtatfunkciuloj: temis pri akiri el la respondecaj agentoj de la minejoj la rajton filmi.
Poste oni alfrontis alian realaĵon, pri kiu atestas filmeto farita de la teamo en 2011 en la Katango-regiono, en la sudo de Kongo: la mineja sektoro estas ĉefe metiista, kaj eĉ familia; junaj infanoj laboras tie kun siaj gepatroj. Cetere, por trovi stanon stampitan “ne milit-makulita”, Fairphone aliĝis al konsorcio de industriistoj, neregistaraj organizaĵoj (NRO) kaj aliaj lokaj kaj internaciaj agantoj. Ili uzas sistemon de atestado enhavantan specifan pakad- kaj etiketad-manieron*. Lanĉita post rekomendoj de la fakul-grupo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), tiu programo fariĝis nemalhavebla post la adopto, fare de la usona Kongreso, de la Dodd-Frank-leĝo, en julio 2010. Celanta enkadrigi la praktikojn de Wall Street, la dispono 1502 de tiu teksto devigas la kompaniojn kvotitajn en Usono certiĝi, ke ili ne uzas ercojn financantajn armitajn grupojn en DRK. Problemo: La atesto-procezo de minejoj estas apenaŭ komenciĝanta. Kaj kvin jarojn poste, nur kelkaj dekoj da ejoj povas laŭleĝe vendi stanon. Pro singardemo kaj por ne sin embarasi, multaj gigantaj entreprenoj de la elektronika industrio ĉesis provizi sin surloke, kreante faktan embargon sur la “tri T” — stano (tin en la angla), tantalo kaj volframo (ankaŭ nomata tungsteno) — kiu tute malordigas la minejan sektoron, de kiu dependas ok ĝis dek milionoj da homoj.
Du doktoriĝantoj, Christoph Vogel, de la Zuriko-universitato, kaj Ben Radley, de la International Institute of Social Studies (Internacia Instituto de Sociaj Studoj) de Hago, iris en 2013 kaj 2014 en la kvar plej bone administratajn zonojn. Ili trovis tie “katastrofan ekonomian situacion*”: malaltiĝo aŭ stagnado de la prezoj kaj kromaj kostoj por la ministoj, dum la nigra merkato ege kreskis. Eĉ pli malbone, la vasteco de la teritorio kaj la granda moveblo de la armitaj grupoj ebligas, ke priatestita minejo povas pasi sub ilia regado aŭ sub tiu de iliaj civilaj komplicoj. Multaj ministoj devis reiri al sia kamparana aktivaĵo, meze sesone malpli enspeziga. Aliaj engaĝiĝis en la milicoj.
Grupo de 70 universitatanoj, reprezentantoj de NROj kaj aliaj kongaj kaj internaciaj fakuloj publike mallaŭdis tiun situacion en malferma letero publikigita en septembro 2014: “La ercoj nutras la konfliktojn, sed ne estas ties kaŭzo ( ...). La luktoj por la povo je regiona kaj nacia niveloj, la demandoj pri aliro al la agroj, pri identeco kaj civitaneco, estas multe pli gravaj strukturaj faktoroj kondukantaj al la konfliktoj”, ili skribas, antaŭ ol postuli pli seriozan aŭskultadon al la lokaj agantoj. Eĉ se, “oni progresis kaj atingis iom pli etikajn produktojn, tamen nenio realiĝis por plibonigi la vivkondiĉojn de la Konganoj”, bedaŭras tiuj fakuloj, inter kiuj la doktoriĝantoj Vogel kaj Radley, kiuj timas, ke la “justa komerco” estos uzata kiel kaŝilo de novkoloniismo en la oriento de Kongo. “Estas vero en tiuj vortoj, sincere agnoskas s-ro Van Abel. La iniciatoj por la atestado ne kontribuis al la evoluado de la lokaj komunumoj kiel ni esperis. Sed ili ebligis la refunkciadon de la interŝanĝoj kaj estas esencaj por redoni fidon al la aĉetantoj rilate al la DRK.” La entrepreno parolas pri tiuj malfacilaĵoj sur sia retejo, petante de la kritikantoj iom da pacienco. “Necesos poste pritrakti la infanan laboron. Ni ambicias ĉiam fari pli bone.”
Post la atestitaj stano kaj tantalo, la firmao selektis respondecajn minejojn por volframo en Ruando kaj deziras uzi oron venintan el justa komerco en Peruo kaj Kolombio. Sed plej malfacile restas penetri la or-merkaton en Ĉinujo, klarigas al ni s-ro Van Abel, kiu revenas el vojaĝo renkonte al sia nova laborprovizanto: Hi-P International. Por garantii fabrikadon de siaj aparatoj en kontentigaj kondiĉoj, la entrepreno regule taskas dungitojn. Ĝi ankaŭ mandatis ĉinan organizaĵon pri kontrolprocezo kaj konsilo, kiu realigas socialan bilancon ĉe la fabrikanto, kiun ĝi poste rete publikigas. En la Hi-P-fabriko de Suzhou (Jiangsu-provinco) oni tiel signalis problemojn pri sekureco, pri uzo de granda nombro da portempaj laboristoj (61% de la tuto) kaj ĉefe pri semajna labordaŭro: “En julio 2014, iuj laboristoj laboris ĝis sepdek sep horojn semajne kaj ĝis dudek ok tagojn sinsekve*”, konstatas raporto de la procedur-kontrola societo. Laŭ Fairphone, Hi-P engaĝiĝis limigi la uzon de portempaj laboristoj kaj ne transpasi sesdek labor-horojn semajne. Tamen, precizigas s-ro Van Abel, “Se oni tro reduktas la labortempon, la laboristoj gajnos malpli da mono kaj riskas foriri. La kromhoroj estas grava parto de ilia salajro; necesas trovi formon de mona kompenso.”.
Danke al konsiloj de la germana sindikato IG Metal kaj de esplor-organismo specialigita pri la transnaciaj societoj, SOMO*, naskiĝis la ideo pri fonduso por garantii la laboristojn kontraŭ la riskoj de la vivo (malsano, nekapablo labori, morto). Tia fonduso celas plibonigi la ĉiutagan vivon de la laboristoj kaj provizi al ili novan organon de reprezentado ene de ilia entrepreno. Nutrata per 5 dolaroj por ĉiu vendita aparato, tiu fonduso kolektis 300 000 dolarojn (272 000 eŭroj) kun la unua versio de la lerta telefono, kaj tiu sumo profitis al la kvincent ĝis naŭcent laboristoj (laŭ la mendokajero) de la tiama subkontraktanto, Guohong. Ĝi ĉefe estis disdonita laŭ formo de premioj (meze 90 kromaj eŭroj monate). Ĝi ankaŭ ebligis aldoni fruktojn ĉe la fabrika restoracio aŭ organizi festojn aŭ eksterajn amuzaĵojn. Sed, ĉar Fairphone ŝanĝas sian fabrikanton por la nova aparato, tiu fonduso de nun estos uzata, ĉe Guohong, kiel komunik-kanalo, ejo de dialogo inter la laboristoj kaj ilia estraro. Fairphone estas nun stariganta tian fonduson ene de la kunmeta fabriko Hi-P de Shenzou (Hebei-provinco) profite al la tuta laboristaro, tio estas proksimume tri mil salajruloj.
Kial la entrepreno nomis sian telefonon “Fairphone” se ĝi ne respondas al la kriterioj de la justa komerco (fair trade)? Ĉu tio ne estas trompo? S-ro Van Abel respondas per dubsenca duonŝerco: “Tiu nomo ne diras tion, kio ni estas, sed tion, kio ni volas esti.” Por esti komprenata li revenas al la origino de la projekto: kampanjo pri la ercoj venantaj el militzonoj, lanĉita en 2010 kun la NRO Action Aid, kiam li estris la Waag Society, nederlandan fondaĵon por artoj, sciencoj kaj teknikaroj. “Ni ne volis kutiman mobiliziĝon de la NRO. Ĉar mi estas elektronikisto, mi pensis, ke fabriki telefonon povas esti bona maniero malkaŝi la problemojn, kiuj kaŝiĝas en ĝia provizo-ĉeno.”
Serĉinte dum du jaroj stano-minejon “ne makulitan de milito” en la DRK, kaj poste ĉinan fabrikon pretan iom altigi siajn socialajn normojn, Fairphone ŝanĝas sian statuson kaj fariĝas sociala entrepreno en 2013. La demando pri la nomo estigas tiam internajn debatojn: “Ni volis uzi la vorton “fair” por ke homoj sin demandu kion vere signifas tiu nocio. Tio povas ankaŭ konduki tiujn, kiuj posedas iPhone- aŭ Samsung-poŝtelefonon demandi sin pri sia socia kaj primedia respondeco.” El tio fontas la travidebleco de la societo, kiu publikigas sur sia retejo liston de siaj provizantoj, la disdividon de siaj fabrik-kostoj kaj la socialajn bilancojn de siaj laborliverantoj, sen provi kaŝi la negativajn aspektojn.
Kiam Fairphone lanĉis sian kampanjon por partoprena financado, la strategio de komunikado celis meti sin “en vundebla pozicio”. “Ĉiufoje kiam oni kritikis nin — kaj ja okazis-, ni volonte akceptis tiujn kritikojn”, rakontas la ĝenerala direktoro, kiu eĉ mem vokis germanajn kaj nederlandajn gazetojn por rakonti la necesan korupton por filmi en la minejoj. Imagita kiel “rakonta proceduro provizanta efikan metaforon por la komplekseco de provizad-ĉeno”, la Fairphone kondukas onin pridemandi la praktikojn de la tuta provizo-ĉeno. Ĉar, se tiu aparato estas ankoraŭ malproksima de justa produkto, kion diri pri la aliaj? Kiam oni realigas komparan teston, ĝi larĝe superas la Galaxy S4 de Samsung, la unuan atestitan “ekologie kaj sociale respondeca” de la sveda organizaĵo TCO Development, kiu estas apenaŭ pli bona ol neatestita telefono.
La agantoj de justa komerco rigardas tiun novan produkton favore. S-ino Emilie Durochat, kunordigantino de la Platformo por justa komerco, salutas “ilon por denunci la laborkondiĉojn”. “Kun tiu sola telefono, oni povas paroli pri multaj temoj”, konstatas s-ino Dominique Royet, direktorino de Max Havelaar Francujo, kiu vidas en tio “paŝon al daŭra progreso. Per tio, Fairphone aliĝas al la spirito de justa komerco, naskita por evoluigi la regulojn de la monda komerco”.
Kun vendoj pasintaj de 0 al 16 milionoj da eŭroj ene de unu jaro kaj duono — kaj profito tute reinvestita-, Fairphone ricevis la titolon “la plej prospera teknologia ekfirmao” fare de la reta faka eldonejo The Next Web*. Jen mesaĝo adresita al la sektoro: ekzistas aspiro de la konsumantoj al pli etikaj produktoj.
Emmanuel RAOUL