Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La sorto de la Proksim-Oriento decidiĝas (ankaŭ) en Opelika

LA DEMANDO de la rilatoj kun Israelo ne ĉesas reaperi dum la respublikanaj praelektoj, eĉ kiam la elekto okazas en suda ŝtato, kie la nombro de judaj elektantoj estas tre eta. Dum longa tempo tiu rito koncernis nur la demokratajn praelektojn, precipe tiujn de Novjorko (aparte en 1980, 1984, 1988 ktp). Unu el la kandidatoj, kaj eĉ pluraj, postulis la translokadon de la usona ambasadejo en Israelo el Tel-Avivo al Jerusalemo (kio signifus agnoski la suverenecon de la israela registaro super la tuta Sankta Urbo). Post la fino de la novjorka praelekto la prezidantoj lasis la ambasadon en la sama loko. Kaj alia kandidato rekomencis kvar jarojn poste.*

* Vd “Le poids du lobby pro-israélien aux États-Unis” kaj “Aux États-Unis, M.Ariel Sharon n’ a que des amis”, [“La pezo de la por-israela premgrupo en Usono”; “En Usono, s-ro Ariel Ŝaron havas nur amikojn”], Le Monde diplomatique, respektive de aŭgusto 1989 kaj julio 2003.

Ĉi-foje temas do pri respublikanoj. Kelkajn tagojn antaŭ la elekto en Iovo, la kandidato Ted Cruz promesis ke, se li estus elektita prezidanto, li translokus “jam la unuan tagon” la faman ambasadejon. Iovo havas tamen nur proksimume 0,2 elcentojn da judoj. Sed la evangeliaj eklezioj estas tie fortaj ...

En la sudo de Usono ili estas ankoraŭ pli. La 2-an de marto, en la First Baptist Church de Opelika, en Alabamo, la graveco evidentas, por la paroĥanoj, de Israelo, de Jerusalemo, de la palestinanoj. Oni ne vere sekvas la eventojn de la regiono. La kredo — ne la lastatempa historio, nek la politiko — decidas pri la takso kaj pri la voĉdono.

Ni renkontas s-inon Sara-Jane Tatum fine de la ĉiusemajna kunveno de ŝia diskutgrupo pri la biblio; kvardeko da virinoj partoprenis, inter ili du nigrulinoj. S-ino Tatum apartenas al asocio, la International Christian Embassy Jerusalem (ICEJ). Ŝi resumas ties mision: “Ni apogas Israelon en la kredo ke la eterna ĉefurbo de la ŝtato estas Jerusalemo.” Cetere ŝi ĵus vizitis ĝin por “studvojaĝo” (teaching tour) rekomendita de ŝia pastro. En la programo: la Knesset, renkontiĝo kun du membroj de la Likud (la partio de la ĉefministro Benjamin Netanjahu), partopreno en bankedo de plurcentoj da por-israelaj kristanoj en la hotelo Waldorf Astoria. “La usona ambasadoro intervenis, ankaŭ kristana arabo kiu subtenas Israelon.” S-ino Tatum vizitis ankaŭ la muzeon pri la holokaŭsto. Sed ne Jeriĥon ne Betlehemon (lokoj tamen trempitaj de kristana graveco), nek ian ajn lokon regatan de la Palestina Instanco estis en ŝia programo.

Ŝia asocio kolektas monon “por ke la judoj povu forlasi Francujon, Ukrainujon, kaj iri al Israelo”: “Mi aŭdis diri, ke la francaj judoj estas persekutataj.” La studado de la biblio “instruis la gravecon de Israelo en [ŝia] kredo kaj en la kono de tio kio okazos”. Bazante sin sur la sanktaj skriboj, kaj ĉefe sur la Malnova Testamento, ŝi opinias ke, en unua etapo, la tuta Palestino devas reveni al Israelo.* Tio signifas, ke ŝi aprezas la politikon de koloniigo praktikata de la registaro de s-ro Netanjahu kaj ke ŝi subtenas ĝin. “Iun tagon, ni ne scias kiam, klarigas ŝi, Dio protektos Israelon. Li decidis, ke Jerusalemo estos la centro de la mondo. Ĝuste tien Jesuo Kristo revenos, sur la monton de la olivarboj. Dio faris interkonsenton kun la juda popolo. Tiu interkonsento ne povas esti anstataŭigata, nek modifata nek ŝanĝata. Pro ilia malobeo Dio ekzilis la judojn. Sed la tero estas ilia.”

* S-ino Tatum donis al ni la verkon de la sudafrika pastro Malcolm Hedding: Understanding Israel (Zion Gate International, Oklahoma City), kiu detaligas sian teologion pri ĉiuj ĉi punktoj. Vd ankaŭ Ibrahim Warde: “Paco ne eblas antaŭ la alveno de la Mesio”, Le Monde diplomatique, septembro 2002.

Atendante la Apokalipson kaj la revenon de la Mesio*, kian sorton ŝi vidas por la palestinanoj, el kiuj malplimulto estas kristanoj, se ili ne deziras vivi en juda ŝtato? “La aliaj arabaj landoj devas akcepti ilin ĉe si. En 1967, Dio protektis Israelon, Israelo venkis.” Punkto fino. Tamen, la venkitoj ne havas kialon por plendi: “Israelo faras ĉion por doni laboron al la palestinanoj, por ke ili povu vivi en paco. Tiuj volas pli. Se ili ne estas feliĉaj, ili iru aliloken.”

* Vd pri tiu plej malnova libro de la Nova Testamento Frederiko Engelso: La libro de revelacio (La apokalipso de Johano). Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2014, 111 paĝoj, ISBN 978-2-918300-97-7 (= MAS-libroj n-ro 101). -vl

S-ino Deborah Jones, kiu ĵus gvidis la diskutgrupon pri la biblio, dufoje vojaĝis al Israelo, laste antaŭ ok jaroj. Ŝi aliĝas al nia diskuto. Ankaŭ ŝi pensas, ke “la israelanoj per siaj tutaj fortoj provas helpi la palestinanojn. Ties malamo kontraŭ la judoj estas tiom forta, ke ili rezistas al tiu helpo”. Parolante pri la kristanaj palestinanoj, ties postulo je suvereneco faras ilin preskaŭ herezuloj: “Estas granda diferenco inter nomi sin kristano kaj esti tia. Ili tiom abomenas Israelon, ke ili ne vere akceptas la Kriston kiel Sinjoron. Dio donis la teron al Israelo, li ne permesos ke ĝi estu denove dividita. Kaj la regulo de nia kredo estas honori tiun engaĝiĝon.”

Tutcerte, finas la du paroĥaninoj, la paco estus bona afero. “Sed la palestinanoj ne volas ĝin. Ili volas la teron.” S-ino Tatum aldonas: “Kaj ili volas la morton de la judoj.”

Serge HALIMI.