Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Disŝiroj ĉirkaŭ la siria reĝimo

Kial Magrebo subtenas Baŝar Al-Asad

TUNIZO, merkrede la 2-an de marto. Kunveninta sub la “alta patroneco” de la prezidanto Béji Caïd Essebsi, la Konsilio de la arabaj ministroj pri internaj aferoj adoptas tekston, kiu kondamnas la “terorismajn praktikojn kaj agojn” de la Hizbulaho, akuzata pri provo “malstabiligi kelkajn arabajn landojn”. Tiu fronta akuzo rezultas el forta premo de la reprezentantoj de la ses monarĥioj de la Konsilio de kooperado de la Golfo (KKG), kiuj jam adoptis similan tekston la saman tagon. Ili intencas publike mallaŭdi la armean subtenon de la libana partio al la reĝimo de s-ro Baŝar Al-Asad kaj izoli ĝin sur la diplomatia kampo.

En Tunizio same kiel en Alĝerio kaj Maroko, la disaŭdigo de tiu komuniko kaŭzas tujan proteston sur la sociaj retoj. En tiu regiono de la araba mondo kie forte dominas sunaismo, la Hizbulaho, kvankam ŝijaisma, restas tre populara depost sia milito kontraŭ la israela armeo, en 2006 (vdL’aura de la résistance à Israël). “Ni nun devas kuŝiĝi antaŭ la reĝetoj de la Golfo. Kie estas la fiereco de la magrebanoj? Ĉu ni estas la servistoj de la vahabismanoj? Ke ni estas sunaistoj, tio ne estas sufiĉa kialo, ke ni obeu ilin!”, koleras retano. “Ne la Hizbulaho, sed ja Daesh [araba akronimo de la Organizaĵo de la Islama Ŝtato, OIŜ] devas esti taksata terorisma. Ties batalantoj estas herooj!”, martelas alia. La 11-a de marto, la araba Ligo* kunveninta en Kairo, decidas klasigi la Hizbulahon kiel “terorisman grupon” kaj estigas similan protestadon.

* Kreita en 1945, la Ligo de la arabaj ŝtatoj arigas hodiaŭ 22 landojn, kun organizaĵo laŭ la modelo de la Unuiĝintaj Nacioj.

Male al la redukta kliŝo, laŭ kiu forta fendolinio ekzistas nun inter la du ĉefaj branĉoj de islamo, multaj magrebanoj restas malmulte sentemaj je la konfesia logiko. “Ili havas unue politikan komprenon de la siriaj eventoj, kaj vidas en tiu partio la lastan bastionon de rezisto kontraŭ Israelo aparte, kaj kontraŭ la okcidenta imperiismo ĝenerale”, klarigas la alĝeria ĉefartikolisto kaj eseisto Mohamed Saadoune.

La 3-an de marto, sekvante la anonimulojn, kiuj esprimas sian malaprobon sur la sociaj retoj, multaj tuniziaj gravuloj mallaŭdas sian registaron, kiun ili akuzas pro la subskribo de la komuniko sen iaj ajn rezervoj. La nacia ordeno de la tuniziaj advokatoj, multaj maldekstraj partioj kaj eĉ personoj proksimaj de la prezidanto Essebsi kritikas tion, kion ili kvalifikas “rezigno” kaj “konformiĝo al la pozicioj de Sauda Arabujo”. La vesperon mem de la komuniko-adopto, la tunizia ĝenerala Unio de la laboro (UGTT), la sindikato kunricevinto de la Nobel-pac-premio en 2015, publike kaj severe mallaŭdas “strangan decidon (...) prenatan kadre de ofensivo direktata de eksterlandaj kaj regionaj fortoj por dividi la araban nacion (...) profite al sionistaj kaj reakciaj fortoj”. Ekde tiam, la registaro klopodas urĝan retroiron, asertante, ke la subskribita teksto “ne havas trudefikon” kaj ke temas pri simpla “teknika decido”. Ellasoj de plimalpli sekretaj informoj en la loka gazetaro komprenigas, ke Tunizio ne povis malplaĉi al partneroj de la Golfo, kapablaj helpi ĝin solvi siajn ekonomiajn kaj financajn malfacilaĵojn. Tiu pravigo estos ripetita post la decido de la araba Ligo.

SIAFLANKE, la alĝeriaj regantoj rapide memorigas, ke ilia lando ne estas ligita de tiu komuniko kaj ke ilia pozicio estas “konservi striktan neintervenon en la internaj aferoj de fratolando”. Alivorte, Alĝero nepre ne kondamnu la Hizbulahon, nek diktu al la libana registaro kiel ĝi kondutu al ĝi. En Maroko, la registaro restas tre modesta kaj diskreta ĝis la tempesto finiĝos. Ne la unuan fojon ĝi devas travivi meze de du neakordigeblaj logikoj. Unuflanke, Rabato estas proksima aliancano de Sauda Arabujo, kiel atestas ĝia partopreno en la milita interveno lanĉita en marto 2015 kontraŭ la Houtistoj en Jemeno* aŭ ankoraŭ en la “kontraŭterorisma islama armea alianco” starigita de Rijado en decembro 2015. Aliflanke, la marokaj gvidantoj devas konsideri la publikan opinion, kiu ne tro ŝatas la golfajn monarĥiojn. “Koncerne la Hizbulahon, la manovra marĝeno estas mallarĝa, sed ekzistas, klarigas maroka diplomato, kiu postulas anonimecon. Oni povas akceptigi la ideon, ke tiu partio meritas sankcion ĉar ĝi agas en konflikto, kiu devus koncerni nur la sirianojn. Sed evidentas, ke estos pli malfacile konvinki niajn kuncivitanojn pri la legitimeco de armea agado kontraŭ Baŝar Al-Asad.”

* Vd Laurent Bonnefoy, “Unujara milito por nenio en Jemeno”, Le Monde diplomatique en esperanto, marto 2016.

Tra la kondamno de la Hizbulaho, la vahabita reĝlando kaj ties aliancanoj volas atingi plenan izolado de la siria reĝimo. Jen strategio, kiun pluraj landoj rifuzas. Libano kaj Irako esprimas “rezervojn” kaj Alĝerio “rimarkojn” pri la decido de la araba Ligo klasigi kiel “teroriston” la libanan movadon. En Egiptujo, la prezidanto Abdel Fatah Al-Sisi rifuzas milite batali kontraŭ reĝimo, kiu luktas kontraŭ la islama Frataro, tiu mem, kiun li konsideras sia ĉefa malamiko. En Alĝerio same kiel en Tunizio, la subteno de la publika opinio al s-ro Al-Asad neniam malfortiĝis depost la komenco de la arabaj ribeloj de 2011. Tiu realeco estis kaŝita de la ekzisto de retoj de ĝihadistoj foririntaj por batali kontraŭ la siria reĝimo kaj, pli proksime, aliĝi al la OIŜ. “La konverĝaj punktoj inter la alĝeria registaro kaj granda parto de la publika opinio estas maloftaj, komentas alĝeria eksa alta respondeculo. La milita neinterveno en Libio kaj la rifuzo sin pozicii kontraŭ la reĝimo de Asad kaj liaj aliancanoj estas du el tiuj. Ekzistas interkonsento pri tiuj du demandoj.” Fakte, la plej eta poziciiĝo kontraŭ s-ro Al-Asad — kiu ne nepre egalas subtenon al la ĝihadistaj grupoj kiuj luktas kontraŭ ĝi — garantias severan admonon, kaj eĉ amasinformilan linĉadon.

LA SIRIA POLITIKOLOGO Salam Kawakibi spertis tion. Invitita por prelegi en Alĝerio en 2013, tiu demokrata oponanto troviĝis devigita pravigi siajn poziciojn. “Post mia prelego, lokaj intelektuloj invitis min en sia cirklo. Mi estis devigita klarigi kaj pravigi min. Por ili, esti kontraŭ Asad, estas perfidi la araban aferon kaj helpi samtempe imperiismon kaj islamismon. Tio ne estas izolita fakto. Ĉiufoje kiam mi faras publikan prelegon, la atakoj kaj akuzoj — ke mi estus agento aŭ perfidulo pagita de imperiismaj landoj — multiĝas. En la plej bona kazo, oni konsideras min naivulo.” Nepo de la granda araba pensisto Abd Al-Rahman Al-Kawakibi, tiu esploristo konfesas, ke li antaŭ nelonge sin sentis same riproĉita en Tunizio.

En tiu lando, granda parto de la elito, ĉu maldekstra aŭ proksima al la reganta partio Nidaa Tounès, ne kaŝas ke ĝi preferas s-ron Al-Asad al islamisma reganto, kiu povus anstataŭi lin. La politikisto kaj advokato Chokri Belaïd, murdita en Tunizo la 6-an de februaro 2013, simbolis tiun pozicion hodiaŭ kundividitan same de la ekstrem-maldekstro kiel de la grandburĝaro de la marbordaj urboj. En 2012, la prezidanto Moncef Marzouki estigis viglan polemikon decidante la rompon de diplomatiaj rilatoj kun Sirio. Kvar jarojn poste, lia posteulo, s-ro Essebsi, ne maltrafas okazon deziri ilian restarigon. Tunizo cetere jam instalis konsulon en Damasko en septembro 2015.

En Maroko, la debato estas pli hezita. Parto de la maldekstraj fortoj, inter kiuj la Socialista Unio de la popolaj fortoj (USFP) ne hezitas kondamni s-ron Al-Asad pro la suferoj kiujn li kaŭzas al sia popolo kaj oponas al ĉiu eksterlanda milit-interveno, nome de la respekto al la siria suvereneco. “La facila solvo estus subteni Al-Asad por meti premon al la palaco kaj al la islamisma registaro formita de la Partio de Justo kaj Disvolvado (PJD), pli emaj apogi la ribelon financatan de la Golfo-landoj. Sed ni estas multaj, kiuj rifuzas tion, ĉar Baŝar ne meritas esti defendata”, atestas aktivulo de la USFP, kiu bedaŭras la mankon de “kvietaj naciaj debatoj pri Sirio en Magrebo”.

TRANS LA DISKURSO pri kontraŭ-imperiismo kaj tutarabismo, kiel klarigi, ke reĝimo, kies brutaleco kaj krimoj larĝe kontribuis al la siria dramo, ĝuas tian subtenon en Magrebo? Hasni Abidi, politikologo ĉe la Global Studies Institute de Ĝenevo, vidas por tio du kialojn: “Unue, la siria demokrata opozicio restas neaŭdebla kaj al ĝi mankas gvidaj figuroj. Due, la Okcidento estas kontraŭ Asad, kio naskas legitiman suspekton, se oni konsideras la eŭropan kaj usonan negativan bildon en la regiono.” Aliaj fakuloj ligas tion al vigleco de la komploto-teoriojn, tiel ke la arabaj ribeloj de 2011 estas prezentataj kiel komploto destinita malfortigi la landojn rivalojn de Israelo*.

* Vd. Nicolas Dot-Pouillard, “La crise syrienne déchire les gauches arabes”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2012.

Laŭ Louisa Dris-Aït-Hamadouche, de la fakultato pri politikaj sciencoj de la Alĝera universitato, la subteno de multaj ŝiaj samlandanoj al s-ro Al-Asad estas ŝuldita al la “absoluta rifuzo de la grandega perforto, kies viktimoj estas la siriaj civiluloj, kaj al la konstatita ĉeesto de eksteraj landoj en tiu konflikto. Ĉi tiun pozicion, larĝe neracian, oni povas asimili al posttraŭmata sindromo, kiun la oficiala diskurso kontribuas revigligi por protekti sin de ĉiu kontestado, kiu povus ŝanceli la sistemon”.

Tamen, kiel rimarkas Saadoune, la subteno al s-ro Al-Asad ne estas unuanima: multaj magrebaj islamistoj, ĉu salafistoj, aŭ proksimaj je la islama Frataro, ne hezitas kondamni lin. “Ili estas sentemaj je la sunaismo-ŝijaismo-konflikto, kiun ili provas disvastigi tra la socio. Iliaj diskursoj diabligas same Asad kiel la Hizbulahon aŭ Iranon.” En Tunizio, la solaj aŭdeblaj voĉoj, kiuj kvalifikis la libanan partion “teroristo” venis de Ennahda-partio, dum la maroka PJD ne kaŝas sian abomenon al la siria prezidanto.

Sed la gvidantoj de la islamismaj partioj scias, ke tiu konflikto ne estas populara kaj eĉ riskas forigi iliajn simpatiantojn, ĉiam emaj esti logitaj de la naciismaj aŭ tutarabismaj diskursoj. Komence de la 1990-aj jaroj, en Alĝerio, la eksa Islama Fronto de Savo (IFS) ja spertis tion. Malamika al Saddam Hussein post la invado de Kuvajto en aŭgusto 1990, la estraro de tiu partio rapide ŝanĝis sian pozicion sub la premo de la strato, antaŭ ol sendi volontulojn batali por defendi Irakon kontraŭ la trupoj de la internacia koalicio.

Akram BELKAÏD