Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Disŝiroj ĉirkaŭ la siria reĝimo

La Hizbulaho mastro de la libana ludo

Kun la helpo de la rusaj bombaviadiloj, de la iranaj konsilantoj kaj de la libanaj ŝijaistaj batalantoj, la siria armeo regajnis terenon antaŭ la pafĉesigo de la fino de februaro. Ĉe la unua pozicio por subteni la prezidanton Baŝar Al-Asad, la Hizbulaho gajnis plifortigitan legitimecon kaj pozicion sur la interna kampo. Klasigita “terorista grupo” de la Araba Ligo, ĝi tamen restas tre populara en la magrebaj landoj.

ĈE ĈIU STRATANGULO de Dahieh, la suda suburbo de Bejruto, kaj laŭlonge de la ŝoseoj de la Bekaa-ebenaĵo, en la orienta parto de la lando, la portretoj de soldatoj mortintaj en Sirio estas de nun parto de la pejzaĝo. La Hizbulaho altan prezon pagas pro sia engaĝiĝo en la siria konflikto. Malantaŭ la tablo de la eta butiko, kie ŝi laboras en Roueiss, sude de la libana ĉefurbo, s-ino Farah C.* pie konservas foton de sia fianĉo, mortigita en 2014 en la Ghouta (agrara zono), apud Damasko. “Li batalis dum du semajnoj, kaj revenis por ripozi unu semajnon, antaŭ ol foriri denove, rakontas la junulino, vestita per longa nigra vualo. Li ofte havis problemojn ĉe la okuloj kaj oreloj pro la fumo kaj la bombadoj. Li diris, ke li ĉiam flaris odoron de sango. Estis tre malfacile, sed neniam mi pensis, ke li povus morti...” Kiel nur fianĉino, ŝi rajtas neniun helpon, male al la vidvinoj de soldatoj, kiuj ricevas financan helpon de la partio. Ŝia subteno al la Hizbulaho tamen ne estas difektita. “Multaj batalantoj mortas; nur ĉirkaŭ ĉe mi, estis sep. Sed ili devas protekti niajn sanktejojn, kaj, se ili ne batalas, la takfiri* venos ataki la ŝijaistojn en Libanon.”

* La nomoj de kelkaj renkontitaj personoj estis modifitaj.
* La termino takfiri indikas la sunaistajn radikalulojn, kiuj praktikas “takfir”, tio estas la ekskomuniko de islamanoj, sunaistoj aŭ ŝijaistoj, kiuj ne kundividas iliajn opiniojn aŭ kredojn.

Karbigitaj aŭtoj, pulvorigitaj montrofenestroj, senvivaj korpoj kuŝantaj meze de fumoplena strato: la 12-an de novembro 2015, la duobla kamikaza atenco, kiu frapis la kvartalon Bourj Al-Barajneh, en Dahieh, estis la plej mortiga depost la fino de la libana interna milito, en 1990. Tiu atako tamen nur memorigis al ĝiaj loĝantoj, ke, en Libano, la feŭdoj de la Hizbulaho restas la preferata celo de la organizaĵo de la Islama Ŝtato (OIŜ). De 2013, la zonoj kontrolataj de la islamisma ŝijaisma partio en Bejruto aŭ en la Bekaa estis la scenejo de deko da atakoj, inter kiuj kelkaj estis ankaŭ subskribitaj de grupoj aliĝintaj al Al-Kaido. Ili estas reprezalioj pro la armea subteno, kiun la Hizbulaho alportas al la siria armeo, oficiale de aprilo 2013.

“Sirio havas en la regiono verajn amikojn, kiuj ne permesos, ke tiu lando falu en la manojn de Usono, Israelo aŭ de la takfiri-grupoj”, tiam deklaris la ĝenerala sekretario de la partio, s-ro Hassan Nasrallah, aludante al la sunaistaj ribeluloj, kiuj ekbatalis kontraŭ la trupoj de la prezidanto Baŝar Al-Asad. Li tiel reasertis sian subtenon al la siria reĝimo, kiun li konsideras kiel unu el la apogkolonoj de la“rezistado” kondukata kun Irano kontraŭ Israelo.

Interveni por defendi la “veran islamon”

Kelkajn tagojn poste, la Hizbulaho masive engaĝiĝis en la batalo de Al-Qusayr, en la okcidenta regiono de Sirio havanta komunan landlimon kun Libano, tiam regata de la ribeluloj. Tiu engaĝiĝo estigis gravan ŝanĝon en la fortorilato, en la momento kiam la lojalaj trupoj komencis retroiri. Kun la interveno de la Hizbulaho, la regiono de Al-Qusayr estis reprenita en malpli ol unu monato. La videofilmoj montrantaj venkitajn batalantojn, soifantajn kaj manĝantajn krudajn terpomojn, ilustris tiun unuan brutalan malvenkon de la ribeluloj.

“Ĉe la komenco de la kontestado kontraŭ Asad, la partianoj ne sentis sin rekte koncernataj”, klarigas Chiara Calabrese, kiu laboras pri la Hizbulaho en la Instituto por esploroj kaj studaĵoj pri la araba kaj islama mondo (en la franca: Iremam). Sed la interpretado, kiun faris la partio pri la kaptado de libanaj ŝijaistaj pilgrimantoj en Alepo en 2012, la deklaroj de kelkaj membroj de la siria opozicio malamikaj al la Hizbulaho kaj la atencoj de Dahieh kreis tre fortan interkonsenton cirkaŭ la partio. “La Hizbulaho unue insistis pri la neceso protekti la ŝijaismajn sanktejojn, minacatajn aŭ detruitajn de iuj ribelanto-grupoj”, daŭrigas la esploristino, kiu citas la atakon kontraŭ la moskeo de Sayyida Zeinab, en la suda parto de Damasko, grava loko de ŝijaismo, ŝirmanta la maŭzoleon de la filino de la kalifo Ali kaj nepino de Mahometo. “Ĝia interveno en Sirio tiam fariĝis sankta iniciato celanta defendi tion, kion ĝi konsideras la vera islamo, fronte al la ribelantaj grupoj, kiel Daech.”

Diskreta malkontento, malfacile mezurebla, tamen aŭdiĝis ĉe kelkaj aktivuloj. En 2013, s-ro Ali M., eksbatalanto, kies filo estis tiam en Sirio, grumblis kontraŭ tiu enmiksiĝo: “Mi ĉiam subtenis la reziston al Israelo, sed mi ne vidas en kio la siria konflikto estas ligita al ĝi.” En 2014, la proklamo de la kaliflando fare de la OIŜ post ties ekregado de la urbo Mosulo, en Irako, subite ĉesigis tiun malfortan proteston. La hizbulaha bazo estas de nun konvinkita, ke la pluvivo de la movado dependas de sia kapablo helpi la sirian reĝimon resti reganta.

La afero kaŭzas fortan entuziasmon ĉe la junaj ŝijaistoj

Engaĝite en Sirio ekde 2013, s-ro Ahmad B. konsideris ĉesi batali, laca pro la pozici-milito sur la landlimo. La perforto de la OIŜ kondukis lin modifi sian decidon: “Ni nepre devas kontaŭbatali terorismon en Sirio por malhelpi la OIŜ ataki Libanon.” Li martelas sian subtenon al Irano kaj al Rusujo, la solaj kiuj laŭ li luktas kontraŭ “terorismo”, nutrata laŭ li de Turkujo, la Golfo-landoj, Usono kaj Israelo. “La Hizbulaho sukcesis asociigi la OIŜ kaj Israelon, analizas Calabresse. Tio estis klare montrita okaze de la operaco sur Golan en januaro 2015*: mortigante tiujn, kiuj batalis kontraŭ la OIŜ, Israelo aperis kiel enkorpiĝo de la sama malamiko.”

* La filo de Imad Moughnieh, unu el la ĉefaj gvidantoj de la Hizbulaho mortigita en atenco en 2008, perdis sian vivon en tiu atako.

La subteno al la interveno de la Hizbulaho en Sirio restas forta en la ŝijaisma komunumo entute. Laŭ opinienketo farita en 2015 de la asocio Hayya Bina, kies fondinto, s-ro Lokman Slim, estas konata pro sia kritika pozicio rilate al la partio, 78,7% el la ŝijaistoj aprobas ĝin. La ĉirkaŭ 1 500 “martiroj” de tiu milito ne ĉesigas la varbadon de novaj batalantoj. La afero naskas fortan entuziasmon ĉe la junuloj. Laŭ aganto de la kultura sektoro laboranta en sudo de Libano, la manko de perspektivoj en la feŭdoj, tre malriĉaj, de la Hizbulaho, igas ĝin eĉ pli alloga. “Oni ne forgesu, ke la Hizbulaho ankaŭ ideologie batalas, aldonas s-ro Hussein M., de la kvartalo Mar Mikhael, ĉe la pordo de Dahieh. La infanoj povas partopreni la skoltajn tendarojn de la Hizbulaho, kaj, kiam ili estas ĉirkaŭ 16-jaraj, oni edukas ilin ŝati la batalon.” La partio estas ankaŭ rimedo plibonigi la ĉiutagan vivon. “La Hizbulaho kondukas la batalon per armiloj sed varbas ankaŭ cerbojn. Ĝi bezonas kvalifikitajn homojn: ĵurnalistojn, inĝenierojn..., daŭrigas la junulo, kiu perdis du amikojn en Sirio. Ĝi pagas ilian studadon, kaj poste dungas ilin.” Eĉ se la daŭro de la konflikto devigis la partion redukti la salajrojn kaj helpojn donitajn al siaj membroj, ĝi restas alloga solvo en lando, kie la minimuma salajro estas 410 eŭroj monate kaj kie neformala ekonomio respondecas pri 30% de la produktado.

Paroksismo de la komunumaj streĉoj

La Hizbulaho eltiras sian legitimecon el politika projekto de rezisto al Israelo kaj al ties aliancanoj, kiu mobilizas ne nur ŝijaistojn, ĉefe depost la “tridek-tri-taga milito” de la somero 2006. Kun la ekkresko de la OIŜ, ĝi plifortigis tiun tendencon kaj igis sin nemalhavebla. Ĝi sin prezentas kiel garantiulo de la libanaj landlimoj fronte al la ĝihadistoj. En oktobro 2014, atako de la Fronto Al-Nosra, ligita al Al-Kaido, kontraŭ unu el ĝiaj armeaj establoj en la jurd de Brital, sude de Baalbek, rivelis, ke ja ĝi, ne la armeo, regas kelkajn partojn de la landlimo. Trans la lasta kontrolpunkto de la armeo, apud Nabi Sbat, nur ŝijaistaj batalantoj cirkulas sur la serpentumaj vojoj de la Anti-Lebanono-montoj, por atingi siajn poziciojn, malproksime de ĉi tie.

Tiu ĉi kunlaborado jam estis kritikita en junio 2013, okaze de la ofensivo de la salafista ŝejko Ahmad Al-Asir kontraŭ la armeo en Saïda. Kiam pluraj tankoj kaj komunik-sistemoj ekpaneis dum la sturmo, la Hizbulaho intervenis. “Ĝiaj elitaj trupoj kovris nin”, konfidas s-ro Imad K., soldato de la libanaj specialaj fortoj, kiu partoprenis la batalon. Emerita ĝenerala oficiro konfesas amare: “Kiel fari alie? Al la armeo mankas homoj kaj materialo”. Ĉu ili aliĝas aŭ ne al la politika kaj religia projekto de la Hizbulaho, parto de la neŝijaistaj libananoj vidas en ĝi la solan forton kapablan haltigi la OIŜ.

En tiu kunteksto, la decido farita de Sauda Arabujo, la 19-an de februaro, suspendi sian help-programon al la libana armeo kaj repreni la materialon tri-miliardojn kostan (2,7 miliardoj da eŭroj) estas tre signifoplena. La saman tagon en Saadiyat, dudek kilometrojn for de Bejruto, batalo ekestis inter sunaistaj trupoj kaj Saraya Al-Mouqawama, la “brigadoj de la rezisto” ligitaj kun la Hizbulaho. “La sunaistoj fermis la aŭtoŝoseon, kiu kondukas suden, kio klare estas mesaĝo al la Hizbulaho, ĉar Nasrallah ĉiam insistis pri la graveco gardi tiun ŝoseon malferma por ligi Bejruton al lia suda feŭdo”, klarigas s-ro Slim. Laŭ li, tiaj incidentoj povas multiĝi. Dum s-ro Al-Asad rehavigas al si bonan pozicion en Sirio danke al la rusa kaj irana intervenoj, Rijado publike mallaŭdas la “superregon de la Hizbulaho rilate al la [libana] ŝtato”.

Inter la kialoj de la sauda decido estas la rifuzo de Libano, komence de januaro, kondamni la iranan politikon en la regiono kaj kvalifiki la Hizbulahon “terorisma organizaĵo”. Elpelinte libanajn negocistojn kaj ordoninte al siaj landanoj ne iri en Libanon, la vahabita reĝlando kaj la kvin aliaj golfaj monarĥioj fine voĉdonis rezolucion por premi al la ŝijaisma partio, kiu partoprenas la registaron kaj dominas la libanan politikan vivon — kiel atestas ĝia rolo en la blokado, depost majo 2014, de la elekto de nova prezidanto de la Respubliko fare de la Parlamento (vd “Estonta prezidanto sub kontrolo”). Se la siria konflikto plifortigis la pozicion de la Hizbulaho en Libano, ĝi ankaŭ paroksismigis la komunumajn streĉojn. Parto de la sunaistoj, plimulte solidaraj kun la siria opozicio, radikaligis sian diskurson. La foresto de forta sunaisma aŭtoritato kaj la instrumentigo de tiu radikaligo fare de kelkaj politikistoj nur pli streĉis la situacion. “En ĉi tiu kunteksto, la pozicio de la Hizbulaho en Sirio estas tre problema, avertas s-ro Slim. Tiu rigidiĝo riskas esti des pli danĝera, kun la ĉeesto en Libano de unu miliono kaj duono da siriaj rifuĝintoj plej multe malamikaj al la Hizbulaho.” Aldoniĝas al tio la lastaj sankcioj deciditaj en decembro de la usona Kongreso, kiuj igas de nun la Hizbulahon ne nur terorisma sed ankaŭ krima organizaĵo. Tiu decido devigas la libanajn bankojn rifuzi la klientojn ligitajn al la partio. Tio estas, laŭ s-ro Slim, plia elemento por malbonigi la situacion: “Malfacilas scii, ĉu, en longa periodo, ĉi tiuj premoj malplifortigos la Hizbulahon; sed, en tuja estonto, tio certe igos la malamojn pli grandaj.”

Marie KOSTRZ