Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Unu miliono da rifuĝantoj uzis la vojon de la Balkana duoninsulo dum la jaro 2015. Dum la Eŭropa Unio interkonsentas kun Turkujo por provi malhelpi la ekirojn, la sinsekvaj fermoj de landlimoj fermas tiun neformalan homhelpan koridoron en kiu troviĝas enkoraŭ dekmiloj da homoj fuĝantaj militon aŭ mizeron.
IDOMENI, greko-makedonia landlimo. Ĉe la fino de malgranda kampara vojo, en ebenaĵo vipita de ventoj venantaj el la montaroj, staras la lasta greka tendaro, blokita inter kampoj kaj eta fervoja stacidomo. Sufiĉas iri kelkajn kilometrojn laŭ la reloj por atingi la kradojn, kiuj markas la eniron en Makedonujo. La policistoj malfermetas la pordon, kiu donas aliron al la makedona tendaro Gevgelija, enlasante la rifuĝantojn en kvindekopaj grupoj. Kun la iom-post-ioma fermiĝo de la vojo de la Balkana Duoninsulo, Makedonujo akrigis la alirkondiĉojn: en novembro 2015, nur la afganaj, siriaj kaj irakaj civitanoj estis akceptitaj kiel rifuĝantoj, ĉiuj aliaj estis konsiderataj kiel “ekonomiaj migrantoj”. En januaro, la afganoj ne plu estis akceptataj. Komence de marto, la sirianoj devenantaj el Alep povis ankoraŭ pasi, sed ne plu tiuj el Damasko. Dum la enteneblo de la Idomeni-tendaro estas nur 1500 homoj, miloj da homoj amasiĝas en etaj tendoj, pretervivantaj en ege malbonaj kondiĉoj. Kiam Slovenujo siavice anoncis la fermon de sia landlimo, la 8-an de marto je noktomezo, la sama demando estis en ĉiuj kapoj: kiel daŭrigi la vojaĝon? Ĉu ni reuzu la reton de pasigistoj, nun kiam la homhelpa koridoro estas tute fermita? Neniu ĉiuokaze konsideras la eblecon retroiri al Turkujo.
Evzoni, sur la aŭtoŝoseo de Saloniko al Skopje. Je kelkaj kilometroj de Idomeni, la lasta benzinstacio antaŭ la landlimo denove fariĝis bazo de la pasigistoj depost novembro 2015. “Mi alvenas de Ateno. Mi pagis 700 eŭrojn al gvidanto por iri ĝis Beogrado”, klarigas s-ro Brahim T., tridekjara alĝeriano. Pluraj centoj da homoj dormas ĉiunokte ambaŭflanke de la aŭtoŝoseo; la plej riĉaj dormas plurope en hotelĉambro, la aliaj en ne uzataj konstruaĵoj. Ĉiuj estas konektitaj al la Interreto danke al siaj poŝtelefonoj. Tiuj komunikoj estas vivgravaj por kontakti la pasigistojn, pristudi itinerojn, paroli kun la familio.
Ĉi tie estas preskaŭ nur viroj. Plej granda parto da ili venas el Magrebo aŭ Irano: ili havas neniun ŝancon esti akceptitaj kiel rifuĝantoj. Nokte, ili plurope provas trairi la pikdratojn kiuj defendas la landlimon inter Greklando kaj Makedonujo. S-ro Larbi H., venanta el sud-Maroko, plurfoje provis: “Estas truoj en la barilo, sed ni devas tre atenti, ĉar makedonaj soldatoj atendas iom pli poste. Ili nin arestas, frapas kaj resendas en Greklandon.”
Veles, centro de Makedonujo. La domo de s-ino Lenĉe Zdravkin situas super la fervoja linio. Jam de 2011 ŝi vidis pasi migrantojn, marŝantajn laŭ la reloj: aliro al la trajnoj estis tiam malpermesita al ili. Malriĉa industria urbo, Veles troviĝas preskaŭ meze inter la landlimoj de Greklando, sude, kaj de Serbujo, norde. “Mi komencis doni al ili akvon, biskvitojn, vestojn... Mi proponis al ili ripozi unu-du horojn ĉe ombro, lavi siajn piedojn. Multaj timis, ili kaŝis sin de la polico, sed rapide, mia adreso cirkulis sur la sociaj retoj.” Tiu kvindekjara patrino estis unu el la unuaj en Makedonujo, kiu mobiliziĝis favore al la migrantoj kaj rifuĝantoj. “Iuj opiniis, ke mi estas freneza tiel okupiĝi pri la migrantoj. Poste la najbaroj kaj aliaj loĝantoj komencis alporti nutraĵon, kovrilojn.” Printempe 2015, pluraj dekoj da personoj haltis ĉiutage en Veles. S-ino Zdravkin daŭrigis sian engaĝiĝon kiel volontulo en la tendaro de Gevgelija. Nun kiam la balkana vojo fermiĝas, ŝi denove vidas piedirantajn rifuĝantojn. “Se oni malpermesas pasi laŭleĝe, ili ne havas alian eblecon ol kaŝe antaŭeniri. Mi kredis, ke Eŭropo alportos homhelpajn solvojn, ebligos al tiuj homoj digne vojaĝi. Male: oni revenis al la plej malbonaj momentoj de la sinkaŝeco.” De sia unuaetaĝa fenestro ŝi denove gvatas la diskretajn ombrojn, kiuj antaŭeniras laŭlonge de la reloj.
Lojane, sur la flankoj de Kadarak, albana regiono de Makedonujo. Piede de la montoj, kiuj ĝin disigas de Kosovo, tiu vilaĝo estas super la aŭtoŝoseo, la fervojo kaj la landlima stacio de Tabanovce, inter Makedonujo kaj Serbujo. Delonge, la makedonia polico ne plu eniras en tiujn urbetojn, malnovajn fortikaĵojn de la albanaj geriloj kaj lokojn de interŝanĝoj kaj decidoj pri multaj kontraŭleĝaj fikomercoj. Lojane longtempe estis deviga etapo: la migrantoj atendis la nokton por provi kaŝe atingi Serbujon, dormante en konstruataj domoj aŭ en la densejoj apud la landlimo, la loka “ĝangalo”. Kun la organizado de la homhelpa koridoro, la fluoj deturniĝis dum pluraj monatoj al la valo. Sed la “nelaŭleĝaj”, la “ekonomiaj” migrantoj, al kiuj oni rifuzis aliron al tiu koridoro, rapide reiris al la montara vojo. “La perfortaĵoj kreskis proporcie kiel la limigoj truditaj de la Eŭropa Unio”, bedaŭras s-rino Francica Baptista da Silva, proparolanto de la neregistara organizo Kuracistoj sen landlimo (KSL) en Serbujo. En majo 2015, reto de ostaĝkaptistoj estrata de afgano kromnomita “Ali Baba” estis detruita, rezultigante liberigon de pluraj dekoj da rifuĝintoj. Depost tiam la “finegocoj” rekomenciĝis.
Preŝevo, sude de Serbujo. Elmigrado restas ekonomia savklapo por la kvindek mil loĝantoj de tiu urbo plejmulte loĝata de albanoj, kiu situas funde de malriĉa valo, blokita inter Kosovo kaj Makedonujo. La polico notas la identecon de la rifuĝintoj kaj registras iliajn fingro-spurojn en tabak-fabriko nun fermita, same kiel preskaŭ ĉiuj entreprenoj de la urbo. La rifuĝanto-krizo kontribuis al masiva alveno de freŝa mono. Bus-transportado al Kroatujo, nutrado, poŝtelefonoj: paralela ekonomio tute turnita al ili stariĝis dum la alveno-pinto, inter junio kaj novembro. S-ro Shkëlzen K., kiu zorgas pri ĉiovendejo fronte al la registro-centro, asertas ke liaj vendoj triobliĝis en 2015. La kvartalo de la stacidomo estis tiam fariĝinta subĉiela tendaro. Miloj da homoj dormis surtrotuare, atendante esti identigitaj kaj ricevi de la serbaj aŭtoritatuloj la rajtigilon por sepdek du horoj, nepra por daŭrigi sian vojaĝon al Kroatujo. La registro-centro ankoraŭ funkcias, sed alvenantoj maloftiĝis.
Dimitrovgrad, serba-bulgara landlimo. Por iuj, la alveno en Serbujo havas guston de unua venko, de liberiĝo. Ĉiutage, cent ĝis tricent Afganoj alvenas en ĉi tiu malriĉa urbeto. De Turkujo, ili piede trairis Bulgarujon nokte, sin kaŝante. La vojaĝo daŭras du semajnojn por la plej fortikaj kaj la plej bonŝancaj. Kvazaŭ ĉiuj rakontoj similas. Ili elvokas la sisteman batadon fare de la bulgara polico, kiu prirabas la rifuĝantojn el sia ŝparita mono kaj el siaj valoraj telefonoj. Elĉerpita, Javeed, 15-jara adoleskanto, ŝanceliĝas pro laceco apud la akcepto-centro kie la serba polico disdonas la rajtigilojn. Du grandaj tendoj ebligas ŝirmi sin de malvarmo, sed neniam estas sufiĉe da loko por ĉiuj. Volontuloj el Svislando disdonas supon kaj kovrilojn. “Nur afganoj kapablas fari tiun vojaĝon, diras amiko de Javeed. Ni kutimas piediri en la montaro; la sirianoj ne povus sekvi nin.” La afganoj, kiuj trairas Bulgarujon ankaŭ estas la plej malriĉaj el la rifuĝintoj, tiuj kuj ne povas pagi pasigistojn. La daŭrigo de ilia vojaĝo fariĝis tre hazarda, de nun kiam la eŭropaj landoj ne plu akceptas ilin.
Sid, serbo-kroata landlimo. Inter mezo de septembro kaj fino de oktobro 2015, pli ol 200 000 rifuĝantoj pasis de Serbujo al Kroatujo tra la eta stacio de Berkasovo-Bapska, en la montetoj, kiuj superas la serpentumojn de Danubo. Dum tiu periodo, preskaŭ mil ĉeĥaj kaj slovakaj volontuloj sinsekvis unu post la aliaj ĉe tiu landlimo, proponante manĝaĵon kaj konsolon. “Ni estas ĉi tie ĉar ni hontas pri nia prezidanto, hontas pri nia registaro, klarigis s-ro Pavel H., evangelia kristano ĉirkaŭ kvindekjara, kiu tendumis ĉe Berkasovo kun anarĥiaj aktivuloj. Ni volas montri, ke ne ĉiuj ĉeĥoj favoras la fermon de la landlimoj.” Pli poste, la paso organiziĝis de la stacidomo de la najbara urbo, kie la serbaj kaj kroataj policanoj kune zorgis pri la enbusiĝo de la rifuĝantoj al la kroata akcepto-centro de Slavonski-Brod. “Kiel oni diras ‘mi petas’ en la araba? Ĉu vi scias, vi, la kroato?”, diras al sia kolego serba funkciulo, kiu provas orienti sirian familion. La alveno de la rifuĝantoj kontribuis restarigi “funkciajn” rilatojn inter la hieraŭaj malamikoj.
Subotica, serbo-hungara landlimo. De 1945 ĝis 1989, ĉi tiu urbo, la lasta en Serbujo antaŭ Hungarujo, ĉeis la “feran kurtenon”, kiu dividis Eŭropon en du partoj. En 2011, la urbo fariĝis esenca nodo de la balkana vojo. La migrantoj grupiĝis apud malnova ne plu funkcianta brikfabriko. Pasigistaj retoj prizorgis la transporton ĝis Hungarujo. En vintro 2014-2015, ne malpli ol cent mil Kosovanoj profitis tiujn retojn dum elmigrado tiom subita kiom efemera. Post la tuta blokado de la landlimo fare de Hungarujo, la 14-an de septembro, neniu plu pasis tra Subotica; sed, kun la starigo de la distingo inter “rifuĝantoj” kaj “ekonomiaj migrantoj”, la ĝangalo denove allogas kandidatojn al ekzilo. S-ro Hakim T., devenanta el Maroko, atendas monĝiron de 1 200 eŭroj por pagi la trapason de la landlimo. “Mi estos deponita per veturilo, la gvidisto montros al mi truon en la pikdrata barilo kaj iu atendos min ĉe la alia flanko. Tio ne estas tiom malfacila.” Malgraŭ la ja realaj danĝeroj — perforto, prirabado kaj malliberejo kaze de aresto-, la kaŝaj trapasoj rekomenciĝis laŭ la ritmo de la fermiĝoj de la “laŭleĝaj” vojoj.
Sveta Lucija, kroato-slovena landlimo. Memorinda ludo de flugpilko okazis ĉe tiu eta landlima stacio ĉe la fino de Istrio. La 19-an de decembro 2015, por protesti kontraŭ la konstruo de pikdrata muro laŭlonge de la slovenaj landlimoj, la civitanoj de ambaŭ landoj aranĝis rendevuon ambaŭflanke de la pikdrata krado. La aktivuloj kaj la sportuloj ne estas solaj por kontraŭi tiun barilon: la asocioj de ĉasistoj ankaŭ kritikas la obstaklon, kiu ĝi estas por la ĉasaĵoj. Nek la dismembriĝo de Jugoslavio, nek la aliĝo de Slovenujo al la Eŭropa Unio, en 2004, kondukis al la starigo de tia fera kurteno.
Sentilj, aŭstro-slovena landlimo. Tie ja eksplodis la unuaj alfrontiĝoj de la jugoslavaj militoj, en junio 1991, kiam la slovena teritoria defendo reprenis al la taĉmentoj de la jugoslava popola Armeo la regon de la landlimoj kun Aŭstrujo. La stacio de Sentilj-Spielfeld estas la ĉefa pas-punkto inter la du landoj, la vera riglilo de la balkana vojo. Dum la tuta aŭtuno 2015, ĝi restis fermita al la aŭto-cirkulado, kiam ĉiutage miloj da rifuĝantoj atendis por pasi al la nordo. La 19-an de februaro, Aŭstrujo enkondukis kvotojn, limigante la ĉiutagan aliron al sia teritorio je 80 azilpetantoj kaj 3 200 rifuĝantoj povantaj pruvi, ke ilia fina celo estas alia lando. Tiun saman tagon, Vieno kunvenigis la policestrojn de Slovenujo, Kroatujo, Serbujo kaj Makedonujo por organizi ununuran registro-proceduron de la transitantaj rifuĝantoj. Kelkajn tagojn poste, Aŭstrujo organizis regionan pintkunvenon de registrarestroj — sen inviti Greklandon, kiu tuj mallaŭdis tiun“unuflankan kaj malamikan” iniciaton. Sen vera reago de la Eŭropa Unio, Aŭstrujo kaj ĝiaj aliancanoj de la Visegrada grupo (Hungarujo, Ĉeka Respubliko, Slovakujo kaj Pollando) liberiĝis el la reguloj de la Schengen-areo kaj finis la fermon de la balkana vojo[Vd. Benoît Bréville, “Ĉiuj kontraŭ Schengen”].
Kafasan, sur la bordoj de la lago de Ohrid, albano-makedonuja landlimo. La fluoj venantaj el Turkujo ja malrapidiĝas, sed la dekmiloj da homoj blokitaj en Greklando serĉas novajn vojojn. Du ŝajnas konsidereblaj: unu povus trairi Rumanujon kaj Ukrainujon, la alia Albanujon.De tiu lasta lando, la rifuĝintoj povus pasi en Montenegron, poste en Bosnujo-kaj-Hercegovinon kaj en Kroatujon, aŭ provi rekte atingi Italujon trairante la adriatikan Maron. De monatoj, la ĉefoj de Tirano atendas ilian alvenon. Komence de marto, ili komencis dismeti specialajn polic-taĉmentojn ĉe la rando de la lando, ĉe la greka landlimo, kaj apud la landlimo de Makedonujo, inter Pogradec kaj Struga. Kontroli ĉiujn pasejojn en la albanaj montaroj estos tamen malfacila, kaj la lando povus baldaŭ transformiĝi en novan sakstraton.
Jean-Arnault DÉRENS kaj Simon RICO