Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Inter somero 2014 kaj vintro 2015/16 la prezo de la barelo da petrolo trioniĝis. Pli ol 250.000 laborlokoj estis forigitaj en sektoro kiu devis rezigni aŭ prokrasti tre grandajn investojn. Tiu planedvasta skuo malfortigas la gigantojn de la petrolindustrio kaj perturbas la politikan ludon en la eksportlandoj.
VENEZUELO, Ruslando, Azerbajĝano, Alĝerio, Niĝerio ... Multaj petrol-eksportaj landoj reagis al la malaltiĝo de la barelprezo per amputado de siaj sociaj buĝetoj financataj de tiu orpluvo, kun la risko kaŭzi popolajn ribelojn. Eĉ se la prezo realtiĝus en tiu ĉi jaro, estas malverŝajna ke ili reatingos la sojlon de 100 dolaroj (92 eŭroj) de la unua duonjaro de 2014. La efikoj de la kurzofalo povas sentiĝi ankoraŭ dum kelkaj jaroj.
Por taksi la amplekson de tiu ŝok-ondo, necesas konscii pri la unuaranga rolo, kiun ludas la petrolo en la monda ekonomio, kaj pri la graveco de la altaj prezoj por la solideco de la entreprenaj kaj politikaj strukturoj, kiuj implicas la merkaton de hidrokarbonaĵoj. Petrolo estas la plej profitiga permesita varo de la internacia komerco kaj la unua enspezofonto de dek du landoj. Kiam la prezoj ege altiĝas, kiel inter 2010 kaj 1014, la petrolkompanioj enspezas kolosajn profitojn, kiujn ili reinvestas parte en novajn infrastrukturojn kaj teĥnikojn por garantii konstantan kreskon de la produktado. La registaroj de la produktolandoj siavice uzas tiujn enspezojn por financi grandajn publikajn projektojn aŭ aliajn programojn kiuj povas plibonigi la vivkondiĉojn de la loĝantaro. Kiam la prezoj malaltiĝas, male, la kompanioj haltigas siajn investojn, kaj tio malutilas al ilia estonta produktado. Kaj la registaroj malaltigas la konsumon de siaj loĝantaroj kaj per tio endanĝerigas sian propran transvivon.
La krizo komenciĝis en la somero de 2014, kiam la kurzoj de la brent — la referenca krudo en la mondmerkatoj — komencis longan kaj tenacan prez-malaltiĝon. De po 115 dolaroj por la barelo la 19-an de junio ĝi falis al 90 dolaroj komence de septembro, poste al 80 dolaroj komence de novembro. Oni provis multajn klarigojn por tio, sed ĉiuj lastanalize resumiĝas per la simpla aritmetiko de propono kaj postulo.
La freneza produktado de skista petrolo kaj de bitumeca sablo en Nordameriko aldonas barelojn al la merkato, dum la postulo, kiun faras malforta mondekonomio, malaltiĝas. Dum Usono dronis sub la alfluo de interna produktado, la grandaj produktolandoj de la Proksimoriento malaltigis siajn prezojn por konkeri novajn partojn de merkato en Azio, kio nur akcelis la faladon de la kurzo.
Fronte al tiu situacio, multaj observantoj supozis, ke Saud-Arabujo kaj ĝiaj aliancanoj en la Organizaĵo de Petrol-eksportaj landoj (OPEL) akceptos malaltigi siajn produktokvantojn por realtigi la prezojn, kiel ili faris plurfoje en la pasinteco. Ĉi-foje tamen la saud-araboj rifuzis fermi siajn kranojn, pro timo ke tio povus utili al la produktistoj kiuj ne estas membroj de la OPEL, kiel Ruslando, Kanado kaj Usono. Dum sia decida pintkunveno, la 27-an de novembro 2014, la OPEL konservis siajn produktado-kvotojn.* Kaj la prezoj daŭrigis sian faladon.
Tiu akra prezdisfalo estas peza minaco por la profitoj de la estontaj ambicioj de la petrolkompanioj — antaŭ ĉio por tiuj, kiuj investis en grandajn projektojn de nafto-eltiro en la Arkta Oceano, en alta maro, en la bitumo-sablo aŭ skista petrolo. Kun la scio, ke la plej multaj el tiuj programoj povos esperi profitigon nur ekde 70 aŭ 80 dolaroj por barelo, aŭ eĉ pli, la daŭrigo de la kurzo kun malpli ol 50 dolaroj kondamnus ilin al bankroto. Pluraj entreprenoj, anticipante la katastrofon, senprokraste jam maldungis parton de sia personaro kaj forstrekis parton de siaj projektoj.
Fine de 2014, la plej multaj de iliaj gvidantoj antaŭdiris ankoraŭ rapidan finon de la petrola superabundo kaj tujan ekonomian rekreskon en Eŭropo kaj en Ĉinujo, kio stimulus la postulon kaj puŝus la prezojn alten. Ili rapide seniluziiĝis: la usonaj produktantoj de skisto-petrolo sukcesis redukti siajn kostojn kaj kuraĝe inundigis la merkatojn, dum en Ĉinujo la ekonomia malrapidiĝo fortiĝis anstataŭ inversiĝi. Tiel la prezoj ankoraŭ pli malaltiĝis kaj falis ĝis 36,60 dolaroj por la barelo fine de 2015, kaj eĉ sub 30 dolaroj en januaro kaj februaro de 2016.
EN MALESPERA klopodo por haltigi la faladon, la rusaj, venezuelaj kaj saud-arabaj gvidantoj en februaro interkonsentis por limigi sian produktadon. Sed aliaj eksportistoj, ekz-e Irano, kiu ĵus eliris el la epizodo de la sankcioj, rifuzas sekvi ilin. Analizistoj tamen kroĉas sin al la espero de preza realtiĝo, ĉar la usona produktado komencas malaltiĝi.
Manke de certeco, la petrolindustrio ankoraŭ pli emfazis sian strategion redukti la produktadon fine de 2014. Laŭ la agentejo de energi-konsultantoj Wood Mackenzie, en 2015 la gigantoj de la nigra oro forstrekis aŭ prokrastis 68 gigantajn projektojn, por tuta valoro de 380 miliardoj da dolaroj. Gigantaj investplanoj en bitumeca sablo en Kanado aŭ en marboraj projektoj en Angolo aŭ Kazaĥujo estas nuligitaj.* Multaj zonoj de tradicia produktado estas tuŝitaj. Douglas-Westwood, alia konsult-agentejo pri energio, indikis en februaro, ke ne malpli ol 150 platformoj en la Norda Maro estos malmuntataj en la venontaj dek jaroj.*
La analizistoj rivalas en konjektoj pri la kialoj, kiuj malebligas al la saud-araboj kaj iliaj aliancanoj fari efikajn disponojn por influi la prezojn, ekzemple per malaltigo de sia produktado anstataŭ nur plafonigi ĝin.* Iuj faras geopolitikan klarigon: Riado volas puni Iranon kaj Ruslandon pro ilia subteno al la reĝimo de s-ro Baĥar Al-Assad en Sirio. Pli verŝajne la saud-arabaj gvidantoj komprenis, ke la reveno al malmultekosta petrolo ne estas provizora fenomeno, sed indikas radikalan epokŝanĝon. Ke komenciĝas epoko, en kiu la tutmonda postulo neniam sufiĉas por egali al la teoriaj produktkapabloj de la petrolsektoro.
Tia superabundo de la propono kontrastas kun la antaŭdiro, kiu antaŭ kelkaj jaroj estis ankoraŭ kutima, de tuj venonta pinto de produktado, kiun sekvos neinversigebla malaltiĝo de la produktataj kvantoj, kio anoncos eĉ mankojn de provizo. La perfektigo de la borteĥnikoj, la esplorado de skistaj tavoloj kaj de aliaj rezervoj, kiuj hieraŭ estis ankoraŭ nealireblaj, tute male enkondukis la tempon de abunda propono, dum la celoj adoptitaj de la Pariza Klimata Konferenco (COP21) devus konduki al tio, ke oni lasu grandan parton de tiuj rezervoj en la tero. En la momento, en kiu la industrio komencis turniĝi al pli ekologiaj solvoj, la falego de la prezoj povus malrapidigi la energi-transiron. Ĝi tamen ne devus malinstigi la registarojn daŭre serĉi pli grandan energian efikecon nek al plia uzado de renovigeblaj energioj, kies prezoj ankaŭ malaltiĝas.
En tia medio, Saud-Arabujo, por konservi sian dominantan pozicion, taksas prioritata malebligi ke ĝiaj eksterlandaj konkurencantoj altigu sian produktadon — ĉu por tio ĝi devis lasi la prezojn disfali?* Sed kiaj ajn estas la kaŝitaj pensoj de la protagonistoj, tiu ĉi turniĝo kaŭzas gravajn geopolitikajn sekvojn. La plej evidenta: la malfortiĝo de la reĝimoj, kiuj ricevas grandan parton de sia potenco el la petrol-enspezoj.
Antaŭ ankoraŭ mallonge, tiu mono ebligis al ili lanĉi grandajn projektojn, akiri militajn ekipaĵojn, liveri publikajn servojn, distribui prebendojn kaj certigi ian influon ekster siaj landlimoj. Ĝi servis ankaŭ por solidigi la internan sekurec-aparaton, ofte uzatan por sufoki ĉian kontestadon. Sed ĝi estis tre malofte orientita al disvolvado de ekonomiaj aktivecoj ne ligitaj al la petrolsektoro — jen la kaŭzo de unuflanka dependeco ofte priskribita kiel la “malbeno de la petrolo”.* Alfrontitaj al subita sensukiĝo de sia abundo-korno, kaj kun malmultaj ceteraj disponeblaj enspezoj, tiuj landoj troviĝas antaŭ grava krizo.
Tio estas tute aparte la kazo de Venezuelo. Ĝis sia morto, en 2013, la prezidanto Hugo Chávez uzis la enspezojn de la Ŝtata Petro-Kompanio de Venezuelo (PDVSA) por financi ambiciajn socialajn programojn kaj servojn por la popolaj klasoj. Lia “bolivara revolucio” ebligis plibonigi la ĉiutagan vivon de milionoj da homoj — kio fariĝis la elekto-bazo de lia partio —, sed malsukcesis konstrui produktadan aparaton sendependan de la petrolo.
Kiam la prezoj estis plej altaj, tio apenaŭ gravis, ĉar la petrola orpluvo larĝe kovris la kostojn de importado de konsumaĵoj kaj la repagon de la publika ŝuldo. Kun barelo vendata tri- aŭ kvar-oble malpli koste, la posteulo de Chávez, s-ro Nicolás Maduro, troviĝas ĉe la pinto de ŝtato sufokiĝanta kaj kiel celo de pli kaj pli forta malkontento, eĉ ene de sia propra bazo.*
La hazardaj decidoj de la registaro faris nenion por mildigi la krizon, kiu montriĝis per galopanta inflacio kaj per mankoj de plej necesaj produktoj. Ne mirigas, ke la dekstra opozicio, kiu gajnis la plimulton de la seĝoj en la Nacia Asembleo en la elektoj de decembro 2015, nun faras ĉion por renversi la potencon. Kun financoj ruiniĝintaj pro la malaltiĝo de la petrol-enspezoj kaj kun elĉerpiĝantaj rezervoj de devizoj, la danĝero de napagipovo de la ŝuldoj kaj de ĝenerala disfalo de la ekonomio jam ne ekskludeblas.*
Venezuelo estas ekstrema kazo, sed aliaj produktolandoj alfrontas similajn malfacilaĵojn. Niĝerio ekzemple devis devaluti sian monon kaj limigi la socialajn elspezojn en la sama momento, en kiu ĝia reĝimo ŝanceliĝis sub la sangaj atakoj de la sekto Boko Haram (kiu en 2015 alinomis sin Islama Ŝtato en Okcidentafriko). La plej popolriĉa lando de Afriko suferas pro korupto profunde enradikiĝinta, nutrata de la petrol-enspezoj kaj de ilia rabado en la servo de privataj interesoj.
La prezidinto Goodluck Jonathan neniam brilis per sia decidemo kontraŭbatali la korupton, sed la altaj petrolprezoj helpis lin superi tiun mankon per larĝa distribuado de favoroj kaj prebendoj. Post la fino de tiu feliĉa periodo, ĉiu dolaro kiun glutas la malversacioj, fariĝis dolaro kiu mankas en la plej esencaj publikaj elspezoj, inkluzive de tiuj por la armeaj fortoj batalantaj kontraŭ Boko Haram. Venkita en la elektoj de marto 2015, s-ro Jonathan cedis la lokon al s-ro Muhammadu Buhari, eksa generalo kiu kampanjis per la promeso ataki la korupton kaj venki la islamistan organizaĵon. Li ankaŭ promesis diversigi la ekonomion. Tamen, Niĝerio daŭre suferas pro la malgrandiĝo de siaj petrolenspezoj.
La tempoj malfacilas ankaŭ por Alĝerio kaj Azerbajĝano, du landoj kiuj ambaŭ de jardekoj estas regataj de nemovebla klano kiu tiras la esencan parton de sia potenco el la kolekto kaj dispartigo de la petrolenspezoj. Antaŭe, post kiam la moŝtuloj kaj klientoj de la reĝimo estis dece servitaj, la ankoraŭ disponebla mono fluetis al la amasoj en sufiĉa kvanto por reteni la socialan agitadon.
Nun la popolo estas la unua kiu suferas pro la konjunktur-ŝanĝiĝo. Kaj tion ĝi sciigas. En januaro, reage al ekonomia pli kaj pli kriza, protestmovado skuis Azerbajĝanon.* Nenio tia por la momento en Alĝerio, sed la malkontento inter la junularo, akre frapata de la senlaboreco, regule kaŭzas streĉitecojn kun la ordo-fortoj, ĉiam milite pretaj por estingi la plej etan emon ribeli.*
La irakaj instancoj alfrontas ankoraŭ pli dornan defion. Spite al la tragediaj kaj ĥaosaj epizodoj, kiujn ĝi travivis kaj daŭre travivas, Irako sukcesis altigi sian petrol-produktadon en la lastaj jaroj, de 2,4 milionoj da bareloj tage en 2010 al 3,4 milionoj en 2014. Per la tiel ricevitaj enspezoj la tiama ĉefministro, s-ro Nuri Al-Maliki, konsiderinde altigis la personaron en la publika servo kaj atribuis bone pagatajn postenojn al siaj ŝijaistaj samreligianoj. Tiuj larĝanimaj favoroj, el kiuj la sunaista malplimulto estis zorge ekskludita, akrigis ties malamikecon kontraŭ la reĝimo kaj tiel kreis la kondiĉojn favorajn al enradikiĝo de la Organizaĵo de Islama Ŝtato (OIŜ).
La nova ĉefministro, s-ro Hajdar Al-Abadi, klopodas samtempe por rekonstrui la armeon kaj reakiri la konfidon de la sunaistoj, sed la falo de la petrol-enspezoj ne faciligas al li la taskon. Multaj oficistoj de monatoj ne ricevis sian salajron. La subteno, kiun s-ro Al-Abadi ĝuis, tre povas rapide erodi, eĉ inter la ŝijaistoj, kio faras lian kampanjon kontraŭ la OIŜ des pli malcerta.*
FINE ESTAS Ruslando. Kompare kun la aliaj landoj frapataj de tiu krizo, ĝi ŝajnas rimarkinde stabila. La prezidanto Vladimir Putin daŭre ĝuas fortan popolan subtenon kaj disponas pri sufiĉaj rezervoj por kovri la ŝtatajn elspezojn por unu aŭ du jaroj. Li regas la komunikilojn kaj la armeon. Sed la kombinitaj efikoj de la falo de la petrol-kurzoj kaj de la eŭropaj sankcioj ne lasas la landon netuŝita. La rublo ne ĉesas perdi valoron kaj la ekonomio troviĝas en recesio. La loĝantaro komencas konstati klaran malaltiĝon de sia vivnivelo. Ĝis nun la registaro sciis tuj silentigi ĉian publikan esprimiĝon de malkonsento, sed tiu tamen aperas. En decembro 2015, centoj da kamionistoj blokis la aŭtovojan ringon ĉirkaŭ Moskvo por protesti kontraŭ la altigo de la pago por uzi la aŭtovojojn. En januaro, oficistoj manifestaciis en Krasnodaro kontraŭ la malaltigoj en la publikaj elspezoj.* Neniu scias, ĉu tiuj izolitaj eventoj povus plivastiĝi, sed tia perspektivo certe maltrankviligas Kremlon.
Estas certe tro frue por koni ĉiujn sekvojn de la falo de la petrolprezoj komencinta en junio 2014. Sed ĝi jam profunde ŝanĝis kelkajn fundamentajn aksojn de la monda ordo. Certe, post kiam la nunaj kromaĵoj de petrolo estos konsumitaj, la petrolprezoj ja realtiĝos. Tamen, por la kompanioj kaj la registaroj, kiuj kutimis akiri tiun orpluvon de la providenco, ora epoko eble finiĝis. Nur tiuj, kiuj sukcesos diversigi sian produktadon kaj trovi aliajn fontojn de enspezo, povos daŭreme releviĝi.
Michael KLARE.