Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

De Prudono ĝis la enreta financo

La bankisto, la anarĥiisto kaj la bitmono

La progreso de la cifereca mono, ekz-e la bitcoin, ekscitas la avidon de Wall Street. Tiu teĥniko igas la grandajn monposedantojn flari novajn terenojn de profito. Tamen, tiuj elektronaj monoj estis konceptitaj por ĉirkaŭiri la bankojn. Ĉar ili renkontas la aspirojn de tiuj, kiuj kontestas la potencon de la financo, ili povintus rejunigi la utopiojn de la 19-a jarcento.

POST LA industrio de la libro, perturbita de la reta vendisto Amazon, post la hotelsistemo, skuita de la platformo Airbnb, post la taksioj, tuŝitaj de la sukceso de Uber, la cifereca ciklono atingas Wall Street. Same kiel la librovendisto, kiu kontaktigas eldoniston kaj legontojn, la financisto estas envere nur peranto inter alpruntistoj kaj depruntistoj: jen tre loga predo por la junaj entreprenoj kiuj hibridigas financon kaj teĥnikon. La fintech, kuntiraĵo de tiuj du terminoj, ambicias anstataŭigi la tradiciajn bankojn per platformoj de cifereca merkato disponeblaj per programo. Kiel ofte en tia okazo, paniko miksiĝas kun entuziasmo. La konsultantoj promesas al la klasikaj agantoj morton des pli rapidan, ke la avanco de la ciferecaj proceduroj ebligas ĉirkaŭiri la regulojn. Miloj de artikoloj detalege klarigas, kiel la teĥniko, sur kiu baziĝas la cifereca mono bitcoin*, revolucias la financajn transakciojn.

* La bitcoin, de la angla bit, unuo de binara informo, kaj coin, monero) baziĝas sur teĥniko nomata blockchain (“ĉeno de blokoj”). Temas pri publika registro (datumbazo), en kiu la transakcioj estas validigataj kaj stokataj en sekura maniero. La validigo kaj mastrumado fariĝas ne de centra instanco, sed de komputiloj de ĉiu uzanto de la sistemo.

Kiel la aŭstralia entreprenisto Brett King, aŭtoro de pluraj sukcesaj verkoj pri la temo, komence de sia ĉiusemajna radio-elsendo “Breaking Banks” (“Rompi la bankojn”) proklamas, la novaj financteĥnikoj “ŝanĝas ĉion, de la maniero per kiu la bank-metioj estas praktikataj ĝis la koncepto de la mono mem“. En Britujo la spezo de la sektoro progresis mezume je 74 elcentoj jare ekde la bankroto de Lehman Brothers. Orpluvo nutrata de la malfido de la konsumanto al la financa sistemo.

Komence la etaj mirinfanoj de la novaj teĥnikoj aliris la financan sektoron ne tiom pro la promeso de tuja profito ol kiom reago al la bankroto de la grandaj bankoj en la krizo de 2008. Iusence la eksplodo de la kredito inter privatuloj venas de la sama incitego kiel tiu, kiu igis milojn da usonanoj okupi Zuccotti Park en Novjorko por denunci la avidon de la financa kapitalismo. Unuavide, nenio komuna inter la elito de Silikon-Valo, kiu pro ĝojo frotas al si la manojn ĉe la ideo transformi la rankoron kontraŭ la bankoj en tre profitigan aplikaĵon por ruzaj telefonoj smartphone kaj la aktivuloj kiuj postulas socian justecon kaj faligon de la grandaj financ-institucioj dum ili manĝas vegetaranan kapsikaĵon. Eble kun la escepto de unu sama kontraŭulo: Wall Street. Tiu parazita peranto troviĝas sub la krucpafado de du kritikoj kun kontraŭaj tendencoj. Dum la start-up revas elsuĉi la profitojn de Goldman Sachs per aplikaĵo (kiun Goldman Sachs volonte aĉetus), la movado Occupy kontestas industrion kiu riĉiĝas per mon-komerco.

Sentsimono kontraŭ la nelaboruloj

LA INTERMISKOMPRENO ne estas nova. Pasintece, multaj “mon-radikaluloj”, same kiel la nuntempaj agantoj de la fintech, volis elimini la financajn peristojn. La plej multaj nemarksistaj socialistoj tiutempe aldonis al sia kritiko de la konkurenco kaj de la merkatekonomio pli longan pripensadon pri la cirkulado kaj la distribuado (anstataŭ al la produktado) de la varoj.

La socialismo, ĉe sia apero komence de la 19-a jarcento, ne estis esence malamika al la financo. Sentsimono* ekzemple metis la bankistojn en la pinton de meritokratia hierarĥio de industriistoj, kiuj devis forpreni la potencon de la riĉaj nelaboruloj, kiuj lacertumis per la enspezoj de sia heredaĵo. Laŭ li, “la mono estas por la politika korpo tio, kio la sango estas por la homa korpo”* Liaj influhavaj disĉiploj adaptiĝis al tiu sentenco kaj centrigis siajn atakojn kontraŭ la grundproprietulojn kaj la rentulojn, kiujn ili akuzis konfiski la produktadrimedojn de la “laboruloj” — kategorio en kiujn ili metis ankaŭ la “aktivajn” kapitalistojn. Ilia programo (imposto al heredaĵoj, disvolvado de la fervojoj, sociigo de la produktadrimedoj) metas kiel lumturan projekton la starigon de unusola ŝtatmonopola banko, taskita doni krediton laŭ la bezonoj de la industrio. Oni intencas subfosi la nelaborecon de la heredantoj devigante ilin plasi sian riĉaĵon en bankon serve al la produktado. Sur teoria nivelo tiuj aspiroj antaŭkondiĉas koncepton de mono kiu iras trans la nuran unuon de kontado:* vektoro de konfido kaj de kredito, ĝi devos servi la unuecon de la laboruloj, el kiuj la bankistoj estus la pensanta kapo.

* France: Claude Henri de Rouvroy, grafo de Saint-Simon, komune nomata Saint-Simon [sésimó] (1760-1825). Franca filozofo kaj ekonomikisto. Lia doktrino (sentsimonismo) estas konsiderata kiel parto de la utopia socialismo. -vl
* Saint-Simon, Oeuvres complètes, vol. 2, Presses universitaires de France, Parizo, 2012.
* Tio estas unu el la funkcioj de la mono: mezuri per komuna unuo la valoron de varoj kaj servoj.

Kvankam la projekto de unueca banko fiaskis, la sukceso de la fratoj Jacob Emile kaj Isaac Pereire, sentsimonismaj financistoj kaj, en 1852, sub la Dua Imperio, kreintoj de la Crédit mobilier, atestas pri la graveco, kiun la socialaj reformistoj atribuas al la rilato inter modernigo de la socio kaj mobilizo de la kapitalo en la servo de la industrio. Tiom, kiom la socialistaj ideoj en siaj diversaj esprimoj evoluis en Francujo, la batalo kontraŭ la nelaborantaj kapitalistoj transformiĝis en batalon kontraŭ la kapitalistoj ĝenerale. Sed tiu radikaliĝo ne sekvigis la forlason de ĉia pensado pri la mono.

La deziro vidi la signo-monon (kiu ne havas propran valoron, ekzemple bankbileto) anstataŭi la var-monon (kiu ja posedas valoron, ekzemple oro, kaj interŝanĝiĝas kiel varo) fortiĝas dum la tuta 19-a jarcento. Fronte al la financa krizo kaŭzita de la kapitalfuĝo en 1848, Prudono* serĉis meĥanismojn, kiuj ebligu transformi la laborproduktojn en kontantan monon. Tiel li rekomendas la cirkuligon de kambioj, kiuj estas promesoj de produkto-varoj de aliaj membroj de la banko, taksitaj je ilia ĝusta prezo. Li proponis ankaŭ ĝeneralan malaltigon de la interezkvotoj (same kiel de ĉia formo de rento — fermaĵoj, loĝej-luprezoj ktp) kaj la senmonigon de oro kaj arĝento. El tio deduktiĝis la neceso ŝtatigi la Bankon de Francujo, transformendan en “Bankon de la popolo”.* Ĝia kontrol-konsilio, sendependa de la ŝtato, estos nomumota de ĝenerala asembleo konsistanta el delegitoj de ĉiuj branĉoj de produktado kaj de publikaj servoj. Ĝi agos sub la superrigardo de la komercaj ĉambroj kaj de urbaj konsilantaroj.

* Pierre-Joseph Proudhon [pjér ĵozéf prudón] (1809-1865), franca politik-teoriulo, verkis i.a. “La filozofio de la mizero” (1846), al kiu Markso respondis per sia “La mizero de la filozofio”Karlo Markso: La mizero de la filozofio, respondo al J.B. Prudono: “La filozofio de la mizero”; kun antaŭparolo de Frederiko Engelso; Pri J.B. Prudono. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 196 paĝoj, ISBN 978-2-918300-08-3. -vl
* Pri ĉiuj ĉi bank-projektoj vd nian eldonon de Pierre-Joseph Proudhon, Mélanges républicains, aperonta en 2016 ĉe Presses du Réel.

Herezaj teorioj pri mono aperis ankaŭ ekster Francujo, nome ĉe la britaj socialistoj inspiritaj de la utopiista entreprenisto Roberto Oveno*, patro de la movado de kooperativoj. Kontraŭaj al la restarigo de la or-normo post la napoleonaj militoj, konvinkitaj ke nur la laboro estas fonto de riĉaĵo, ili kampanjis por interŝanĝ-sistemo, en kiu la valoro de varo esprimu la kvanton de investita laboro ĉe ĝia produktado. Laŭ ili, tiu redifinado de la mono devus ebligi transigi la riĉaĵojn el la mano de la kapitalistoj en tiujn de la laborista klaso. La usona anarĥiisto Josiah Warren, kiu taksis Prudonon tro timema, eĉ kreis en Cincinnati sian propran interŝanĝ-bankon, kies paperaj biletoj esprimis laborpromeson mezuritan en horoj.

* Angle: Robert Owen [róbet óŭvn] (1771-1858), brita socialista teoriulo. Riĉa fabrikisto, li kreis la unuajn konsum-kooperativojn. Li interesiĝis pri la naskiĝanta sindikatismo, kaj liaj ideoj forte influis la kartismon. Vd Jozefo Ŝlejfŝtejno: Enkonduko en la studadon de Markso, Engelso kaj Lenino, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2-a eldono, 282 paĝoj, ISBN 978-2-36960-050-3, ĉap. 5: “Scienca socialismo kaj laborista movado” kaj speciale 5.1 “De la utopia al la scienca socialismo”. Vd ankaŭ Frederiko Engelso: La evoluo de la socialismo de utopio al scienco, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 65 paĝoj, ISBN 978-2-918300-65-6.-vl

Fine de la 19-a jarcento, Ernest Solvay, belga industriisto riĉiĝinta per patento pri fabrikado de sodo, imagis alian utopion de senmona interŝanĝo: “forigon de la mono, mankhava instrumento, kaj ĝian anstataŭigon per meĥanismo de tutsimpla, sed laŭleĝa skribado de transakcioj, kion ni nomis “sociala librotenado””* Lia plano, prezentita antaŭ la belga parlamento, postulis la kolektivigon de la banksektoro kaj atribuis centran rolon al la ŝtato, kiu malfermus por ĉiu individuo konton, en kiu enskribiĝus la sumo de liaj bonhavoj kaj samtempe liverus kreditkartojn stampitajn aŭ truitajn ĉe ĉiu elspezo. Imposto proporcia al la riĉaĵo kompletigus la sistemon por mildigi la malutilecon de la distribuo de la riĉaĵoj. Tiel oni atingus la praktikan realigon de la slogano “Al ĉiu laŭ lia socia produktivo”.

* Ernest Solvay, Notes sur le productivisme et le comptabilisme: études sociales, Henri Lamertin, Bruselo, 1900.

Komence de la 20-a jarcento, Silvio Gesell, germana negocisto konvertita al socialismo, engaĝiĝas en la (jam longan) historion de la batalo kontraŭ la mono kiel akumuliĝo de ne meritita riĉaĵo. Li disvolvas la ideon de nova mono, la “libera mono” (Freigeld en la germana), kiu havas la apartecon ke ĝi kun la fluo de la tempo senvaloriĝas.* Tiu “fandiĝanta” mono sekvas fiksan kvoton de malplivaloriĝo: la biletoj perdas ĉiusemajne milonon de sia valoro, do 5,2 elcentojn jare. Oni do rapide elspezas ilin. Pro perioda renovigo de la stokoj de biletoj (agentejo de mona regulado anstataŭos la centran bankon), tiu sistemo malaltigas la interezkvotojn kaj, sekve, la enspezojn de la kapital-posedantoj.

* Silvio Gesell, L’Ordre économique naturel [La natura ekonomia ordo], Issautier, Parizo, 1946 (1-a eld.: 1916).

Gesell, kiu estas konsekvenca en siaj ideoj, planas ankaŭ la ŝtatigon de la naturresursoj kaj la forigon de la privata proprieto je grundo, kiuj finsufokos la klason de rentuloj. Sen tiu morta pezo, la socioj, kiuj uzas la Freigeld, regos ne nur la kvanton de cirkulanta mono, sed ankaŭ ĝian fluecon, kaj tiel protektas sin kontraŭ la plago de trezorigo*. Tiu koncepto de Gesell renkontis vastan eĥon trans la landlimoj. Por Kejnzo* ne estis dubo, ke la historio memoros pli la nomon de Gesell ol tiun de Karlo Markso ... La trovaĵo inspiris multajn lokajn eksperimentojn en Eŭropo kaj en Usono dum la Granda Depresio, antaŭ ol esti baldaŭ forlasita de la registaroj kaj de la centraj bankoj.

* Trezorigo estas mon-amasigo, per kiu la mono do ne cirkulas. Vd pri tio Karlo Markso: La kapitalo, vol. 1, 2-a eld., http.//marxists.org/ ISBN 978-2-36960-010-7, Tria ĉapitro, 3a “La trezorigo”, p. 141-145 kaj divl. -vl
* John Maynard Keynes [ĝón méjnet kéjnz] (1883-1946), brita ekonomikisto. Por garantii plendungecon li proponis altigon de konsumo, malaltigon de interezkvotoj kaj pli altan publikan investon. -vl

En la aktuala etoso oni malfacile imagas ĉefon de granda industria grupo — ekz-e la ĥemi-giganton Solvay — cerbumi pri la plej bona maniero transformi la monon por rapidigi la iradon al socialismo. La elitoj ŝanĝiĝis. Sed ankaŭ la teĥnikoj. Kvankam la bankoj neniom perdis de sia potenco super la moderna financsistemo, la Gesell-a utopio de Freigeld teĥnike estis neniam tiom alirebla kiom nun. La ciferecaj monoj donas efektive senlimajn rimedojn por modifi la ecojn, kiujn oni deziras doni al la mono. Ĉu vi volas krei alternativan monon de la tipo bitcoin, kiu perdas ĉiumonate 1 elcenton de sia valoro, se ĝi ne estas elspezita? Enmetu tiun econ en la kodon de via mono kaj jam farite. Krome, la teĥniko asociita al la bitcoin prenas sian fidindon el la kontribuaĵo de ĉiuj komputiloj konektitaj al la reto kaj ne el unu sola centra servilo. Tiu malcentreco, kiu forigas la perantojn el la transakcioj, igas la realigon de mon-utopioj, imagitaj de Prudono aŭ de Gesell, hodiaŭ farebla.

Klara projekto pri la estonta socio

REVULOJ uzas tiujn utopiojn por inventi alternativajn monojn kiuj cirkulas sur tre lokaj niveloj. Sed tiu elano restas marĝena. La implicaĵoj de la ciferecigo de la mono kaj ĝia rilato al la kapitalo apenaŭ interesas la nuntempan maldekstron. Prudono, Solvay aŭ Gesell konsiderus ion tian malverŝajna. Tiuj mon-herezuloj konstruis sistemojn de interŝanĝo, de konservado kaj de transformado de la valoro kapablajn samtempe rekompenci la talenton kaj certigi signifan nivelon de egaleco. La fidado-teĥniko estis por ili nur rimedo. Ili sciis, ke submeti la bankojn kaj trudi novajn protokolojn de valor-interŝanĝo antaŭkondiĉas, ke oni unue havu klaran ideon pri la socio, kiun tia ambicia projekto volas transformi.

La financ-industrio, en 2008 falinta en miskredito, ne hezitis salti sur la veturantan trajnon de Silikon-Valo. Ĝi investas en la novajn interrompajn novigajn teĥnikojn, ne nur por eviti la saman sorton kiel tiun de la taksioj, librovendistoj kaj hotelistoj, sed ankaŭ por malaltigi siajn proprajn kostojn kaj tempojn de transakciado. Ja neniu eksaltas, kiam Wall Street aĉetas junan kalifornian branĉidon specialiĝintan pri fintech, sed oni malfacile povas imagi ke ekzemple Goldman Sachs akiras Freigeld aŭ la Bankon de la popolo. Ne pro manko de intereso, sed ĉar nek Gesell nek Prudono vendus al ili siajn utopiojn. Kaj se Occupy Wall Street tirintus la konkludojn el sia malŝato de la financindustrio kaj de la politika klaso kaj engaĝiĝus en la konstruado de ekonomia kaj teĥnika substituo por ambaŭ?

Ĉiukaze oni ankoraŭ ne scias, ĉu la malbona distribuo de la riĉaĵoj devenas el ilia maniero de cirkulado aŭ el la maniero, en kiu ili estas produktataj ...

Edward CASTLETON.