Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dosiero: Diplomatio de la armiloj

La granda ĉasado al miliardoj

En sama momento kiam la eŭropa Parlamento voĉdonis rezolucion postulantan embargon sur la armil-vendado al Sauda Arabujo, s-ro François Hollande donis la distingilon de la Honora legio (Légion d’Honneur) al unu el ties regantoj. Estas maniero celebri la reĝlandon, fariĝintan unu el la plej gravaj aĉetantoj de milita materialo el Francujo. Kvankam Azio havas nun bonan lokon, Proksim-Oriento restas la preferata ludtereno de la kanon-vendistoj, kaj ties ĉefo, Usono. Reveninta sur la diplomatia scenejo, Rusujo demonstris, sur la siria fronto, sian kapablon uzi kompleksajn ekipaĵojn (Vd ...). De nun, la konfliktoj ankaŭ iras tra la Interreto, kaj oni pli kaj pli parolas pri “ret-atakoj”, sen tamen bone difini ĝiajn konturojn. Hodiaŭ kiel hieraŭ, la kunkurado por armiloj — ciferecaj aŭ materiaj — okazas preskaŭ sen iu ajn demokratia kontrolo. (Vd sube).

KOMENCE de la 1990-aj jaroj, la fino de la malvarma milito promesis malplenigi la arsenalojn kaj ĉesigi preskaŭ ĉiujn konfliktojn. Post klara retroiro, la “kontraŭ-terora milito”, kun la ekmilitoj en Afganujo kaj en Irako, redonis laboron al la usona milit-industria komplekso. Hodiaŭ, nova koalicio estas batalanta kontraŭ la organizo de la Islama Ŝtato (OIŜ) en Sirio, dum la rusa armil-industrio, elirinta el sia postsoveta ŝtoniga periodo, retrovas viglecon (vd p. 16). Francujo postkuras armilajn vendokontraktojn en la Golfo kaj en Azio; Barato kaj Ĉinujo, pro sia ekonomia dinamismo, revas fariĝi regionaj potenculoj; Germanujo kaj Japanujo, parte liberigitaj el siaj kompleksoj kiel venkitoj el la dua mondmilito, aspiras elradiigi siajn tre efikajn defendo-industriojn.

“La jaro 2014 enhavis pli da militoj ol ĉiu alia jaro depost la 2000-a jaro”, indikas la jarlibro de la Stockholm International Peace Research Institute (Sipri)*. Tute ne regresantaj, la armeaj elspezoj en la mondo kreskis je unu triono ene de dek jaroj, atingante preskaŭ 1 700 miliardojn da dolaroj (iom pli ol 1 520 miliardoj da eŭroj) en 2014. Ili pli ol duobliĝis en Nord-Afriko kaj en orienta Eŭropo, progresis je du trionoj en Proksim-Oriento same kiel en orienta Azio. Usono, kiu komencis redukton de sia armea buĝeto kun la retirado de siaj trupoj el Irako (en 2011) kaj grandparte el Afganujo, rekreskigis ĝin ĝis la nivelo de 2007, tio estas 610 miliardoj da dolaroj (547 miliardoj da eŭroj) — unu triono de la tutmondaj elspezoj por ĝi sola.

* “Sipri yearbook 2015: Armaments, disarmament and international security”, franca mallongigita versio publikigita de la Groupe de recherche et d’information sur la paix et la sécurité (GRIP), Bruselo.

La vendo-kvanto de armiloj dum la kvin lastaj jaroj estas “la plej granda de post la fino de la malvarma milito”, precizigas la Sipri. Usono okupas la unuan rangon (32,8% de la tutmonda merkato en la periodo 2011-2015), tuj sekvita de Rusujo (25,3%). Tiuj du gigantoj kapablas proponi ekipaĵojn elprovitajn en militzonoj (combt proven). Multe pli malsupre, troviĝas Ĉinujo (5,9%), Francujo (5,6%) kaj Germanujo (4,7%)*. Flanke de aĉetantoj, Barato estas la unua dum tiuj samaj jaroj, sekvata de Sauda Arabujo, Ĉinujo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Aŭstralio.

* “Sipri arms transfers database 2011-2015”, raporto de la 22-a de februaro 2016.

Ekde nun, la sojlolandoj “kapablas respondi en pluraj sektoroj al la internaciaj adjudikoj, kaj tiel konkurenci la grandajn okcidentajn provizantojn”, konstatas, sen ĝoji pri tio, la antaŭparolo de la raporto al Parlamento 2015 pri la francaj eksportoj*. Ĉinujo fariĝis ŝlosila aganto pri eksportado. Japanujo nuligis en 2014 malpermeson vendi al eksterlando, kiu datumis de 1967*. Sud-Koreo intencas igi sian armil-industrion akso de kresko. Israelo, unu el la ĉefaj produktantoj de senpilotaj aviadiloj kaj materialoj de ordotenado, ankaŭ kalkulas kun kibernetiko. Irano, izolita per la internaciaj sankcioj dum pli ol tridek jaroj, devis evoluigi milit-industrian komplekson, kiu nun aspiras al eksterlanda valorigo. Fine, la etaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, zorgemaj prepari la postpetrolan epokon, ambicias disvolvi sian propran industrian kaj teknikan defend-bazon (CBITD) partnere kun Alĝerio kaj Francujo.

* “Rapport au Parlement 2015 sur les exportations d’armement de la France” (Raporto 2015 al la Parlamento pri la armil-eksportoj de Francujo), ministrejo pri defendo, Parizo, junio 2015.
* Sophie Durut kaj Luc Mampaey, “Dépenses militaires, production et transferts d’armes. Compendium 2014”, GRIP.

Konkurenco ne nur fariĝas pli akra, sed la aĉetontoj postulas teknikaro-transdonon. Tio estas la kazo de Indonezio, sed ankaŭ de Turkujo, kies duono de la kontraktoj devas esti realigataj kun lokaj entreprenoj. Barato postulas similajn kompensaĵojn, je mnimume 30% de ĉiu kontrakto, kio prokrastigis plurajn jarojn la interkonsenton kun la franca produktanto Dassault por la vendo de Rafale-ĉasaviadiloj.

Iuj kontraktoj implicas diskretan delokigon de parto de la personaro, asociiĝon kun lokaj entreprenoj kaj formadon, surloke, de specialiĝintaj laboristaroj. Enestas, por la estonteco, risko faciligi aperon de novaj konkurenculoj kaj, jam nun, nutri konkuron al teknika plikompleksigo, kaj al kresko de kostoj ruiniga kaj danĝera por ĉiuj, ekzemple en la Golfo* aŭ en Magrebo.

* Vd. ekzemple Peter Beaumont, “The $18bn arms race helping to fuel Middle East conflict”, The Guardian, Londono, 23-a de aprilo 2015.

MALE AL RICEVITA IDEO, la sindikatoj de la arsenaloj aŭ de la privataj armil-entreprenoj ne estas senkonsciaj pri tio. Armiloj ne estas ordinaraj varoj, volonte rekonas s-ro Eric Brune, centra vicdelegito de la Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (CGT) en la franca grupo Nexter: “Kvankam oni povas, en la nuna kunteksto, rigardi kun timo la dungo-demandon, tio ne estas la kerno de la problemo de la eksportaĵoj, kiu estas unue politika.” Kaj “se savi du mil dungojn en Roanne [unu el la ĉefaj produktejoj, specialigita pri la integrado de blenditaj veturiloj] implicas cent mil mortintojn aliloke, tio estas sensenca”, li asertas*.

* Frazoj eldiritaj dum kolokvo organizita en Parizo la 6-an de majo 2015 de la komunista, respublikana kaj civitana grupo de la Senato.

Kun jara vendosumo proksima al 15 miliardoj da eŭroj (aŭ duoble, se oni inkluzivas la merkatojn de la nacia kaj privata sekureco), la franca defendo-industrio enhavas 160 000 dungojn, el kiuj 40 000 rekte ligitaj al eksportado, en entreprenoj malmulte delokeblaj kaj dismetitaj tra la tuta teritorio — sen kalkuli la subkontraktantojn. Kapabla produkti ĉiujn ekipaĵojn necesajn al la naciaj armeoj (kun notinda escepto de senpilotaj aviadiloj), ĝi ricevas konstantan kvanton da publikaj mendoj, ĉirkaŭ 11 miliardoj da eŭroj ĉiujare. Du trionoj de tiu providenca fortuno profitas al la kvin ĉefaj grupoj: Airbus, DCNS, Thales, Safran kaj Dassault. Ĉi-lastaj solaj realigas tri kvaronojn de la vendosumo de la sektoro, kaj pli ol kvar kvinonojn de la eksportaĵoj*. La tuta industrio profitas ankaŭ el la prioritato donita de Parizo al la atomarmila deadmono, kun ĝia necesa ekipaĵo, sed ankaŭ el la imponaj kreditoj destinitaj al la disvolvo-esploro de estontaj armiloj.

* “Annuaire statistique de la défense, 2014-2015” (Statistika Jarlibro de Defendo), ministrejo pri defendo, decembro 2015.

Ĉefe danke al siaj kelkaj tre bonaj klientoj en Proksim-Oriento, Francujo havas pozitivan rezulton de sia komerca bilanco pri armilaro, kio kontribuas redukti sian ĝeneralan deficiton je ĉirkaŭ “kvin ĝis ok poentoj ĉiujare dum la periodo 2008-2013” laŭ studaĵo realigita de la defendo-ministrejo kaj la McKinsey-kabineto*. Pro la unuaj vendoj de la ĉasaviadilo Rafale en Egiptujo kaj Kataro, la jaro 2015 estis triumfa, kun 16 miliardoj da eŭroj da mendoj: la duoblo de 2014, kvaroblo de 2012. Ankaŭ la jaro 2016 estos rekorda, se la Rafale-kontrakto kun Barato estos subskribita.

* Etude d’impact social, économique, technologique réalisée par le ministère de la défense et le Conseil des industries de défense françaises (Cidef), (Studaĵo pri la socia, ekonomia, teknika efiko, realigita de la ministrejo pri defendo kaj la Konsilio de la francaj defend-industrioj), septembro 2014.

Laŭ takso de la fakuloj, por mezpotenca lando kia Francujo, la nacia mendo, kiu tendence malkreskas en longa periodo, ne sufiĉas por financi la disvolv-esploradon de la dekkvino da grandaj programoj necesaj al la armeoj, kies vivdaŭro estas pluraj jardekoj (ĝis kvindek en aeronaŭtiko). Cele igi profitdonaj la rilatajn entreprenojn kaj malaltigi la kostojn, la uzo de eksportado kreskis: en 2015, tiuj lastaj, la unuan fojon, superis la naciajn mendojn.

RESTAS la fakto, ke, laŭ la generalo Vincent Desportes, eksa direktoro de la Interarmea Kolegio pri Defendo, la pluvivigo de la “necesaj kompetentoj” fariĝas pli kaj pli malfacila. “Ekzistas sojlo ekde kiu la aktivado delokiĝas, konvertiĝas ... aŭ malaperas*.” El tio sekvas la neceso — laŭ tiu armeano fariĝinta konsilisto de la industriisto Panhard, fabrikanto de batal-veturiloj, kaj profesoro ĉe la Instituto pri Politikaj Sciencoj (Institut d’études politiques -IEP) en Parizo — konservi “kernon de industria suvereneco”. Precipe en momento, kiam la aliro al kelkaj teknikoj estas minacata de limigoj samtipaj kiaj ITAR (International trafic in Arms Regulations), tiuj reguloj eldiritaj de la usonaj regantoj, kiuj povas malhelpi vendiston fari kontrakton se la koncerna produkto enhavas elementojn fabrikitajn en Usono. La vendo, fare de Airbus kaj Thales, de du spiono-satelitoj al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj — kontrakto Falcon Eye-, finanĝita en 2013, estis tiel blokata pli ol unu jaron fare de Vaŝingtono. La generalo timas “truditan adopton de la usonaj agmanieroj” kaj de ilia “detrua vidado de milito”; li publike mallaŭdas la “predan influon” de Vaŝingtono en la sektoro.

* Kolokvo de la 6-a de majo 2015 ĉi-supre menciita.

La sindikatoj siaflanke pledas delonge por la diversigo de tiuj industrioj, substrekante la teknikojn kaj produktojn kiuj havas plurajn aplikaĵojn, por ke iliaj entreprenoj, privataj aŭ duon-publikaj, ne dependu ekskluzive de armiloj kaj eksportaĵoj, kaj kapablu konverti sin se la merkato (aŭ, iam, la politikaj regantoj) tion decidas. Kelkaj organizaĵoj, kiel la franca sindikato CGT, aktivas favore al kreado de publika centro de la defendo-industrioj, kiu ebligu rigardorajton de la ŝtato kiel nacia kliento, sed ankaŭ kiel regulanto de sektoro koncernanta la eksterlandan politikon kaj la fundamentajn valorojn de la lando.

Tia organizo eble igus duarangaj la humiligajn ĉasojn al miliardoj, kiujn pene plenumas la plej altaj aŭtoritatuloj de la ŝtato, ĉu por provi ŝtopi grandegajn komercajn deficitojn, ĉu por haste konstrui geopolitikajn skemojn, pri kiuj oni pli facile vidas la danĝerojn ol la avantaĝojn.

Komence de ŝtatvizito en Barato, en januaro 2016, la prezidanto François Hollande ne timis laŭdi la Rafale-aviadilo de Dassault, “la plej bona ĉasaviadilo en la mondo”, sed devis rekoni iom pli poste, ke la kontrakto esperata de pli ol kvar jaroj ankoraŭ ne estas subskribita. Siaflanke, la ĉefo de Dassault, s-ro Eric Trappier, ne forgesis danki la registaron okaze de la unua vendo de siaj aviadiloj al Egiptujo, en februaro 2015, pro ĝia “politika subteno sen kiu ne povas okazi armilo-eksportado”*.

* Vd “Les Rafale du Maréchal”, Défense en ligne, 13-a de februaro 2015, http://blogmondediplo.net

Pasintan jaron, necesis deko da ministraj vojaĝoj por ricevi Rafale-kontrakton en Kataro. La registaro, kiu nun esploras kune kun Dassault por vendi la ĉasaviadilon al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj al Indonezio, plene akceptas tiun rolon. Por la ministro pri defendo Jean-Yves Le Drian, fariĝinta efika “komerca agento” de armilaroj, “la demando pri konkurenc-kapablo interkruciĝas kun tiu de suvereneco*. Ekzistas “tasko-divido inter la ŝtato kaj la industrio”, rekonas la ĝenerala direkcio de armado (DGA).

* Le Figaro, Parizo, 9-a de septembro 2014.

Oni povas maltrankviliĝi, ke landoj kiaj Francujo vendas militmaŝinojn kiajn la Rafale-aviadilo en streĉaj aŭ konfliktaj zonoj. Por esti en situacio provizi armilaron al la monarĥioj de la Golfo, Parizo ja devis multigi cedojn: subskribo de defendo-interkonsentoj kaj de strategiaj partnerecoj; malfermo, laŭ la decido de s-ro Nicolas Sarkozy, en 2008, de inter-armea bazo en Abu-Dabio; partopreno de la prezidanto Hollande kiel “honora invitito” — la sola okcidentano — de eksterordinara pintokunveno de la Kunlabor-konsilio de la Golfo (CCG) en Rijado, en majo 2015. Tiom da rimarkeblaj gestoj, kiuj fakte metas Francujon en la unuan linion kaze de etendiĝo de konflikto en tiu regiono, je kelkaj kilometroj de Irano, Irako, Jemeno, kaj kiuj estis objekto de neniu konsultado nek publika debato.

En Francujo, la reĝimo de la eksportaĵoj restas “netravidebla”, opinias la Observejo de la armilaroj*; kiu kvalifikas la jarraporton al la Parlamento pri la eksportaĵoj, tiom laŭditan de la registaro, “reklama broŝuro” utila precipe por “antaŭenigi la francan bonkvaliton”. La Observejo aktivas por ke la Parlamento partoprenu en la ekzameno de tiuj kontraktoj, des pli ke la registaro draste simpligis kaj fleksebligis la kontrolmanierojn de la eksportaĵoj, donante al kelkaj industriistoj ĝeneralan licencon, sen apriora kontrolo.

* Observatoire des armements (Observejo de la armiloj), Liono, www.obsarm.org

ALILOKE en Eŭropo, la armil-vendoj al lando tiom suspekta kiom Sauda Arabujo estigas viglajn debatojn, precipe de post ties engaĝiĝo en la internan militon de Jemeno* kaj la ekzekuto, la 2-an de januaro, de kvardeko da oponantoj, inter kiuj la ŝijaisma eminentulo Nimr Al-Nimr, kiu kaŭzis rompon de la diplomatiaj rilatoj inter Rijado kaj Tehrano. La 25-an de februaro, la eŭropa Parlamento adoptis rezolucion alvokantan la altan reprezentanton de la Unio por la eksterlandaj rilatoj kaj la sekurec-politiko “labori por trudi eŭropan embargon pri armiloj kontraŭ Sauda Arabujo, konsiderante la gravajn akuzojn kontraŭ ĝi rilate al la malrespekto de homrajtoj en Jemeno”. En Belgujo, Flandrujo postulas embargon pri la armilvendoj al tiu lando. Male, en Valonio, kie armil-industrio atingis sian plej altan nivelon de dek jaroj, aparte danke al la saudaj kontraktoj, la sindikata centralo Fédération générale du travail de Belgique (FGTB)-metal (Ĝenerala Federacio de la Laboro de Belgujo — metalo) asertas, ke tio nur malfermus pordojn al la konkurantoj. Samtipa diskutado okazas en Britujo aŭ en Kanado, kie la ministro pri eksterlandaj aferoj, s-ro Stéphane Dion, defendis en januaro kontrakton subskribitan de liaj antaŭuloj kun Sauda Arabujo pri konstruo de centoj da veturiloj. Li argumentis, ke tiuj veturiloj estas “destinitaj por protekti la landon kaj ne pafi al la loĝantaro”, kio estas diskutinda, ĉar tiuj “Jeep” estos blenditaj kaj ekipitaj per kontraŭtankaj misiloj aŭ malpezaj kanonoj*. Svedujo siaflanke ĉesigis ĉiun armean kunlaboradon kun Rijado en marto 2015.

* Vd Laurent Bonnefoy, “Unujara milito por nenio en Jemeno”, Le Monde diplomatique en esperanto, marto 2016.
* Le Devoir, Montrealo, 22-a de januaro 2016.

Siaflanke, Germanujo anoncis en januaro la “submeton al kritika ekzameno” de ĉiuj kontraktoj kun Sauda Arabujo, anoncante pli da severeco pri la armiloj ĝis nun konsiderataj kiel esence “defendaj”. Sub la influo de la social-demokratoj, kiuj partoprenas de 2013 en la koalicio gvidata de s-ino Angela Merkel, la nacia defendo-industrio estas jam sub kontrolo, eĉ se ĝi okupas la kvinan tutmondan lokon por la eksterlandaj vendoj. La ministro pri ekonomio Sigmar Gabriel, prezidanto de la social-demokrata partio (SPD), publike deklaris ke li “hontas, ke Germanujo troviĝas inter la plej grandaj armil-eksportantoj en la mondo”. Li deziras rezervi la eksportaĵojn, krom escepto, al la membro-ŝtatoj de la eŭropa Unio kaj de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO). Francaj kontraktoj destinitaj al Sauda Arabujo kaj Kataro pri materialoj enhavantaj germandevenajn elementojn estis tial blokitaj en 2014*.

* Vd “Embaraso ĉirkaŭ la vendoj de armiloj” en la dosiero “Germanujo, potenculo sen deziro”, Le Monde diplomatique en esperanto, majo 2015.

Iuj kontraktoj profitas al reĝimoj, kiuj ne respektas la homrajtojn, atakas la civilajn loĝantarojn aŭ revendas la armilojn al landoj kun eĉ pli malbona famo. Ili do kontribuas vigligi la konfliktojn pli ol estingi ilin. Ili krome ofte kaŭzas praktikojn je la limo de kontraŭleĝeco, kiujn faciligas manko de travideblo ĉirkaŭ la subskribo de la kontraktoj, la kompleksecon de la financaj retoj ligitaj al la “blankigo” de la impost-paradizoj kaj la multobligo de la perantoj. Tiel, la makleraĵoj, retromakleraĵoj kaj aliaj “esceptaj kostoj” foje atingis ĝis kvarono de la kontrakto-sumo, kaj aperas nur en kazo de tribunala proceduro, kiel, en Francujo, en la aferoj de la armil-vendoj al Angolo, de la destrojeroj de Tajvano aŭ de la submarŝipoj de Karachi, en kiuj juĝistoj kaj advokatoj provas precizigi la respondecojn malgraŭ la malhelpoj de la “defendo-sekreto”. Laŭ iuj taksoj, la armil-vendoj, kvankam estantaj malpli ol 1% de la komerco en la mondo, estas 40% de la korupto*.

* Vd. Claude Serfati, L’Industrie française de défense, La Documentation française, kol.“Les Etudes”, Parizo, 2014.

JES JA, en ĉi tiuj dudek lastaj jaroj, signifaj progresoj okazis kaj estis akompanataj de pliefikigo de la naciaj leĝoj: kreado de Registro de klasikaj armiloj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) (1992); adopto de bonkonduto-kodo de la Eŭropa Unio (1998), fariĝinta jure deviga “komuna pozicio” dek jarojn poste; aprobo de la traktato pri armilo-komerco (TAK), ekfunkcianta de decembro 2014. Sed multaj landoj ne sankciis la nerespekton de la dudeko da embargoj pri armiloj truditaj de la UN kaj la EU*. En Francujo, tia leĝo, adoptita en 2007 de la Senato, estis submetita al aprobo de la Nacia Asembleo nur en ... januaro 2016, kio atestas pri la malbonvolo de lando, kiu tamen estas konstanta membro de la Securec-Konsilio de la UN.

* Aparte koncernatas Nord-Koreujo, Somalujo, Sudano, Libio, Gvineo, Ebur-Bordo, Eritreo, Irako, Irano, Libano, Demokratia Respubliko Kongo, kaj ankaŭ la organizaĵo Al-Kaido.

Philippe LEYMARIE