Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Fosiliaj akvaroj foroferitaj por agrokultura produktivismo.

Alĝeria Saharo: Eldorado de tomatoj

En la sud-orientaj Alĝeriaj altaj ebenaĵoj rapidege disvolviĝas kultivado de tomatoj sub plantodomoj. Tiu produktado sekvas tujprofitan logikon kaj ebligas provizi la bazarojn de la lando, kiu dumlonge suferis mankojn. Sed ĝi endanĝerigas palmarejojn kaj fosiliaj akvaroj kaj estigas ankaŭ gravajn publiksanajn problemojn pro la amasa uzo de kemiaĵoj.

La turistoj, kiuj malkovras la Alĝeriajn altajn ebenaĵojn por atingi la Veran Sudon havas mirindan memoraĵon pri ili. La Nacia Ŝoseo 83, inter Tebessa kaj Biskra, trairas rokajn pejzaĝojn aparte belajn. Inter la deklivoj de la Aŭresa Montaro ĉe nordo kaj la Montoj Nemenĉaj ĉe sudo, ĉio estas nur rokoj, sablo kaj polvo. Ni estas 450 km for sud-oriente de Alĝero, ĉe la enirejo de la Sahara vasteco. Dezerto jam montriĝas, la somera varmo estas neeltenebla kaj la koloroj limiĝas al flavo kaj grizo, foje nuancitaj de rozkoloro. Neniu verdo, kompreneble, ĉar nenio kreskas sur tiel senorganikaĵa grundo kaj sub tiel senpluva ĉielo. Tamen. Hazarde laŭ oblikva vojo, aŭ ĉe kelkaj metroj de la nacia ŝoseo, jen mirinda spektaĵo por la vizitanto: ĝis nevideblo ie kaj tie aperas, metitaj sur la sablo, miloj da tunelaj plantodomoj, longaj duonbarelformaj plastaj koridoroj. Ene, en varmeta malseka atmosfero, jen vicaroj de tomatoj perfekte rondaj, ĉiuj de la sama norma specio: Tofana, dika kaj fortika.

Ekde kelkaj jaroj, de decembro ĝis marto, preskaŭ ĉiuj tomatoj konsumitaj en Alĝerio devenas el la regiono de Monto Zibano, ĉirkaŭ Biskra. Precipe el du zonoj: tiu de El Ghrouss okcidente, kaj tiu de M’Zâa oriente. En 2014 la produktaĵoj de Monto Ziban atingis 300 000 tunojn, tio estas preskaŭ unu triono de la jara produktado de la tuta Alĝerio*. Tiuj vintraj tomatoj, sengustaj kaj rapidege difektiĝantaj, ne povas esti kultivataj en la tradiciaj nordaj zonoj (Tipaza, Mostaganem, Skikda, Annaba), kie la sezono estas tro malvarma. Senkonkurencaj ili tial estas des pli profitdonaj, kaj ilia kilograma prezo povas atingi po 100 dinaroj (0,85 eŭroj) sur la bazaraj tabloj de Alĝero aŭ Orano, tre alta sumo por la konsumantoj, kiuj tamen pli kaj pli postulas ilin. En somero, kiam alvenas la sezonaj tomatoj enkampe kultivataj en la nordaj ebenaĵoj, la prezo duoniĝas, aŭ eĉ trioniĝas, tia prezo estas konsiderata kiel normala.

* En 2014 Alĝerio produktis unu milionon da tunoj da freŝaj tomatoj, Francio 600 000 tunojn, Maroko 1,3 milionon, Hispanio 3,6 milionojn (fonto: Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj)
Akaricidoj, fungicidoj, herbicidoj...

Tomatoj en dezerto, kiel eblas? La respondo estas duvorta: sterkaĵo kaj borado. La malriĉeco de la grundo estas kompensita per amasa uzo de kemiaj sterkaĵoj — ĉefe nitrogeno, fosfato kaj kalio. Kvankam oni ne parolas pri ekstergrunda kultivado, kiel en Eŭropo* , tio similas: la radikoj apenaŭ enprofundiĝas en la sablo, de kiu ili prenas nur malmultajn nutraĵojn. Kaj pri akvo, estas erare kredi ke ĝi ne ekzistas en dezerto, sufiĉas bori.

* Legu: “Et pour quelques tomates de plus”, Le Monde diplomatique, marto 2010.

Kvankam ĝi estas surface seka, Saharo subtere ŝirmas grandegajn akvorezervojn. Laŭ taksadoj, la Nord-Sahara akvara sistemo, kiu kovras de Maroko ĝis Libio tra Alĝerio kaj Tunizio enhavas ĉirkaŭ 60 000 miliardojn da kubmetroj da akvo. Tiuj akvaroj estis plejparte enkaptitaj antaŭ pluraj miloj da jaroj kaj strukturitaj laŭ hermetike disigitaj tavoloj. La plej foraj povas troviĝi je du mil metroj subtere, sed la plej proksimaj estas facile atingeblaj, inter dek kaj tri cent metroj. Per 20 000 eŭroj iu ajn povas fari sian propran boraĵon, kaj fertiligi sian dezertpecon*. “Nuntempe la Sudo estas orminejo!”, asertas S-ro Muhamad Sami Agli, kvardekjara, filo de unu el la grandaj familioj de la regiono kaj loka reprezantanto de la Forumo de Kompaniestroj (FCE), la ĉefa Alĝeria organizaĵo de mastroj. Oni vere povas gajni multan monon. La ŝtato proponas helpojn, kaj plie ne postulas impostojn. Por moninvestantoj, jen vera revo! Cetere venas ili el la tuta lando.

* En la regiono de Biskra la prezo de borita metro varias po inter 85 kaj 170 eŭroj, inkluzive tubojn kaj motoron. Laŭ zonoj necesas bori inter 150 kaj 300 metrojn. Iuj boraĵoj povas do kosti ĝis 50 000 eŭrojn.

La rapida disvastiĝo de plastakulturo (t.e. agrokulturo sub plastaj plantodomoj) en Biskra ŝuldas tiom al privataj iniciatoj kiom al ŝtataj intervenoj. “Eĉ kiam ŝajnas ke la ŝtato forestas, fakte ĝi estas la plej grava aganto en la disvolviĝo de Sahara agrokulturo, raportas Tarik Hartani, direktoro pri esploro en la universitato de Tipaza, ĉefo de fakaj esploristoj pri Alĝeria agrikulturo. Jen ĝi, kiu kreas la necesajn kondiĉojn, konstruante ŝoseojn, elektrizante vastajn teritoriojn, estigante boregaĵojn, fosante irigaciajn kanalojn”. La ŝtato ankaŭ intervenas subvenciante la instaladon de novaj terkulturistoj kaj atribuante kelkajn ankoraŭ haveblajn terpecojn. Tiu atribuo de mono kaj terpecoj estas principe regulita per almeto de dosiero, atribukomisiono ktp. Sed fakte, ĉiuj scias ke bona maârifa (“konatulo” aŭ “protektanto”) ja pli valoras ol bona dosiero, kiom ajn serioza ĝi estus.

De dudek jaroj, kaj ankoraŭ pli de kvin jaroj, la regiono de Biskra, tradicie fama pro siaj daktiloj, tiel iĝis loko por ia orserĉado. Tie pelmele troviĝas lokaj kamparanoj, gravaj naciaj moninvestantoj, kamplaboristoj venintaj de la Nordo, al kiuj aldoniĝas kelkaj kaŝlaboristoj el Maroko kaj Malio. De post 2009 aperis “Kanariaj” plantodomoj, laŭ la giganta modelo disvastigita en insuloj Kanariaj, kiu kovras ĝis 1,5 hektarojn per ununura plasta tolo, tio estas egala al 37 tunelaj plantodomoj. Ilia prezo, ĉirkaŭ 60 000 eŭroj, limigas ilin al grandaj moninvestantoj, sed ili donas tre altan rendimenton. “La pasintan sezonon, kun tomatokurzo 50-dinara — pogranda prezo — mi gajnis 600 milionojn” (da dinaraj cendoj, tio estas proksimume 50 000 eŭroj) “netprofite”, asertas S-ro Nordine M.renkontita en la ĉirkaŭaĵoj de M’Zirâa, 80 kilometrojn oriente de Biskra. “En unu sezono mi preskaŭ repagis mian investaĵon. Nun, estas nur supergajno!”

En mezo de marto, kiam finiĝis la sezono de vintraj tomatoj, oni daŭrigas la laboron semante melonojn aŭ akvomelonojn. Ankaŭ tiuj fruktoj alvenas al la bazaroj antaŭ tiuj produktitaj en la tradiciaj kampoj de la Nordo. Post kelkaj jaroj, kiam la posedanto de plantodomoj amasigis monŝparaĵon, li plantas junajn palmojn kaj tiel investas sian ŝparaĵon en daktiloj. Tiu kultivado estas multe pli sekura ol tiu de tomatoj aŭ melonoj: malpli da zorgoj, stabila rendimento, ĉiam alta vendoprezo (nun ĉirkaŭ po 5 eŭroj por kilogramo) kaj precipe aliro al eksportado. La fama deglet nour (“luma daktilo”), kies ĉefurbo estas Tolga, kvardek kilometrojn for de Biskra, tuj apud El-Ghrouss, estas la sola nutra produkto eksportata de Alĝerio. En dudeko da jaroj la nombro de daktilpalmoj pli ol duobliĝis: ĝi nun estas 18 milionoj, ties kvarono en Monto Ziban, kie riĉaĵegoj konstruiĝas.

La vilaĝo M’Zâa estas la plej videbla simbolo de tiu mirinda pliriĉiĝo. Tiu eteta vilaĝeto konsistanta el kelkaj malaltaj domoj antaŭ dek jaroj, prenas nun aspekton de bonhava dika urbeto, kie ĉiu posedanto volas elmontri sian novan riĉecon konstruigante grandegan domon kun tri aŭ kvar etaĝoj kaj tiom da ĉambroj, ke ĝi similas hoteleton. En decembro 2015, kiam grandega pogranda bazaro tutnova estis malfermiĝonta ĉe la fino de la ĉefa strato, kiu plilongiĝas ĉiumonate, ĉiujn noktojn ekde la tria matene, kamionoj registritaj en ĉiuj partoj de la lando jam viciĝis por kargiĝado. Du tagojn poste, tiuj tomatoj troveblas sur ĉiuj bazarvendejoj, por kontentiĝo de la konsumantoj, kiuj ofte memoras la mankojn de la jaroj 1960 ĝis 1990, kaj neniel volas revivi ilin.

Sed kiaj tomatoj? Tomatoj, kiujn pluraj el niaj kunparolantoj de Biskra volus manĝi “neniapreze kaj neniel!”. Ĉar la rendimento de plastakulturo ne povas esti tiom alta sen amasa uzo de kemiaĵoj, kiuj igas tiujn tomatojn danĝeraj por la konsumantoj: akaricidoj, fungicidoj, herbicidoj, baktericidoj, insekticidoj, ktp. “Amasa uzo de aldonitaĵoj (kemiaj) ekzistas ankaŭ en Eŭropo, substrekas Arezki Mekliche, instruisto en la Nacia supera lernejo por agrokulturo (ENSA) de Alĝero. Ĝi sekvas striktajn regulojn, kaj estas tre kontrolata. Sed en Alĝerio, tiu kontrolo estas malpli serioza. Ni aĉetas samspecajn produktojn faritajn en Ĉinio aŭ en Turkio, tre malpli kostajn ol Eŭropaj produktoj, sed ankaŭ malpli kontrolatajn. Precipe, la minimumaj tempoj inter uzo de la produkto kaj rikolto ne estas respektataj, kaj tio estas tre danĝera por la konsumontoj. Cetere tiuj tomatoj ne povus esti vendataj en Eŭropo, ĉar ili ne respektas la sanitarajn normojn.

Al tiu demando pri amasa uzo de danĝeraj produktoj aldoniĝas tiu pri akvo. Dum multaj jarcentoj Sahara agrikulturo funkciis ĉirkaŭ putoj kaj iuj reaperoj de subteraj akvotavoloj. La homoj sciis krei aŭ pluigi mirindajn oazojn perditajn en la dezerta vasteco, jen ekosistemojn, kiuj certigas ekvilibron inter homaj bezonoj kaj naturaj rimedoj (akvo, sed ankaŭ grundo kaj palma ombro) per lertaj teknikoj pri etaĝaj kultivadoj, recikligo de akvo kaj naturaj sterkaĵoj. Kaj la fellaho (kamparano), konscia pri la granda valoro de tiu utila likvo, zorgis ŝparadi ĝin. En Biskra kaj aliaj sudalĝeriaj lokoj (Vidu Florigi la dezerton), dekmiloj da boraĵoj tute malordigis la tradiciajn oazajn agmanierojn. Unue ili iom post iom elĉerpis la praajn akvofontojn. “Antaŭe oni boris ĝis 50 metrojn kaj oni havis tre sufiĉan fluon, rakontas S-ro Smaïn Benchouia, boristo de tridek jaroj en la tuta zono de Monto Ziban. Nun, necesas bori 250, eĉ 300 metrojn por havi la saman fluon.”

Loĝantaj en mizeraj dometaĉoj

La kvanto da akvo profunde pumpita estis dekobligita en tridek jaroj. Nu temas pri fosilia akvo, do preskaŭ nerenovigebla. “Kvazaŭ oni plenigis la benzinujon antaŭ ses mil jaroj, kaj oni nun veturas per ĝi”, klarigas Christian Leduc akvogeologo de la EsplorInstituto por Disvolviĝo (IRD) en Montpeliero. “Nun ĉiun jaron oni pumpas proksimume po 3 miliardoj da kubmetroj. Kun rezervo de 60 000 miliardoj, oni ne tuj paneos. Sed estas danĝero por la estonteco”. “Precipe, la kvalito de la akvo de la superaj tavoloj tre malboniĝis”, aldonas Nora Boucham, fakulo pri akvaj rimedoj de la Centro por scienca kaj teknika esploroj pri dezertaj regionoj (CRSTRA) en Biskra. “La procentoj de kloridoj kaj sulfatoj komenciĝas superi la trinkebleca normo”. Ĉi lastajn jarojn tiuj akvotavoloj ricevis parton de la kemiaĵoj abunde uzitaj en la plantodomoj. Nu ili ankaŭ fluas el la akvokranoj. Plie, en iuj lokoj oni observas miksiĝon inter subteraj akvotavoloj kaj uzitaj domakvoj, kun nitratoj kaj amonioj. Kaj tio ne estas ĉio. Ĉe iuj lokoj, kiam la subtera akvotavolo ne estas profunda (dek metroj) kaj ĝi subite ricevas, pro boraĵo 300 metra, milojn da kubmetroj de akvo, kiujn ĝi ne povas ensorbi, oni vidas reeliron de tiu akvotavolo, eĉ surface stagnajn akvojn. Tial miloj da palmoj estas nun mortantaj pro putriĝo de siaj radikoj. Kaj jen alia ruiniga fenomeno: tiu subtera akvo enhavas multajn mineralajn salojn — precipe gipson. Disverŝita sur la varmegaj grundoj de la dezerto, la akvo rapide vaporiĝas, sed la saloj restas, kaj formas sur la tera surfaco krustojn dikajn kaj densajn, kiuj definitive igas la terenojn neuzeblaj por ia ajn kultivado.

Ĉu pro kemia poluado ĉu pro krustiĝo, la terkulturistoj de Biskra ja scias ke terpeco neniam longe vivas. Ĉiu tria jaro, somere, ĉiu plantodomo estas tute malmuntita kaj movigita je keldekoj da metroj pli foren. Neniel gravas: la dezerto estas tiom vasta...

Kaj ankaŭ estas la homoj. Iuj posedantoj enkasigas gravajn profitojn. Lokaj familioj aŭ investintoj povas posedi plurajn centojn da plantodomoj. Jen ekzemplo: 400 plantodomoj ĉiuj luataj po “6 milionoj” (500 eŭroj) enspezigas 200 000 eŭrojn jare. Al tio ĝenerale aldoniĝas profitoj de rilataj aferoj: importado de aldonotaĵoj, konstruado de plantdomoj, boradoj... kaj komerco de deglet nour: 1000 daktilpalmoj enspezigas 90 000 eŭrojn jare.

Tiu sistemo baziĝas sur la laboro de miloj da kamplaboristoj, ofte junaj, kun diversaj statutoj. Iuj estas potage salajrataj, po 250 dinaroj hore (2,10 eŭroj). La taga salajro povas atingi 17 eŭrojn por ok horoj, sed kompleta monato neniam estas certa. Aliaj laboras kiel partfarmuloj de posedantoj, kontraŭ kvarono aŭ kvinono de la neta profito ĉe la sezonfino, laŭ zonoj. Fine aliaj luprenas porsezone terpecojn kaj provas sole eltiri maksimuman profiton.

Ĉe la fino de longa tervojo senfine zigzaganta tra tunelaj plantodomoj, S-ro Hocine F., 36-jara, dividas mizeran dometaĉon kun sia nevo Mustafa, 20-jara: kvar brikaj muroj kovritaj de ondolado, du eluzitaj matrasoj, tera grundo, unu ampolo, gashejtilo, du nigrigitaj kaseroloj. Vintre, la noktoj estas glaciigaj. Somere la temperaturo altiĝas ĝis 50° C. Devenintaj el Aïn Defla, agrikultura urbo inter Alĝero kaj Orano, la du viroj alvenis en tiun regionon antaŭ kvin jaroj. Unue potage salajrataj, poste partfarmuloj, ili ĵus ekis sian propran aferon luante dek plantodomojn en El Ghrouss: “La luprezo de plantodomo estas po 7 milionoj (600 eŭroj) jare”. Por la sezonfino, “se tomatoj daŭre vendiĝas 50 dinarojn”, ili esperas jaran netan profiton de 6000 eŭroj, po 3000 por ambaŭ. Sed atentu: neniu ekstraĵo eblas. La loĝejo devas esti senpaga (dometaĉo), nutraĵoj tre malriĉaj (ĉiutagaj terpomoj, preskaŭ neniam viando), kaj precipe, neniam malsaniĝi. Ĉar neniu el tiuj laboristoj havas socian asekuron, kaj la plej eta sanproblemo endanĝerigas ilian malfortan ekonomion. Ĉu ili plendas? “Tute ne! En Aïn Defla, tomatoj vendiĝas 10 dinarojn. Do, nu, vi komprenas...

Miloj da neleĝaj boraĵoj

La posedanto, S-ro Abderazak M., estas diplomita de la universitato de Biskra. Senlaborulo en la 1990-aj jaroj, li profitis, same kiel ĉiuj siaj kolegoj, ŝtatan disdonon de mono kaj terpecoj. “Antaŭe ja estis mi, kiu estis sub la plantodomoj. Sed hodiaŭ, mi estas 45-jara, kaj miaj brakoj eluziĝis”, li klarigas kun malgaja rideto, trinkante teon kun la luantoj. Ĉu Hocine kaj Mustafa pli bone prizorgas sian sanon, precipe rilate al kemiaĵoj? “Vi scias, nia vivo estas en la manoj de Dio...

120 km pli fore, oriente de Biskra, S-ro Habib C., 25-jara Marokano, ŝajnas havi pli bonan situacion. Bone taksita, kiel ĉiuj liaj samlandanoj, pro ilia lerteco pri tomatkulturo, li laboras en belega Kanaria plantodomo kaj ricevas monate salajron de 500 eŭroj, pagatan per eŭroj. Tamen li mem eĉ ne havas elekton por sia loĝejo. La konsento kun la posedanto malpermesas al li iri al vilaĝo: li devas resti ĉiujn tagojn en sia dometaĉo. Ĉar neniu Marokano havas laborpermeson. “Antaŭ ses monatoj, polico arestis du el ili, kiuj iris al vilaĝo, rakontas S-ro Nordine B., 27-jara, kiu regas la plantodomon de sia patro. Mi ricevis dumilionan (170 eŭroj) monpunon”.

Kiam ni renkontas lin, Habib estas disŝpruciganta akaricidon sen neniu protekto por siaj enspirvojoj: “Mi scias, ke tio estas malbona por mia sano. Sed, nu, tiel estas.” Nur liaj piedoj estas envolvitaj per malnovaj ŝiritaj plastaj sakoj, supozataj ebligi al malnovaj sportŝuoj daŭri plian sezonon. Ni ne scios pli: li devas daŭrigi la disŝprucigon de la kemiaĵo. Ni profitas tion por rapide eliri el la plantodomo, kun niaj gorĝoj kaj okuloj jam irititaj.

Kontraŭ la ekologiaj kaj sanitaraj danĝeroj de la disvolviĝo de agrikulturo en la regiono de Biskra, la Alĝeriaj regantoj ŝajnas malmulte agi. “La ŝtato ja bone scias, ke miloj da boraĵoj estas faritaj sen ia ajn permeso, aŭ kun falsaj permesoj”, denuncas S-ro Leduc. “Sed ĝi lasas fari.” Kiu plendus, cetere, pri sistemo el kiu ĉiuj profitas? Tio estas ia maniero redoni la petrolan monon, rimarkigas Omar Bessaoud, esploristo en la Agrokultura Instituto Mediteraneo de Montpeliero (IAMM). La helpoj de la ŝtato iras je 80% al grandaj investantoj, kaj 20% estas polverigitaj inter miloj da etaj felahoj. Tiel ĉiuj estas kontentaj. Tamen, baldaŭ, ĉar la necesa investmono pligrandiĝas (pro pli profundaj boraĵoj, Kanariaj plantodomoj, ktp), la etuloj riskas iom post iom malaperi. Kaj pri la amaso de Alĝeriaj kamplaboristoj, ĉiuj vidas ia aĉeto de socia paco. “La ŝtato preferas, ke la junuloj laboras kaj gajnas sian propran monon anstataŭ manifestacii en la stratoj kaj postuli helpojn. Kaj la homoj estas kontentaj pri abundo de fruktoj kaj legomoj en la bazaroj. Fine, oni favoras tujan socian intereson je la risko de neinversigebla ekologia difektiĝo, sed malrapida kaj malmulte videbla”, denuncas S-ro Hartani.

En Alĝerio, kiu malfacile industriiĝas, la eksperimento de la “pionira fronto” de Biskro, kiel nomas ĝin la internaciaj esploristoj, tre interesitaj de la afero, aperas kiel modelo por disvolviĝo. “Per kuntrena efiko, novaj industrioj instaliĝas en Biskra, konfirmas S-ro Agli. Agrinutraĵaj kompanioj, sed ankaŭ cementfabriko, kablokonstruado, ktp. Al kiuj aldoniĝas turismo, per 26 konstruataj hoteloj!” Per tia ritmo, la tomato de Biskra havas brilan futuron.

Pierre DAUM