Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“Spuro de revo ne estas malpli reala ol tiu de paŝo”

Kontesti sen modereco

En Francujo, la opono al la reformo de la laborleĝaro kaj la okupado de placoj fare de la movado Nokto vigla konverĝis en la rifuzo de mallarĝa vidado de la politiko: sveno de la kolektivaj esperoj en la balota “nigra truo”, marĝena aranĝo de la socia ordo. Ĉu ni estas ĉe la fino de ciklo markita de postuloj ĉiam pli limigitaj kaj neniam plenumitaj?

MALMULTE postuli kaj atendi multe: dek ok jarojn post la kreado de la asocio Agado por Tobin-imposto por helpi al la civitanoj — ATTAC, en junio 1998, la depreno de 0,01% ĝis 0,1% el la financaj transakcioj inspirita de la ekonomikisto James Tobin por “ĵeti sablon en la radarojn” de la merkatoj ankoraŭ prokrastiĝas (vd Atendante la Tobin-imposton). La mildigita formo, kiun intertraktas la eŭropaj rondoj enspezigus frakcion de la sumo (pli ol 100 miliardoj da eŭroj) komence atendata.

Sed, fakte, kial oni metis la celon tiom malalte? Kial oni tiom interbatalis por enkonduko de tiom milda frotado en la spekulad-mekaniko? La komforto de la retrospektiva rigardo kaj la instruoj de la granda krizo de 2008 sugestas, ke simpla malpermeso de kelkaj parazitaj kapital-movoj estus tutsame pravigita.

Tiu singardemo en la postuloj spegulas la mensostaton de epoko, kiam la kredindeco de aktivula organizaĵo mezuriĝis laŭ ĝia modereco. Kun la forfalo de la Soveta Unio, la fino de la malvarma milito kaj la proklamo fare de la usonaj nov-konservativuloj de la “fino de la historio”, ĉiu fronta opono al la merkat-kapitalismo troviĝis mallegitimigita, ne nur en la rigardo de la gvidanta klaso, sed ankaŭ en la mezaj klasoj, de nun lokitaj ĉe la centro de la politik-ludejo. Por konvinki, oni tiam pensis, necesas montriĝi “prudenta”.

Jes ja, la fama infra-decimala imposto — 0,1% — montras en sia nealveninteco mem, nekontesteblan pedagogian virton: se la ekonomia ordo obstinas rifuzi tiel modestan plibonigon, tio signifas ke ĝi ja estas nereformebla — kaj sekve, inda je revolucio. Sed por estigi tiun rivelo-efikon, necesis ludi la ludon kaj sin loki sur la tereno de la kontraŭulo, tiu de la “ekonomia prudento”. La ideo kontesti la ordon kun modereco trudiĝis en Francujo kun des pli da evidenteco, ke la politika iniciato ne plu estis en nia tendaro. De la liberala registaro de Pierre Mauroy en marto 1983, la maldekstro ne nur ĉesis provizi proponojn por “ŝanĝi la vivon”, sed la politikaj gvidantoj el ĉiaj tendencoj faligas sur la salajrulojn pluvegon da industriaj restrukturigoj, sociaj kontraŭ-reformoj, kaj buĝetreduktaj iniciatoj. Ene de kelkaj jaroj, la rilato al la estonteco baskulas.

La ribelo de la siderurgi-laboristoj de Longwy kontraŭ la fabrik-fermoj en 1978-1979 desegnis, per sia inventemo, la konturon de la kontraŭ-socio*. Tiu de la fer-laboristoj en 1984, tute same amasa, ne plu enhavas la revon de socia tranformiĝo. Venis la tempo de defendaj bataloj, komence de la 1980-aj jaroj en Francujo, same kiel en Germanujo post la submetado de la ekster-parlamenta opozicio, en 1985 en Britujo post la malsukceso de la granda minista striko. Temas tiam igi la vivon iom malpli kruela, sin ŝirmi por mildigi la ritmon kaj efikon de la malreguligoj, de la privatigoj, de la komercaj interkonsentoj, kaj de la difektado de la laborjuro. Nemalhavebla kondiĉo, la protektado de la socialaj konkeroj diktas sian urĝon kaj trudiĝas iom post iom kiel la netranspasebla horizonto de la luktoj.

* Vd Pierre Rimbert kaj Rafaël Trapet, “La Commune de Longwy”, Le Monde diplomatique, oktobro 1997.
Difini tion, kion oni vere deziras

EN 1995, ĵus antaŭ la franca prezidanta elekto, eĉ la partioj, kiuj referencis al la komunismo rezignacias antaŭenpuŝi nur petojn tiajn, kiaj malpermeso de maldungado, kreskigo de la minimuma salajro kaj malpliiĝo de la labordaŭro en neŝanĝita salajrokadro. Kondukita de la Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (CGT) kaj Solidaires (Solidaraj), la venka movado de novembro-decembro 1995 kontraŭ la reformo de la Socia Asekuro kondukita de s-ro Alain Juppé iun momenton sugestis la hipotezon, ke la senfortigita politika maldekstro transdonis la taskon al revigligita sindikata maldekstro. Tio, kio sekvis, estis pli ĝuste markita de la kresko de alimondismo.

La internacia alirmaniero de tiu movado, ties kalendaro de kunvenoj kaj ties novaj manieroj aktivi baziĝis sur principo, kiu distingiĝas samtempe de la ideologiaj alfrontiĝoj de post 1968, kaj de la moralaj indignoj laŭ la maniero de homhelpaj organizaĵoj: la kontraŭ-ekspertizo, apogita sur sciencaj analizoj taŭgaj por konvinki simpatiantojn, kiuj pli familiaras kun universitataj amfiteatroj ol kun muntoĉenoj. Kun siaj ekonomikistoj kaj siaj sociologoj, sia procenta simbolo (%) kaj siaj malĉifroj, siaj kontraŭ-manlibroj kaj siaj someraj universitatoj, ATTAC donis al si la mision popularigi fakan kritikon de la ekonomia ordo. Je ĉiu registara decido malfortiganta la publikajn servojn, je ĉiu libermerkata interkonsento diskrete intertraktita de la internaciaj financaj institucioj, respondis perfektaj argumentaroj, dekoj da libroj, centoj da artikoloj.

Ĉu temas pri malegalecoj, pri internacia politiko, rasismo, maskla dominado, aŭ ekologio, ĉiu protest-sektoro elmontras, de tiu epoko, siajn pensistojn, siajn universitatanojn, siajn esploristojn, kun la espero kredindigi siajn politikajn elektojn per scienca pravigo. Tiu kritiko, kune kun la malboniĝo de la vivkondiĉoj, ebligis mobilizi loĝantarojn politike neorganizitajn, kiuj malkovris sin malfortaj fronte al tutmondiĝo, kies perforto koncentriĝis ĝis tiam sur la laboristaro.

La movado, al kiu Le Monde diplomatique estis intime asociita, konvinkis pri sia seriozeco, gajnis batalojn en la intelektaj rondoj, en la libroj, la gazetaro, kaj eĉ aperis sur la ekranoj de la televidaj ĵurnaloj. Ĝi pasigis longegan tempon ripetante evidentaĵojn, dum ĝiaj kontraŭuloj, senskrupule kaj senĉese, aplikadis siajn “reformojn”. Kiel sugestis la kontraŭkultura ondo de la 1970-aj jaroj, dekstran politikan ordon tute ne ĝenas maldekstraj sukces-libroj. Starigi sian sciencan bonvolemon kontraŭ la politika malsincereco de la kontraŭulo verŝajne igis la kritikon pli aŭdebla. Sed ne pli efika, kiel amare spertis en 2015, la greka ministro pri financoj Yanis Varoufakis, kies argumentoj akademie akceptitaj ne multe pezis fronte al konservativa obstino de la Eŭrogrupo*.

* Vd Janis Varufakis, “Ilia sola celo estis nin humiligi”, Le Monde diplomatique en esperanto, aŭgusto 2015.

Sur la vasta ideologia pentraĵo, kiu kovras la periodon 1995-2015, kunekzistas du kontraŭaj elementoj. Unuflanke, tremetanta kaj poste bolanta repolitikiĝo, kiu konkretiĝas per sinsekvo de luktoj kaj masivaj sociaj movadoj: 1995, 1996 (senlegitimilaj migruloj), 1997-1998 (senlaboruloj), 2000-2003 (pinto de la alimondisma ondo), 2003 (pensioj), 2005 (ĉirkaŭurbaj kvartaloj), 2006 (studentoj nestabilecaj), 2010 (denove pensioj), 2016 (laborjuro), rifuzo de la grandaj senutilaj projektoj (ĉefe depost 2012). Aliflanke, kontestemaj institucioj malfortigitaj: sindikatoj ne povantaj retroiri, socia movado turniĝanta, — aŭ deturniĝanta — al ekspertizo, partioj de la radikala maldekstro enŝlimigitaj en la sabloj de miskreditigita institucia funkciado. La spiro, la esperoj, la imagpovo kaj la kolero de la unuaj ne resonas en la sloganoj, la libroj kaj la programoj de la aliaj.

Ĉio okazas kvazaŭ tridek jaroj da defendaj bataloj senigis la politikajn strukturojn je ilia kapablo proponi, eĉ en malfeliĉo, long-templiman celon dezirindan kaj entuziasmigan — tiujn “feliĉajn tagojn” kiujn imagis la francaj rezistantoj komence de la jaro 1943. En ege malpli malluma kunteksto (ol en 1943), multaj organizaĵoj kaj aktivuloj rezignis deziri la neeblon, sed nur la akcepteblon; rezignis antaŭeniri, sed nur deziris la ĉesigon de la retroiroj. Laŭgrade kiam la maldekstro faris el modesteco sian strategion, la plafono de siaj esperoj malaltiĝis ĝis la sojlo de deprimo. Malrapidigi la ritmon de la regresoj: tasko ja necesa sed perspektivo des malpli kuraĝiga, ke ĝi igas la “alian eblan mondon” simila al la unua, nur iom malpli malbona. Simbolo de la epoko, la “malcerteco” donis sian koloron al la ideologia batalo — “malcerteco” (france: précaire), el la latina precarius: “akirita per la petego”...

Ĉu estas nun la fino de tiu ciklo? La ĝermado de movadoj observita sur pluraj kontinentoj de la komenco de la 2010-aj jaroj aperigis tendencon, malplimultan sed influan, kiu lacas postuli nur panerojn kaj rikolti nur venton. Male kiel la studentoj el burĝa origino de Majo 1968, tiuj kontestantoj spertis aŭ spertas la necertecon ekde sia studado. Kaj, kontraŭe al la defilantoj de la 1980-aj jaroj, ili ne timas la asimiladon de radikalismo al la reĝimoj de la eŭrop-orienta bloko, aŭ al la “gulago”: Tiuj, kiuj inter ili havas malpli ol 27 jarojn naskiĝis post la falo de la berlina Muro. Tiu historio ne estas ilia. Ofte venantaj el la malaltigitaj marĝenoj de la mezaj klazoj amase produktitaj de la krizo, ili sonigas en la ĝeneralaj asembleoj, sur la ribelaj interretaj paĝoj, en la “defendendaj zonoj”, la movadoj pri okupado de placoj, kaj ĝis la marĝenoj de la politikaj kaj sindikataj organizoj, muzikon longtempe neaŭditan.

Ili diras: “La mondo aŭ nenio”; “Ni ne volas la malriĉulojn senŝarĝigitaj, ni volas la mizeron abolita”, kiel skribis Victor Hugo; ne nur dungojn kaj salajrojn, sed kontroli la ekonomion, kolektive decidi kion produkti, kiel ĝin produkti, decidi kion oni nomas “riĉeco”. Ne la parecon vir-virino, sed absolutan egalecon. Ne plu la respekton al la malplimultoj kaj diferencoj, sed la fratecon, kiu levas al egalrangeco iun ajn aliĝantan al la komuna politika projekto. Ni ne volas “ekologian respondecon”, sed kunlabor-rilatojn kun la naturo. Ne ekonomian novkoloniismon alivestitan en homhelpo, sed la emancipadon de la popoloj. Resume: “Ni volas ĉion”, ambicio, kiu tiel larĝe transiras la kutiman politikan vidkampon, ke multaj interpretas ĝin kiel foreston de ĉia depostulo.

Altigi la postulojn, anstataŭ postuli minimumon, ne kreskigas la ŝancojn sukcesi, sed tio havas duoblan intereson. Izolita nun sur randaj vojoj de la kontestado kaj principe malamika al la politika organizado, la reapero de radikaluloj influas la partiojn tra fenomeno de kapilareco, simile al la fadeno, kiu ligas la movadon Occupy Oakland — la plej laborista el tiuj movadoj en Usono — al la aktivuloj, kiuj subtenas la demokratan kandidaton Bernie Sanders en la tre institucia kadro de la prezidanta kampanjo. Sed precipe, tiu revigliĝo plifortigas la defendajn batalojn kiam tiuj, kiuj kondukas ilin en malfacilaj kondiĉoj povas denove apogi sin sur longvida celado kaj, manke de jam preta projekto, sur principoj de transformado, kiuj lumigas la estontecon. Ĉar voli ĉion, eĉ se oni ricevas nenion en tuja estonto, estas devigi sin difini tion, kion oni vere deziras, prefere ol ripetaĉi tion, kion oni ne plu eltenas.

Estus eraro vidi en tiu baskulo devojiĝon el la depostula agado al magi-formula idealismo: ĝi male remetas la lukton sur siajn klasikajn bazojn. La fakto, ke la maldekstro nun plu evoluas nur laŭ defenda maniero, aspektas historia escepto. De la fino de la 18-a jarcento, la politikaj partioj, kaj poste la sindikatoj, ĉiam provis artikigi longdaŭrajn strategiajn celojn kaj tujajn taktikajn batalojn. En Rusujo, la bolŝevikoj asignas la unuan rolon al la partio kaj limigas la laboristajn organizaĵojn je la dua. En Francujo, la anarĥi-sindikatistoj integras “tiun duoblan laboron, ĉiutagan kaj priestontecan”. Unuflanke, klarigas en 1906 la Amiena Charto (ĉarto de Amiens) de la CGT, la sindikatismo daŭrigas la “ĉiutagan depostulan laboron (...) per la realigo de tujaj plibonigoj”. Aliflanke, “ĝi preparas la kompletan emancipon, kiu povas realiĝi nur per la eksproprietigo de la kapitalistoj”.

Kiel observis la historiisto Georges Duby, “La spuro de revo ne estas malpli reala ol tiu de paŝo”. En politiko, la revo sen la paŝo disbloviĝas en la nebula ĉielo de la ideoj, sed la paŝo sen la revo paŝadas sen antaŭeniri. La paŝo kaj la revo desegnas vojon: politikan projekton.

Ĉi-rilate, la ideoj forlasitaj de la maldekstro kaj reaktivitaj de la movadoj de la lastaj jaroj daŭrigas universalan tradicion de egalecaj ribeloj. En aprilo, panelo destinita kolekti la proponojn de la partoprenantoj en la “Nokto vigla” (Nuit debout), sur la placo de la Respubliko en Parizo, proklamis jenon: “Ŝanĝo de konstitucio”, “socialigita sistemo de kredito”,“eksoficigeblo de la elektitoj”, “dumviva salajro”. Sed ankaŭ: “Ni kultivu la neeblecon”, “La nokte vigla fariĝos la vive vigla” kaj “Tiu, kiu feron havas, panon havas” kiuj sonas kvazaŭ blankiismaj* akĉentoj.

* Tiu frazo estas eltiraĵo el la kritika teksto, kiun la socialisto Aŭgusto Blankio (Blanqui) sendis kiel toston por la bankedo de la 25-a de februaro 1851, datreveno de la franca revolucio de 1848. — jmc.
Esperoj de konverĝo

TRANS la eŭropaj socialismoj, utopia, marksisma aŭ anarĥiisma, tema ligilo ligas la tiutempajn radikalulojn al la kohorto de la ribeluloj, kiuj fantomas en la historio de la klasbataloj, de la greka antikva tempo ĝis la unuaj kristanoj, de la karmatoj el Arabujo (10-11-a jarcento) ĝis la fino de la Oriento. Kiam la ĉina kamparano Wang Xiaobo kondukas en 993 popolribelon en Qing-cheng (Sichuan), li deklaras, ke li “estas laca de la malegaleco ekzistanta inter riĉuloj kaj malriĉulol” kaj li volas “ĝin ebenigi profite al la popolo”. La ribelantoj tuj aplikas tiujn principojn. Preskaŭ mil jarojn poste, la Tajpinga ribelo, inter 1851 kaj 1864, kondukis al formado de portempa ribela ĉina ŝtato, fondita sur similaj bazoj*. Same kiel en Okcidento, tiuj popolribeloj konverĝigis utopiistajn intelektulojn, kiuj kontraŭmetis novajn ideojn al la establita ordo, kaj ribelajn malriĉulojn, firme celantajn trudi la egalecon perforte.

* Vd “Les traditions égalitaires et utopiques en Orient”, en Jacques Droz (sub la dir. de), Histoire générale du socialisme, vol. 1, Presses universitaires de France, Parizo, 1972.

La tasko montriĝas nun ja malpli kruda. Unu jarcento kaj duono da luktoj kaj sociaj kritikoj klarigis la demandon kaj trudis, en la kerno de la institucioj, solidajn apogilojn. La tiom dezirata konverĝo inter la kulturitaj mezklasoj, la establita laborista mondo kaj la nestabiluloj de la relegaciitaj kvartaloj ne okazos ĉirkaŭ la socialdemokrataj partioj mortantaj, sed ĉirkaŭ organizaĵoj, kiuj havigos al si politikan projekton kapablan denove briligi la “sunon de la estonteco”. La modereco perdis siajn strategiajn virtojn. Esti prudenta, racia, hodiaŭ signifas esti radikala.

Pierre RIMBERT