Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

De Barack Obama ĝis Donald Trump, intervenismo ne plu entuziasmigas

Usono laciĝis pri la mondo

La respublikana kandidato al la usona prezidanta elekto de novembro 2016 estos verŝajne malpli favora al la armeaj intervenoj ol lia demokrata kontraŭulo — nova situacio depost la dua mondmilito. La retiriĝo-tento, kiu obsedas la eksterlandan politikon de s-ro Barack Obama de 2009, etendiĝas de nun al ambaŭ grandaj partioj.

MALFORTA”, “konfuza”, “hezitema”, “perfidulo”, “malkuraĝa”, “naivulo”, “nekohera”, “sen vizio”, “sensperta”; dum ok jaroj, la respublikanoj ne trovis sufiĉe akrajn vortojn por kvalifiki s-ron Barack Obama kaj lian eksterlandan politikon. La prezidanto laŭ ili subfosis la grandecon kaj la fidindecon de Usono, rifuzante pli ofte uzi perforton.

Kvankam ili neniam forgesas substreki kiom s-ro Obama humiligis, laŭ ili, Usonon, ambaŭ ĉefaj kandidatoj de la respublikana antaŭelekto grandparte forlasis tiujn radikalajn diskursojn. En decembro 2015, s-ro Ted Cruz kritikis la “frenezajn novkonservativulojn, kiuj volas invadi ĉiujn landojn de la planedo kaj sendi niajn infanojn morti en Mez-Oriento*. Saman monaton, okaze de parolado antaŭ la tre konservativa Heritage Foundation, li substrekis la malbonan efikon de la usonaj intervenoj, sin apogante sur la libia ekzemplo, kaj aldonis: “Ni ne havas subtenendan tendaron en la siria interna milito.” Vortoj, kiuj iom reeĥis frazon de s-ro Obama: la 10-an de septembro 2013, la prezidanto ja konsideris, ke la siria konflikto estas “la interna milito de aliaj”.

* Tim Alberta kaj Eliana Johnson, “Many GOP foreign-policy leaders are suspicious of Ted Cruz”, National Review, Nov-Jorko, 14-a de decembro 2015.

S-ro Donald Trump ankaŭ ne intencas ekiniciati ekspedicion en Proksim-Orienton. “Ni elspezas tie milojn da miliardoj da dolaroj, dum la infrastrukturo de nia lando estas ruiniĝanta”, li bedaŭris la 3-an de marto. Ankaŭ tie, oni povus kredi aŭdi la nunan loĝanton de la Blanka Domo: “Dum la lasta jardeko, la milito kostis al ni mil miliardojn da dolaroj, en periodo, kiam nia ŝuldo ekŝvelegis kaj dum malfacila ekonomia situacio (...). Ni devas nun koncentriĝi je la konstruo de nia nacio”, opiniis sro Obama en 2011, promesante baldaŭan retiriĝon de la soldat-trupoj ankoraŭ en Afganujo.

“Ekzamenigi sian cerbon”

ĈE LA DEMOKRATA FLANKO, ofte okazis, ke kandidatoj kritikantaj la usonan armean intervenismon estis bone lokitaj por fariĝi oficiala kandidato al prezidanteco. Ekzemple George MacGovern, kiu kontraŭis la Vjetnaman militon en 1972, la nigrula pastoro Jesse Jackson en 1984 kaj en 1988 — li publike kritikis la usonajn manovrojn por faligi la nikaragvan registaron — aŭ eĉ s-ro Obama, kritikanto de la iraka milito en 2008. Male, ni devas iri ĝis 1952, kun la kandidatiĝo de Robert Taft, por trovi respublikanon malamikan al la militaj ekspedicioj, en bona pozicio por esti oficiala kandidato de sia partio. La senatano de Ohio oponis al la Marshall-plano kaj al la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO), taksataj neefikaj kaj tro kostaj, kaj opiniis, ke Usono devas uzi forton nur se la “libereco de ĝia popolo” estas rekte minacata. Li malvenkis la baloton fronte al Dwight Eisenhower. De tiam, ŝlosilo de sukceso en la respublikanaj antaŭelektoj estas aserti la destinon de Usono gvidi la mondon. Estis ankoraŭ la centra temo de la programoj de eksterlanda politiko de s-ro John McCain en 2008 kaj de s-ro Willard Mitt Romney en 2012. La nuna returniĝo en la respublikana partio estas des pli surpriza, ke la konservativa tendaro indignis dum ok jaroj pro la “malforto” de s-ro Obama, je la preteksto, ke li foje rifuzis bombadi aliajn landojn.

Tiu turniĝo pli bone kompreniĝas kiam oni analizas la ĝeneralan evoluon de la usona eksterlanda politiko depost 2009. Dum siaj du mandatoj ĉe la Blanka Domo, la eksa senatano de Illinois estis akuzata konduki politikon, kiun neniu granda principo gvidas. Diference de la prezidantoj Harry Truman (“limigo” de Sovet-Unio), Dwight Eisenhower (“kontraŭpuŝo” de komunismo), Richard Nixon (forta “senstreĉiĝo”), James Carter (“homrajtoj”), Ronald Reagan (alfrontiĝo kun la soveta “imperio de malbono”) aŭ ankoraŭ George W. Bush (“milito kontraŭ teroro”), li ne lasos post si doktrinon je sia nomo, sed kunmetadon de elektoj kelkfoje kontraŭdiraj. Li akompanas en 2011 koalicion por faligi Muamar Kadafi en Libio, kaj poste ne plu interesiĝas pri tiu lando; li allasas sin al arbitre deciditaj bombadoj pere de senpilotaj aviadiloj, tute kontraŭleĝaj (laŭ la internacia kaj usona leĝoj), sed engaĝiĝas en plurflanka diplomatia klopodo por starigi interkonsenton pri la irana nuklea programo, kaj montriĝas aŭdackapabla kiam li decidas la restarigon de rilatoj kun Kubo.

La prezidanto devas navigi inter fortoj, kiuj ĉiuj provas influi al lia diplomatio: la publika opinio, kapabla baskuli de izolismo al intervenismo, se atenco estas plenumata, aŭ usona ĵurnalisto senkapigita; la elektitoj de la kontraŭa partio, ĉiam pretaj akuzi lin pri malforto; liaj konsilistoj, ministroj kaj kunlaborantoj; la aliancanoj de Usono, kiuj atendas, ke Vaŝingtono kondutu konforme al iliaj interesoj; la kontraŭuloj, kiuj gvatas la plej etan erareton por antaŭenigi siajn peonojn. Kelkaj prezidantoj faris siajn decidojn en intima kunlaboro kun la ŝtatsekretario (la usona ministro pri eksteraj aferoj): Truman kaj Dean Acheson, Eisenhower kaj John Foster Dulles, Reagan kaj George P. Shultz. Aliaj plenfidis sian konsiliston pri landa sekureco aŭ sian ŝtatsekretarion: Nixon kaj s-ro Henry Kissinger, Carter kaj s-ro Zbigniew Brzesinski. S-ro Obama, li decidas sola, aŭ kun sia plej proksima konsilantaro: s-roj Benjamin Rhodes, Denis McDonough, Mark Lippert. Tiuj malpli ol kvindek-jaruloj komencis sian karieron ne dum la malvarma milito, sed post la 11-a de septembro 2001, kaj apartenas al la neintervenisma tendenco*.

* Justin Vaïsse, Barack Obama et sa politique étrangère (2008-2012), Odile Jacob, Parizo, 2012.

La nuna prezidanto ja nomumis pli spertajn homojn por la ŝlosilaj postenoj de la diplomatia kaj armea aranĝaĵo: s-roj Robert Gates, Leon Panetta kaj Chuck Hagel ĉe la ministrejo pri defendo, s-ino Hillary Clinton kaj s-ro John Kerry ĉe la ŝtat-sekretariejo, ktp. Tiuj voĉoj kelkfoje influis, kiel en 2009, kiam s-ino Clinton konvinkis s-ron Obama subteni la puĉon kontraŭ s-ro Manuel Zelaya en Honduro. Sed, dum la krizaj momentoj, ili ne ĉiam estis aŭskultataj. “Lia Blanka Domo estis la plej centralizita kaj aŭtoritatema rilate la landan sekurecon depost Richard Nixon kaj Henry Kissinger, analizas s-ro Gates en sia Memorlibro*.

* Robert M.Gates, Duty: Memoirs of a Secretary at War, Knopf, Nov-Jorko, 2014.

La unuaj malkonsentoj inter s-ro Obama kaj lia ĉirkaŭaĵo aperas en septembro 2009, pri Afganujo. Dum la prezidanto promesis fini tiun militon, la generalo Stanley McChrystal, surloke respondeculo pri la operacioj, respondas, ke la venko postulas plifortigon de la usona armea ĉeesto; li taksas la bezonojn je kvardek mil soldatoj. Dum tri monatoj, kunvenon post kunveno, la ŝtatsekretario, la ministro pri defendo, la direktoro de la Centra Informokapta Agentejo Central Intelligence Agency (CIA), la konsilisto pri la landa sekureco kaj la direktoro de la landa Informkaptado provas konvinki s-ron Obama plenumi ĉi tiun peton. “Tio ne estas en la landa intereso” senĉese ripetas la prezidanto, kiu ne volas “elspezi 1 000 miliardojn da dolaroj” kaj sin ĵeti “en longdaŭran klopodon de nacia rekonstruado”*. Rifuzante elekti inter la retiriĝo kaj senlima armea engaĝiĝo postulata de la generalo McChrystal, li elektas kompromisan solvon: sendo de tridek mil kromaj soldatoj por dek-ok-monata daŭro. “Usono devas montri sian forton, cele fini la militojn kaj antaŭmalhelpi aliajn konfliktojn”, li deklaras la 1-an de decembro 2009 por pravigi sian decidon. Granda parto de la fakuloj pri armeaj demandoj taksis tiun kompromison aparte neefika, ĉar ĝi sugestis al la talibanoj atendi, ke la ŝtormo finiĝu.

* Bob Woodward, Obama’s War, Simon & Schuster, Nov-Jorko, 2010.

Simila scenaro disvolviĝas en 2011, komence de la “arabaj printempoj”. Ĉu necesas faligi Kadafi, pro la preteksto, ke li minacas amasmurdi la ribelulojn de Bengazi? Ĉi foje, escepte de s-ino Clinton, la ĉirkaŭaĵo de s-ro Obama estas pli singardema. S-ro Gates eĉ taksas publike, ke kiu ajn prikonsideras novan ekspedicion en Proksim-Orienton devus “ekzamenigi sian cerbon*. Sed la premoj venas el la amasinformiloj, el eksterlando — aparte el Francujo kaj Britujo, kiuj ja senhezite decidis batali — kaj el la Kongreso, kie la demokrata senatano Kerry kaj lia respublikana kolego McCain kune postulas la starigon de aviadil-ekskluziva zono. Denove, la prezidanto “centrisme” decidas: li konsentas interveni, sed kadre de larĝa koalicio, kun mandato de la Unuiĝintaj Nacioj — kiu planas nur kreadon de aviadil-ekskluziva zono kaj estas rapide transpasita — kaj sen konduki la operaciojn.

* Greg Jaffe, “In one of final addresses to army, Gates describes vision for military’s future”, The Washington Post, 26-a de februaro 2011.

Ĉu eblas vidi en tio “Obama-doktrinon”? Usono laŭdire intencas “gvidi de malantaŭe” (lead from behind) por defendi siajn interesojn sen tro elmeti sin: bombardante per senpilotaj aviadiloj, privilegiante la punktan uzon de specialaj trupoj aŭ lasante aliajn interveni anstataŭ si. “Gvidi de malantaŭe ne estas gvidi, sed estas abdiki”, krias tiam la novkonservativa ĵurnalisto Charles Krauthammer en la Washington Post*. La milito en Sirio montris, ke ne temas pri doktrino por la usona prezidanto, sed, kiel en la afgana kazo, de cirkonstanca elekto: s-ro Obama provis domaĝi la subtenantojn kaj la kontraŭantojn de la perfort-uzo, sen kontentigi iun ajn.

* Citita en Owen Harries kaj Tom Switzer, “Leading from behind: Third time a charm?”, The American Interest, vol. 3, n-ro 5, Vaŝingtono, DC, majo-junio 2013.
Sep landoj bombarditaj depost 2009

LA LIBIA PRECEDENCO nur firmigis lian rifuzemon rilate al armeaj intervenoj. Dum du jaroj, inter 2011 kaj 2013, li multigas la parolajn kondamnojn, alvokas al la rezigno de la prezidanto Baŝar al-Asad, proklamas sian subtenon al la ribeluloj, sed neniam konsideras uzi sian armeon. Sirio ne estas Libio, ŝtato sen veraj aliancanoj. La situacio ŝanĝiĝas en 2013, kiam la registaro de s-ro al-Asad estas akuzata uzi kemiajn armilojn en la ĉirkaŭaj kvartaloj de Damasko, tiel transirante la “ruĝan linion” desegnitan de s-ro Obama unu jaron antaŭe. Ĉu Usono povas resti senaga, kiam temas pri ĝia kredindeco? En la Blanka Domo, interkonsento formiĝas ĉirkaŭ la neceso “puni” s-ron al-Asad. “La grandaj nacioj ne blufas”, avertas la vicprezidanto Joe Biden, kutime ne favora al armeaj ekspedicioj*. Ankaŭ s-ro Obama ŝajnas konvinkita, kaj eĉ petas al la Pentagono (ĉefsidejo de la usona ministrejo pri defendo) proponi la bombado-celojn.

* Citita en Jeffrey Goldberg, “The Obama doctrine”, The Atlantic, Vaŝingtono, DC, aprilo 2016.

Sed lastmomente, post diskuto kun s-ro McDonough, lia plej kontraŭ-intervenisma konsilisto, la prezidanto ŝanĝas sian opinion kaj petas de sia teamo trovi por li elirejon. Tiu decido estigas pluvegon da protestoj, en Francujo, en Sauda Arabujo, en Israelo kaj en la golfaj landoj. Ĝi igas la respublikanojn taksi s-ron Obama “malkuraĝulo”, kaj samtempe incitegis multajn demokratojn, kiel s-ron Kerry, kiu opinias ke li “estis mistifikita*. S-ro Obama “sendis malbonan mesaĝon al la mondo”, opinias la eksministro pri defendo Panetta en sia Memorlibro: “Tiu epizodo substrekis lian plej evidentan malforton (...). Tro ofte, laŭ mi, la prezidanto privilegias la logikon de juro-profesoro pli ol la pasio de gvidanto*.”

* Citita en Jeffrey Goldberg, art. cit.
* Leon Panetta, Worthy Fights: A Memoir of Leadership in War and Peace, Penguin, Nov-Jorko, 2014.

Multaj konservativuloj vidis en la decido de s-ro Obama baskul-punkton, novan “Munkena Interkonsento”, al kiu ili imputas longan serion da malfeliĉoj: se Usono estus puninta Damaskon en 2013, ili asertas, la Organizo de la Islama Ŝtato (OIŜ) ne estus tiel progresinta; Irano ne okupus tian lokon sur la siria scenejo; Moskvo ne aŭdacus aneksi Krimeon, ktp. S-ro Obama respondis, ke Rusujo ne zorgis pri la milita tono de s-ro George W. Bush, nek pri la ĉeesto de cent mil usonaj soldatoj en Irako kiam ĝi intervenis en la kartvela konflikto en 2008. Laŭ li, vidi en la agmaniero de s-ro Vladimir Putin la markon de reveno de forta Rusujo estas “miskoni la naturon de la potenco rilate al eksterlanda politiko. La vera potenco signifas ke vi povas ricevi tion, kion vi volas sen uzi perforton. Rusujo estis multe pli potenca kiam Ukrainujo ŝajnis sendependa lando, sed estis reale “koruptokratio” (france: kleptocratie), kie Moskvo povis manipuli la situacion*. Krome, Vaŝingtono tute ne restis senaga dum la ukraina krizo: s-ro Obama aktivigis la NATOn en centra Eŭropo, sed ankaŭ premis al la Eŭropa Unio por ke ĝi trudu diplomatiajn kaj ekonomiajn sankciojn al Rusujo.

* Citita en Jeffrey Goldberg, art. cit.

La siria decido de aŭgusto 2013 estas tamen turniĝo por la usona diplomatio. La unuan fojon de 2009, s-ro Obama ne elektis armean mezvojon: intertraktante kun Rusujo interkonsenton pri la malmuntado de la kemia arsenalo de Damasko, li forigis reflekson, kiu sekvigas per milita respondo ĉiun “provokon” kontraŭ Usono. Tiu forigo konfirmis la elekton, kiun faris Vaŝingtono pri sindefenda strategio*. De la retiriĝo de la trupoj el Irako kaj el Afganujo ĝis la malaltigo de la armeaj buĝetoj, kaj la rifuzo lanĉi novajn militajn ekspediciojn, s-ro Obama strebis redukti la usonan ĉeeston en la mondo, por koncentriĝi al la internaj problemoj kaj kontraŭefiki la malstabiligan aktivismon de la Bush-periodo. La ideo de la sindefenda retiriĝo estas cetere klare formulita en la “Strategia gvidlibro” publikigita en 2012 de la ministrejo pri defendo: “Por atingi niajn sekurec-celojn, ni evoluigos taktikojn kun malpeza spuro kaj malmultekostajn. (...) La usonaj trupoj ne plu havos la rimedojn por konduki grandskalajn longdaŭrajn operaciojn.”

* Colin Dueck, The Obama Doctrine: American Grand Strategy Today, Oxford University Press, Nov-Jorko, 2015.

Tiu ĉi poziciiĝo tute ne similas al izolismo: Usono konservas dekojn da arme-bazoj sur la planedo, la plej grandan armeon el la mondo, ĉiopovajn sekretajn inform-servojn; ĝi bombadis sep landojn (Irako, Sirio, Afganujo, Libio, Jemeno, Pakistano kaj Somalio) en 7 jaroj; ĝi daŭre intervenas en la aferoj de aliaj landoj kaj agas por malstabiligi registarojn, aparte en Latinameriko*.

* Vd Maurice Lemoine, “En Amérique latine, l’ère des coups d’Etat en douce”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2014

Tiu retiriĝo ankaŭ ne apartenas al idealismo, en la senco, ke ĝi celus redistribuon de la potenco mondnivele, nek al pacismo. Kiel li mem ripetas, s-ro Obama ne estas kontraŭ militoj, sed kontraŭ la “stultaj militoj”, tiuj, kiuj ne servas la usonajn interesojn, kiuj kondukas al negativa rilato “kosto/profito”. Hodiaŭ la rifuĝintoj sin direktas al Eŭropo, Turkujo aŭ Libano; la petrolprezoj restas malaltaj; la atencoj frapas Ankaron, Bruselon, Tunizon kaj Bamakon: kial Vaŝingtono organizus ekspedicion al Proksim-Oriento? Sed vastskala atako sur la usona grundo — pli vasta ol la pafado de la 2-a de decembro 2015 en San Bernardino, en Kalifornio, kiu kaŭzis dek kvar mortojn — povas ĉiumomente ŝanĝi la situacion. “Se ni montriĝas arogantaj, [la aliaj lando] sentos rankoron al ni; se ni estas lando humila sed forta, ili aprezos nin”, deklaris s-ro George W. Bush en oktobro 2000, kaj eĉ aldonis: “Mi ne opinias ke niaj trupoj devas esti uzataj por fari tion, kion oni nomas ‘nacia konstruo’.” Sed poste estis la 11-a de septembro ...

S-ro Obama alvenis al la Blanka Domo rezoluta turni la paĝon de tiu evento kaj de ties sekvoj cele povi fiksi sian atenton al Azio, kies disvolviĝo impresas lin. Tia estis la signifo de la “pivoto” elvokita en 2010. “La ‘reekvilibrado’ al Azio ludis la saman rolon en la strategio de sindefenda retiriĝo de la Obama-administracio, kiel la malfermo al Ĉinujo en la usona retiriĝo ĉe la fino de la vjetnama milito, skribis Stephen Sestanovich, profesoro ĉe la Kolumbio-Universitato. Ĝi pruvas, ke Usono ne estas, kiel diris Nixon, ‘malaperanta kiel granda potenclando’*.” Kvankam ĝi estigis plurajn simbolajn agojn (Ŝtat-viziton, malfermon de armebazo en Aŭstralio, plifortigon de la usona ŝiparo en Pacifiko...) kaj ebligis la subskribon, la 4-an de februaro 2016, de la transpacifika partnereca interkonsento (Trans-Pacific Partnership, TPP), tiu reorientiĝo ne estis finplenumita.

* Stephen Sestanovich, Maximalist. America in the World from Truman to Obama, Knopf, Nov-Jorko, 2014.

La “arabaj printempoj” ja realvokis Usonon en Proksim-Orienton jam en 2011. En siaj intervjuoj kun Jeffrey Goldberg, s-ro Obama lasas aperi lacecon, se ne seninteresiĝon, rilate al tiu regiono, kiun li ŝajnas konsideri kiel senesperan kazon. Li asertas sian preferon al la popoloj de Azio, Afriko kaj Latinameriko, kiuj “ne sin demandas kiel mortigi usonanojn, sed kiel havi pli bonan edukadon, kiel krei ion valoran”. Usono elspezis pli da mono por “rekonstrui” Afganujon ol por la dek ses eŭropaj landoj kiuj profitis la Marshall-planon post la dua mondmilito*, sen sukcesi krei ian ajn ordon. La milito kaj la okupado de Irako, la interveno en Libio, ne donis pli bonajn rezultojn. Tiuj sinsekvaj malsukcesoj finis konvinki s-ron Obama pri la limigita karaktero de la usona potenco: ĝi ne povas ĉion, kaj, aparte, ĝi ne povas modli Proksim-Orienton laŭ sia konveno.

* La kalkulo estas korektita laŭ la inflacio. Vd. Ian Bremmer, Superpower. Three Choices for America’s Role in the World, Portfolio Penguin, 2015.

De la dua mondmilito, Usono alternas la periodojn de certeco kaj de dubo pri sia kapablo regi la mondon. La eŭforio kiu sekvas la finon de la konflikto lasas lokon, en la 1950-aj jaroj, al sindemandoj pri sia supereco: ĉu ĝi estas sufiĉe potenca por limigi la progresadon de komunismo, kiu ĵus spertis seriozan antaŭeniron kun la ĉina revolucio kaj la akiro de la atoma armilo en Sovet-Unio? “Nia nekapablo konservi niajn naturajn riĉaĵojn, la kreskanta ŝarĝo de niaj buĝetaj engaĝiĝoj, la timiga kresko de nia publika ŝuldo” kondukas la landon sur la deklivon de “relativa ekmalfortiĝo”, maltrankviliĝas, jam en 1952, la eksa plej alta komandanto de la aliancitaj trupoj Douglas Mac Arthur, kiu volis bombadi Koreujon per atoma armilo. La sekva jardeko markas la revenon de la hegemonio-tento. En sia investitura parolado, la 20-an de januaro 1961, John F. Kennedy proklamas: “Ni eltenos iujn ajn ŝarĝon, akceptos ian ajn elprovon, subtenos iun ajn amikon. Ni kontraŭstaros iun ajn kontraŭulon por garantii la triumfon aŭ la pluvivon de libereco.”

La certeco-fazoj ofte respondas al periodoj, kie ekonomiaj malegalecoj reduktiĝas, kie la estonto ŝajnas bela por la mezklaso. Tuj kiam la horizonto malheliĝas, la potenco refariĝas peza ŝarĝo. En la 1970-aj jaroj, dum la interezkvotoj kaj la ŝuldo de la familioj kreskas kaj dum la du petrol-ŝokoj malfortigas la landan ekonomion, la vjetnama katastrofo kaj la soveta antaŭeniro en Azio kaj en Afriko malkaŝas la malvirtojn de la usona armea dominado. En 1976, laŭ raporto de la Konsilio de Eksterlandaj Rilatoj, 43% de usonanoj konsideris, ke Usono devas “unue okupiĝi pri siaj propraj aferoj”, rekordo depost la lanĉo de tiu enketo en 1964 (20%).

La du formoj de sama naciismo

EN 2013, ili estis 52%, jen nova rekordo. Laŭ enketo de marto 2014, nur 30% de usonanoj volus, ke ilia lando defendu Pollandon se ĝin atakus Rusujo; la nombro falas ĝis 21% por Latvio, kaj eĉ Britujo apenaŭ atingas 56%. Enketon post enketo, nur la atakoj per senpilotaj aviadiloj kaj la bombadoj kontraŭ la OIŜ deciditaj post la militpreno de Mosul kaj la senkapigo de la ĵurnalisto James Foley en aŭgusto 2014 ricevas larĝan popolan subtenon.

Jes ja, “opinio povas esti prilaborita”, kaj oni povas igi militon populara*. S-ro Obama ne deziras tion, same ankaŭ ne s-ro Trump — kiu eĉ proponis retiri sian landon el la NATO, ĉar la organizo estas“malmoderna” kaj tro multe kostas. Kiel montris la brita historiisto Perry Anderson, intervenismo kaj izolismo konsistigas du formojn de la sama naciismo. Unu legitimas la dominadon de Usono valorigante sian universalismon (kiu pravigas la mesiisman aktivismon de Vaŝingtono, kiu gvidas la planedon sur la bona vojo), la alia legitimas ĝian esceptismon (kiu instigas konservi la unikan karakteron de socio vere aparta en la mondo)*.

* Vd. Serge Halimi, Dominique Vidal, Henri Maler kaj Mathias Reymond, “L’opinion, ça se travaille”. Les médias, les “guerres justes” et les “justes causes”, Agone, Marseille, 2014 (1-a eld.: 2000).
* Perry Anderson, Comment les Etats-Unis ont fait le monde à leur image, Agone, 2015.

Dominanta antaŭ la dua mondmilito, izolismo preskaŭ tute malaperas el la konservativa tendaro dum la malvarma milito, antaŭ ol reaperi post la disfalo de Sovet-Unio. Ĝi tiam alprenas du formojn: tiun de strikta retreto, portita de la liberecana Ron Paul, kaj tiun de konservativa kontraŭ-intervenismo, portita de s-ro Patrick Buchanan, ekskunlaboranto de Nixon kaj de Reagan: “Se ni ne ĉesas konduti same kiel la brita Imperio, ni finiĝos same kiel la brita Imperio*, martelis tiu lasta en 2006. Tiu tendenco, tre malplimulta en la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj, spertas novan viglon sub la prezidanteco de Obama. Grupigita ĉirkaŭ la Cato Institute kaj la revuo The American Conservative (fondita en 2002 de s-ro Buchanan por kontraŭstari la militon en Irako), ĝi elstarigas la katastrofojn de Afganujo kaj Irako, sed ankaŭ la kuntekston de ekonomia kaj socia krizo. La publika ŝuldo kondukas iujn respublikanojn preferi redukton de la elspezoj al pluteno de la armeaj buĝetoj. En aŭgusto 2011, la Kongreso tiel voĉdonis malabundo-planon (tiel nomatan “de sekvestrado”) kiu planis fortranĉi 1 000 miliardojn da dolaroj el la armeaj buĝetoj ene de dek jaroj. La “buĝetaj falkoj” tiam venkis la “armeajn falkojn”.

* Patrick J. Buchanan, “Why are we baiting Putin?”, 9-a de majo 2006, www.antiwar.com

La sukceso de la kandidatiĝoj de s-roj Trump kaj Cruz en la respublikana tendaro konfirmas tiun novan tendencon kaj rivelas la kreskantan misakordon inter la potencularo de la eksterlanda politiko kaj la voĉdonantoj tentitaj de la retreto. Ankoraŭ nun, la plej influhavaj pensfabrikoj, la altfunkciuloj de la Pentagono kaj de la ŝtat-sekretariejo, la ĉefartikolistoj de la Wall Street Journal, de la Washington Post, de Fox News aŭ de Cable News Network (CNN) restas larĝe favoraj al intervenismo, kaj ilia voĉo estas ĉiam same laŭta. “La potencularo de la eksterlanda politiko konsistas el preskaŭ nur novkonservativuloj dekstre kaj liberalaj intervenistoj maldekstre”, konstatas Benjamin Friedman*. Plej multaj el tiuj singardemaj observantoj deklaris, ke ili sin detenos se s-roj Cruz aŭ Trump reprezentos la respublikanan Partion ĉe la prezidanta elekto. Kelkaj eĉ diris, ke ili voĉdonos por s-ino Clinton. La demokrata kandidatino subtenis la militon en Irako, la bombadojn en Sirio kaj Libio; ŝi opinias, ke la nuklea interkonsento subskribita kun Irano ne estas sufiĉe firma kaj ŝi ne hezitis kritiki s-ron Obama, de post kiam ŝi forlasis la ŝtat-sekretariejon. Kvankam ŝi antaŭnelonge mildigis siajn deklarojn por kontraŭstari la atakojn de sia rivalo Bernie Sanders — kiu apartenas de ĉiam al la kontraŭmilita marĝeno de la demokratoj-, ŝi estas la kandidato la plej intervenisma, kaj la plej trankviliga por la usona elito de la eksterlanda politiko. “La realistoj kaj la aliaj esploristoj skeptikaj pri la intervenoj estas ĉefe fermitaj en la universitato”, opinias Friedman.

* Benjamin Friedman, “The state of the Union is wrong”, Foreign Affairs, Nov-Jorko, 28-a de januaro 2014.

Recentriĝi sur Usono: tiu argumento ofte revenas en la buŝo de s-roj Cruz, Trump kaj Obama por pravigi sian mankon de militemo. Ĉiuj tri kundividas la ideon ke la aliancanoj de Vaŝingtono — de Sauda Arabujo ĝis Francujo, la golfaj landoj, Germanujo kaj Japanujo — devus ĉesi kalkuli kun ĝi kaj porti ĉiu sian parton el la internacia sekureca sistemo. Fine, kvankam ili ĉiuj asertas sian volon je kiu ajn kosto defendi Israelon kaj senarmigi la OIŜ, iuj eĉ proponantaj apliki la metodon de la “bombo-tapiŝo”, ili paradokse interkonsentas por konsideri, ke Proksim-Oriento ne plu estas en la centro de la usonaj interesoj.

Verŝajne ĝusta ekonomie, tiu ideo metas demandojn el morala kaj politika vidpunkto: ĉu Usono povas subite dekreti, ke ĝi ne plu volas la aŭtoritaton, kiun ĝi mem konstruis per sia armilaro dum sesdek jaroj? Ĉu ĝi rajtas deturni sin, sen animstato, sen iu ajn riparoj (financa kompensaĵo, diplomatia subteno, starigo de kunlaborado bazita sur justa interŝanĝo, ktp.), de regiono, kiun ĝi pacience malstabiligis? Kio estas grava, “ne estas scii, ĉu estas paco [en Proksim-Oriento], sed ĉu Usono estas partoprenanta en la manko de paco”, cinike resumis Jeremy Shapiro, esploristo ĉe la Brookings Institution kaj konsilisto ĉe la ŝtat-departemento. Oni ne povas nuligi la historion: eĉ kiam ĝi ne plu havos soldatojn en la regiono, Usono restos respondeca pri la ĥaoso, kiun ĝi generis.

Benoît BRÉVILLE