Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Iama kontraŭkomunista bastiono malfermiĝas al Ĉinujo

Centrameriko forlasas Tajpeon

Dum longa tempo la kontraŭkomunistaj registaroj de Centrameriko estis por Tajvano iuj el ties plej fidelaj aliancanoj. La politika evoluo de Ĉinujo kaj la fortigo de ĝiaj komercaj ligoj kun la regiono tamen modifis la situacion ... La du rivaloj ĉe la markolo de Formozo batalas kun malsamaj armiloj kaj, por Tajpeo, minacas diplomatia izoliĝo.

“AGO DE elementa realismo”.* Per tiuj vortoj, en 2007, s-ro Oscar Arias Sánchez, tiam prezidanto de Kostariko, komentis sian decidon agnoski la Popolrespublikon Ĉinujo, kvindek ok jarojn post ĝia fondiĝo. Ekde 1949 kaj la ekzilo de la naciistoj de la Kuomintango, venkitaj de la komunistoj, ĉe la alia flanko de la markolo de Formozo — kiu disigas Ĉinujon kaj Tajvanon —, Tajpeo revis ludi ĉefan rolon en la batalo kontraŭ la komunismo. Tre rapide ĝi povis kalkuli kun la favoroj de la latinamerikaj gvidantoj, kiuj sekvis la linion de Usono. La insulo teksis densajn ligojn kun la militistaj reĝimoj de la regiono. Ankoraŭ hodiaŭ, la impona statuo de Ĉiang-Kaj-Ĉek, la gvidinto de la Kuomintango, starigita de Alfredo Stroessner meze de la paragvaja ĉefurbo Asunciono, atestas pri la amikeco inter la du diktatoroj. Ambaŭ estis tre aktivaj membroj de la Monda Kontraŭkomunista Ligo, fondita en 1967 de la unua. Paragvajo restas la pontkapo de Tajvano en Sudameriko kaj ĝia sola aliro al la sudamerika komuna merkato (Mercosur).

* The New York Times, 7-an de junio 2007.

En 1969 en la regiono nur Kubo estis agnoskinta la Popolrespublikon Ĉinujo. Post kiam la Imperio de la Mezo akiris en 1971 la usonan agnoskon kaj sidejon en la Unuiĝinta Naciaro (UN) anstataŭ Tajvano, ĝi laboris por fiaskigi la diplomatian reton de la rivalo. La voĉo de tiu reto de aliancanoj povas montriĝi altvalora por la insulo: malgraŭ ties adaj petoj, ĝi restas ekskludita el la internaciaj instancoj, kun la escepto de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), kie ĝi eniris en 2002. Pekino cetere trudas kriterion de ekskluziveco, kiu devigas la landon elekti, la malfermi ambasadejon en Tajvano signifas fakte la rompon kun Ĉinujo. Tiu regulo ne estas intertraktebla kaj do ebligas al Ĉinujo ankoraŭ pli izoli la insulon.

La elreviĝo de Nikaragvo

PEKINO SUKCESAS tion pli facile en Sudameriko ol en Centrameriko: ĝis en la 2000-aj jaroj, tiu ĉi estis bastiono por Tajvano. Pro tio la decido de Kostariko surprizis. Kvankam tiu ne ŝanĝas la fortrilaton inter Pekino kaj Tajvano*, la “elementa realismo” de s-ro Arias Sánchez povus trudiĝi ankaŭ al aliaj ĉefurboj. Unue sur politika nivelo, ĉar la latinamerikaj kontraŭkomunistoj ne pretervidis, ke la “ruĝa minaco” forvaporiĝis; sed ĉefe sur ekonomia nivelo.

* Inter la dudek du landoj, kiuj agnoskas Tajvanon, ses troviĝas en la centramerika terkolo, kvin en Karibio (Haitio, Domingo, Sankta-Lucio, Sankta-Vincento kaj Grenadinoj, Sankta-Kito kaj Neviso). En Sudameriko nur Paragvajo havas diplomatiajn rilatojn kun Tajvano.

Laŭ la tajvana prezidinto (sendependista) Ĉen Ŝui-bian, Ĉinujo “aĉetis per 400 ĝis 500 milionoj da dolaroj la diplomatian aliĝon” de Kostariko, en la kadro de sia strategio fari la insulon “orfon sur la internacia scenejo”.* La azia giganto ne avaris pri la rimedoj: inter 2004 kaj 2006, la kostarikaj eksportoj al Ĉinujo kreskis de 163,3 al 558,3 milionoj da dolaroj, dum la fakturo sendita al Tajpeo ne atingis 100 milionojn da dolaroj.

*La Gente”, Radio La Primerísima, Managŭo, 22-an de aŭgusto 2007.

Tiukampe la rimedoj de Ĉinujo montriĝas konsiderindaj, spite al la malrapidiĝo de ĝia kresko. Dum la unua pintkunveno organizita inter la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibiaj Ŝtatoj (Celac) kaj la kontinenta Ĉinujo, la 8-an de januaro 2015 en Pekino, la prezidanto Xi Jinping promesis investi 250 miliardojn da dolaroj en la “profundigon de la kunlaborado inter Ĉinujo kaj Latinameriko”.* Kvankam la ĉinaj ĉefaj celoj restas la provizantoj je krudmaterialoj, ekz-e Argentino, Brazilo, Venezuelo aŭ Ekvadoro, la strategia situacio de la malgrandaj ŝtatoj de Centrameriko ne pretervidiĝis.

* La Jornada, Meksiko, 8-an de januaro 2015.

Unue tiu de Nikaragvo, kun kiu la rilatoj ne anonciĝis plej bonaj. Apriore pli proksima de Pekino ol de Tajvano laŭ ideologiaj konsideroj, la sandinisto Daniel Ortega estis prudenta kiam li revenis en la potencon en 2006. Dum sia unua mandato (1985-1990) li vetis pri la azia giganto kaj ĉesigis la diplomatiajn rilatojn, kiujn la landoj ĉiam flegis kun Tajpeo kaj lasis al la tajvanaj diplomatoj monaton por forvojaĝi kaj cedi sian lokon en la ambasadejo al la ĉinoj. Tiu sperto montriĝis ne tre konvinka: ago de “revolucia romantikismo”, laŭ s-ro Carlos Fonseca Terán, la tiama vicsekretario pri internaciaj rilatoj de la Sandinista Fronto.* Ĉinujo donis nur timetan “moralan subtenon” al la batalo de la sandinistoj.

* Kp Mario Esteban Roríguez, ¿China o Taiwan? Las paradojas de Costa Rica y Nicaragua”, Revista de siencia política, vol. 33, n-ro 2, Santiago, 2013.

Provante fortan revenon en la lando, Pekino ŝajnas esti kontribuinta al formulado de la projekto de nova interoceana kanalo, ideo kiun antaŭe Tajvano subtenis.* Tamen, ĉu tiu realiĝos? La grandaj laboroj, daŭre en morta punkto, estis prokrastitaj ĝis fine de 2016, kaj la hongkonga investisto taskita financi ilin, s-ro Wang Jing, antaŭ nelonge perdis 85 elcentojn de sia riĉaĵo favore al la ĉinaj borsistoj.

* Vd François Musseau, “Fièvre des caneaux en Amérique centrale”, Le Monde diplomatique, septembro 2014.

La strategio de Tajvano en la terkolo cetere sekvigis multajn aferojn de korupto kiuj makulas ĝian bildon. Inter ili, la forvaporiĝo de 10 milionoj de dolaroj destinitaj al la rekonstruado de Salvadoro post la tertremo de 2001. Demandite pri la akuzoj kontraŭ li je deturno de monsumoj, la salvadora prezidinto Francisco Flores priskribis la metodojn de Tajpeo jene: “Tio estis tre aparta formo de kunlaborado dum mia mandato; la registaro de Tajvano transkontigis rekte sumojn al deputitoj, registaroj, fondaĵoj, politikaj organizaĵoj kiuj konsentis apogi la sendependecon de la insulo.”*

* El Faro, 9-an de januaro 2014, www.elfaro.net.

Krome, Tajvano devas vivi kun embarasa pasinteco. En la nordo de la insulo, la militista akademio Fu Hsing Kang, fama pro la kvalito de siaj instruoj pri teĥnikoj de kontraŭkomunista batalo, akceptis nome Roberto d’Aubuisson, fondinton de la Naciista Respublikana Alianco (Arena) kaj unu el la gvidantoj de la salvadoraj “morto-skadroj”. Kaj Tajvano konservas siajn privilegiajn ligojn kun la dekstraj partioj de la regiono. Nu, depost la pac-kontraktoj kaj la reveno de la demokratio, pluraj landoj (Salvadoro, Gvatemalo, Nikaragvo ktp) spertis alterniĝon en la registaro. La politikaj brakoj de eksaj geriloj ideologie proksimaj de la komunistaj tezoj, kontraŭ kiuj Tajvano helpis batali, ekz-e la Fronto Farabundo Martí de Nacia Liberigo (FMLN) en Salvadoro, estas en la potenco.

Restas la rolo de Vaŝingtono. La densaj ligoj teksitaj inter Tajvano kaj la centramerika terkolo ebligas al Usono ludi sur pluraj tabuloj por konservi malrektan kaj diskretan influon en tio, kion ĝi ĉiam konsideris sia postkorto. En 2010 ekz-e ĝi armis Tajvanon per sesdek helikopteroj Black Hawk; kvin jarojn poste, la registaro de s-ro Ma Ying-jeu donis kvar da ili al Honduro, kie la registaro, devena el puĉo en 2009, frapiĝis kontraŭ la rezistado de parto de la loĝantaro ...

Guillaume BEAULANDE.