Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Eskapi el la dominado de Pekino

Tajvano serĉanta ekonomian suverenecon

Triumfe elektita, s-ino Tsai Ing-wen, el la demokrata progresema Partio (sendependisma), enoficiĝos kiel prezidantino de la Respubliko de Ĉinujo (Tajvano) ĉe la fino de la monato. Evidente, Pekino vidas ŝian alvenon sen entuziasmo, eĉ kun certa malamikeco. La nova prezidantino devos ankaŭ fronti la socialajn aspirojn de la Tajvananoj.

LA BRILA VENKO de s-ino Tsai Ing-wen kaj de la demokrata progresema Partio (DPP) en la elekto de la 16-a de januaro 2016 estas turniĝo en la politika historio de Tajvano. Kvankam ĝi perdis la prezidantecon inter 2000 kaj 2008, la Kuomingtang (KMT) ĉiam sukcesis konservi plimulton da deputitoj en la Parlamento. Temas do pri la unua vera alterno depost la forigo de la milita leĝo kaj la demokratigo, en 1987.

Elektita per 56,1% de la voĉoj, s-ino Tsai disponas pri solida popola mandato kaj pri komforta parlamenta plimulto (68 lokoj el 113) por apliki sian programon kaj respondi al la maltrankvilo de tiuj, laŭ kiuj la alproksimiĝo de ambaŭ bordoj de la Tajvan-markolo, komencita de la foriranta KMT-registaro, serioze minacis la suverenecon kaj sekurecon de la insulo. La malamikeco de Pekino povus tamen komplikigi la taskon de la prezidontino, kiu enoficiĝos la 20-an de majo.

Pluraj faktoroj kontribuis al la sukceso de s-ino Tsai kaj de ŝia partio. La plej grava estas certe la sociala malkontento kaj la espero de nova impulso. Dufoje, en 2008 kaj en 2012, la KMT gajnis la elektojn agitante la timon de la ekonomia marĝeniĝo en kazo de venko de la PDP, sed ankaŭ elstarigante la pozitivajn konsekvencojn de “privilegiita rilato” kun Ĉinujo. Dum siaj du mandatoj, la prezidanto Ma Ying-jeou ja subskribis dudekon da interkonsentoj, kiuj ebligis malfermon de aeraj kaj maraj rektaj ligiloj, la disvolviĝon de ĉina amasturismo, kaj ankaŭ kadro-interkonsenton pri ekonomia kunlaborado (Economic Cooperation Framework Agreement, ECFA), unuan etapon por libermerkata zono inter ambaŭ marbordoj. Tiu liberaligo de komerco sekvigis konsiderindan kreskon de la tajvanaj investoj en Ĉinujo: inter 1991 kaj 2015, ili estis 154,9 miliardoj da dolaroj (136,7 miliardoj da eŭroj), el kiuj 90 miliardoj dum la kvin lastaj jaroj*. En 2009, Taipei permesis la ĉinajn investojn en kelkaj sektoroj; ili atingis 1,45 miliardojn da dolaroj (1,28 miliardojn da eŭroj) je la fino de januaro 2016*.

* “Cross-strait economic statistics monthly”, n-ro 275, Mainland Affairs Council, Taipei, februaro 2016.
* Tiu nombro inkluzivas la projektojn anoncitajn sed ne jam realigitajn. “Cross-strait economic statistics monthly”, jam cit.
Movado de la sunfloroj

SPITE AL ĉiuj tiuj rimedoj, la kresko forte malrapidiĝis. En la periodo 2008-2013, la malneta enlanda produkto (MEP) kreskis laŭ ritmo de 3,3% jare, kompare kun 6,7% inter 2000 kaj 2008. Kaj en 2015, ĝi falis ĝis 0,75%, la lando eĉ estis en recesio dum la du lastaj trimestroj. La senlaboreco-procento restis ĉirkaŭ 4%, sed la kritikoj temas precipe pri la malboniĝo de la labor- kaj viv-kondiĉoj. La kresko profitas esence al la plej riĉaj, dum la meza monata enspezo stagnas: laŭ la statistikoj de la registaro, en 2013 ĝi estis je la nivelo de 1998 (respektive 44 739 kaj 44 798 tajvanaj dolaroj, tio estas ĉirkaŭ 1 225 eŭroj).

Tamen, Tajvano estas unu el la landoj kie la labordaŭro estas la plej longa: meze 2 124 horoj jare por dungito en 2013, kompare kun 1474 horoj en Francujo, laŭ la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluado (OEKE). Kaj tiuj nombroj ne enkonsideras la ne pagitajn horojn. Laŭ enketo kondukita en 2011 de la dungo-agentejo Yes 123, 85,3% de la pridemanditaj dungitoj laboris pli ol dek horojn tage, kaj 70% ne ricevis pagon por la ekstraj horoj*. En la sama tempo, la prezoj de la nemoveblaĵoj tre rapide kreskis — la parto de enspezo kiun la Taipei-loĝantoj dediĉas al la loĝado estas la plej alta en la mondo*.

* “Office workers’ lives “deprived””, Taipei Times, 2-a de majo 2011.
* “Taiwan’s economy amid political transition”, US-China Economic and Security Review Commission, Vaŝingtono, DC, 6-a de januaro 2016.

La alproksimiĝo al Ĉinujo ne nur estas ekonomia malsukceso. Ĝi ankaŭ estigis novajn formojn de danĝero por la tajvana demokratio. La amasinformiloj estas elmetataj al triobla ĉina premo: aĉeto fare de tajvanaj entreprenistoj de gazetar-grupoj kiel China Times, por igi la eldonlinion favora al Pekino; memcenzuro por vendi la programojn sur la ĉina merkato; uzo de pajlohomoj por ĉirkaŭiri la malpermeson faritan al Pekino publikigi en Tajvano*. La hongkonga sperto pri cenzuro kaj pri ĉina subpremo al la gazetaro kaj la studentaj movadoj ludis gravan rolon por la konsciiĝo pri la riskoj de tro rapida kurado al la integriĝo de ambaŭ marbordoj.

* Hsu Chien-Jung, “China’s influence on Taiwan’s media”, Asian Survey, vol. 54, n-ro 3, Berkeley, majo-junio 2014.

Cetere, manko de travideblo en la intertraktaĵoj kun Pekino kaj la ripetata volo transiri la parlamentajn kontrol-mekanismojn kreskigis malfidon al la registaro. Laŭ kreskanta parto de la voĉdonantaro, s-ro Ma perfidis sian promeson defendi la suverenecon kaj la demokration por engaĝiĝi sur la vojo de unuiĝo.

Ĉiuj tiuj malkontentiĝoj kristaliĝis en la “movado de la sunfloroj”, kiam la studentoj okupis la Parlamenton dum pli ol tri semajnoj, en marto-aprilo 2014, por protesti kontraŭ la provo trudi interkonsenton pri liberaligo de servoj*. Maltrankvilaj pro la malutila influo de la aŭtoritatema reĝimo establita ĉe la alia flanko de la markolo, ili reasertis, ke Tajvano ne estas ĉina provinco, sed suverena ŝtato.

* Jérôme Lanche, “A Taïwan, les étudiants en lutte pour la démocratie”, Lettres de..., 28-a de marto 2014, http://blog.mondediplo.net

Tiu junularo, kiu kreskis post la demokrataj reformoj kaj masive rifuzas la scenaron de unuiĝo same kiel la ĉinan formulon “Unu lando, du sistemoj”, estis unu el la ŝlosilaj faktoroj de la elekto-malvenkoj de la KMT. Du postbalotaj enketoj montras, ke la 20-29-jaruloj, kiuj estas 17% de la voĉdonantaro, forte mobiliziĝis okaze de la prezidanta elekto: 74,5% voĉdonis, kompare kun 66,2% de la tuta voĉdonantaro; 71% de la unua-foje-voĉdonantoj (20-23-jaruloj) kaj 80% de la 24-29-jaruloj voĉdonis por s-ino Tsai*.

* Enketoj faritaj de En Taiwan Thinktank, 17 kaj 18-a de januaro 2016, kaj TVBS Poll Center, 18-a kaj 19-a de januaro 2016.

Sume, kvankam Ĉinujo restas malfacile ignorebla najbaro, ĝi ne plu estas la mirakla solvo por la insulo. En siaj kampanjaj paroladoj, s-ino Tsai ne sufiĉe mastras sian ekonomian kaj politikan kurson. Ŝi do deziras redukti la dependo-faktorojn. Tri grandaj dosieroj atendas la PDP-administracion, el kiuj la unua estas la revigligo de ekonomio, kiu suferas gravajn strukturajn problemojn. La kreskon tiras esence la eksportaĵoj, el kiuj 40% iras al Ĉinujo (kaj Hongkongo), laŭ skemo establita de pli ol dudek jaroj: la produktoj estas fabrikataj en Ĉinujo fare de tajvanaj entreprenoj kaj eksportataj al la cetera mondo (“made in China by Taiwan for the world”).

Tre malmultaj entreprenoj sukcesis evoluigi internaciajn agnoskitajn markojn. Plej granda parto de la ‘industria teksaĵo’ restas dependa de subkontraktado por la grandaj internaciaj societoj, kaj tio igas ĝin malforta rilate la fluktuaĵojn de la monda ekonomio. Ĝis nun, la delokadojn en Ĉinujon de la munto-fabrikoj (kiel ekzemple Foxconn) akompanis komerca bilanco forte plusa. En 2010, Tajvano registris rekordan pluson, 41,7 miliardoj da dolaroj kun Ĉinujo. Sed la ekonomioj de ambaŭ markol-bordoj, kiuj estis komplementaj, de tiam ekkonkurencas unu la alian.

La tajvanaj entreprenoj estas iom post iom ekskluzivitaj el la starigo de ĉina produkto- kaj provizo-ĉeno, kiu kunigas grandajn grupojn (Lenovo, Huawei, Tsinghua Unigroup, ktp.) kaj el la etaj kaj mezaj entreprenoj (EME) fariĝintaj provizantoj. Tio grandparte klarigas la malaltiĝon de la eksportaĵoj, kiuj, kuplitaj kun la kresko de importado de ĉinaj produktoj, malaltigis la komercan pluson ĝis 28,1 miliardoj da dolaroj en 2015.

Por doni duan impulson al la ekonomio kaj reekvilibrigi la eksteran komercon, s-ino Tsai volas firmigi la ligojn kun la aliaj agantoj de la regiono, aparte kun Japanujo (6% de la eksportadoj en 2014) kaj Usono (1%)*. Ŝi ne kontestas la liberaligon de la interŝanĝoj, sed deziras redukti sian dependecon rilate al Ĉinujo kaj proponas, ke Tajvano aliĝu al la transpacifika partnereco (Trans-Pacific Partnership, TPP), la libermerkata interkonsento intertraktita iniciate de Usono. Ŝi paralele anoncis starigon de “nova politiko direkte al la sudo”, reference al la iniciato lanĉita dum la 1990-aj jaroj por instigi la entreprenojn investi kaj trovi novajn merkatojn en sudorienta Azio. Fine, ŝi decidis, ke Barato estu privilegiita partnero*.

* Statistikoj de la ministrejo pri eksterlandaj aferoj, Taipei, aprilo 2015.
* “Tsai debuts plan to bolster India, Asean relations”, Taipei Times, 23-a de septembro 2015.

La estonta registaro krome intencas kuraĝigi la evoluigon de industrio turnita al la novgeneraciaj teknikaroj kun intensa aldonvaloro. Ĝi indikis kvin sektorojn: la verdajn energiojn, la bioteknikarojn, la konektitajn objektojn, la inteligentajn maŝinojn kaj la nacian defendon.

Kelkaj fakuloj opinias, ke la ŝtato ne devus heziti interveni por plani kaj centralizi la riĉofontojn cele krei favoran ĉirkaŭaĵon por la disvolv-esploradaj aktivaĵoj kaj por la investoj en tiuj sektoroj. Publika mono povus esti investita en esplorinstitutoj aŭ entreprenoj, kiel okazis kun la kreado de la Esplor-instituto pri la industria teknikaro, la industria parko de Hsinchu aŭ la entrepreno United Microelectronics Corp. (UMC) en la 1979-1980-aj jaroj, kiam la insulo reorientis sian industrion al la informadaj teknikaroj*

* “New industries call for new methodologies”, Taipei Times, 4-a de aprilo 2016.

Se ĝi estas plenumita, la balota promeso de “lando liberigita el la nuklea energio” ĝis maksimume 2025 — dum ĝi nun dependas de ĝi je preskaŭ 20% de sia elektro-produktado — povus stimuli la disvolvadon de la verdaj energioj.

Dum sia elekto-kampanjo, s-ino Tsai ankaŭ promesis pli bonan dispartigon de riĉaĵoj kaj plibonigon de la vivkondiĉoj de la loĝantaro per serio de socialaj rimedoj. Aparte per altigo de la minimuma enspezo (nun 20 008 tajvanaj dolaroj, t.e. 540 eŭroj, kio ne ebligas kovri la fundamentajn bezonojn) kaj malaltigo de la laŭleĝa maksimumo de laborhoroj, kiu, de 84 h por du semajnoj nun, reduktiĝos al 40 h semajne. La prezidantino ankaŭ promesis konstrui 200 000 loĝejojn moderekostajn kaj faciligi la loĝej-merkaton. Fine, ŝi promesis plibonigi, kunlabore kun la lokaj kolektivoj, la sistemon de sociala asekuro, aparte por la maljunuloj.

Revigligo de la defendo-industrio

SINJORINO Tsai volas ankaŭ plifortigi la defendo-industrion kaj doni al ĝi novajn rimedojn. Tio devus kontribui al vigligo de la ekonomia kresko, laŭ la nova teamo, kiu promesas kreadon de ok mil dungoj kaj malpli grandan dependecon rilate al Usono por la armil-aĉetoj*.

* “Tsai unveils ambitious national defense policy”, Taipei Times, 30-a de oktobro 2015.

Okaze de sia vizito en Vaŝingtono en junio 2015, s-ino Tsai deklaris, ke ŝi volas kreskigi la kapablojn de la tajvana defendo. Tiu ĉi havu rimedojn fari sufiĉe da damaĝoj al la popola Armeo, tiel ke Pekino hezitos ĝin ĵeti al la insulo. Eblas pensi, ke la daŭrigo de la misilo-programoj okupos gravan lokon en tiu strategio. Fine, la kreado de “ret-armeo” celas alfronti la novajn defiojn metitajn de Ĉinujo koncerne spionadon kaj ret-atakojn, kiuj jam estas realaĵo malgraŭ la plivarmiĝo de la rilatoj kun Pekino sub la prezidanteco de s-ro Ma.

Pluteni stabilecon de tiuj rilatoj: jen la tria malfacila dosiero pri kiu la PDP devos zorgi. Ankaŭ estas tiu, pri kiu s-ino Tsai havos malplej da povo, se oni konsideras la malamikecon afiŝitan de Pekino kontraŭ partio, kies statuto plu entenas klaŭzon pri sendependeco — eĉ se ĝi neverŝajne estos aplikata. Kvankam sin prezentante kiel la prezidantino de “nova Tajvano”, kiu intencas esti firma pri la suvereneco-demando, la prezidantino promesis konstrui rilatojn “pacajn, stabilajn, serenajn kaj daŭripovajn” kun sia najbaro.

Ŝi ankaŭ certigis, ke ŝi ne nuligos la interkonsentojn subskribitajn, escepte tiun pri servoj, kiu ne jam estas ratifita*. Ŝi do verŝajne restos je la pozicio de la rezolucio pri la estonto de Tajvano, adoptita de la PDP en 1999, laŭ kiu ne necesas proklami sendependecon, ĉar Tajvano jam estas sendependa kaj suverena ŝtato. Tio certe estas la signifo de la antaŭstato, kiun ŝi asertis voli pluteni dum la tuta elekto-kampanjo por trankviligi la voĉdonontojn. Dirante, ke ŝi estas malferma al dialogo se ĝi okazas sen antaŭkondiĉoj, ŝi lokas la pilkon en la tendaron de Pekino.

* Subskribita en junio 2013, tiu interkonsento estas la sekvo de la ECFA. Ĝi planas redukton de la tarifbarilojn en 64 sektoroj tajvanaj kaj 80 sektoroj ĉinaj de servoj (financo, transporto, eldono kaj kulturaj enhavoj, turismo kaj hotelindustrio, amuzindustrio...)

Tanguy LEPESANT