Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Serge Halimi: La konsultejo de doktoro Strangulo*
Baldaŭ falos domenoŝtono, sekvota de kroma. Nur tridek mil voĉoj mankis al la ekstremdekstra kandidato por fariĝi prezidanto de la Respubliko Aŭstrujo. Ĵus antaŭ la voĉdono, s-ro [?Jean-Claude Juncker] avertis: “Kun la ekstremdekstro nenia debato nek dialogo eblas.”* Sed ĉu eblis fari pli bonan donacon al partio, kiu prezentas sin kiel ekstersisteman ol tiun admonon fare de la eksministro de impostparadizo (Luksemburgio) fariĝinta prezidanto de la Eŭropa Komisiono per fimaklerado de la dekstrularo kaj de la socialistoj? Tiuj ĝuste regis kune en Vieno dum tridek naŭ el la sesdek naŭ lastaj jaroj, kaj estis forbalaitaj jam ĉe la unua baloto de la prezidant-elektoj.
S-ro Juncker, dotita per opinio pri ĉio, ankaŭ juĝis pri la leĝprojekto El-Khomri*, kontestata de plimulto de la francoj: “La reformo de la laborleĝo, volita kaj trudita de la registaro Valls, estas la minimumo de tio, kion necesas fari.” Ĉu minimumo? Jes, opinias s-ro Juncker, se oni komparas ĝin kun “reformoj kiel tiuj, kiuj estis truditaj [tiel] al la grekoj”.
La eŭropaj traktatoj konsistas efektive el montego da malpermesoj, da reguloj kaj da punoj (“reformoj”). Apliki ilin rigore, tio ne devigas kompreni ilian sencon. La prezidanto de la eŭrogrupo, s-ro Jeroen Dijsselbloem, ĵus koncedis, ke li mem malbone komprenas la signifon de tiu “struktura deficito”, kiun neniu ŝtato rajtas transiri: “Tio estas malfacile antaŭdirebla indikilo, malfacile mastrumebla kaj klarigebla. Unu el miaj frustriĝoj estas, ke ĝi altiĝas kaj malaltiĝas, sen ke mi vere scias kial.”*
Tamen ĝuste pro tiaspecaj netravideblaj statistikoj Greklando ne ĉesas esti punata de la eŭropaj instancoj. Ili “trudis” al ĝi voĉdoni por sepmil-paĝa buĝet-leĝo, tri masivaj altigoj de la aldonvalora imposto (AVI), la privatigon de flughavenoj je forvendaj prezoj, la altigon al 67 jaroj por la aĝo de pensiiĝo, la altigon de kotizoj por malsan-asekuro, la ĉesigon de la protektoj interkonsentitaj por la etaj proprietuloj nekapablaj repagi siajn depruntojn ... Interŝanĝe, Ateno ĵus akiris prunton principe destinitan al ĝia kapablo repagi la interezojn de sia ekstera ŝuldo. La Internacia Mon-Fonduso (IMF) koncedas, ke tiu estas “neelportebla”, sed Germanujo rifuzas ke ĝi estu reduktita.
Berlino kaj la Eŭropa Komisiono tamen scias montri sin pli indulgaj. Kaj ne nur al la Britujo de s-ro David Cameron vidu la artikolon de Renaud Lambert: Enketo en Britujo. “Brexit” maltrankvilo ĉe la laboristpartio. Ekzemple, nenia sankcio estis trudita al Hispanujo, kies buĝeta deficito senĝene transiras la limon permesatan de la traktatoj. Nek Bruselo nek Berlino volis ĝeni la registaron de s-ro Mariano Rajoj — membro de la sama politika familio kiel s-ro Juncker kaj s-ino Angela Merkel ... — antaŭ la parlamentaj elektoj de la 26-a de junio.
Trudi kruelajn oferojn al tutaj popoloj nome de reguloj, kiujn oni eĉ mem ne komprenas, forgesi tiujn ĉi ekde kiam politikaj fratoj rompas ilin: ankaŭ sur tiu fekunda grundo de senmoraleco kaj de cinikeco la eŭropa ekstremdekstro avancas.
Serge HALIMI.