Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉi-jare, la brita eldono de Vogue fariĝis centjara. Surprize, la revuo atingis sian pinton kiam vestoj estis porciumataj kaj socialismo estis laŭmoda.
Foto el la ekspozicio ‘Vogue 100, jarcento de stilo’
La brita eldono de Vogue estis kreita kiel anstataŭo de importaĵoj dum la Unua Mondmilito. Oni lanĉis ĝin en 1916 kiam numeroj de la usona originalo, eldonata ekde 1894, estis juĝitaj neesenca kargo sur ŝipoj minacataj de germanaj torpedoj. Kiam la Dua Mondmilito komenciĝis en 1939, Vogue imagis ripeton de 1914: estos fronto en nordorienta Francio, sed la pariza modindustrio ankoraŭ funkcios, kvankam malfacile pro konskripcio kaj la perdo de internaciaj klientoj. Aferoj daŭros, se ne tute normale. Sekve, dum la “stranga milito” en la vintro de 1939, la revuo rifuzis malaltigi siajn normojn pri la eleganta vivo. Ĝi mallaŭdis virinojn kiuj citis la militon kiel pravigon por porti pantalonojn en la urbo.
Ŝtataj reguloj baldaŭ devigis la revuon malpliigi kaj la nombron de ekzempleroj kaj la nombron de paĝoj, sed ĝia tono restis senkondiĉe konsumisma: en Parizo, “ĉiuj loĝas ĉe la Ritz”; aĉetistoj de usonaj butikoj estis transirintaj Atlantikon por la printempaj kolektoj; en Londono, oficiroj vokitaj al militservo parade edziĝis post minimuma antaŭsciigo. Laŭ unu novedzino, la magazeno Harrods certigis ke ĝi povas plenumi la bezonojn de la koktela akcepto por la nupto kontraŭ ses ŝilingoj por persono, kaj ke ĉampano antaŭvideble ne mankos. Militservo por virinoj ankoraŭ estis libervola, kaj Vogue komisiis virajn verkistojn por moki tiujn, kiuj armeaniĝis — juna viro opiniis ke virinoj faru ĉiajn servajn laborojn sed ne cerban laboron, ĉar por tio ili estis netaŭgaj; alia asertis ke ili ne kapablas plenumi respondecan aŭtoritaton.
Plenaj numeroj pasis kun malmultaj mencioj pri la milito krom la militaj nomoj de novaj lipruĝaj nuancoj. En majo 1940, Vogue certigis al siaj legantoj ke ili ankoraŭ povas vojaĝi per litvagonaro al siaj ferioj ĉe la Riviero, sed ne al la Zone des Armées en la nordoriento kien kompreneble estas malpermesate iri. Malofte, ankaŭ estis notoj de minaco: ‘Eric’ (Carl Erickson), usona mod-ilustristo, desegnis sian edzinon ludantan triktrakon en la kelo de sia hejmo dum aerataka alarmo en zono submetita al la militleĝo, dum “iliaj hindoĉinaj servistoj staras kun rigida respekto” — unu tenis gasmaskon.*, la redaktisto de kronikoj de Vogue, rimarkis ke en Londono “la sablosakoj komencis liki kaj elĉerpiĝas, kiel sablohorloĝoj”.
Vogue pliigis sian prezon pro la kresko de la kosto de papero “pliseverigita de la germana invado de Skandinavio”, sed priraportis sezonajn festetojn — kun tiom da atento pri la ĉefmanĝo el martrutaĵo kiom pri la kunmanĝantoj — kolektiĝintajn ĉirkaŭ la radio por noktomezaj novaĵoj pri la batalo por Norvegio. Tiam, subite, ĝi aperigis desegnaĵon fare de Carl Erickson, ne, kiel atendite, de la mezsezonaj kolektoj de Parizo, sed de kolumno da rifuĝintoj, inter ili gesinjoroj Erickson en kaduka aŭto. Ili devis returniri pro la subita nazia avanco, kaj estis trafitaj de mitralado sur la vojo inter virinoj kun sangaj piedoj, la ŝuoj eluziĝinte, puŝantaj beboĉarojn. S-ino Erickson aŭdis ke ŝia vilaĝo estas bombita: “La edzino, patrino kaj filino de nia viandisto estas mortigitaj. La viandisto freneziĝis.” Kaj jen, milito senmaska, presita inter reklamoj konsilantaj al legantoj “Investi je peltoj!” el ermeno kaj kanada sciuro, aŭ provizi sin per ladskatoloj da kondensita lakto.
Estis Lesley Blanch kiu unue respondis; ŝia feroca, feminista voĉo komencis influi la tonon de Vogue: “Ĉiu brita virino fariĝos soldato” ŝi skribis rebate al la mokantoj, ĉar “virinoj estas severaj realistoj.” Ĉiu nun travivas historian epokon kiu ŝajnos al la legonto kvazaŭ fikcio; Fortreso Britio ŝvelas de vunditaj senmonaj rifuĝintoj, tial “ĉiu havas novan valoraron.” Modofotisto kaj eksmodelino Lee Miller faris siajn unuajn agofotojn dum bomboj faladis bruete apud la sidejo de brita Vogue, kio devigis ke la produktado estu farata en la subetaĝo: “ Vogue, samkiel ĝiaj kunlondonanoj, pasigas la nokton en ŝirmejo. ” (la magazeno Fortnum & Mason rekomendis dormosakon el kamelharo, remburita per ŝafida lano, kontraŭ 14 pundoj kiel kristnaskan donacon por ŝirmejanoj.)
La bombado de Londono (1940-1941) defiis ĉion por kiu — kaj per kiu — Vogue vivis, kaj ankaŭ detruis la konstruaĵon de ĝia profita farejo de kudroŝablonoj. Kiam la frazo “sekura kiel ĉehejme” ŝajnis esti eksmoda, valoraj posedaĵoj fariĝis ŝarĝoj, krom unu juvelaĵo en kiu estis muntitaj la plej belaj gemoj de la familio por esti portata ĉien kiel portebla kapitalo. Blanch ne evakuis siajn modestajn trezorojn kaj rekta bombtrafo detruis ĉion. “Krizokazaj sakoj staras apud niaj litoj, hamakoj” ŝi skribis. “Ĉiuj iradas portante valizojn”.
Estis socie akcepteble alveni al domoj de amikoj por peti banon antaŭ ĉefmanĝo el io ajn trovebla, eble kuirita per fajro en la kameno. Personaj servistinoj sekvis aliajn domservistojn en la armeon kaj municiajn fabrikojn, kaj al iu fama kampara grandsinjorino restis nur unu subservistino, “gapulo, revemulo, malakceptita de pli postulemaj dungantoj”. Blanch kredis ke valoroj tiom ŝanĝiĝis dum 1940 kiom la mapo de Eŭropo; la estonteco devos esti “nova Mondo por la Bravuloj (kiel) la simplaj demokratiaj landoj de Skandinavio”. Cecil Beaton, fotografisto, teatra dekoraciisto kaj brutala snobo, transformiĝis en percepteman reporteron, sagacan pri la lakona deteniĝemo kiu anstataŭis la melodramecan manieron de la Unua Mondmilito. En kontrolejo de aerarmeaj operacoj, li hazarde aŭdis la finan radiokomunikaĵon de la skipo de bombaviadilo: “Aviadilo perdas altitudon super Alpoj. Amon kaj kisojn. Amon kaj kisojn.” Liaj raportoj pri la aermilito estis kunpremitaj inter reklametoj pri laŭmezuraj korsetoj.
La altrudo de porciumado al vestoj en 1941 ŝajne liberigis la revuon. Esti laŭmode eksmodiĝis, kaj Vogue, subtenata de la ŝtata Ministerio de Komerco, varbis al minimumisma aro de tajlitaj vestaĵoj zorgeme bontenataj kiel la mezuro de bona kvalito kaj ankaŭ de ĝusta sinteno: “La virino, kiu estas elegante vestita laŭ la normoj de hodiaŭ, ne facile aspektos aŭ senpova aŭ ridinda.” Pro tio, ke “aspekti riĉe nun aspektas malprave”, Vogue entuziasmis pri la plano starigita de la plej eminentaj dezajnistoj de Londono produkti utility garments (utilecajn vestojn), fabrikitajn en la kadro de ĉiuj specifitaj restriktoj, interalie de tiuj pri laboristoj, kaj vendatajn kontraŭ reguligataj, justaj prezoj.
Ĉi tiuj demokratiigis la inteligentan dezajnon. Multaj virinoj, kiuj ricevis salajron el milita laboro, ŝparis monon kaj kuponojn por fortika Utileca aĉeto, foje beligita per koltuko kun patriota slogano — Dig for Victory (Ĝardenu por la Venko) aŭ Home Guard (Nacia Gvardio). Blanch notis ke, pro manko de servistoj, brulaĵo kaj libertempo, la riĉuloj jam ne okupis multajn ĉambrojn de siaj hejmoj sed nur unu, ofte la kuirejon, kaj ŝanĝis siajn manĝkutimojn, de formalaj manĝoj plurpladaj al unu plado plejparte legoma el unusola poto, kulerata el bovloj, aŭ eble nur vespermanĝo el bulkoj aĉetitaj ĉe surstrata ŝirmejo. Kun strikte porciumita sapo kaj kutime malvarma akvo, regula sinpurigo fariĝis luksaĵo. Blanch malestimis riĉajn evitemulojn kiuj akiris nutraĵojn kaj vestojn sen kuponoj — sinjorino kaj ŝiaj filinoj en marborda hotelo “prenantaj pluan ĉokoladan biskviton” estas malmodernaj, “sin kroĉantaj al ĉiuj komplikaj antaŭmilitaj normoj kiuj hodiaŭ estas nenio pli ol nenecesa bagaĝo”.
Kun Lee Miller kiel fotisto, Blanch raportis pri la virinaj servoj — WRNS (mararmeaninoj) pasantaj de timemaj firmteranoj al lertaj ŝipanoj de malgrandaj boatoj; ATS (terarmeaninoj) trejnantaj kune kun la viroj kun kiuj ili deĵoros en geaj kontraŭaviadilaj baterioj; WAAF (aerarmeaninoj), prilaborantaj teknikajn evoluojn — “iam malestimata, la emo al la matematiko kaj la scienco nun estas alte taksata”. Ŝia propagando tiom celis la valoron de dungitinoj, ilian rajton labori kaj ankaŭ havi familian vivon, kiom la mobilizadon subtene al la milito: “Oni ilin nek povas plirapidigi nek ĉikani,” laŭ iu komandoficiro, “sed oni povas ilin fidi.” Ĉefartikolo en Vogue esperis, ke post la milito ankoraŭ daŭros kaj la vartejoj financataj de la ŝtato kiuj liberigis patrinojn por labori, kaj la lakto kaj lernejaj ĉefmanĝoj kiuj sanige kompletigis la tagporciojn de infanoj. La revuo tamen ĝenerale ignoris la politikajn diskutojn instigatajn de la konscripcio de Britio por totala milito per la regado de ĝiaj mono (aĉet- kaj enspezimpostoj), materialaj rimedoj kaj popolo; estis nur unu ŝerca mencio pri la Raporto Beveridge kiu fiksis la postmilitajn politikajn opciojn.
Sed la ŝanĝiĝintaj sintenoj, kiuj vaste akceptigis la raporton, trapenetris ĉiun paĝon. Estu praktika — iru nudkrure somere (sunbrunigu aŭ tinkturu gambojn per kalia permanganato) aŭ rezignu pli necesajn ŝtrumpojn vintre. Estu scivola — kultivu kaj manĝu nekonatajn ingrediencojn kiel melongenojn, zukinojn, okzalon kaj ĉampinjonojn. La receptoj de Vogue celis legantojn en la kamparo, aŭ tiujn kiuj povis reporti neporciumatajn terproduktaĵojn al la urbo kaj, krom la “buleto da margarino” kiel kuirgraso, surprize similas modernajn nutraĵojn. En 1943, Vogue invitis al la junaj radikalaj arkitektoj Antony kaj Susan Cox skribi pri la rekonstruado de postmilita Britio, “por forigi la belan kaĉon kiun ni lasis akumuliĝi longe antaŭ ol la bomboj falis”, estante certaj, ke la estonteco devas esti planata por la bono de ĉiuj. Tio estis la momento kiam la socialdemokratio ĉesis esti politika argumento kaj fariĝis populara modo. Kiam apenaŭ estas sufiĉe por ĉiuj, kundividu ĉion, kaj vicatendu ĝin.
En 1944, la antaŭmilitaj provizoj de ĉio elĉerpiĝis: estis grava nesufiĉo de elastaĵo por fiksteni subvestojn. Britio fariĝis armita tendaro kun provizenda invadoarmeo, kaj varoj pli kaj pli malabundiĝis. La reklamoj de iuj modomarkoj nur montris iliajn etikedojn por konservi iliajn lokojn en la merkato, kaj Vogue klarigis kiel ripari tineajn truojn kiam oni distranĉas malnovajn vestojn por fari vestaĵojn por infanoj. La inventitaj ekscitoj de laŭsezonaj modoj ne povis konkuri kun la raviĝo de novaj ideoj. Blanch imagis pli bonan morgaŭon kun “komforto konsiderata kiel denaska rajto por ĉiuj, kaj ne kiel luksaĵo por kelkaj”. Ŝi volis agentejojn de dungiĝo kie oni povos dungi specialistojn pri hejmaj kompetentecoj laŭhore aŭ laŭtage, kaj lokajn tenejojn kie oni povos kolekti pakojn aŭ lavaĵon tagnokte. Ŝin alarmis tio, ke postmilitaj virinoj povus esti “kontentigitaj per gratula frapeto sur la dorson tuj post kiam virinaj laboristoj jam ne estos forte postulataj”, aŭ ke ili preterlasos sian penige perlaboritan egalecon “en momenta paroksismo de frivola virineco”. Knaboj devus esti “pli memstaraj ĉehejme. Neniu pensas ke estas strange, ke virino vivtenas sin per sia propra laboro kaj mastrumas sian propran hejmon. Sed kompatinda kaj lerta estas la viro kiu same faras.”
Lee Miller persvadis siajn usonajn samlandanojn akrediti ŝin kiel militan korespondanton, ŝipiris al Francio post la albordiĝoj de Tago T, kaj resendis siajn unuajn bildojn el bataleja hospitalo en Normandio. Ŝiaj raportoj estis submetitaj al longaj prokrastoj, tial estis en aŭtuno kiam Vogue fine aperigis, ĉiujn kune, ŝiajn priskribojn pri la liberigo de Parizo kaj la sieĝo de St Malo. Tie (misdirektinte sian ĵipon) “mi estis la sola fotografisto ene de distanco de multaj kilometroj, kaj mi nun posedis privatan militon” dum usonaj soldatoj sturmis ĝian citadelon kun “grenadoj pendantaj sur siaj zonoj kiel monklipoj de Cartier.” Miller iam estis muzo al Surrealistoj, nun ŝi vivis ilian arton. En sinsekvaj du-paĝaj fotaroj ŝi portretis parizaninojn en iliaj belvestoj el la jaroj de la Okupacio, kaj kapitulacon de germanoj apud ruinigitaj pontoj de Luaro. “La aspekto de liberigo ne estas dekoracia” ŝi skribis dum ŝi avancis kun la Alianculoj de Parizo — kie modistoj elmontris siajn unuajn kolektojn en urbo kun nesufiĉo de nutraĵoj kaj brulaĵoj (vendistoj de ŝtofoj volvis sin per siaj specimenoj por ne malvarmiĝi) — al bataloj en glaciiĝinta Alzaco-Loreno, kie soldatoj de la Alianco volvis sin per puntkurtenoj el biendomoj por kamufli sin en la neĝo.
Nehaltigeble, Miller daŭre avancis trans Eŭropo. Ŝi sin lavis en la banujo de Hitlero, spektis dum lia monta rifuĝejo ĉe Berchtesgaden brulis, vidatestis la sentombajn korpojn de Buchenwald. Ŝiaj fotoj pri tiuj estis presitaj kun amplekso de nur kelkaj kvadrataj centimetroj, apud konsiloj de la Ministerio de Nutraĵo pri kiel enboteligi rozfruktan siropon, kaj dorsflanke de modofotaro pri ludvestoj portataj sur anglaj plaĝoj senigitaj je pikdratoj. Ŝi konkurencis por provizoj de reciklita papero kun lamentoj pri paco sen abundo, ĉar Britio havis postmilitan komercan deficiton de 1,2 miliardoj da pundoj kiun ĝi kompensis per eksportaĵoj je la kosto de la hejma konsumado. “Ni sopiras vendi, ĝuste kiel vi sopiras aĉeti” tekstis reklamo pri subvestoj. “La eksportkampanjo postulas longan atendadon.”
En 1945, kun grandega plimulto, Britio voĉdone elektis socialisman registaron kun politikoj aluditaj de tiuj ĉefartikoloj en Vogue pri justa kundividado, inter ili la bonfara pledo de Blanch por “la ideo de baza manĝoporcio — la rajto de ĉiuj je la elementaj bezonoj de la vivo.” Singarde sed bonkore, Vogue konigis en artikolo la novan ĉefministron Clement Attlee de la Laborista Partio. Ĝi komencis esplori la nacian estontecon. Katuno ne baldaŭ revenos pro tio ke “la laboristaro ne volas reveni al industrio delonge en malkreskiĝo kun neadekvataj salajroj kaj laborkondiĉoj”, sed sintezaj materialoj estas disvolvataj. Cecil Beaton kredis, ke virinoj fariĝos plenfiguraj ĉar 25-jaran kulton de ekstrema magreco mallogigis bildoj pri malsato tra Eŭropo kiu “mordetas sian propran korpon”. Radio estis la rimedo de informoj kaj distro dum la milito, sed la venonta lanĉo de televido kiel rimedo de amuziĝo “iam definitive ekstermos sonelsendojn”. La laborista historiisto A L Rowse demandis, ĉu oni povas diri ion ajn pozitivan pri la malnova socio, kaj respondis ke nemulte, pro ĝia krudeco postulata de la kapitalo, precipe en arkitekturo kaj la socia komunumo: socialaj loĝejoj bonaspekte dezajnitaj estas la vojo al la estonteco.
Sed Blanch eksiĝis de Vogue en 1945, kaj la nova gvida voĉo estis multe malpli egalrajteca: Marghanita Laski*, kies unua artikolo notis: “Ni jam ne loĝas en niaj kuirejoj. Ĉiuj do denove parolas pri servistoj. La pli malkara gazetaro estas plena de intervjuoj kun eksarmeaninoj kiuj ĉiuj diras, ke ili ne povus imagi reveni en domservadon.” Vogue komencis senti ke oni devus rekonskripcii tiajn fraŭlinojn en servutecon, kvankam kun plibonigitaj vivkondiĉoj, dum aninoj de la superaj klasoj, fininte la lernejajn jarojn, trejniĝu por proviantado kaj sekretaria laboro; ĝi ankaŭ zorgis pri tio, ĉu estos sufiĉe da laborpostenoj por malmobilizitaj viroj. Laski estis unu el la malmultaj britoj kiuj, nelonge post la fino de la milito, “povis akumuli pasportojn, vizojn, vojaĝrezervojn, loĝigon en hotelo kaj 75 pundojn, kaj rapidis al la kontinento”. Voreme manĝante, ŝi travojaĝis Francion dum, en Britio, Vogue skribis pri la marksista ministro pri nutraĵo kaj lia zorgo pri la Nacia Panbulo*, kiu, laŭ li, estas “minacata bastiono kontraŭ malsatego” kaj estis porciumota en kontinento ĉe la sojlo de permalsata morto. Laski estis kontenta pri tio, ke spontanea reveno al formalaj vesperovestoj ekzilis el ŝikaj londonaj restoracioj “la etajn tajpistinojn kiuj kutimis aperi [dummilite] kun eta armea broĉo”.
Malgraŭ la fakto ke postmilita Britio preskaŭ bankrotis, estis reklamoj propagandantaj estontecon de ŝikeco, de luksaj kvar-pordaj aŭtoj kaj la flugkompanioj BOAC kaj BEA (antaŭuloj de BA). Al virino svinganta veldistan ŝalmon, reklamo proponis elektran fornelon post kiam ŝi revenos “al la rifuĝejo de la propra kuirejo”. Novedzino en reklamo pri kosmetikaĵoj promesis al sia edzo “kuiri kiel anĝelo kaj daŭre aspekti, kvazaŭ mi eĉ ne povas boligi ovon”. Ĉefartikoloj komencis noti la reviviĝantan allogon de malegaleco, esprimata plejparte pere de la konduto kaj aspekto de virinoj de la superaj klasoj: ili devas limigi kaj restrikti sin, moderigi sin, fariĝi sinjorinoj denove. Vogue akre kritikis la liberecon de la dummilita senĉapeleco, deklarante ke “la hararo superis sian ĝustan staton, kaj estas publike videbla pli ofte ol estas bone (taŭzitaj bukloj, malstriktaj kolharoj)”; oni devas ĝin reglatigi kaj kaŝi sub komplikaj ĉapeloj multekostaj. Kiel eble plej baldaŭ, virinoj devas porti diafanajn ŝtrumpojn kaj blankajn somerajn gantojn.
Preskaŭ ĉiun monaton Vogue aperigis freŝajn bildojn el Parizo, kie la modistoj, subtenataj de restariĝantaj fabrikistoj de teksaĵoj, eksperimentis per nesimetriaj orloj, larĝigitaj jupoj, rondaj ŝultrolinioj, plialtigitaj kalkanumoj kaj enkorsetigitaj talioj. En 1947, ekstremaĵoj derivitaj de kontraŭokupaciaj vestoj evoluis en la Novan Aspekton de Christian Dior, efektive aspekto malnova, modifita modo de antaŭ kvardek jaroj en kiu oni nek povis labori nek piediri. En Britio, la stilo estis dum kelka tempo havebla nur por tiuj, kiuj restis riĉaj malgraŭ superimpostoj kaj kiuj havis sufiĉe da influaj konatoj por eviti la porciumadon; ĝi tamen triumfis super la praktika demokratio de Utileca. Kaj artikoloj pri la bona dezajno por ĉiuj, planado kaj la politiko forvaporiĝis el la paĝoj de Vogue.
Michel de Brunhoff, la redaktoro de franca Vogue, evakuis ĝian sidejon dum la germanoj eniris Parizon en 1940. La personaro ekiris direkte al Bordozo laŭ diversaj vojoj, esperante atingi rifuĝon en Londono aŭ Novjorko, sed la havenoj de la Maniko jam estis fermitaj. La germanoj, delonge ĵaluzaj pri la monda supereco de Francio en modaj vestoj kaj luksaj varoj, intencis transloki la modoindustrion de Parizo al Berlino kaj Vieno, kaj armeanoj de la okupacio baldaŭ priserĉis la atelierojn por la registroj de ilia eksporta komerco. Dum kvar jaroj, la Chambre Syndicale (asocio de komercaj modistoj) sub Lucien Lelong, evitis kaj alproprigon kaj altruditan fermiĝon. Iuj modistoj, interalie Schiaparelli, foriris al ekziliĝo; iuj, precipe Chanel, kiu kunlaboris kun la germanoj, fermis siajn entreprenojn; malgranda kerno daŭre sukcesis minimume funkcii tiel, ke ilia personaro povu resti dungita kaj ne estu submetita al trudlaboro.
La leĝoj de la Okupacio malpermesis al la franca industrio fabriki utilecajn varojn, sed permesis la produktadon de luksaĵoj se krudmaterialoj estus troveblaj. La francaj fabrikistoj de teksaĵoj tial eksperimentis per sintezaj materialoj plejparte el celulozo. La rezultoj foje estis belaj, sed foje emis diseriĝi kiam portataj aŭ dissolviĝi kiam lavataj. La fabrikistoj kaj modistoj zorgis pri tio ke, dum la daŭro de la milito, Usono eltrovis sian propran nacian stilon kaj kapablo amasfabriki bonkvalitajn vestojn el usonaj fibroj, precipe el katuno. Ili tiel volis nepre restarigi la superecon de Francio en la tutmonda modo, ke ili sukcesis elmontri du improvizitajn kolektojn en la periodo inter la liberigo de Parizo kaj la venko en Eŭropo. La restariĝanta teksaĵindustrio de Francio subtenis la fondiĝon de novaj modentreprenoj, plej grave tiuj de Pierre Balmain kaj Christian Dior, kaj francaj firmaoj regajnis kaj tenis sian gravecon en la monda merkato de luksaj varoj.
Lee Miller, fotisto por la usona kaj brita Vogue, trovis ke estis malfacile klarigi al francinoj la britan sistemon de porciumado de vestoj kaj la normigitan Utilecan dezajnon, ĉar francinoj sin vestis kaj aranĝis sian hararon kiel eble plej troige por moki kaj spiti la germanajn restriktojn. Estis eĉ pli malfacile klarigi al anglinoj ke tia frivola vanteco estis fierindaĵo por la francoj.
Michel de Brunhoff kredis ke “honorinde eldoni, sen kompromisi kaj kunlabori kun la malamiko, ne estis eble”, tial malgraŭ premo de la germanoj, kiu lasis lin izolita kaj malriĉa, la franca Vogue restis fermita dum la daŭro de la milito. Li redaktis kontraŭleĝe eldonitajn “modoalbumojn”, kaj batalis dum la liberigo de Parizo post kiam la nazioj pafmortigis lian filon. La Alianculoj tiel alte taksis la francan Vogue kiel simbolon de la nacia identeco, ke ili asignis al ĝi specialan kvoton de papero por ke ĝi povu denove aperi en februaro 1945.
Veronica Horwell
Tui artikolo estas traduko de “Vogue’s finest hour” en la anglalingva eldono de LMD de aprilo 2016.