Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Enketo en Britujo

“Brexit”, maltrankvilo ĉe la laboristpartio

“Ĉu Britujo devas resti membro de la Eŭropa Unio aŭ forlasi ĝin?” Jen la demando, kiun la britoj estas invititaj respondi la 23-an de junio, kaj la gvidantoj de la Unio observas tion kun maltrankvilo. La maldekstro troviĝas en la dilemo: “ne” fortigus la pozicion de la konservativa deputito Boris Johnson; “jes” tiun de la ĉefministro David Cameron, ankaŭ konservativulo ...

KELKAJN semajnojn antaŭ la referendumo pri la eliro el la Eŭropa Unio, la politika vivo de Britujo montras plej malverŝajnajn aliancojn. Unue, tiun inter la ĉefo de la Laborista Partio, s-ro Jeremy Corbyn, de la maldekstra alo de la partio, kaj la konservativa ĉefministro David Cameron. Kvankam ili malkonsentas pri preskaŭ ĉio, tiuj du estas ambaŭ kontraŭ la “Brexit”*.

* “Eliro de Britujo el la Eŭropa Unio” -vl

Junio 2015. Tri monatojn antaŭ ol ekgvidi la Laboristan Partion, s-ro Corbyn deklaras, ke “uzurisma Eŭropo, kiu transformus la malgrandajn naciojn en koloniojn submetitajn per la pezo de la ŝuldoj, ne havas estontecon”.* Tiu kondamno apenaŭ surprizas: en 1975, kadre de referendumo, s-ro Corbyn voĉdonis por eliro de Britujo el tio, kio tiam nomiĝis la Eŭropa Ekonomia Komunumo; en 1993 li rifuzis la traktaton de Mastriĥto kaj antaŭdiris, ke ĝi malpermesos al la naciaj parlamentoj “difini sian propran ekonomian politikon, favore al manpleno da ne elektitaj bankistoj”.* Kaj jen la ne atendita returniĝo: li subtenas la voĉon “Remain” (“resti”) en la kadro de la referendumo de la 23-a de junio.

* Huffingtonpost.co.uk, 29-an de junio 2015.
* Debato en la Malsupra Ĉambro, 20-an de majo 1993.

Kontraste al s-ro Corbyn, s-ro Cameron ĉiam pledis favore al la Eŭropa Unio. La bonaj rezultoj de la Partio por Sendependeco de Britujo (UKIP) kaj la vigliĝo de la eŭropskeptika tendenco en lia propra partio instigis lin modifi sian retorikon. La 23-an de januaro 2013 li severe riproĉis Union kiun li taksis tro malmulte liberala: ĝiaj “tro kompleksaj reguloj, kiuj malhelpas la labormerkatojn”, ĝia “ekscesa enkadrigo” de la agado de la entreprenoj, ĝia nekapablo malreguligi “la merkatojn de la servoj, de la energio kaj de la informadika sfero”, ĝia manko de emo intertrakti “liberkomercajn traktatojn”. Li promesis referendumon kaze de venko de sia partio en la parlament-elektoj de 2015 kaj anoncis, ke lia decido dependos de la intertraktadoj kun Bruselo por korekti la misfunkciojn de la Unio.* Kiam, la 23-an de februaro 2016, li fine engaĝiĝis por kampanji kontraŭ la “Brexit” antaŭ la Malsupra Ĉambro, li ricevis abundajn aplaŭdojn. Sed el la benko de la laboristoj.

* Vd Bernard Cassen, “Brexit”, Cameron en sia propra kaptilo”, Le Monde diplomatique en esperanto, februaro 2016.

Ĉu la britoj volas kunmeti akvon kaj oleon? Ĉio kredigas tion. Dum s-ro Corbyn, en sia parolado de la 14-a de aprilo 2016, anoncis ke li defendas la voĉon “Resti”, lia strategia decido troviĝas en la perspektivo de “konstruado de la socialismo”, sed la identeco de la aliaj agantoj de la “restuloj” havas alian programon. Ilia kampanjo ricevis la subtenon de la Internacia Mon-Fonduso (IMF), de la Banko de Anglujo, de granda parto de la entreprenoj de la FTSE 100 (la plej grandaj entreprenoj de la borso), de 80 elcentoj de la membroj de la ĉefa mastra organizaĵo (la Confederation of British Industry, CBI), kaj de la bankoj JP Morgan Chase, Goldman Sachs kaj HSBC. La ĉefa zorgo de tiuj lastaj: la sanstato de la City, la grandega financsektoro, kiu profitas de sia aliro al la eŭropaj merkatoj.

Jes ja, Bruselo kondutis krude kiam ĝi plafonigis (iomete) la plusojn pagatajn al la bankistoj. Sed la plej malbonaj mispaŝoj estas pardonataj kiam temas pri la demando de vivo aŭ morto. Nu, “la Brexit estus katastrofo por la City”, avertas s-ino Gina Miller, kunfondinto de la invest-societo SCM Private, dum debato organizita de la Financial Times la 23-an de februaro. Malfacilas la tasko por tiu, kiu provas starigi mapon pri la pozicioj pri la voĉdonado, ŝia kontraŭulo en la debato pravigas sian decidon por la Brexit per la sama postulo: eviti katastrofon por la City. Laŭ s-ro Howard Shore, fondinto de la invest-societo Shore Capital, oni devas forlasi la Union por protekti la bankojn. Kun des pli da entuziasmo, ke tio ebligos krome “akceli la liberaligon de la ekonomio”.

“Malfermita pordo por la seks-agresuloj”

La konservativuloj — poreŭropanoj same kiel pledantoj por eliro — malsamopinias do nur pri la rimedo respondi al la sama prioritato: konservi la City kaj pli malreguligi. Ene de brita maldekstro, kiu montris sian rifuzon de la socialliberalismo per sia elekto de s-ro Corbyn al la pinto de la Laboristpartio, tia celo ne faciligas identigi “naturan” aliancanon ... Iuj do serĉis aliajn kriteriojn por sia tendaro. Nome la demandon pri enmigrado.

Konservativa kampanjo por eliri el la Unio velas sur kunteksto favora al instrumentigoj. Atencoj en Parizo kaj en Bruselo, krizo de rifuĝantoj kaj, krome, agresoj en Kolonjo ... tiuj ĉi lastaj pufigis la velojn de la ksenofoboj: “Nenio malebligas la seksagresulojn veni al Britujo ekde kiam ili ricevis la germanan civitanecon”, diris ekzemple s-ro Mominic Cummings, direktoro de la kampanjo “Vote Leave” (“voĉdonu por forlasi”, en Twitter. “Parto de la maldekstruloj voĉdonos kontraŭ la Brexit por agi kontraŭ la rasismo”, opinias s-ro Adam Klug, kiu subtenas s-ron Corbyn.

La konservativaj eŭropskeptikuloj ne limigas siajn analizojn al etnaj kaj kulturaj kriterioj. La komunikile tre efika kandidato por la gvido de la Konservativa Partio Boris Johnson deziras rehavi la regadon pri la britaj landlimoj por malebligi al migruloj “tiri la salajrojn malsupren kaj premi sur la lernejoj kaj la sansistemo”.* La argumento efikas, ankaŭ maldekstre. Dum la registaro agas por malaltigi la financadon de la ŝtata sansistemo (NHS) kaj subfosi la intertraktad-kapablon de la salajruloj, la alvenuloj penetras en arenon faritan por igi ilin konkurenci kontraŭ la lokaj laboristoj. Kvankam la entreprenoj profitis la alvenon de eksterlandaj laboristoj — kiel iom embarasite rimarkigas la Financial Times — ĝi “ne nepre kontribuis al la prospero de la brita loĝantaro” (24-an de februaro 2016) ...

* The Independent, Londono, 23-an de marto 2016.

“La salajrojn malaltigas la mastroj, ne la migruloj”*, rebatas la trockistoj de la Socialist Workers Party (SWP), kiuj tamen ne kapablas trudi sian analizon. En tiuj ĉi kondiĉoj, “almenaŭ triono de la maldekstruloj voĉdonos por la Brexit, opinias la ĵurnalisto Owen Jones. Kaj tion ili faras ne ĉar ili kritikas Bruselon aŭ la novliberalan Eŭropon: ili faras tion pro la enmigrado ...” Jones, post pledi por “maldekstra eliro”*, nun agas por ke Britujo restu en la Unio: ĉar la kontraŭ-enmigra argumento konvinkas, venko de la Brexit pravigus la ksenofobajn analizojn.

* Socialistworker.co.uk, 6-an de oktobro 2015.
* The Guardian, Londono, 14-an de julio 2015.

Tamen malfacilus demonstri, ke la alia opcio — tiu de venko de la “restu” — interpreteblas kiel signo de akceptemo al eksterlandanoj. Jen unu el la precipaj ambicioj de s-ro Cameron en siaj traktadoj kun Bruselo: Malebligi ke “la svarmoj da migruloj kiuj transiras la Mezmaron (...) atingu Britujon”.* Jen farite, pensas li: meĥanismo de “urĝa bremsado” permesas al ĉiu membroŝtato suspendi la pagon de familiaj atribuaĵoj al eŭropaj enmigrintoj en la unuaj kvar jaroj. Malgraŭ ĝia senutilo — ĉar la plej multaj nove venintoj serĉas laboron kaj ne socialajn atribuaĵojn —, la dispono dubindigas unu el la plej fundamentaj principoj de la eŭropa konstruaĵo: la libereco moviĝi. Pli lastatempe la brita registaro ĝin adoptigis leĝon kiu permesas elpeli ĉiun neeŭropan enmigrinton kiu gajnas malpli ol 44.000 eŭrojn jare post kvin jaroj da loĝado. Kvankam s-ro Cameron ne estas s-ro Johnson, la batalo kontraŭ la ksenofobio havis jam pli rezolutan ĉampionon ...

* ITV News, 30-a de julio 2015.

Serĉi en la konservativajn sakojn por trovi en ili politikan kompason montriĝis do senfrukta peno por la brita maldekstro. Certe pli valoris interesiĝi pri siaj propraj prioritatoj. Same kiel la Unite the Union, la plej granda sindikato de la lando kun 1,42 milionoj da membroj, la plej multaj organizaĵoj de salajruloj poziciiĝis en la tendaro de “restu”. “La Eŭropa Unio, tio signifas dungojn kaj socialajn rajtojn”, resumis s-ro Simon Dubbins, taskita pri la internaciaj rilatoj de la organizaĵo.

Ĉu dungoj? Laŭ certaj adeptoj de restado, ĝis tri milionoj da estas rekte ligitaj kun la aliro de Britujo al la eŭropaj merkatoj. La CBI taksas, ke la ligoj inter la insulo kaj la kontinento altigas la malnetan enlandan produkton je 4 ĝis 5 elcentoj jare. The Economist, kvankam kontraŭ la Brexit, tamen pridubas tiujn nombrojn. Analizante la taksadojn, la liberala gazeto konkludas: “Oni povas sendube taksi ke la Brexit havus negativan efikon sur la ekonomio, sed ne tre gravan.” (17-an de oktobro 2015).

Tiukaze, kion pri la socialaj rajtoj? En siaj dokumentoj de la kampanjo, Unite the Union klarigas: “Ekzistas du tipoj de ekonomiaj modeloj: la modelo malreguligita, usona; kaj la modelo reguligita, eŭropa.” Al la unua, priskribata kiel “agresema”, “novliberala”, “kontraŭsindikata” kontraŭstaras la intervenismo kaj la reguladoj de la Eŭropa Unio, ties agnosko de la sindikataj organizaĵoj kaj ĝia Ĉarto de fundamentaj rajtoj. La direktivoj de la Unio do garantias, laŭ Unite the Union, al la britaj laboristoj la rajton je forpermeso pro patrineco, enkadriĝon de parta laboro aŭ pagatajn feriojn ... “La Eŭropa Unio estas remparo kontraŭ la novliberalaj politikoj de la konservativuloj”, taksas la deputito George Kerevan, de la Skota Naciista Partio (SNP) kaj de la kampanjo “Remain”.

Ĉu “remparo”? La termino estis jam uzata dum la referendumo de 1975. Sed de la konservativuloj. Tiutempe ili — kun Margaret Thatcher ĉekape — opiniis, ke la Eŭropa Komunumo protektos ilin kontraŭ sindikatoj decidintaj bloki ĉian “reformon”. Laboristpartianoj kaj sindikatistoj siavice gardis sin kontraŭ eŭropa “klubo de kapitalistoj” kiu baros la vojon al socialismo. Kvardek jarojn poste, la “Fera Damo” kaj ŝiaj heredintoj transformis la landon; por la maldekstro, la minaco transformiĝis en pli malgrandan malbonon ...

Pli malgranda malbono tamen relativa: La Eŭropa Unio ne malebligis la starigon de la “nulhora kontrakto”* nek Londonon ne rifuzi la direktivon kiu limigas la semajnajn laborhorojn al kvardek ok. “Kaj krome, ardiĝas s-ino Hannah Sell, de la Socialist Party, se Jeremy Corbyn enpotenciĝus, lia programo estus kontraŭleĝa en la okuloj de Bruselo.” Ĉu interveno de la ŝtato por stimuli la britan industrion? Kontraŭleĝa. Ĉu ŝtatigo de la poŝto? Malebla. Ĉu ŝtatigo de la fervojoj? Malrealisma, pro tio la du plej grandaj fervoj-sindikatoj pledas por la Brexit.

* Ĝi permesas al la entrepreno garantii neniun laborhoron al siaj salajruloj kaj devigi ilin atendi hejme — sen esti pagataj — ĝis kiam oni vokas ilin.

Krome la eŭropemaj konservativuloj esperas, ke venko faciligos la subskribon de la traktato pri la granda transatlantika merkato ... kiun la sindikato tute ne volas, ĉar ĝi estus la morto de la NHS. La eŭropa “remparo” kelkfoje alprenas minacajn formojn; imagu ke la laboristpartianoj iun tagon akiras la potencon, kaj tiu “remparo” similas al malliberejo ...

Jeremy Corbyn, kaptito en malamika teritorio

“Maldekstre neniu estas ĉarmita de la Unio tia kia ĝi ekzistas, resumas s-ro John Hilary, de la organizaĵo War on Want. La demando estas, ĉu ĝi estas reformebla aŭ ne. Miaopinie, ne.” La konstato de la greka eksministro pri ekonomio Janis Varufakis ne estas vere alia: “Ne estas, kvazaŭ demokratia deficito estus aperinta en Eŭropo, klarigas li. La eŭropaj institucioj (...) estis konceptitaj kiel zonoj sen demokratio.”* Tamen, s-ro Varufakis agas por ŝanĝo “deinterna”, al kiu aliĝas granda frakcio de la brita maldekstro.

* Red Pepper, Londono, aprilo-majo 2016.

Ĉu li ankaŭ konvinkis s-ron Corbyn? Oni rajtas dubi. En sia parolado de la 14-a de aprilo 2016, la laborpartia gvidanto ja desegnis similan strategian linion: “Remain and reform”, resti en la Unio por reformi ĝin. Sed li ĵonglis per la personaj pronomoj. Unuflanke: “Ni kredas, ke la Eŭropa Unio alportis investojn, dungojn, formon de protekto por la laboristoj”; aliflanke: “Mi estis ĉiam kritika al multaj decidoj de la Unio.” Unuflanke: “Ili [la membroj de la partio kaj ĝiaj deputitoj] estas en sia plimulto konvinkitaj ke ni povas fari alie, restante en la Unio”; aliflanke: “Mi restas kritika [fronte al la manko] de travideblo [de la Unio] kaj al ĝia premo por malreguligi kaj privatigi la publikajn servojn”.

“Corbyn troviĝas en malamika teritorio ĉekape de la Laborista Partio”, ripetas liaj malnovaj kamaradoj, kiuj plimulte pledas por “maldekstra eliro”. Lia ĉirkaŭaĵo aŭdigas, ke la pledo de la laborpartiaj parlamentanoj favore al la Unio similas malpli al invito por defendi ĝin ... ol al ĉantaĝo. Pri la siria demando, s-ro Corbyn ne hezitis alfronti la dekstran alon de sia partio, favora al frapoj, ĉar li povis kalkuli kun firma bazo. Sed Eŭropo ne estas Sirio: “Niaj membroj, ofte freŝdate politikiĝintaj, ne ĉiuj cerbumis pri la eŭropa demando, konfidas al ni proksimulo de s-ro Corbyn. La tempo por konvinki ilin estis limigita, la risko bruski ilin, konsiderinda.”

“Neniu asertas, ke eliri el la Eŭropa Unio solvos ĉiujn niajn problemojn, emfazas s-ro Hilary. Tio estus nur la komenco de la batalo.” Kun la espero, opinias tiu eŭropskeptikulo, ke almenaŭ en la skalo de la lando “la socia transformado restos ebla”. Fari tiun batalon kontraŭ la brita elito kaj kontraŭ la dekstra alo de la Laborista Partio en periodo de ekonomia tumulto kaj sen garantio de amasa subteno de la bazo, tio sendube signifus politikan memmortigon.

S-ro Corbyn scias tion. Do, li havas du opciojn: defendi siajn konvinkojn en malfavora kunteksto aŭ lasi la Konservativan Partion dividi sin pri la eŭropa demando kaj samtempe rifuzi komunan kampanjon. Li decidis. Oni povas do imagi ke li tre longtempe bedaŭrus malvenkon de siaj novaj aliancanoj ...

Renaud LAMBERT.