Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Fidela aliancano de Francujo en la centro de la regiona politik-ludo

Ĉado, cirkonstanca potenculo

Reganto de dudek ses jaroj, s-ro Idriss Déby Itno estis reelektita ĉe la unua balotvico de la prezidanta elekto, la 10-an de aprilo 2016. Tiu dubinda venko, fone de forta subpremo, ne ŝajnis ŝoki la francan ministron pri defendo, s-ro Jean-Yves Le Drian, kiu vizitis Nĵamenon la 29-an de aprilo. Ĉado ja sukcesis igi sin nemalhavebla por la lukto kontraŭ terorismo en Sahelo.

ENE DE KELKAJ JAROJ, la tradicia bildo de Ĉado malriĉa, enklavita kaj nestabila lasis sian lokon al tiu de regiona pli kaj pli potenciĝanta lando, nemalhavebla por la lukto kontraŭ ĝihadismo en Sahelo kaj en la centra Afriko. Regule denuncita pro sia malobservo de la homrajtoj fare de ne registaraj organizoj (NRO)*, la aŭtoritatema reĝimo de la prezidanto Idriss Déby Itno, reganta de pli ol kvarono da jarcento, ricevas firman subtenon de Francujo, ekskolonianto, kaj de Usono. Kiel klarigi tian transformiĝon?

* Vd. la raporto de Amnestio Internacia pri Ĉado 2015-2016, www.amnesty.org

Ĉarnira lando situanta ĉe la sahela-sudana landlimo, Ĉado “aperas kiel unu el la relative stabilaj ŝtatoj de tiu ‘frontlinio’, kiu trairas Afrikon de Sudano ĝis Kazamanco, disiganta en la nordo islamigitajn spacojn kaj en la sudo plejmultan animistan kaj kristanan Afrikon*, klarigas la geografo Géraud Magrin. Ĝi ankaŭ estas “transita areo” inter la nigra Afriko kaj la araba mondo. Tiu strategia pozicio estas plifortigita pro la manko de serioza pretendanto al pilotado de regiono ja riĉa je naturaj riĉaĵoj, sed trairata de profundaj politikaj streĉoj, aparte en Demokratia Respubliko Kongo (DRK), en Centr-Afrika Respubliko kaj en Burundo*.

* Géraud Magrin, “Un Sud qui perd le nord? Les récents rejeux de la fracture tchadienne”, Bulletin de l’Association de géographes français, vol. 79, n-ro 2, Parizo, junio 2002.
* Vd Gérard Prunier, “Mortiga koktelo en centra Afriko”, Le Monde diplomatique en esperanto, februaro 2016.

Ĉado sukcesis valorigi sian jarcentan rilaton kun Francujo. Post la sendependiĝo en 1960, Parizo faris el sia ekskolonio armean trejn-bazon*. En januaro 2013, Nĵameno provizas 2 000 soldatojn apoge al la francaj soldatoj de la operacio “Serval” sendita por kontraŭi la ĝihadistan ofensivon en la nordo de Malio. De aŭgusto 2014, sekvis la operacio “Barkhane”; Ĉado akceptis ties stabon kaj parton de ties 200 blenditaj veturiloj, 6 ĉasaviadiloj kaj 3 000 francaj konstantaj militistoj. La rilatojn inter la du landoj karakterizas intensaj ir-revenoj de politikaj homoj, ĉe la ministra kaj prezidanta niveloj. Kaj Parizo kapablas montriĝi dankema al sia aliancano: sen la franca loĝistika subteno en 2008, la prezidanto Déby estintus renversita de sia armita opozicio veninta el la najbara Sudano.

* Vd Roland Marchal, “Petites et grandes controverses de la politique française et européenne au Tchad”, CCFD-Terre solidaire — Secours catholique, Parizo, aprilo 2015.

La ĝihadista minaco favoras la ĉadan ludon. La lando sukcesis trudi sin kiel la estro de la armita lukto kontraŭ Boko Haram, ŝovante al la dua rango Niĝerion — kiu dekretis urĝostaton en la nordo de la lando en majo 2013 — kaj Kamerunon, kiuj ambaŭ tamen enmetis egajn financajn rimedojn en la lukton kontraŭ la islamisma sekto*. La 30-an de julio 2015, la ĉada Parlamento adoptis kontraŭterorisman leĝon, kiu restarigis la mortpunon, abolitan kelkajn monatojn antaŭe. Escepte de Angolo kaj Ruando, neniu alia centra afrika ŝtato disponas pri pafpotenco egala al tiu de la ĉada armeo. La nombro de soldatoj pasis de 17 000 en 1989-1990 al 25 350 en 2013. La armeaj elspezoj estis 6,6% de la malneta enlanda produkto en 2011, kompare kun 5,2% por Angolo (2012) kaj 1,1% por Ruando (2013)*.

* Vd Rodrigue Nana Ngassam, “Le Cameroun sous la menace de Boko Haram”, Le Monde diplomatique, januaro 2015.
* Kolektivo, “Le Tchad: un hégémon aux pieds d’argile”, ministère de la défense de Belgique (ministrejo pri Defendo de Belgujo), Direction générale des relations internationales et de la stratégie — Groupe de recherche et d’information sur la paix et la sécurité (GRIP) (Ĝenerala Direkcio de la internaciaj rilatoj kaj de strategio — Esplor- kaj Inform-grupo pri paco kaj sekureco), Bruselo, 18-a de majo 2015.
Silento de Parizo fronte al la politika subpremo

LA ĈADA ARMEO laŭreputacie estas elprovita rilate al la endezertaj bataloj. Ĝi trejniĝis en la montaroj de Tibesti kaj Ennedi, sed ankaŭ ĉe la landlimo de Darfuro. Tiu kompetento ebligis al ĝi trudiĝi kiel partnero de Parizo sur similaj operaciejoj, kiel ekzemple la montaro Adrar de la Ifoghas en Malio. La mito de ties nevenkebleco baziĝas sur rimarkinda sukceso: la fulmatako lanĉita la 5-an de oktobro 1987 de 2 000 ĝiaj soldatoj kontraŭ la libia aviadil-bazo Maaten Es-Sara; tiu venko kontraŭ armeo kiu tamen ĝin superis pri konvencia armilaro kaj soldatnombro, devigis tiam la kolonelon Muamar Kadafi intertrakti.

La politikologo Marielle Debos tamen precizigas, ke la ĉada armeo estas “durapiduma. Unuflanke, elitaj korpusoj, kiuj batalas en Malio kontraŭ Al-Kaido-en-islama-Magrebo kaj ties aliancanoj, kaj en la baseno de la ĉado-lago kontraŭ Boko Haram. Tiu bone ekipita kaj bone trejnita armeo ricevas gravajn financadojn el Francujo kaj Usono, kiuj fermas la okulojn pri ties brutalaj praktikoj kaj ties konsisto, esence proksimuloj de la prezidanto Déby. Aliflanke, ekzistas armeo, kiu disponas pri malmulte da rimedoj kaj kies konsisto estas pli diversa el la vidpunkto de etna origino kaj de la politikaj pozicioj*. La trupoj estas ankaŭ konataj pro siaj rapidaj metodoj, aŭ eĉ kontraŭleĝaj agoj, aparte en Centr-Afriko, kie la soldatoj estas regule vokataj per “Foriru la ĉadanoj, perfiduloj, senkuraĝuloj, hundoj!” pro ties pafoj al lokaj civilaj loĝantaroj. Sed la rilato kun Parizo ne suferas el tio. Same, malapero en 2016 de kvindeko da soldatoj, oponantoj al la prezidanto Déby, ne estigis iun ajn rimarkon el la franca ministro pri defendo Jean-Yves Le Drian, vizitanta la ĉefurbon la 29-an de aprilo 2016.

* Marielle Debos, “Le silence de la France sur le sort des militaires tchadiens disparus”, Le Monde, 11-a de majo 2016.

Nĵameno poziciigas sin kiel pac-faranton sur la afrika ludejo. En septembro 1998, ĝi sendis 2 000 homojn en DRK por subteni Laurent-Désiré Kabila. Ĝiaj trupoj kontribuas al pacmisioj de la Unuiĝintaj Nacioj en Demokratia Respubliko Kongo kaj en Centr-Afrika Respubliko. La lando firmigas sian ĉeeston sine de la Afrika Unio, meze de la 2000-aj jaroj, kun la nomumo de ambasadoro tre aktiva en la debatoj de ties Komitato de la konstantaj reprezentantoj (KKR, aŭ france: Corep) kaj precipe en tiuj, tre strategiaj, de la Konsilio de paco kaj Sekureco (KPS, aŭ france: CPS) de la tutafrika organizaĵo. Ĉada armea konsilanto partoprenas en la stabo-Komitato kaj la planado de la operacioj por pacsubteno de la Afrika Unio.

La reĝimo de s-ro Déby tiel ŝajnas altigi sin ĝis la nivelo de la fortikaj ŝtatoj de la kontinento, kiaj Niĝerio kaj Sud-Afriko, sed ankaŭ de Alĝerio, Egiptujo, Etiopujo, Angolo aŭ Senegalo — armee tre aktiva. En la kadro de la lukto kontraŭ terorismo kaj kontraŭ translandlima krimeco, la Komisiono de la Afrika Unio disponas pri reprezenta buroo en la ĉada ĉefurbo. Nĵameno prezidas la Sahelan G5, kiu organizas la sekurecan kunlaboradon kun Burkina Faso, Malio, Maŭritanio kaj Niĝero. Uzante sian rolon de “paciganta lando”, Ĉado ja sukcesis elektiĝi nekonstanta membro de la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj de 2014 ĝis 2016.

Membro de la Ekonomia Komunumo de la Centr-afrikaj Ŝtatoj (EKCAŜ, aŭ france: Ceeac)*, Ĉado rolas kiel “francparolanta mediacianto”, kvankam intervenante en la okcidento, ekster sia tradicia influ-sfero. En 2011, ĝi estas tiel unu el la kvin fakuloj de la afrika Unio (kun Sud-Afriko, Burkina Faso, Maŭritanio kaj Tanzanio) taskitaj solvi la balot-krizon en Ebur-bordo. Fronte al Sud-Afriko, handikapita de la malsukceso de mediacio de la prezidanto Thabo Mbeki en 2004, Nĵameno estas tiam favora al la ideo de armea interveno proponita de Niĝerio, kun kiu ĝi havas komunan landlimon. Fariĝinta nemalhavebla ĉenero de la regiona diplomatio, ĝi kontribuas al la ligado de la centra Afriko al la okcidenta Afriko. En 2012, la Ekonomia Komunumo de la okcident-afrikaj Ŝtatoj (EKOAŜ, aŭ france: Cedeao)* donas al ĝi la statuson observanto, cele faciligi la kontraŭ-terorisman kunlaboradon de ambaŭ regionoj.

* La Ceeac konsistas el Angolo, Burundo, Kameruno, Kongo, Gabono, Ekvatora Gvineo, la Centr-Afrika Respubliko, la Demokratia Respubliko Kongo, São-Tomé-et-Príncipe kaj Ĉado.
* La Cedeao konsistas el Benino, Burkina Faso, Kabo Verde, Ebur-bordo, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bissau, Liberio, Malio, Niĝero, Niĝerio, Senegalo, Siera Leono kaj Togo.

La eksterlandan politikon de la prezidanto Déby larĝe influas la lukto kontraŭ lia opozicio, kelkfoje armita, kiu uzas Darfuron aŭ la centr-afrikan Respublikon kiel malantaŭan bazon. La atento portita al ĉi lasta lando povas esti klarigita per la neceso garantii la sekurecon de la petrolkampoj en la sudo de Ĉado. Danke al ilia ekspluatado depost 2003, la lando fariĝis la naŭa afrika produktanto de “nigra oro”. S-ro Déby do volas certiĝi pri la ĉeesto en Bango de registaro forte ligita al liaj interesoj. La 21-an de januaro 2014, uzante sian postenon kiel prezidanto de la Ceeac, li ne hezitis uzi premojn al sia eksa aliancano, la provizora prezidanto Michel Djotodia, por ke li eksiĝu, tiel subskribante el propra aŭtoritato la finon de la politika transiro en Centr-afrika Respubliko*. Li sukcesis akiri la areston, la 2-an de januaro 2015, de la ribelula militisto Abdelkader Baba Laddé, kaj ties ekstradicion.

* Michel Luntumbue kaj Simon Massock, “Afrique centrale: risques et envers de la pax tchadiana”, analiza noto, GRIP, Bruselo, 27-a de februaro 2014.

La alia regiona problemo estas la normaligo de la rilatoj kun la sudana reĝimo de s-ro Omar el-Bachir. Dum la 2000-aj jaroj, ambaŭ landoj inter si militis tra siaj propraj ribeluloj, kiam Ĥartumo akuzis Nĵamenon subteni la ribelulojn de Darfuro, dum Nĵameno riproĉis al Ĥartumo subteni ĝiajn opoziciulojn rifuĝintajn en Sudano.

La falo de la kolonelo Kadafi, fine de 2011, plifortigis la relativan pezon de Ĉado*. Multaj problemoj tamen pluestas: la sorto de la ĉadaj paŝtistoj kaj laboristoj, kiuj de ĉiam laboris en Libio kaj kiujn la milito en la lando senigis je resursoj; la 20 000 ĝis 30 000 ĉadaj soldatoj varbitaj de Kadafi kaj nun disigitaj inter Tobruk kaj Tripolo, konsistigantaj bonŝancon por la islamistoj de la Organizaĵo de la islama Ŝtato (OIŜ); la 4 000 ĝis 5 000 ĉadaj malliberuloj, kiuj atendaĉas en la prizonoj de Misrata.

* International Crisis Group, “L’Afrique sans Kadhafi: le cas du Tchad”, Rapport Afrique, n-ro 180, 21-a de oktobro 2011.

Grava aliancano de Francujo, Ĉado estas unu el la aŭtoritatemaj reĝimoj de centra Afriko, kies regantoj estas en posteno de jardekoj: inter tridek kaj kvardek jaroj por la ekvator-gvineano Teodoro Obiang Nguema, la angolano José Eduardo dos Santos, la kamerunano Paul Biya kaj la kongano Denis Sassou Nguesso. Reganta la ŝtaton de pli ol dudek kvin jaroj, la prezidanto Déby estis reelektita la lastan 10an de aprilo, por kvina sinsekva mandato. Lia oficiala rezulto, 61,56% de la voĉoj, estas kontestata de la ses opoziciaj kandidatoj, kiuj denuncas la “neeblan venkon” de kandidato, kiu estis elektita nur danke al la “Dioj de ŝtelo kaj de kiu-ajn-kosta venko”. En 2015, la prezidanto Déby manipulis la Konstitucion por forigi la limigon de la nombro de prezidantaj mandatoj, kaj povi denove kandidatiĝi al la plej alta posteno.

La rezultoj ne estas brilaj: klasigita 185-a el 188 landoj sur la skalo de homa disvolviĝo establita de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND), Ĉado spertas kreskantan socialan koleron. La rezultoj de la petrol-ekspluatado, atenditaj de 2003, ŝajnas profiti al la proksimuloj de la reĝimo pli ol al la loĝantaro, kaj la kunlaboro kun Ĉinujo — kiu financas rafinejon, flughavenon kaj la fervojojn — ne ŝanĝas tion. De 2014, la manifestacioj multiĝas kontraŭ la multekosta vivo, la salajro-prokrastoj de la ŝtatfunkciuloj, la malŝparoj kaj la aŭtokratiaj kaj subpremaj devojiĝoj. La kolektiva seksperforto de la juna Zouhoura, la 8-an de februaro 2016, fare de “netuŝeblaj” idoj de eminentuloj de la reĝimo, estigis ondon da protestoj en la lando. La mobilizado de la virinoj tiam kristaligis la rifuzon, fare de la tuta socio, de la senpuneco de la regantoj, devigante la prokuroraron komenci enketon. Tiu movado fariĝis simbolo de pli larĝa postulo pri plibonigo de la vivkondiĉoj de loĝantaro, kies granda parto manĝas nur unufoje tage.

Delphine LECOUTRE