Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉar Filipinoj submetis tiun juĝaferon al ĝi, la konstanta arbitracia Kortumo de Hago devas decidi pri la konflikto inter Manilo kaj Pekino en la Sudĉina Maro. Ne estas la sola prikontestaĵo en tiu mara areo, kie Ĉinujo, Vjetnamujo, Filipinoj, Malajzio kaj Brunejo depostulas suverenecon al tuto aŭ parto de la insuletoj. La streĉeco de la rilatoj fariĝas pli kaj pli danĝera.
LA MISCHIEF-RIFO (Mischief Reef) povas roli kiel mezurilo de la situacio en la Sudĉina Maro; tiu elmergiĝinta* strukturo, kiu, sur la fotoj faritaj de satelito antaŭ kelkaj jaroj, similas hufofero-forman rifon, estis malkovrita en 1791 de la kapitano Henry Spratly. En la angla, mischief elvokas ideon de trompo kaj damaĝo. Tio supozigas, ke oni nomis ĝin tiel pro la danĝero, kiu ĝi estas por la ŝipoj. Cetere, kelkaj strukturoj de tiu maro ricevis nomojn de ŝipoj, kiuj tie grundis.
Dum longa tempo la insuloj, rokoj, rifoj aŭ malprofundaĵoj de la Sudĉina Maro estis konsiderataj rifoj por navigado; nur kelkaj fiŝistaj ŝipoj kuraĝis tien iri. Pro ilia malvasta areo, neniu homa establo tie instaliĝis: la plej vasta insulo de la Paracel-insularo (Xisha en la china), la insulo Yongxing (angle: Woody island, ligno-insulo) estas proksimume 2 kvadratajn kilometrojn vasta; kaj Itu Aba, en la Spratly-insularo, nur 45 hektarojn.
La Mischief-rifo aperas en la aktualeco kiam Ĉinujo komencas, en 1995, konstrui tie surfostajn infrastrukturojn je cent maraj mejloj (185 kilometroj) de la marbordoj de Filipinoj, kiuj protestas. Fine de 2014, ĝi komencas la konstruadon de gravaj havenaj kaj flughavenaj infrastrukturoj, sukcese farinte grandskalan polderigadon.
La prikontestaĵo havas du bone distingeblajn aspektojn: la teritorian konflikton pri la elmergiĝintaj strukturoj; kaj tiun pri la akvoj, kiu metas en danĝeron la respekton de la internacia juro, kaj aparte la navigado-liberecon en ege strategia areo.
La konflikto pri la teroj aperas sufiĉe klasika, kvankam tre konfuza. Ĉinujo asertas, ke ĝi malkovris tiujn marajn strukturojn antaŭ pli ol du mil jaroj kaj citas abundan literaturon por montri, ke ilin frekventis ĉinaj fiŝistoj el Hajnan-insulo. Ĝi tamen ne praktikis efektivan regadon al la Paracel- kaj la Spratly-insularoj, kiuj cetere interesis nur malfrue la koloniajn potenculojn. La insuloj Amboyna Cay kaj Spratly ja estis oficiale ligitaj al la brita krono en 1877; Francujo oficiale ekposedis la Paracel-insularon kaj kelkajn Spratly-insulojn en la 1930-aj jaroj* pro la maltrankviliĝo kaŭzata de la aktivaĵoj de Tokio kun la kompanioj ekspluatantaj guanon. Ekde 1939, la japana imperia armeo okupis ĉiujn Paracel-insulojn.
KVANKAM la dua mondmilito ja ŝanĝas la situacion, ĉi tiu tamen ne fariĝas pli klara. La armeo de la Respubliko Ĉinujo* forigas la japanojn kaj instaliĝas en la insulo Yongxing (ligno-insulo, Paracel-insularo) kaj en Itu Aba (Spratley-insularo). Iom poste, (1947), la registaro de la Kuomintango (kiu fariĝos tiu de Tajvano) publikigas mapon distingantan la insularojn de la Sudĉina Maro per nekontinua linio enhavanta dek unu strekojn, kiu entenas la plej grandan parton de tiu maro. Ĝiaj trupoj forlasas tiujn insulojn en 1950, sekve de la okupado de Hajnano fare de la komunistaj trupoj, sed revenos baldaŭ al Itu Aba. La Popola Respubliko Ĉinujo manifestiĝas en la Paracel-insularo nur ekde 1956, okupante la Ligno-insulon, dum sud-vjetnama taĉmento sukcedas al la francaj trupoj ĉeestantaj sur alia parto de la Paracel-insularo, la Pattle-insulo. La traktato de San Francisko, kiu finas la militon inter Japanujo kaj la Aliancanoj*, en 1951, ne precizigas kiu lando havas suverenecon al la insularo*. Sed la registaroj de Pekino kaj Tajpeo, kiuj ne partoprenis la konferencon, tamen denove formulis siajn postulojn.
La demando pri suvereneco ŝajnis tiam sufiĉe nesolvebla kaj precipe relative duaranga, ĉar la insuloj, plejparte neokupataj, ne prezentis veran gravecon. La alpropriĝo aŭ okupado okazis, ĝenerale pace, ekde la 1970-aj jaroj; kaj nun la tuto de la insuloj kaj rifoj estas okupataj de Vjetnamujo, Filipinoj, Malajzio, Ĉinujo kaj Tajvano, kiu restas en Itu Aba. Brunejo okupas neniun elmergiĝintan strukturon, kaj Indonezio postulas nur ekonomian ekskluzivan zonon (EEZ) en la sudo de tiu mara areo.
Mortigaj alfrontiĝoj tamen kontraŭmetis Ĉinujon al Sud-Vjetnamujo okaze de la konkero de la Pattle-insulo far Pekino, en 1974, poste al la Socialista Respubliko Vjetnamujo proksime de la Johnson-rifo (Spratly-insularo) en 1988. La kontestaĵo inter tiuj du landoj estas, eĉ multege, la plej grava: nur ili postulas la Paracel-insularon, kaj ili ambaŭ alfrontiĝas en la Spratly-insularo, kiun ili tute postulas, male al Filipinoj, Malajzio kaj Brunejo, kiuj volas nur parton.
Solvo povus konsisti el submeto de la suvereneco-demandon al arbitracio. La Internacia Kortumo de justico (IK) estis jam petata decidi pri similaj kazoj de malgrandaj insuloj aŭ rifoj; ĝi decidis notinde en afero kontraŭmetanta Malajzion kaj Singapuron pri la insulo Pedra Branca. Konstatinte la mankon de rajtigilo pri suvereneco, ĝi devis ekzameni la “efektivecojn”, tio estas kontroli kiun landon praktike havis formon de jurisdikcio tie. Tiu solvo povus esti konsiderinda, sed la ĉina registaro rifuzas ĉian formon de internaciigo de la konflikto, inkluzive de arbitracio. Filipinoj tamen sukcesis starigi arbitracian tribunalon, kiu decidos esence pri la maraj rajtoj estigitaj de kelkaj elmergiĝintaj strukturoj, sen aludi la demandon pri suvereneco. (vidu art. Maraj Rajtoj, geopolitika problemo.
La akcepto en 1982 de la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri mar-juro KUNMJ (angle: UNCLOS), kiu permesas al la ŝtatoj ekspluati siajn marajn areojn ĝis la limo de 200 maraj mejloj (370,40 km) kadre de EEZ, kaj la evoluo de la bor-teknikoj en maro, en pli kaj pli profundaj zonoj klarigas la freŝdatan intereson de la bordaj ŝtatoj de tiu maro. Ties fiŝkaptaj resursoj egalas laŭdire 10% de la mondaj kaptadoj, kaj povas kontribui al nutrado de centoj da milionoj da homoj. La hidrokarbonaj rezervoj ne estas neglekteblaj, sed iliaj taksoj diverĝas, kaj la rezervoj ekspluatataj aŭ identigitaj ĝenerale troviĝas laŭlonge de la marbordoj, en nekontestataj zonoj. La surmara transporto konsistigas gravegan demandon: temas ja pri la ĉefa vojo en la mondo por la kontener-ŝipoj, por la hidrokarbonoj (post tiu de Hormuzo) — de kiu dependas Ĉinujo, sed precipe Japanujo kaj Sud-Koreujo — kaj ankaŭ por fero kaj karbo, amase importataj de Ĉinujo.
La ĉina depostulo pri tiuj akvoj ŝajnas rekonsideri la internacian juron. Konata delonge, ĝi estis formaligita per diplomatia noto deponita ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en 2009 kaj akompanata de mapo preciziganta la dimension de tiu depostulo. Temas pri la mapo starigita de la Kuomintang en 1947, sed kun nur naŭ strekoj, ĉar Ĉinujo kaj Vjetnamujo intertempe difinis la limojn de siaj akvoj en la Golfo de Tonkino. Laŭ tiu dokumento, Pekino “nekontesteble praktikas suverenecon sur la insuloj de la Sudĉina Maro kaj la najbaraj akvoj, kaj ĝuas suverenajn rajtojn kaj jurisdikcion sur la akvoj, kiuj dependas de ili, same kiel sur la maraj grundo kaj subgrundo”.
Tiu depostulo pri parto de la akvoj de la Sudĉina Maro povus esti akceptebla nur se ĝia suvereneco estus agnoskata sur ĉiuj elmergiĝintaj strukturoj de tiu mara areo. Tio ne estas. En aliaj deklaroj, Pekino asertas pli ambigue “praktiki suverenecon kaj jurisdikcion en Sudĉina Maro*”, kaj eĉ, pli malprecize, “historiajn rajtojn”. En la internacia juro, estas fundamenta distingo inter la “suvereneco” de ŝtato sur sia teritoria maro, en maksimuma limo de 12 maraj mejloj (22,22 km), kaj la “jurisdikcio”, kiun ĝi praktikas sur la akvoj de sia EEZ, ĝis 200 maraj mejloj de siaj marbordoj, se neniu ŝtato frontas ĝin je malpli ol 400 maraj mejloj. Kiam la distanco inter la du ŝtatoj estas malpli granda, tiuj ĉi devas fari limigon. Sed la ĉinmapa naŭstreka-linio estas ĉie pli fora ol 200 maraj mejloj ekde la insuloj kaj ŝajnas nei la rajton de la aliaj ŝtatoj al EEZ.
La ĉefa diferenco inter tiuj du statusoj estas pri la navigado-reĝimo, kiu estas libera en la EEZ sed kondiĉa en la teritoria maro — la militŝipoj estas tie submetataj al reĝimo tiel nomata “sendanĝera paso”, kiu devas esti rapida kaj senhalta. Asertante praktiki suverenecon sur la akvoj inkluzivitaj en la naŭstreka linio, Ĉinujo pretendas apliki sur distanco preskaŭ 2000-kilometra reĝimon, kiun la internacia juro planas nur por mara bendo apenaŭ pli ol 22 kilometrojn larĝa.
Krome, okaze de sia ratifo de la UN-konvencio pri la mara rajto, Ĉinujo rifuzis la rajton je “nedanĝera paso” en sia teritoria maro al la militŝipoj, kiujn ĝi volas submeti al permesilo. Oni tiam povas taksi la riskon por la navig-libereco en tiu plej grava mara vojo. Ĝis nun, Ĉinujo ne provas kontroli la komercajn ŝipojn.
La koncepto pri “historiaj rajtoj”, siaflanke, ne estas internacie agnoskata. Oni ja trovas aludon al “historiaj golfoj” en la KUNMJ (art. 10); sed la konvencio ne uzas la koncepton de historiaj akvoj ekzistanta en la laŭkutima juro. La koncepto estis tamen uzita de la Internacia Kortumo en sia decido de septembro 1992 pri la Fonseca-golfo, kies akvoj estis depostulatkaj de la tri bordaj ŝtatoj: Salvadoro, Honduro kaj Nikaragvo. Temas pri multe pli malvasta areo (3 200 kvadrataj km); la Kortumo decidis, ke la tri bordaj landoj praktiku kune siajn rajtojn sur tiuj historiaj akvoj.
La sola dialogejo restanta en la regiono estas tiu, kiu ekzistas, de 1997, inter la landoj de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj — ASOAN (angle: Association of Southeast Asian Nations, ASEAN*) kaj Ĉinujo. La dek membroj de la ASOAN, kiuj cetere ne samopinias pri la demando, instigas Pekinon intertrakti “kondut-kodon”. La koncernatoj ĝis nun sukcesis nur subskribi “deklaracion pri la kondutkodo”, kiu invitas ilin je modereco (aparte ne priloĝi la kontestatajn marajn strukturojn), precizigas la kadron de eventuala regularo (respekto de la internacia juro, aparte de la KUNMJ) kaj kuraĝigas ilin kunlabori favore al la protektado de la mara medio. Depost la subskribo de tiu deklaro en novembro 2002, Ĉinujo tamen multigis la trudfarojn, sen eblo retroiri. Jes ja, ĝi konsentis, en 2013, rekomenci la intertraktadon por la starigo de tiu kondut-kodo; sed la landoj de la regiono dubas pri ĝia volo iri ĝis la fino.
PEKINO aliflanke deklaras sin favora al kreado de komunaj disvolviĝ-zonoj ebligantaj la kunan ekspluadon de la maraj grundo kaj subgrundo. Kelkaj jam ekzistas, ekzemple en la Golfo de Tajlando*. Vjetnamujo kaj Ĉinujo cetere subskribis, en 2011, interkonsenton precizigantan la kondiĉojn de solvado de iliaj maraj konfliktoj, kiu rekomendis uzi tiun formulon kaj la respekton de la internacia juro, aparte de la KUNMJ. Ĝi restis neaplikata.
Kelkaj bordaj ŝtatoj restas singardemaj; ja la justa karaktero de tiaj zonoj dependas de la dividomodelo de la riĉaĵoj, sed ankaŭ de ilia lokado rilate al la marbordoj. Ĉinujo, Vjetnamujo kaj Filipinoj interkonsentis, en 2005, por plenumi sismajn esplorojn en areo trans la marbordoj, inkluzive de Banc Reed, kiu ŝirmas gas-kuŝejon. Tiu interkonsento, rifuzita de la publika opinio en Filipinoj, ĉar ĝi temas pri areo situanta proksime de la insularaj marbordoj, estis deklarita kontraŭkonstitucia de la Plej Alta Kortumo de Manilo.
Tiu formulo povus esti aplikata al la riĉaĵoj de la subgrundo sed ankaŭ de la supraj akvoj*; la premo sur la fiŝaj resursoj ja postulas urĝan komunan reagon. Sed, nuntempe, la ĉinaj gvidantoj faras unuflankajn decidojn pri la tuto de la koncerna areo, malavantaĝe al la fiŝistoj de la aliaj landoj.
La internacia juro kaj la praktiko de la ŝtatoj proponas eblecojn de komunaj ekspluatado kaj protekto de la maraj areoj, kiel la aparte malfortaj maraj zonoj. Tiu internacia juro ankaŭ permesas al ĉiuj ŝtatoj, inkluzive de sojlolandoj kiel Ĉinujo, protekti siajn provizoeblecojn, certigante la navig-liberecon en la mezo de la maro. Estas fundamente, ke la Sudĉina Maro restu en tiu kadro.
Didier CORMORAND