Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Maraj Rajtoj, geopolitika problemo

AKCEPTITA en Montego Bay (Jamajko) en 1982, la konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la mar-juro (KUNMJ) difinis la internacian juron pri maro. Ĝi enkondukis la koncepton “ekskluziva ekonomia zono” (EEZ), rekonis la rajton de la ŝtatoj etendi sian kontinentan platon trans tiun zonon; kreis gravajn instituciojn, kiel la Internacian Marfundo-Instancon — IMI (france AIFM)*, por mastrumi la resursojn de la zono deklarita “komuna heredaĵo de la homaro” (nomata “la Zono”), kaj la Komisionon de la limoj de la kontinenta plato — KLKP (france CLPC)*. Ĝis hodiaŭ, 166 ŝtatoj ratifis tiun konvencion. Inter la aliaj troviĝas la landoj sen marbordo, sed ankaŭ Usono (la registaro subskribis, sed la Senato ne ratifis), Israelo, Venezuelo kaj Turkujo.

* La IMI (aŭ IAM [por Internacia Aŭtoritato pri Marfundoj] laŭ Vikipedio) konsistas el asembleo elektita de la membro-ŝtatoj de la KUNMJ. Tiu asembleo elektas por kvar jaroj 36-membran Konsilion kaj la ĝeneralan sekretarion.
* La CLPC enhavas 21 anojn elektitajn por kvin jaroj de la membro-ŝtatoj de la KUNMJ.

Tiu kodigo de la internacia juro respondis al neceso precizigi iujn normojn, kiel la maksimuman larĝon de teritoria maro. Ĝi ankaŭ kontentigis la peton de kelkaj evoluantaj landoj, aparte el Latin-Ameriko (Ĉilio, Peruo, Ekvadoro), kiuj estis kreintaj ekskluzivajn fiŝkaptajn zonojn, trans siaj marbordoj, por malproksimigi la eksterlandajn ŝiparojn. La reprezentanto de Malto, Arvid Pardo, lanĉis la procezon en 1967, petante la akcepton de “efika internacia reĝimo de la maraj fundoj kaj de oceanoj trans klare difinita nacia jurisdikcio”.

La KUNMJ difinis aŭ precizigis plurajn areojn:

  • la teritoriaj akvoj (aŭ teritoria maro) de ŝtato, kies larĝeco ne devas superi 12 marajn mejlojn (22,22 kilometroj) kaj sur kiuj la borda ŝtato praktikas sian suverenecon;
  • la ekskluzivaj ekonomiaj zonoj (EEZ), kies maksimuma larĝeco estu 200 maraj mejloj (370, 40 km), kie la borda ŝtato disponas pri suverenaj rajtoj por esplorado kaj ekspluatado de la grundo kaj sub-grundo, la mastrumado kaj konservado de la riĉaĵoj...;
  • la kontinenta plato, kiu enhavas la marajn grundojn kaj subgrundojn trans la teritoria maro ĝis 200 maraj mejloj. Trans tiu limo kaj sub certaj kondiĉoj, ĝi povas kelkfoje etendiĝi*.
  • * Vd. Didier Ortolland kaj Jean-Pierre Pirat, Geopolitika Atlaso de la maraj areoj, Technip, Parizo, 2010.

La KUNMJ plutenis la liberecon de la maroj trans la ekstera limo de la EEZ: ĉiu lando povas tie fiŝkapti aŭ ekspluati la biologiajn riĉaĵojn, escepte de tiuj de la grundo aŭ subgrundo rekonataj “komuna heredaĵo de la homaro”, kiuj estas submetataj al la IMI. La plena libereco en la alta maro tamen havas kelkajn limigojn, rilate la protekton de la fiŝaj resursoj. La multaj troigoj observataj kondukis la ŝtatojn akcepti, en 1995, interkonsenton pri la fiŝostokoj kovrantaj diversajn zonojn kaj la migrantaj fiŝoj*, kiu trudas plurflankan kunlaboradon por la mastrumado de la fiŝostokoj, kies ekosistemo “rajdas” (parte kovras) la EEZ kaj la areojn de alta maro. La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj ankaŭ akceptis, en junio 2015*, la principon de deviga interkonsento por protekti la tuton de la mara biodiverseco trans la EEZ. Sed la detaloj devas ankoraŭ esti diskutataj, kaj prepara komisiono devos konigi siajn konkludojn en 2017.

* La interkonsenton ratifis nur 83 landoj.
* Rezolucio n-ro 69/292 de la 19-a de junio 2015.

LA STARIGITAJ INSTITUCIOJ vivigas la maran juron. La KLKP starigis regulojn por enkadrigi la depostulojn pri etendiĝo de la kontinenta plato trans la limon de la 200 maraj mejloj kaj la kalendaron por la ŝtatoj ratifintaj la konvencion. Ĉi tiuj disponis pri dek jaroj (ekde majo 1999) por deponi dosieron; komence de 2016, estis 77 dosieroj. La ŝtato, kiuj ne povis prezenti sian dosieron ĝustatempe, povis deponi “antaŭan informadon”: 45 da ili tion faris*.

* Kelkaj ŝtatoj povas deponi plurajn dosierojn pri diversaj kontinentaj platoj. Tio estas la kazo de Francujo, pro la vasteco de ĝia EEZ.

Ĝis hodiaŭ, la KLKP publikigis 22 rekomendojn petantajn komplementajn precizigojn (kazo de Rusujo en Arkto) aŭ agnoskantajn la depostulojn, kelkfoje rekalkulinte kelkajn punktojn. Ŝtatoj kiel Aŭstralio, Argentino, Nov-Zelando, Namibio, Rusujo, Kanado, postulas etentiĝon de sia kontinenta plato trans milionon da kvadrataj kilometroj. Usono, kiu disponas pri ebleco etendi sian kontinentan platon en Arkton kaj en Atlantikon, ne povas deponi depostulon ĉar ĝi ne ratifis la konvencion.

Sume, pluraj milionoj da kvadrataj kilometroj devus tiel pasi sub la aŭtoritato de la ŝtatoj, aperigante novajn fontojn de prikontestaĵoj inter la landoj, kies kontinentaj platoj najbaras aŭ frontas. Tio ja aparte okazas en Arkto, kie Kanado, Danlando kaj Rusujo pretendas al la mezoceanan kreston Lomonosov, aŭ en la Kelta Maro, kie Hispanujo, Francujo, Irlando kaj Britujo devos kundividi la kontinentan platon. La procezo ankaŭ evidentigis depostulojn sin kovrantajn unu la alian en la Golfo de Gvineo.

La KUNMJ ne faris decidon pri kelkaj delikataj punktoj, kiel la metodo uzenda por ĉirkaŭlimi la EEZ aŭ la kontinentajn platojn de du aŭ pluraj ŝtatoj, ĉar la geografiaj karakterizoj ne ĉiam estas kompareblaj. La Internacia Kortumo (IK) iom post iom ellaboris metodon aplikeblan al ĉiuj maraj kontestaĵoj: ĝi unue desegnas egaldistancan linion inter la du bordoj, poste kontrolas ĝian justecon kaj, laŭ la geografiaj realaĵoj, ĉu adaptas ĝin, ĉu decidas uzi alian metodon. Tiun jurisprudencon ankaŭ aplikas la Internacia Tribunalo de la marjuro (ITMJ), kreita de la KUNMJ, aŭ la laŭcelaj arbitraciaj tribunaloj. Ĝi ĉesigis la malcertecon, kiu regis en tia aplikado, kaj la uzoj de arbitracio, kiuj estis antaŭe esceptaj, fariĝas iom pli oftaj.

La KUNMJ rekonas al la insuloj la rajton disponi pri teritoria maro, EEZ, kaj kontinenta plato, sed ilia grandega diverseco kaj ilia diseco sur la planedo levas demandojn pri ilia difino: la konvencio (artikolo 121) tamen precizigas, ke insulo devas “esti taŭga por homa loĝado kaj propra ekonomia vivo”. La elmergiĝintaj strukturoj nerespondantaj al tiu difino estas kvalifikitaj “rokoj” kaj tamen rajtas teritorian maron. La IK ekfaras decidojn, laŭkaze, kiel en la afero Nikaragvo/Kolombio (decido de la 19-a de novembro 2012), rekonante nur teritorian maron al kelkaj elmergiĝintaj strukturoj.

ĜI ANKAŬ EVOLUIGIS jurisprudencon por difini la limojn de la maraj areoj inter malgranda insulo kaj la marbordo de lando fronte al ĝi, aplikante proporcio-kriterion, kiu komparas la longecon de la koncernaj marbordoj. En la konflikto Nikaragvo kontraŭ Kolombio kiu koncernas aparte la insulon San Andrés, enhavantan 75 000 loĝantojn, ĝi taksis, ke la bordolongo-rilato estis de 1 ĝis 8,2, favore al Nikaragvo kaj decidis, ke tiu “trafa cirkonstanco” pravigis doni tri kvaronojn de la areo inter la du landoj al Managvo*. En la Sudĉina Maro, plej granda parto de la elmergiĝintaj strukturoj estas tre pli malgrandaj ol San Andrés kaj ĝenerale neloĝataj.

* La Kortumo koncedis trioblan efikon al la bazpoentoj de Nikaragvo: la distanco mezurita ekde tiu ĉi havas trioblan valoron kompare al tiu mezurita ekde la kolombia insulo San Andrés.

Laŭcela arbitracia tribunalo, starigita laŭpete de Filipinoj kadre de ties prikontestaĵo kun Ĉinujo, konsentis decidi pri la jura kvalifiko — insulo, roko, malkovranta malprofundaĵo — de pluraj maraj strukturoj, flankenlasante la demandon pri suvereneco. Manilo esperas, ke ĝi rekonos nur teritorian maron al la plej granda parto da ili, kaj ke ĝi deklaros nekonforma al la internacia juro la naŭstrekan linion postulatan de Pekino, kaj ankaŭ la ĉinan interpretadon de la koncepto “historiaj rajtoj”. En tiu kazo, kelkaj kontestataj insuloj kaj rokoj troviĝos enklavigitaj en la filipina EEZ. La decido, kiu verŝajne okazos ĉi-jare, havos grandan regionan, sed ankaŭ juran, influ-amplekson.

Laŭ peto de Nikaragvo, la IK devas ankaŭ decidi pri la aparta kazo de kontinenta plato, kies etendiĝo trans la 200 maraj mejloj penetras en la EEZ de fronta ŝtato, kiu posedas geologian kontinentan platon malpli grandan ol tiun distancon; temas pri Kolombio. La interpretado de la tribunalo estos tre utila trans tiu aparta kazo, ĉar tiu fenomeno troviĝas ankaŭ en Orient-ĉina Maro. Pekino kaj Seulo donas pli da graveco al la geomorfologia kriterio, malavantaĝe al tiu de distanco, pretendante ke ilia kontinenta plato etendiĝas trans la 200 maraj mejloj, ĝis la mara profundaĵo, kiu troviĝas laŭlonge de la japana Rjukju-insularo. Al tiu demando la KUNMJ alportas neniun respondon.

Didier CORMORAND