Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La lingvo de Eŭropo

Kiam mi demandis al mia nevo kial li konstante uzas anglajn vortojn, eĉ tiujn, kiuj havas francan ekvivalenton, li respondis ke “l’anglais, c’est plus style” (la angla estas pli laŭmoda). Kaj kiam li atingas kontentigan rezulton, li ekkrias “Yes!” kun kunpremitaj pugnoj, anstataŭ “Oui!” aŭ “Je suis content!” (Bonege!). Mi estis pripensanta ĉi tion en mia aŭto antaŭ kelkaj tagoj dum aŭskultado de programo en Fun Radio*. Per ludema tono, la prezentisto diris al siaj junaj aŭskultantoj ke ili parolu pri sia “life* — koncepto evidente pli laŭmoda ol “vie”. Post ĉiu kanto, reklamo invitis ilin eltrovi novan “dance floor” (dancejon), ĉio ĉi uzanta la anglan kiel specon de kulta lingvaĵo kies kaŝita signifo, bizare, estas nekomprenebla al la angloj kaj usonanoj ĉar, al ili, “life” simple signifas “la vivo” kaj “dance floor” nur signifas “planko de dancejo”. Ŝajne, estas tiuj, kiuj parolas la anglan por esti komprenata, kaj tiuj, kiuj ĝin parolas por signifi ion alian.

* Fun Radio: dancmuzika radioreto — ml
* “life” subkomprenigas supraĵan rakonton pri la propraj agadoj kaj opinioj laŭ la maniero de televidaj klaĉprogramoj — ml

Mia nevo ne malestimas la ideon de Francio. Li kredas je la unikeco de sia lando en iuj kampoj; li eĉ ŝategas la ŝercan inciton de Michel Audiard en Les Tontons Flingueurs* ... kio tamen ne malhelpas, ke li parolas la francan miksitan kun multaj anglaj vortoj, aŭ ke li scias la plej etajn detalojn pri la holivudaj furoruloj kies nomoj aperas foje-refoje en la Reto. Specife, kiel mi laŭpaŝe komprenis, kiam li diras “style” li celas diri “laŭmoda”, “informiĝinta”, “nuntempa”. La angla ne estas lingvo sed indikilo de moviĝo, de estontecaĵoj, kiu aldonas karakteron de moderneco al iu koncepto. Ĉi tial “life” ŝajnas esti pli freŝa kaj aventurema ol banala “vivo”.

* Les Tontons Flingueurs estas filmo de 1963 kiu fariĝis klasikaĵo de la franca televido — ml

Je la 26a de marto 2014, Barack Obama vojaĝis al Bruselo por doni sian konsilon al la eŭropanoj. Antaŭ ol ĉeesti kunvenon de NATO, li kunsidis kun la gvidantoj de la Eŭropa Unio kaj parolis favore al pli vigla gardado en Sirio kaj ankaŭ granda firmeco kontraŭ la Rusio de Vladimir Putin. Li ankaŭ menciis la Transatlantikan Traktaton pri Komerco kaj Investado kiu estas tiel grava al Vaŝingtono kiel al la oficialuloj de la Eŭropa Komisiono. En la fotoj de ĉi tiu pintokunveno sen jakoj, la eŭropaj gvidantoj preme grupiĝis ĉirkaŭ la ĉarma prezidanto de Usono kiel departementestroj en ĉeesto de sia ĝenerala direktoro, flatitaj pro tio, ke li traktis ilin kiel samrangulojn. Evidente ili konsentis kun li pri celoj, metodoj, ĉio. Nature la kunsido okazis anglalingve. Malkiel siaj antaŭlongaj antaŭuloj kiel John F. Kennedy, la usona prezidanto jam ne devas eĉ konsideri la eblecon paroladi germane aŭ konversacii france kun la administrantoj de izolitaj provincoj.

Ĉiaokaze, nenio en ĉi tiu politika interŝanĝo similis pintokunvenon inter suverenaj ŝtatoj. Male, ĝi estis kunveno de la estraro inter partneroj unuigitaj de la sama mondkoncepto kaj komunaj celoj. Kvankam la Eŭropa Unio kaj Usono ne estas en milita alianco, la ŝtatestroj de la Malnova Kontinento ŝajne estas pretaj por konfuzi siajn interesojn kun tiuj de NATO. Ĉi tiu unueco de celoj estas trudata interkonsente. Importinte usonajn ekonomiajn konceptojn, regulojn pri higieno kaj sekureco, celojn de malreguligo kaj malŝtatigo, la eŭro-simbolon kun du paralelaj linioj, kaj nun la anglan kiel sian komunan lingvon, la ŝtatestroj unuiĝis ĉirkaŭ unusola diplomatia kaj milita politiko kiel anstataŭo por la svaga projekto por la defendo de Eŭropo.

En la daŭro de nur kelkaj jaroj, tiel nomita pragmatismo forbalais la plurlingvismon de la EU favore al deviga angla lingvo. En la ĝenerala socio, ĉi tiu transformiĝo, kiu komenciĝis en la mezaj jaroj de la dudeka jarcento, spertas eksterordinaran akcelon sub la influo de Interreto. Google, Facebook, Yahoo!, Twitter, kaj multaj aliaj komunikiloj konceptitaj en Usono, ankoraŭ reflektas la karakterizaĵojn de sia patrujo. La Reto ne nur alfrontas nin per la ĉiutaga uzo de simpligita formo de la angla, sed ĝi igas nin pensi usone. Instrue estas ekrigardi la francan eldonon de Google-Novaĵoj*. Dum la somero, mi amuziĝinte rimarkis, tagon post tago, la jenajn esencajn informojn sub la rubriko “Kulturo”. La 16an de aŭgusto: “Michelle Obama: ŝia hiphopa muziklisto por saniga ekzercado.” La 17an de aŭgusto: “Mortis aktorino Lisa Robin Kelly”. La 18an de aŭgusto: “Postmorta dueto inter Justin Bieber kaj Michael Jackson ...” Inter la steluletinoj de televidaj serioj, kaj la lasta biografia filmo pri Steve Jobs, oni devas serĉi en la profundo de la retejo por trovi spurojn de la multaj teatraj kaj muzikaj festivaloj en Francio somere. Kadruloj de Google argumentos, prave, ke iliaj novaĵoj estas ĉerpitaj el la francaj amaskomunikiloj. Sed ankoraŭ estas neklare kial Stars ActuGala* direktas nian atenton al Beverly Hills. Sekve, vizio pri du-rapiduma mondo disvastiĝas: internacia kulturo plejparte importita el Usono, kaj lokaj novaĵoj kiuj reduktas ĉiun landon al la statuso de provinco.

* https://news.google.com/news?ned=fr
* Stars Actu, Gala: retejoj pri la populara kulturo — ml

Kelkajn semajnojn antaŭ la lastaj elektadoj de la Eŭropa Parlamento, Euronews (franca firmao, malgraŭ sia nomo) organizis debaton inter la gvidantoj de la ĉefaj politikaj grupiĝoj en la EU (la 28an de aprilo 2014). La naciecoj de la kvar kandidatoj estis belgo (Guy Verhofstadt), luksemburgano (Jean-Claude Juncker) kaj germano (Martin Schulz, f-ino Ska Keller). Ĉiuj perfekte parolas la germanan kaj tri el kvar parolas la francan — la du ĉefaj denaskaj lingvoj de Eŭropo (90 milionoj da germanlingvanoj, 70 milionoj da franclingvanoj), sed ankaŭ la lingvoj de la fondintaj landoj de la Komuna Merkato, nomitaj “laborlingvoj” ekde la komenco. Sed ĉi tiu eŭropa debato okazis tute anglalingve, prezidata de du ĵurnalistoj, Chris Burns (usonano) kaj Isabelle Kumar (brito).

El la gazetaro kaj la politika klaso venis eĉ ne unu vorto de protesto aŭ mirego, kvankam spektantoj rimarkis ke la du intervjuistoj iom ludas la rolon de instruistoj, la mastroj de la lingvo kaj ĝiaj nuancoj. Kontraste, la kvar partoprenantoj en ĉi tiu EU-debato ŝajnis esti talentaj lernantoj plenaj de bonvolo, kvankam ili ne povis tute kaŝi la neperfektaĵojn de siaj akĉentoj. Neniu el ili, tamen, atentigis eĉ ŝerce pri la strangeco de la situacio: kiam kvar denaskaj parolantoj de la germana kaj la franca limigas siajn lingvojn al la rango de dialektoj kaj preferas kunmeti longajn propoziciojn en la angla kun la fiera certeco de kandidatoj por la tutmonda reguligo.

Ĉio en la metodo laŭ kiu ĉi tiu debato estis okazigita ŝajnis esti destinita por paŭsi elektado-elsendon en CNN. De malantaŭ siaj skribtabloj, la kvar kandidatoj sidis vidalvide al la du ĵurnalistoj kvazaŭ diri ke Eŭropo estas granda demokratio laŭ la modelo de Usono. Malgraŭ siaj politikaj malsamopinioj, la parolantoj unuvoĉe kondamnis la ĉefan danĝeron: “la Rusio de Putin”. Kaj, kiam la reprezentanto de la Verduloj esprimis bedaŭron pri tio, ke Eŭropo ne tiel forte kontraŭas al Rusio “kiel la usonanoj”, la aliaj gravmiene konsentis. Fine, ĉiuj proklamis la grandecon de Eŭropo, la unikecon de Eŭropo, la potencon, la influon, la voĉon de Eŭropo. Sed ili estis parolantaj fremdan lingvon, esence kaj forme, ankaŭ kiam ili kvazaŭ recite asertis, ke tiu eŭropa ento estos “sufiĉe granda por esti aŭdata tutmonde.

Estas neimageble ke Ĉinio, Usono kaj Rusio — la entoj kun kiuj Eŭropo asertas ke ĝi konkuras — esprimus sin en lingvo krom sia propra. Estas ĝuste ĉi tiu komuna bono kiu karakterizas ĉi tiujn landojn tiel, ke Ĉinio estas administrata en la ĉina lingvo, Rusio estas regata en la rusa kaj Usono en la angla ... Tiusence, la Eŭropa Unio, kvankam nepre volante ludi sian rolon en la klubo de grandaj potencoj, tamen ne estas komparebla kun ili ĉar ĝi estas la sola tutmonda ento kiu esprimas sin en lingvo malpropra, aŭ almenaŭ nur tre parte propra. Forlasante la lingvojn de siaj fondintoj (la franca, la germana, la itala ...), kaj rezignante la principon de plurlingvismo kiu delonge karakterizas siajn instituciojn, ĝi anstataŭe dependas de la lingvo de ĝia plej fora partnero: Britio, ŝanceliĝema membro de la Unio kiu baldaŭ, eble, ne plu estos membro, forprenante ĉian pravigon de ĉi tiu eksterordinara privilegio.