Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Du milionoj da eksterlandaj laboristoj tute dependantaj de siaj “protektantoj”

Sklavoj de la 21-a jarcento en Kataro

Zorgema transformi sian riĉaĵon en potencon kaj influkapablon, Kataro multigas la prestiĝ-operaciojn, kiel la organizadon de la piedpilka Monda Pokalo en 2022. Sed tiuj grandaj publikaj konstruejoj kaj ilia kvanto da akcidentoj malkaŝis la arkaismon kaj brutalecon de protekto-sistemo de la eksterlandaj laboristoj, kiu proksimas servutecon.

DISKRETE, nia grupo ekiras. Gravas ne altiri la atenton de la polico, kiu postkuras la homojn interesiĝantajn tro proksime pri la sorto de la eksterlandaj laboristoj. Mergitaj en kvazaŭ mallumo, laŭlinie konstruitaj barakoj subite aperas ĉe la turno de polva pado. Kun siaj fasadoj sen farbaĵo kaj siaj rub-amasetoj ĉie postlasitaj, tiu “laborista tendaro” aspektas ladurbo. Al-Rayyan, dua urbo de Kataro, akceptos plurajn matĉojn de la Monda Pokalo 2022 en la stadiono Ahmed-Bin-Ali.

Dek-duo da barataj kaj nepalaj salajruloj de tiu konstruejo situanta je proksimume dudek kvin kilometroj nord-okcidente de Doho, la ĉefurbo, akceptas la sindikatan delegitaron de la internacia Federacio de ligno kaj konstruado. En ilia tre malvasta 9-kvadratmetra dormejo staras unu super la aliaj ok litoj kun siaj malpuraj kaj eluzitaj matracoj. “Jam kvar monatojn ni ne ricevis salajron”, ili kune plendas. Sen resursoj kaj sen la plej necesaj produktoj, la dek ok loĝantoj faras ŝuldojn kun uzuraj interezoj ĉe senskrupulaj komercistoj. Tiuj ŝuldoj aldoniĝas al la pruntoj faritaj por pagi la kontraŭleĝe postulatan makleraĵon de la varb-agentejo en ilia originlando, kiu rilatigis ilin kun iliaj dungantoj en la Golfo. La magraj ŝparaĵoj estas senditaj al la familio restinta hejme.

Devenanta el la barata ŝtato Okcidenta Bengalujo, s-ro Rajiv V.* laboras en Kataro jam dek kvin monatojn. Tiu tridek-jara ĉarpentisto ŝparas duonon de sia salajro (300 eŭroj) por sia edzino, kiu sola edukas ilian filon. En 2014 la migraj laboristoj, laŭ la katara registaro, sendis pli ol 10,7 miliardojn da eŭroj al siaj landoj. La malmultaj amuzaĵoj estas por ili neatingeblaj, eĉ fakte malpermesitaj: “Multaj kvartaloj de Doho, ne alireblaj al la migrantaj laboristoj, estas klasigitaj “familia zono”, kio ankoraŭ pli limigas ilian movliberecon”, substrekas la lasta raporto de la Internacia Sindikata Konfederacio (ISK)*. Relegaciiitaj en zonoj tre malproksimaj de siaj laborlokoj, ili laboras 13 horojn tage, inkluzive de la transport-tempo. Ilia kolektiva vivo resumiĝas je sporadaj komunumaj kunvenoj. “Niaj kamaradoj organizas grandan feston de la nepala komunumo la 18-an de decembro, la internacia tago de la migrantoj. Estas okazo, sub preteksto de kultura celebrado, kunvenigi la laboristojn”, klarigas s-ino Binda Pandey, gvidantino de la Gefont, Federacio de nepalaj sindikatoj, kaj membro de la administra konsilantaro de la Internacia Labor-Organizaĵo (ILO). En Kataro, kiel en ĉiuj landoj de la Golfo escepte de Kuvajto kaj Barejno, sindikatoj estas malpermesataj.

* La personaj nomoj estis ŝanĝitaj.
*Qatar, profits et pertes. Ce que coûte l’esclavage moderne au Qatar: quel prix à payer pour la liberté?”, raporto “Nouveaux fronts 2015” (Novaj frontoj 2015), Confédération syndicale internationale, Bruselo, 18-a de decembro 2015.

Same kiel la du milionoj da eksterlandanoj instalitaj en Kataro, tiuj konstru-laboristoj estas submetataj al la reĝimo tiel nomata kafala. Tiu sistemo metas sub la aŭtoritato de ilia “protektanto” kaj dunganto ĉiujn eksterlandajn laboristojn, kiuj cetere estas 90% de la profesia loĝantaro de la lando. Mobilizataj ses tagojn semajne, vintre same kiel somere, sub temperaturoj foje trans kvindek celsiaj gradoj, vera rezervo-armeo konstruas la stadionojn de la piedpilka Monda Pokalo 2022. Tiu eksterlanda laboristaro ĝuas kvazaŭ neniun rajton: salajroj pagitaj kun granda prokrasto aŭ neniam; malnovaj kaj malsanigaj loĝkondiĉoj, neeblo ŝanĝi sian dunganton sen permeso de ĉi tiu; pasportoj konfiskataj; devigo peti konsenton de la mastro por forlasi la landon... Tiel, okdek ok migrintoj laborantaj sur la konstruejo de la stadiono Khalifa en Doho, pridemandataj de Amnestio Internacia, asertas ke ili ne havis rajton forlasi Kataron. Eĉ pli cinike, al sep el ili, devenantaj de Nepalo, estis malpermesite iri al sia lando por viziti la familion post la tertremoj de aprilo kaj majo 2015*.

* “Le revers de la médaille. Exploitation de travailleurs migrants sur un site de la Coupe du monde de football Qatar 2022” (Ekspluatado de migraj laboristoj sur konstruejo de la piedpilka Monda Pokalo Kataro 2022), Amnesty International, Londono, marto 2016.

Profitante el la amasinformile raportitaj netravideblaj kondiĉoj de la atribuo al Kataro de la piedpilka Monda Pokalo 2022*, la ISK kaj la organizaĵoj por defendo de homrajtoj — Human Rights Watch kaj Amnestio Internacia — publike mallaŭdas sistemon similantan al servuteco. De la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ĝis Sauda Arabujo kaj Kuvajto, la kafala aplikiĝas en la tuta araba duoninsulo. “De nun ĝis la komenco de la piedpilka Monda Pokalo 2022, pli ol sep mil migraj laboristoj verŝajne trafos morton”, avertas s-ino Sharan Burrow, ĝenerala sekretariino de la ISK. Tre aktiva ĉe la ILO, kie ĝi dokumentas plendojn kontraŭ ŝtatoj kaj internaciaj kompanioj suspektataj malobservi la rajtojn de la salajruloj, la ISK enhavas 350 aliĝintajn sindikatojn en 150 landoj, kaj reprezentas 180 milionojn da laboristoj. Ĝiaj aliĝantoj estas ekskluzive sindikataj konfederacioj, kiel la Konfederacio Ĝenerala de la Laboro KĜL (france: Confédération Générale du Travail-CGT) aŭ la Franca Demokrata Konfederacio de la Laboro (france: Confédération Française Démocratique du Travail-CFDT) en Francujo. Ĝi intime kunlaboras kun la sindikataj federacioj de ĉiu aktivad-kampo.

* Vd “Corruption et ballon rond”, Le Monde diplomatique, julio 2015.

La katara registaro kontestas la alarmajn bilancojn: “Ĝis nun ne okazis unu morto en rilato kun la infrastrukturoj ligitaj al la Monda Pokalo. Eĉ ne unu*.” La organiza komitato de la Monda Pokalo apenaŭ koncedas, ke okazis “natura” morto, antaŭnelonge, de du barataj laboristoj, sekve de korinfarkto. Tamen, la ambasadejoj de Barato, Bangladeŝo kaj Nepalo nombris, siaflanke, naŭ cent mortojn ene de la du lastaj jaroj, inter kiuj duono okazis subite, sekve de korinfarkto aŭ pro nekonata kialo.

* Komuniko de la katara registaro reage al artikolo publikigita en la Washington Post (“The toll of human casualities in Qatar”, 27-a de majo 2015), Doho, 2-a de junio 2015.
La registaro devigita reformi la “kafala”

Ĝenerala Sekretario de la koalicio de barataj sindikatoj, All India Congress Committee, vicprezidanto de la Internacio de la Laboristoj pri Konstruado kaj Ligno (ILKL) kaj eksdeputito de la Kongreso-Partio, s-ro Ramachandra Khuntia elvokas tiujn mortojn, pretende naturajn, sed kiuj reale rilatas kun ege krudaj kaj senindulgaj laborkondiĉoj. “Multaj salajruloj estas dungitaj en privataj familioj, kie ili ne rajtas aliri necesejon. Rezigninte trinki de mateno ĝis vespero, sub ofte ekstremaj temperaturoj, iuj mortas pro senakviĝo. La kuracisto tiam skribas ateston pri natura morto, tiel malebligante al la familio ricevi kompensan monon.”

Zorgema pri sia reputacio, serioze difektita pro la bildoj de malpuregaj laboristaj tendaroj, la katara registaro promesas mildigi la kafala, unuan fojon en majo 2014. Longe prokrastita, la nova leĝaro estas fine promulgita de la emiro Tamim Ben Hamad Al-Thani, la 27-an de oktobro 2015. Oni tamen devos atendi la 1-an de januaro 2017 por ke ĝi aplikiĝu. Sinonimo de malbona traktado, la nocio “protektanto” anstataŭas tiu, pli interkonsenta, de “dunganto”. De nun, la salajrulo ne plu devos prezenti skribitan konsenton de tiu ĉi por eliri la teritorion — emblema dispozicio de la kafala kaj certe la plej diskonigata tra la komunikiloj. Lia vizopeto por eliri estos konsiderata akceptita se lia mastro ne oponas ĝin ene de tri tagoj. “Kun labor-juro tiom malekvilibra favore al la dungantoj, eĉ se la eblecoj apelacii plifortiĝis, la fino de la misuzoj ne estas por morgaŭ”, komentas eŭropa afer-advokato bazita en Doho.

Prenanta inspiron ĉe la Unuiĝintaj arabaj Emirlandoj, la reformo instalas ankaŭ protekto-sistemon por la salajroj, por definitive ĉesigi la nepagojn. Ĉiu sumo menciita en la laborkontrakto devos esti pagata per banka ĝiro. “Danke al tiu dispozicio, la dungitoj de la privataj kompanioj instalitaj en Kataro ricevos sian salajron per elektronika ĝiro ene de maksimume 7 tagoj” kontente notas la gazetara servo de la registaro. Problemo: nur tre eta malplimulto da migruloj posedas bankkonton; eble kvinono, laŭ la takso de la neregistaraj organizaĵoj (NRO) kaj sindikatoj. La Centra Banko de Kataro ja sendis instrukciojn al la bankoj por ke ili malfermu kontojn. Sed tiuj lastaj ne ŝajnas emaj rapide akcepti tiujn neriĉajn klientojn.

Alia modesta antaŭeniro: la reformo de la “atesto pri neopono”, por “pli granda movlibereco de la salajruloj”, pri kiu kontentas la registaro. Kaze de rifuzo de la protektanto subskribi tiun dokumenton atestantan lian “ekzemplan” sintenon, ĉiu eksterlanda salajrulo finiĝinta sian laborkontrakton devis, ĝis nun, forlasi la teritorion dum almenaŭ du jaroj antaŭ ol ricevi denove permeson labori tie. Jen eta progreso: tiu, kiu finas portempan kontrakton de nun povos resti en Kataro sen montri tiun atestilon. Same pri la laboristoj kun sendaŭra kontrakto, kiuj deziras ŝanĝi dunganton, kondiĉe tamen ke ili laboras de almenaŭ kvin jaroj en la entrepreno.

La unuan de novembro 2015, la ĉefministro de Kataro, s-ro Abdallah Ben Nasser Al-Thani, kaj la ministro pri Laboro Abdallah Al-Khulaifi solene inaŭguris la unuan “kvartalon de laboristoj”. Aro da loĝejoj destinataj akcepti 70 000 migrajn laboristojn en agrablaj kondiĉoj, kontraste kun la domaĉoj loĝataj de centmiloj da laboristoj. Unu semajnon post la oficiala inaŭguro, la ĉefo de la gazetara servo de la registaro, s-ro Jassim Al-Thani, donas al ni rendevuon ĉe la bazaro por personigita vizito. Elegante portanta la dishdasha, la tradician tunikon de la viroj de la Golfo, tiu juna membro de la reĝa familio mem stiras sian ĉieuzeblan veturilon ekipitan per komfortaj ledaj seĝoj. Antaŭ la enirejo — kontrolata — de la kvartalo, ni renkontas s-ron Zoher D. Taskita gvidi nin, tiu libana inĝeniero partoprenis en la konstruado de la loĝeja areo, ankoraŭ tri-kvarone malplena.

Dividita inter loĝej-zono kaj alia zono destinita al amuzado kaj konsumado, la areo estas ĉirkaŭata de altaj muroj. Ekde la du policejoj instalitaj en ĝi, la polico regule patrolas en ĉiujn angulojn. En ĉiu konstruaĵo, gardisto okupas ĉambron destinatan al la deĵora kontrolado de la loĝantoj. Kvar kontrol-ekranoj estas ligitaj al kameraoj en la komunaj ejoj, senriproĉe puraj. Dudek kvar kvadratmetrajn vastaj, la dormoĉambroj devas akcepti po kvar personojn. Ĉio ŝajnas plej bone en la plej bona kvartalo de tiuj estontaj laboristoj, kiuj baldaŭ povos profiti el la ducent vendejoj de malfermiĝonta komerca centro. Ses aliaj similtipaj, kvankam malpli vastaj, loĝej-kompleksoj devas naskiĝi antaŭ la fino de 2017, por entute 379 000 personoj*. Akvoguto en la oceano de la malsalubraj barakaĉoj. Despli, ke de nun ĝis la komenco de la Monda Pokalo, 500 000 kromaj migraj laboristoj eble instaliĝos en Kataro, laŭ la ISK.

* Raporto de la Internacia Labor-Organizaĵo, Ĝenevo, marto 2016.
Internaciaj kompanioj pli senindulgaj ol la loka leĝo

S-ro Ambet Yuson, filipina sindikata aktivulo, kiu, estinte direktoro de la sektoro Azio-Pacifiko, fariĝis ĉefo de la ILKL, rekonas “plibonigojn” rilate al la loĝado de la migruloj. Sed li ne kaŝas sian skeptikecon pri la ĝeneralaj efikoj de la reformo: “Jam la trian jaron ni kondukas delegitaron en Kataron, kaj, fundamente, la situacio de la migraj laboristoj ne multe evoluis.” Tiun impreson konfirmas la trideko da barataj laboristoj invititaj esprimiĝi okaze de seminario organizita de la ILKL en restoracio de Doho. Kun ĉirkaŭ 650 000 landanoj, la baratanoj estas la unua komunumo de eksterlandanoj en Kataro, sekvataj de la nepalanoj (500 000) kaj de la Filipinanoj (250 000)*. Ĉu la promeso de la registaro ĉesigi la ekcesojn de la kafala fare de granda nombro da entreprenoj estis plenumita? Skeptika murmuro aŭdiĝas en la ĉeestantaro. Nur ok el la konsultitaj laboristoj asertas havi sian pasporton. La pasportoj de la aliaj ŝajne estis konfiskitaj de la dungantoj. Laboristo leviĝas kaj deklaras, montrante sian inĝeniero-diplomon: “La agentejo en Barato subskribigis al mi kontrakton de elektrikisto. Sed kiam mi alvenis ĉi tie oni diris al mi: ‘Vi laboros kiel akvotubisto’ kun salajro de 900 rialoj [225 eŭroj], tio estas la duono de tiu, por kiu mi kontraktis.” La meza monata enspezo de la ĉeestantaj laboristoj estas 275 eŭroj, inkluzive de la porloĝa monhelpo. Tre malsupera al la meza monata enspezo de la ĉirkaŭ 250 000 kataraj civitanoj, kiun oni taksas je 10 800 eŭroj*.

* Fontoj: katara ministrejo pri planado de evoluiĝo kaj de statistikoj, franca ministrejo pri ekonomio, ambasadejo de Filipinoj en Kataro.
* Fontoj: Central Intelligence Agency-CIA, Internacia Mon-Fonduso, franca registaro.

Ridindaj salajroj, maksimuma danĝereco. “Hieraŭ kolego havis sian brakon tranĉita sur la konstruejo malantaŭ la hotelo Mercure”, rakontas srilanka laboristo. Alia elmontras sian suron, tranĉitan per konstru-maŝino ses monatojn antaŭe. Faloj, batoj kaŭzataj de objektoj aŭ veturiloj: laŭ oficiala katara raporto de 2012, 22,8% el la mortoj de migraj laboristoj estas ligitaj al “eksteraj kaŭzoj”, ĉefe akcidentoj sur la konstruejoj*.

* Raporto de la Katara registaro pri la sano, Doho, 2012.

Batalemaj, la laboristoj publike mallaŭdas sistemon, kies ĉefaj viktimoj estas ili, substrekante samtempe la respondecon de la entreprenoj, plejmulte okcidentaj internaciaj kompanioj, ofte pli senindulgaj ol estas la katara leĝo. Unu el ili ja klarigas, ke Qatari Diar Vinci Construction — QDVC forprenis la pasportojn de siaj salajruloj antaŭ ol redoni ilin ses monatojn poste pro la aktiva sindikata premo kontraŭ tiu filio de la franca grupo Vinci*. La forpreno de la pasporto estis tamen jam malpermesita de la loka leĝaro. En marto 2015, la franca NRO Sherpa plendis al tribunalo pro “trudita laboro” kaj “uzo de servuteco” kontraŭ la internacia entrepreno. “La kafala estas kapabla redukti aparte la movliberecon, sed iuj entreprenoj ne respektas eĉ la minimumajn normojn. Vinci devus tamen certiĝi, ke ĉiuj salajruloj, inkluzive de tiuj ĉe la sub-kontraktantoj, ĝuas la samajn rajtojn, konforme al la katara leĝo”, komentas la advokatino de Sherpa, s-ino Marie-Laure Guislain. De post la tribunala plendo, Vinci konsentis plibonigi la loĝkondiĉojn de parto de la laboristoj de sia filio. Inter la 3 200 laboristoj de QDVC, almenaŭ 2 000 laŭdire loĝas en maksimume kvarlitaj ĉambroj, kiel ordonas la katara leĝo. Male, la 4 500 salajruloj de ĝiaj subkontraktantoj ĉiam suferas la samajn malbonajn kondiĉojn, laŭ Sherpa. Cetere, la 7 700 kunlaborantoj de la Vinci-galaksio laŭdire ne plu laboras pli ol la sesdek horojn semajne — limo starigita de la loka leĝo. Reguligo akompanata... de 10% salajro-redukto!

* Vd. Nicolas de La Casinière, “Le soleil ne se couche jamais sur l’empire Vinci”, Le Monde diplomatique, marto 2016.

La kafala ne estas sendistinga minaco por ĉiuj eksterlandanoj. Kadruloj de internaciaj kompanioj, entreprenestroj, advokatoj aŭ ŝtatfunkciuloj senditaj de aliaj landoj konsistigas etan klason de privilegiitoj, kiuj, teorie, nenion devas timi el siaj “protektantoj”. Kadrulo en la financa industrio, s-ro Andrew M.certe ne volus interŝanĝi sian eksterlandan vivon en Kataro. Tiu brito laboras kaj vivas en Doho de sep jaroj. Vestita per mallonga pantalono kaj sandaloj, li senafekte akceptas nin en la salono de sia vilao en West Bay Lagoon, fermita domaro, kie loĝas riĉaj okcidentaj eksterlandanoj kaj kelkaj kataranoj. Ĉe la vilao, ĝarden-flanke, kvazaŭ poŝtkarta luksa parko, kun verdegaj aleoj estas paradiza ludejo por la infanoj. Kelkajn metrojn fore etendiĝas sabloplaĝo kaj palmoj, kun belega panoramo al la Doho-golfeto. “Tio estas la plej bona compound [fermita domaro] de tuta Kataro, kiu havas dudekon da. Luprezo de tiu vilao estas 7 500 eŭroj monate; ĝia areo estas 500 kvadratmetroj, sen kalkuli la ĝardenon kaj la naĝejon. Estas iom malgranda por la kataranoj, kiuj preferas pli vastajn areojn: 1000 aŭ 2000 kvadratmetrojn”, komentas nia akceptanto ridetante; kun monata salajro de 30 000 eŭroj, tiu dolĉanima kvindek-jarulo ne havas zorgojn por la estonto...

Ĉu la kafala ne estas tro malagrabla? “Mi havas bonŝancon posedi vizon por multaj eliroj, kiu permesas al mi forlasi la landon kiam mi volas, sen neceso peti permeson de mia dunganto.” Nur kelkaj miloj da eksterlandanoj, plej ofte okcidentanoj, profitas el tiu escepto de la ordinara reĝimo. Protektataj pro sia statuso kiel salajruloj de grandaj grupoj, ili facile ricevas sian atestilon pri neopono, kies ricevo estas simpla formalaĵo. “La reformo de la kafala ne koncernas la okcidentan eliton, kapablan intertrakti por si la plej favorajn kontraktajn klaŭzojn”, konfirmas s-ro Michel Daillet, franca afer-advokato instalita en Doho.

Ĉiuj aliaj, la amaso, ne havas alian eblecon ol submetiĝi al la bonvolo de protektanto. Inĝeniero ĉe Midmac, katara konstruad-grupo, s-ro Saïd F. ricevas 7 400 eŭrojn monate, kio estas tre komforta salajro. Malgraŭ tio, tiu kvardek-jara libanano ne trovas vortojn sufiĉe fortajn por priskribi la “nehumanan” reĝimon de la kafala: “Mi ne atendas multajn ŝanĝojn. Ĉu kun aŭ sen reformo, mia movlibereco estas katenita.” Eĉ se la nova leĝo liberigus lin el la atestilo pri neopono, pro lia pli ol dekjara labordaŭro, la inĝeniero certas, ke liaj ĉefoj rifuzus lasi lin foriri. Ja eĉ la riĉaj eksterlandanoj ne estas ŝirmitaj kontraŭ la arbitreco en tiu sistemo farita por la dungantoj. Precipe kiam ili troviĝas solaj, sen apogoj, fronte al potenca protektanto. Eksa profesia futbalisto, la franco Zahir Belounis rakontis kiel li estis blokita dum preskaŭ unu jaro kaj duono en Doho, ĉar li ne akceptis esti translokita kontraŭ sia volo en alian klubon*.

* Zahir Belounis, Dans les griffes du Qatar. Chantage, mensonges et trahisons, Robert Laffont, Parizo, 2015.
UN-misio devas kontroli la respekton de la reguloj

Ĝenerala direktoro de familia grupo, s-ro Ahmed Al-Rayes, siaflanke, vigle defendas la kafala-sistemon. Gvidanta konglomeraton de 37 entreprenoj dungantaj 1 900 salajrulojn pri lavado, transporto kaj loĝistiko, li estas unu el la malmultaj kataraj mastroj, kiuj kuraĝas afiŝi sian vidpunkton. Sidanta malantaŭ sia skribotablo, tiu vigla kaj varmanima sesdek-jarulo komencas longan monologon senkompleksan. Ĉu forigi la kafala? Li ne volas tion prikonsideri, kaj malaprobas eĉ ĉiun fleksebligon. Li esprimas siajn timojn: “Abolicii la kafala estus danĝere. Iuj eksterlandaj laboristoj povus deziri mortigi min. La murdoj de kataranoj kaj la ŝteloj kreskus eksterordinare. 90% de la kataranoj volas nek forigi nek reformi la kafala. Ne ĉar ili estas sklavistoj, sed ĉar ili estas singardemaj.”

En lando, kie ĉiu kritiko al la emiro, kiu koncentras la esencon de la regpovo kaj leĝfara povo, estas punebla per prizono, malfacilas koni la opinion de la civitanoj. Simpla fakta atestaĵo, eĉ sen negativa juĝo kaj formulata en oficiala kadro, povas konduki iun en malliberejon. En marto 2016, katara ŝtatfunkciulo estis tiel sendita en malliberejon ĉar li “tro parolis” al delegitaro de la ILO.

“Nia leĝfara procezo estis konceptita por preni en konsideron la diversajn vidpunktojn laŭ ekvilibra maniero. La reformo de la kafala estis prezentita en la ministra konsilio, kaj submetita al la Majlis Al-Choura [konsulta konsilio] la 28-an de junio 2015, antaŭ ol esti akceptita”, deklaras la gazetar-servo de la registaro. La emiro laste decidis, sed li devis enkonsideri la sennuancan malŝaton de la dungantoj al ĉiu progresema iniciato. Grava subteno de la mastraj tezoj, la Majlis Al-Choura eĉ proponis malmoligi la kafala. Laŭ ties opinio, la enmigrintoj, kiuj “kreas problemojn” al siaj protektantoj aŭ kiuj provas forlasi la entreprenon antaŭ la fino de sia kontrakto devus esti devigitaj labori dek jarojn por sia mastro, tio estas la duoblo de la unue planita tempo, antaŭ ol rajti ŝanĝi sian dunganton... “Precipe konsistanta el altranguloj el la ĉefaj triboj kaj el la grandaj komercistoj, tiu konsilio, kreita en 1972, aperas kiel pretervivo de la pasinteco, eĉ se ties membroj, nomumitaj de la emiro, estas de tempo al tempo renovigitaj”, analizas la antropologo fakulo pri Kataro, Anie Montigny*.

* Anie Montigny, “Les représentations du changement dans la société qatarie, d’un émir à l’autre (1972-2013)”, Arabian Humanities, n-ro 3, Sanaa, 2014.

De kiam Kataro estis elektita kiel akceptonto de la Monda Pokalo 2022, multaj ĵurnalistoj, membroj de NRO aŭ sindikatistoj estis petataj rigardi aliloken. Sed, la 10-an de novembro 2015, la administra konsilantaro de la ILO decidis okupiĝi pri la problemo kaj voĉdonis la principon sendi “altnivelan mision” por kreskigi la premon al la registaro. Tiu decido estis sekvo de plendo pro trudita laboro deponita de la ISK. Estas la unua fojo, de 2001, ke la ILO-konsilantaro decidas sendi kontrolmision en landon suspektatan malobservi ĝiajn regulojn. “La ILO ne lasis sin trompata de la katara registaro, kies manovro konsistis adopti oportune, kelkajn tagojn antaŭ la voĉdono, minimuman reformon por doni garantion de bonkonduto, sed protektante samtempe la principojn la plej malprogresajn de la kafala”, resumas la eksa ĝenerala sekretario de la KĜL, Bernard Thibault, kiu reprezentas Francujon ĉe la administra konsilantaro de la ILO, kiel membro de la kolegio de salajruloj.

De la 1-a ĝis la 5-a de marto 2016, tripartia delegitaro, enhavanta membrojn el la tri kolegioj de tiu konsilantaro (ŝtatoj, dungantoj, salajruloj), estis akceptita de la plej altaj instancoj de la katara ŝtato, escepte de la emiro. Tri tagojn antaŭ ilia vizito al projekto de fervojo inkluzivante la Doho-reton kaj la tramojn de Lusail, nova urbo dek kvin kilometrojn for de la ĉefurbo, filipina laboristo de la entrepreno Qatar Rail, Juanito Pardillo, mortis sur la konstruejo de la metroo de Doho*. “La raporto de la misio montras, se bezonis, ke la tiel nomata reformo ne plibonigis la sorton de la laboristoj. La varbad-makleraĵo estas ĉiam pagita de la migruloj, kaj la laborkontrakto subskribita en la originlando ĉiam neniel similas al tiu, kiun oni trudas al ili en Kataro. Koncerne la kontrol-rimedojn, ili ja kreskis, sed la 365 labor-inspektoroj, por du milionoj da salajruloj, povas apogi sin sur nur dek interpretistoj. Sed granda plimulto de la eksterlandanoj ne parolas la araban”, argumentas s-ro Thibault.

* Doha News, 5-a de marto 2016.

La povo de la ILO estas ja limigita. Ĝiaj rekomendoj aŭ ĝiaj deklaroj pri la laboristaj rajtoj ne havas devigan valoron*. Sed, kvankam la misioj de la UN-agentejo ne povas devigi la rezistantajn registarojn apliki ĝiajn tekstojn, malmultaj el ili montriĝas cinike indiferentaj al ĝi. Tio klarigas, ke la katara ŝtato sendis dudekon da registaraj ataŝeoj al la administra konsilantaro de la 17-a de marto, por influi la opinion de plej multe da amikaj aŭ hezitemaj administrantoj, favore al decido “klasado sen sekvo”*. Finfine, Kataro eliris el tio kun kroma templimo je unu jaro por vere apliki leĝaron protektan al la migruloj.

* Vd. Chloé Maurel, “Le commerce à l’assaut du droit social”, Le Monde diplomatique, decembro 2014.
* “Klasado sen sekvo”: decido de juĝisto, konforme al la principo de oportuneco de proceduroj, provizore ne eki proceduron de jura persekutado rilate al la plendo.-jmc

La 22-an de aprilo 2016, la nova prezidanto de la Internacia Federacio de piedpilko (FIFA), s-ro Gianni Infantino, anoncis la kreadon de “kontrol-instanco taskita kontroli la sistemojn ekzistantajn por certigi taŭgajn laborkondiĉojn sur la laborejoj de la stadionoj de la Monda Pokalo”. Ne certas tamen, ĉu tiu iniciato kaj la minaco sendi enket-komisionon sufiĉos por evoluigi tiun landon, tiom riĉan kiom etan, strategian por siaj okcidentaj aliancanoj, avidaj pri hidrokarbono kaj kontraktoj.

David GARCIA