Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dek jaroj da fujimorismo

SINJORO Alberto Fujimori gvidis Peruon de 1990 ĝis 2000, apogate de sia “dekstra brako”, la tre influhava Vladimiro Montesinos, direktoro de la Nacia Informservo (SIN). Aktuale en malliberejo, ili ambaŭ plenumas punon de dudek kvin jaroj pro krimoj kontraŭ la homaro kaj pro korupto.

Veninte en la potencon en kunteksto de ĝenerala krizo, la profesoro Fujimori, de japana origino, enpotenciĝis en lando ruiniĝanta, kun rekorda inflacio de preskaŭ 2000 elcentoj kaj de ses jaroj ĉiam pli enprofuniĝante en la “popolan militon” deklaritan de la Luma Vojeto. S-ro Fujimori antaŭrangis la batalon kontraŭ la terorismo. En aprilo de 1992 li kaŭzis propran ŝtatrenverson; lia grupo establis aŭtoritatecan reĝimon.

Sur ekonomia nivelo li aplikis la “fujiŝokon”, novliberalan programon kun la tradiciaj receptoj de la Internacia Mon-Fonduso (malregulado, privatigoj, malengaĝiĝoj de la publikaj potencoj).

La jardeko de Fujimori estis ankaŭ stampita de kapturniga koruptado sur ĉiuj niveloj de la ŝtato kaj restos en la memoro kiel la plej fia reganta klientista sistemo, la mafio fujimontesinista. Ekde la jaro 2000, ondo da procesoj kondamnis dekojn da personoj pro korupto, interalie la ministrojn pri internaj aferoj, pri defendo, pri ekonomio, pri kampkulturo, la ĉefon de la armitaj fortoj kaj tiun de la SIN, kaj juĝistojn.

Tiu jardeko estis stampita ankaŭ de persekutadoj al opoziciuloj kaj de ekscesoj de armeaj politikaj taĉmentoj, inter ili la Grupo Colina.* La registaro ankaŭ starigis politikon de naskokontrolo kiu kondukis al trudataj steriligoj de dekmiloj da virinoj, plej ofte indianaj kaj el la simpla popolo.*

* Taĉmento speciale respondeca pri la masakroj de Barrios Altos (en 1991) kaj de la universitato La Cantuta (1992).
* Laŭ la Defensora del Pueblo, 272.028 virinoj estis steriligitaj, el kiuj miloj sen sia konsento.

En la jaro 2000, s-ro Fujimori postlasis landon kun elsangiĝintaj institucioj. Tamen lia memoro kaŭzas miksitajn sentojn ĉe la peruanoj. Por iuj, li estas tiu, kiu simbole ĉesigis la terorismon per la kapto, ege disvastigita en la komunikiloj, de s-ro Abimael Guzmán, la ĉefo de la Luma Vojeto, kaj kiu sciis ekonomie restarigi la landon. Por la ceteraj, li estas sinonimo de klientismo, de rompado de homrajtoj, kaj de aŭtoritatismo.

Amanda Chaparro.