Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Pro sia avideco por potenco, la Turka prezidanto ekis persekutadon kontraŭ siaj oponantoj. Unu el la ĉefaj gravuloj de la maldekstro atestas pri lia aŭtokratema drivado.
La Turka politika vivo ankoraŭ pli proksimiĝis al definitiva kolapso, kiam, la 20-an de majo 2016, la voĉdono de portempa amendo al konstitucio tuj nuligis la parlamentan imunecon de pluraj dekoj da deputitoj. La artikolo adoptita tiun tagon ofendmokas ne nur la konstitucion mem, sed ankău la universalajn principojn de juro kaj demokratio.
Almetita laŭ ordono de Prezidanto Recep Tayyip Erdoğan, la amendo celis ĉefe la Demokratan Partion de Popoloj (HDP)*, la plej vivoplenan oponantan grupon en la parlamento. Ne malpli ol 417 akuzmotivaĵoj estis starigitaj kontraŭ 53 deputitoj de HDP pro paroloj diritaj en publikaj kunvenoj. Alidirite, ili estas persekutataj nur pro ilia uzo de la fundamenta rajto pri libera esprimo. Tiel S-ro Erdoğan faris plian paŝon en sia provo forpeli HDP-on el parlamento kaj demokrata vivo.
La ŝtatestro konsideras nian partion, kiel obstaklon al stariĝo de aŭtokrata potenco. Ĉar nia organizaĵo konsistigas la ĉefan platformon por la turkaj, ĝenerale, kaj la kurdaj, aparte, popolaj kaj demokrataj fortoj, li intencas silentigi ĝin.
Li volas bari la vojon al ĉiu oponado kaj buŝoŝtopi la voĉojn, kiuj en parlamento* denuncas la malrespekton de homaj rajtoj faritaj en la regionoj kie kurdoj plimultas.
Ni ne cedos fronte al manovroj, kiuj celas treni niajn elektitojn antaŭ tribunaloj transformitaj al militmaŝinoj de Partio de Justeco kaj Disvolviĝo (AKP). Ni daŭrigos nian batalon por justeco kaj por egaleco flankalflanke kun la aliaj demokrataj fortoj de Turkio, kontraŭstarante la persekutadon kiuj celas niajn deputitojn kaj la arestadon de niaj lokaj elektitoj*. La lando kiu antaŭ nelonge diskutis, eĉ se nur formale, konformigon de siaj demokrataj normoj kun Eŭropa Unio, estas nun surdigita de la bruego de tankoj kaj artilerio en kurdaj urboj, kaj de la kolerkrioj de S-ro Erdoğan, laŭŝajne konvikita, ke sufiĉas al li bleki pli kaj pli laŭte el sia palaco por firmigi sian rajtecon.
Fakta milito, kun malfeliĉegaj konsekvencoj, furiozas kontraŭ la kurdaj urboj, minacanta polvigi la socian unuecon. Tiu milito okazas kun pezaj armiloj kaj tankoj, kiuj pafas al domoj. Centoj da civiluloj, centoj da turkaj policanoj kaj nekonata nombro da kurdaj milicianoj pereis de post julio 2015, por ebligi la partion de S-ro Erdoğan gajni pliajn voĉdonojn kaj certigi starigon de prezidanteca sistemo, eĉ je la prezo de tutlanda memdetruo.
Fronte al milita agado de la palaco, la popolo aŭdigas sian timon de reveno de la nigraj jaroj 1990-aj. Tamen tio, kio okazas nun, kruelege superas ĉion, kion ni jam konis. En la urbo Cizre, ekzemple, centoj da homoj estis vivante bruligitaj en siaj keloj, dum la malnova kvartalo de Sür, en Diyarbakır, estis komplete eldetruita.
Sento de maltrankvileco kaj konsternego plenigas la socion, kiu sentas sian ĉiutagan sekurecon endanĝerigita. La spaco por demokratia vivo ŝrumpiĝas laŭmezure kiam la oponantaj voĉoj estas silentigitaj. La regantoj starigas pli kaj pli ordoneman reĝimon por firmigi sian regadon kaj plu daŭrigi sian regnon. Jen tio, kio estas la nuna Turka situacio.
Kaj dume, kion faras la Eŭropaj institucioj? Ni ankoraŭ atendas, ke ili esprimas iom aŭdeblan kaj firman kondamnon. Ne nur ili ignoras la okazantajn detruojn, sed ili klare rifuzas komenci klopodojn, kiuj eble povus malhelpi la fifarojn. La internaciaj organizaĵoj ne pli bone faras: post trimonata hezito, la Alta Komisarejo de Unuiĝintaj Nacioj por homaj rajtoj alvokis al Ankaro por krei sendependan esplorkomisionon pri la buĉado de Cizre. Neniu konkreta decido estis preparita por postuli de Turkio, ke ĝi respektu la internaciajn traktaĵon, kiujn ĝi jam subskribis*.
Eŭropo rigardas aliloken dum valoroj tiel universalaj, kiel demokratio kaj homaj rajtoj estas piedpremataj en Turkio. Eŭropanoj maltrankviliĝas pri rifuĝintoj, dum Usonanoj ĉefe zorgas pri milito kontraŭ Organizaĵo de Islama Ŝtato (OIŜ). Certe, temas pri gravegaj temoj. Sed kial malatenti la situacion de la Turkaj Kurdoj, al kiu ili estas intime ligitaj? Oni malfacile komprenas tiun silenton fronte al malrespekto de fundamentaj rajtoj fare de S-ro Erdoğan kaj AKP, kiuj uzas la fuĝantojn el la Siria milito, kiel ĉantaĝilon* .
La pacprocezo komencita fine de 2012 alportis al ĉiuj freŝan aeron*. La vojo estis ankoraŭ longa, sed granda paŝo jam farita al daŭra repaciĝo inter turkaj kaj kurdaj popoloj. Tamen en aprilo 2015 la Ankara reĝimo subite decidis pliseverigi la prizonkondiĉojn de S-ro Abdullah Öcalan, historia partiestro de Kurdistana Laborista Partio (PKK) kaj arkitekto de la pacprocezo, al kiu subite estis malpermesitaj ĉiu vizito kaj ĉia kontakto kun ekstero. Tiu streĉiga strategio okazigis en someron 2015 militistan ofensivon en la Kurda regiono.
La prezidanto tute ne volas, ke dialogo rekomenciĝas. Li tute ne intencas reiri al diskutotablo nek ĉesigi militon, sen kiu lia trono riskus foriri. Oni estas ĉe tiu punkto, kie, en Turkio, pledi por paco jam estas delikto. Pruvo estas, tiuj kvar universitatanoj persekutitaj pro “terorista propagando” kaj eksigitaj el siaj postenoj, ĉar ili publike legis petskribon postulantan la finon de militistaj operacoj en la Sud-Orientaj urboj*.
S-ro Erdoğan ankaŭ fokusigas en sia celilo la Siriajn Kurdojn, kiuj heroe batalis kontraŭ OIŜ kaj gajnis, kun helpo de la internacia koalicio, imponan terenon. Ankara fermis ĉiujn landlimojn, kiuj povus esti trapasitaj de la kurdaj soldatoj de Partio de Demokrata Unio (PYD, frata organizaĵo de PKK en Sirio), kvankam ĉi lastaj neniam pafis eĉ unu kuglon direkten al Turkio.
Ni postulas la tujan ĉeson de sieĝostato en kurdaj urboj, antaŭ ol estos tro malfrue, kaj perforto en Turkio atingos neregeblajn nivelojn. Ni alvokas al ambaŭ partioj por ĉesigi la militon. Ĉar tiel longe kiel la armila uzo superas, la demokratia spaco daŭre ŝrumpas, permesante al S-ro Erdoğan stariĝi kiel sola garantianto de nacia stabileco.
En Proksim-Oriento, kies landlimoj estis desegnitaj ĉe tablangulo antaŭ unu jarcento*, ŝajnas ne eble eliri el morta alternativo inter OIŜ kaj diktatorecaj reĝimoj. Sed la sola solvo estas demokratia modelo sekulara kaj plurpartia, kiu egalrajtigus ĉiujn popolojn kaj religiojn, kun lokaj pli fortaj administracioj aŭtonomaj, kaj pli fortikaj kaj plivastigitaj individuaj kaj kolektivaj rajtoj.
En la balotado de junio 2015 nia partio sukcesis arigi 13% de la voĉoj, danke al programo, kiu iniciatis tian projekton por Turkio kaj samtempe por la landoj de Proksim-Oriento. Ni deputitigis civitanojn Armenajn, Jezidajn, Arabajn kaj Asirianajn, ankaŭ laboristojn, universitatanojn, junulojn kaj virinojn, Alevojn kaj Sunaistojn, Turkojn kaj Kurdojn. Jen la tuta lando, kiu eniris la parlamenton, manenmane, kun packantoj sur lipoj.
Ses milionoj da balotintoj donis sian voĉon al komuna estonteco, kaj HDP iĝis la konverĝpunkto de pacesperoj. La landaj popoloj konvinkiĝis per tio, ke ili povas kune flegi la suferantan Turkan demokration.
Jes ni ja estas la estonteco de Turkio. Sed ekzistas ankaŭ alia frakcio: tiu, kiu alkroĉiĝas al premada pasinteco, kaj kiu malsukcesis doni al la popolo ian ajn bonon. Nia sukceso en la balotado de la 7-a de junio 2015 senigis AKP naciisman kaj sektisman de ĝia unupartia reĝimo*. Ĝi metis sableron en la dentoradojn de la sistemo de S-ro Erdoğan, la viro, kiu kredas sin sultano. Pro tio la prezidanto prezentis nian partion, kiel malamikon, kiun oni devas frakasi je ia ajn prezo, nomis nin “teroristoj”, deklaris finita kaj forgesita la pacprocezon, kaj reirigis la popolon al la enlanda milito de la 1990-aj jaroj.
Lia malamikeco fontas ankaŭ el nia devontiĝo favora al egaleco de etnoj kaj seksoj, totala antitezo de la modelo de AKP “superanta masklo”. Tiu neakordigebleco klare montriĝis dum la pacdiskutoj, kiam la reprezentantoj de la reĝimo ĉiam kontraŭstaris niajn postulojn, ekzemple demandante: “Kiel do rilatas la virina demando kaj la kurda pacprocezo?” Ili trovis tion stranga, ĉar niaj pensmanieroj komplete malsimilis. Ĉar ni ne defendis nur la Kurdojn, ni defendis ĉiujn.
Eble la okcidentuloj daŭre kredas ebla traktadon kun S-ro Erdoğan. Sed nur vidu la sorton de S-ro Ahmet Davutoğlu, la ĉefministro eksigita de sia mastro*. La Turka prezidanto havas nenian ideon pri justeco, aŭ demokratio aŭ homaj rajtoj, li konsideras nur sin mem kaj sian tutklerecon, konvinkita, ke li povas sole konstrui la estonton de la lando kaj de la tuta regiono por la venonta jarcento.
S-ro Erdoğan estas stariganta prezidantecan sistemon “Turkmodan”, piedpremante la konstitucion de sia lando. Li celas fortikigi tion en leĝfarado, tial li nuligis la parlamentan imunecon de niaj deputitoj. Sed ne estos facile kompletigi tiun procezon. La demokrata oponantaro, ene kaj ekstere de la Parlamento, ne cedos al tiu perfortaĵo.
Selahattin DEMIRTAŞ