Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Eŭropo refarenda

S-ro Donald Tusk, prezidanto de la Eŭropa Konsilantaro, certe bedaŭras ke li asimilis eventualan negativan voĉdonon de la britoj al “komenco de malkonstruo ne nur de la Eŭropa Unio, sed ankaŭ de la eŭropa civilizacio”.* Tamen, la venko de la Briteliro estas ja fulmotondro por la tuta Malnova Kontinento.

* “Brexit could threaten western political civilization, says EU’s Tusk”, BBC World, 13-an de junio 2016.

Ĉar, ĉi-foje, malfacilos ignori la universalan voĉdonon apogante sin sur la politika klaso malaprobata de la rezulto de la referendumo de la 23-a de junio por iel fliki aranĝon, kiun la popolo forĵetis. Neniu en Londono imagas tiel evidentan rifuzon de demokratio kiel okazis en Francujo kaj en Nederlando post la negativa voĉdono de majo kaj de junio 2005 pri la eŭropa konstitucia traktato. Ankaŭ dubindas, ke la britoj trakteblas kun la sama malestimo kiel la grekoj, kiuj, kiel respondo al ilia postulo reorienti la kurson de la Eŭropa Unio, estis finance strangolitaj kaj devigataj akcepti socialan “purigadon” kun katastrofaj ekonomiaj sekvoj.*

* Vd “La Eŭropo kiun ni ne plu volas”, Le Monde diplomatique en Esperanto, aŭgusto 2015.

En la jaro 1967 la generalo de Gaulle kontraŭis la aliĝon de Britujo al la Eŭropa Ekonomia Komunumo, ĉar li rifuzis “la starigon de liberkomerca zono de Okcident-Eŭropo, atende de la atlantika zono, kiu forprenus al nia kontinento ĝian propran personecon”. Estus tamen maljuste atribui nur al Londono la respondecon pri tia estigado, ĉar tiu trovis same komplicajn manojn en Berlino, Parizo, Romo, Madrido ... Tiom, ke oni jam ne bone vidas, kian “personecon”, kian specifecon la Eŭropa Unio ankoraŭ defendas (vidu la artikolon de Bernard Cassen). Cetere estas klariga, ke, por provi malebligi la foriron de Britujo, la Eŭropa Unio sen granda problemo konsentus pri dispono kiu suspendus la socialajn helpojn por la laboristoj de aliaj eŭropaj landoj, kaj pri alia, kiu donintus pli fortan protekton al la interesoj de la financa sektoro.

La Unio, projekto de intelektaj elitoj, naskita en mondo dividita de la malvarma milito, antaŭ kvarona jarcento maltrafis, ĉe unu el la grandaj vojkruciĝoj de la historio, la alian eblon. La falo de la USSR donis al la Malnova Kontinento la okazon redifini projekton kiu povus kontentigi la aspiron de la loĝantaroj al socia justeco kaj al la paco. Sed por tio oni devintus ne timi malmunti kaj rekonstrui la burokratan arĥitekturon starigitan kaŝe apud la nacioj, ŝanĝi la liberkomercan motoron de tiu maŝino. Tiam la Unio kontraŭmetus al la triumfo de la planedvasta konkurenco modelon de regiona kunlaborado, de sociala protekto, de integriĝo pere de la loĝantaroj de la eksa orienta bloko.

Sed anstataŭ komunumon ĝi kreis grandan merkaton. Armita per komisaroj, per reguloj por la ŝtatoj, per punoj por la loĝantaroj, sed ege malfermita al mallojala konkurenco por la laboristoj. Sen animo kaj sen alia volo ol tiu komplezi al la plejriĉuloj kaj esti pli bone konektita kun la financejoj de la grandaj metropoloj.* La Unio nutras jam nur imagon de pentopunoj kaj de konsumredukto, nepre pravigata per la malpli malbona malbono.

* La klasa voĉdono konfirmiĝas. Kp “EU referendum results in full”,.

Oni ne ĝuste analizas la proteston, kiun la brita voĉdono esprimis, se oni taksas ĝin kiel popolismon aŭ fremdulmalamon. Ankaŭ eĉ pli da pritranĉado de la naciaj suverenecoj profite al Federacia Eŭropo, kiun preskaŭ neniu alia volas ol aŭtismaj kaj senkreditiĝintaj politikaj elitoj, ne respondos al la popola kolero, kiu ĵus liberigis sin en Britujo, kaj kiu kreskas aliloke ...

Serge HALIMI.