Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Voĉdonantoj devigataj elekti inter “la malbona kaj la plej malbona”

Esperoj kaj ŝajnigoj de ŝanĝo en Irano

La nova irana Parlamento enhavos malpli da ekstrem-konservativuloj. Sed la balota ludo kaŝas la mallarĝon de la konsidereblaj sociaj transformiĝoj. Nutrante la esperojn de ŝanĝo, la moderuloj kaj la reformistoj, kiuj subtenas la prezidanton Hassan Rohani esperas senrompe evoluigi reĝimon, kies forto hodiaŭ venas pli de la nacia fermento ol de la islama cemento.

NEK VENKITA NEK SUBMETITA!” Tiun 11-an de februaro 2016, la homamaso ekaktivas ĉirkaŭ blanka turbano. La prezidanto Hassan Rohani ĵus aliĝis al la manifestacio de la jara festo de la revolucio sur la Azadi-avenuo, unu el la ĉefaj stratoj de Tehrano. La frapfrazo ĥore martelita spegulas la komprenon de la interkonsento pri nuklea industrio* fare de la “strato”; aŭ, almenaŭ, de la etaj popolanoj restintaj fidelaj al la reĝimo, kiu marŝas en atmosfero pli proksima al kermeso ol al revolucia manifestacio. Tiu okazo sin mergi en la homamaso venas je la ĝusta momento por la estro de la “moderuloj”, post liaj diplomatiaj sukcesoj kaj ĵus antaŭ la parlamentaj elektoj de la 26-a de februaro kaj 29-a de aprilo 2016.

* Vd. “Un accord qui ouvre le champ des possibles en Iran”, Le Monde diplomatique, majo 2015.

La oficiala gazetaro nombros “milionojn” da irananoj konverĝantaj al la Libereco-placo. Pluraj centmiloj, tutcerte. Oni retrovas la kulton de la personeco, kun la portretoj de ambaŭ gvidantoj, la ajatolo Ruhollah Ĥomeini (mortinta en 1989) kaj lia posteulo Ali Ĥamenei, aŭ afiŝtabulojn malamikajn al Israelo kaj al Usono. Sed oni tre malproksimas de la etoso de antaŭ dudek aŭ eĉ dek jaroj, kiam la kvartal-komitatoj organizis paradon kontraŭ la “okcidenta aroganteco”. Multaj promenas kun tuta familio. La plej junaj surhavas trikolorajn kaskedojn aŭ afiŝas la kolorojn de la flago sur siaj vangoj. En la laŭtparoliloj same kiel sur la afiŝtabuloj, la islamaj oratoraĵoj estas esceptaj, dum ĉie oni celebras la grandecon de Irano. Neniu povas eskapi ĝian “revenon” sur la internacia scenejo. Ne nur ĉar la lando, kiu antaŭe apartenis al la “akso de l’Malbono” intertraktas kun la plej grandaj, sed ankaŭ ĉar — kvazaŭ malfrua eĥo al la revolucio — ĝiaj aliancanoj libanaj, irakaj, siriaj aŭ jemenaj markas poentojn en regiona konflikto, kiu ne diras sian nomon.

“Vi vidas, tio sukcesas, diras al ni virino, ĉirkaŭ kvardekjara, antaŭ butiketo. Ne rakontu, ke ni distribuas manĝaĵon al la homoj por allogi ilin!” La diro estas firma, sed dirita kun rideto; kaj la kuiritaj betoj estas bongustegaj... La etoso restas festa kaj ĝoja. Post la stando de la humuristoj venas tiu de la kantistoj. Post spektaklo de folkloraj dancoj venas tiu de la Gardistoj de la revolucio, kiuj montras aktoradon de la arestado de usonaj maristoj perditaj en la Golfo, la 11-an de januaro 2016. Oni revenas al la mimoj, kaj al la patriotismaj kantoj, antaŭ ol malkovri la standon... de la Borso, kiu najbaras tiun de la Ofico de privatigoj! Fotiloj konstante kraketadas. La tre maloftaj eksterlandanoj estas submergataj per bonvenigaj vortoj kaj petoj pri memfotoj. Malproksime aperas raketo staranta sur la strato. Tute proksime, tri junaj samseksemuloj sentime afiŝas sian orientiĝon meze de la manifestacio*, dum la polico fariĝas plej diskreta. Raketo (civila) kaj senpilota aviadilo (armea) markas la enirejon de la placo, kie okcidente vestita virino, ĉirkaŭ tridekjara, venas al ni kaj resumas tiun matenon: “Kiam vi havas problemojn interne, gravas montriĝi unuiĝintaj ekstere.”

* La irana leĝo permesas ŝanĝi sian sekson, sed samseksemeco restas puninda per mortopuno, kaj estis uzata, pasinte, kiel preteksto por ekzekuti oponantojn.

“Unu miliono en la strato, eble, sed ja kvindek milionoj kontraŭ!”.S-ino Sajida L.* kaj ŝia edzo Nasim L. ĉiam rifuzas partopreni la feston de la revolucio. Aktivuloj de la laika maldeksro, ili partoprenis la renversadon de la malnova reĝimo, en 1979, antaŭ ol esti ĵetitaj en la prizonojn de la islama Respubliko de 1983 ĝis 1990. Inter du glasoj da vino — kiun multaj familioj hejmfaras por ĉirkaŭiri la malpermeson-, s-ro Nasim L. priskribas la dilemon de la maldektruloj antaŭ la baloto: “Mi defendas formon de eko-socialismo, asociigantan daŭrigeblan disvolvadon kaj socian justecon. Sed ni, la progresemuloj, hodiaŭ ne havas alian eblecon ol doni prioritaton al la sola batalo por liberecoj, voĉdonante por la malplej konservativaj, kiuj provas redukti la povojn de la Gvidanto.”

* Por certigi la parol-liberecon de niaj kunparolantoj, ni devis garantii al ili anonimecon. Ĉiuj personaj nomoj estis ŝanĝitaj.

“Ni ne estas sen scii, ke iuj reformistoj konsilas receptojn pli kaj pli liberalajn, kaj ke ne estas granda diferenco inter la socialaj programoj de la kandidatoj, aldonas s-ino Sajida L.Sed la plej grava estas spiri pli libere, konstrui la fundamenton de vera demokratio, provi rekonstrui sindikatojn, asociojn. Jes ja, la reĝimo perdis la esencon de sia popola bazo. Sed oni vidis ankaŭ la “Verdan movadon*” tre rapide malkreski, pro la subpremado kompreneble, sed ankaŭ ĉar ĝin portis nur la mezaj klasoj. La junularo ne pretas fari novan revolucion.” Sur la sociala kampo, ŝi lokas iom da esperoj en la “inkluziva” aliro de la prezidanto Rohani, elektita en 2013. “Amikino mia bezonas tre multekostan medikamenton kontraŭ kancero. Ŝi povas esti flegata ja danke al Rohani, kiu faciligis la importadon kaj plialtigis la repagon de la sociala asekuro.”

* Movado, kiu kontestis la reelekton de la prezidanto Mahmud Ahmadineĵad en 2009.

En tiu lando, kie esprimo de kritika penso devas iri tra kaŝludo kun la aŭtoritatuloj, la progresemaj aktivuloj helpas nin distingi la ŝajnigojn de la veraj ŝanĝoj, prilumante plurajn facetojn de Irano, pri kiu malofte temas. Ĉe multaj homoj pridemanditaj antaŭ la baloto, inkluzive okaze de neformalaj renkontiĝoj, konstante revenis la esprimo: “Oni donas al ni la eblecon elekti inter la malbona kaj la plej malbona.”

La amareco de la “brulinta generacio”

S-ro Pouya akompanos sian filon, kiu voĉdonos la unuan fojon (kaj por la “malbonuloj”), sed li mem ne povas decidi meti voĉdonilon en la urnon: “Ekstrem-konservativuloj, moderaj, reformistoj: la etikedoj ne multon signifas. Ĉiuj estis jam regantoj en la 1980-aj jaroj kaj havas malpurajn manojn”. Tiuj maldekstraj aktivuloj malfortigitaj de la subpremo ne povas forgesi la ŝtelitajn jarojn aŭ la amasmurdojn en la prizonoj de 1988, kiuj kaŭzis plurajn milojn da mortoj*. La nuna plej alta Gvidanto estis tiam prezidanto, la reformista kandidato de 2009, s-ro Mir Hossein Moussavi, estis ĉefministro kaj s-ro Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani estis ĉefkomandanto de la armeoj... Depost sia sperto kiel prezidanto de la Respubliko (1989-1997), ĉi-lasta estas konata kiel pragmatikulo, ĉampiono de la libera entrepreno. La elĉerpiĝo de la ideologio de “tutmonda islam-revolucio” faciligis la disvastigon, inter la elitoj, de novliberala bildigo de la mondo, pri kiu atestas la plej granda parto de la permesataj publikaĵoj. Spite al siaj 82 jaroj, al sia vantemontra pliriĉiĝo aŭ al la korupto-afero, kiu kondukis lian filon en malliberejon, s-ro Rafsandjani restas la pivoto-personeco de la politika vivo. Hodiaŭ klasigita inter la “moderuloj”, li alianciĝis kun s-ro Rohani kaj akiris la subtenon de la reformistoj proksimaj al la eksprezidanto Mohammad Ĥatami (reginto de 1997 ĝis 2005).

* La fatvo de ajatolo Ĥomeini ĉefe celis la “Organizaĵo de la muĝahidoj de la popolo”, kies responsulo pasis ĉe la iraka flanko, sed ankaŭ multaj aktivuloj de la laika maldekstro mortis. Vd. Geoffrey Robertson, The Massacre of Political Prisoners in Iran, 1988, Abdorrahman Boroumand Foundation, Londono, 2011.

Same kiel multaj el tiuj, kiuj diras aparteni al la “brulinta generacio”, naskita en la 1970-aj jaroj, s -ro Pouya T. observas la kontraŭdirojn de sia lando kaj de ties ĉefurbo el okulo jen malĝoja, jen moka, kun fideleco kaj mokemo. Tiun urbegon, kun pli ol dek tri milionoj da loĝantoj, malbeligas centoj da kilometroj da aŭtoŝoseoj konstante obstrukcataj; la poluo kaŝas mirindan montaran fonon. Zigzagante sur la ŝoseo, s-ro Pouya nombras la turojn konstruitajn kun helpo de centra banko, kiu malavare enspezigas la deponojn sen rigardi de kie venas la mono. Rezulte: interna banka sektoro troŝvelinta malgraŭ la internaciaj sankcioj, rapida inflacio (ĉirkaŭ 15% en 2015) kaj nemoveblaĵa veziko, kiu fine krevis. Neformala ekonomio prosperas, kaj foresto de imposto pri heredaĵo aŭ pri financaj enspezoj kontribuas al rapida kresko de la malegalecoj. La prezoj de apartamentoj montras ĝian mezuron: ĉirkaŭ 7 000 eŭroj por unu kvadratmetro en la mildaj altaj kvartaloj de la urbo, kaj apenaŭ kelkaj centoj da eŭroj en la sudo, ĉe la pordo de dezerto. Ĉio aĉeteblas: kontraŭ ekvivalento de 4 500 eŭroj, studento povas eniri la universitaton kun nura ‘akceptebleco’, sen esti sukcesinta la konkurson; por eviti soldatservon, kiu daŭras dek ok monatojn, necesas pagi 3 500 eŭrojn por abituriento, 8 500 eŭrojn por kuracisto*. Kaj oni ĉiam elturniĝas rilate al la doktrino: pruntoj tiel fariĝis “faciligaĵoj” kaj uzuro, malpermesita en 1983, estis konstante praktikata, antaŭ ol ĝeneraliĝi en la 2000-aj jaroj sub la nomo “esperata profito”*.

* Kvankam malfacilas taksi ĝin, konsiderante la pezon de la nefomala ekonomio, la meza salajro estas proksimume 300 eŭroj monate.
* Ramine Motamed-Nejad, “Monnaie et illégalisme. Genèse des protestations monétaires en Iran (1979-2013)”, Revue de la régulation, n-ro 18, Parizo, aŭtuno 2015.
Senkompata subpremo de drogkomerco

Vera politika aktivismo estante neebla, multaj preferas aktivi en la asocia sektoro. La periodon de Ĥatami-prezidanteco markis apero de multaj neregistaraj organizaĵoj (NRO). Ili reaperas post malfacila periodo dum la prezidperiodo de s-ro Mahmud Ahmadineĵad (2005-2013). S-ino Azadeh G. vizitigas al ni centron instalitan en la sudaj kvartaloj, la plej malriĉaj: interhelpa loko, kie oni povas lerni kudri, mastrumi sian buĝeton kaj/aŭ sian domon. Senhezite, parol-grupo akceptas nin. Sub la gvidado de psikologiisto, oni venas ĉi tien serĉi solvojn al siaj paro-problemoj, rilatoj en la laborejo aŭ en la familio. Plej frapa estas la foresto de ĉia religia referenco. Ĉiu vivas kun la islamaj instituciaj referencoj, sed maloftaj estas tiuj, kiuj plu aliĝas al ĝi kiel politika ideologio. Religia fido reiras al la sfero de intimeco. Kvankam la malkresko de la kolektiva agado instigis al retiriĝo, multaj agadoj atestas pri la reveno de solidareco, kiel ekzemple tiu alia asocio instalita en ĉirkaŭurbo, kiu helpas al frua enlernejiĝo de afganaj infanoj por faciligi ties integradon.

Multaj organizaĵoj helpas la drogdependulojn kaj iliajn proksimulojn. En tiu, kiun ni vizitas, dudeko da familioj estas akompanataj lige kun la medicinaj servoj, kiuj kontrolas la drog-senigadon. S-ino Farideh D., la respondeculino, estis edzino de drogemulo: “Hodiaŭ, mi sentas min utila. Mi donis sencon al mia vivo.” Ankaŭ tie, oni ne parolas pri religio: “Pro humanismo ni faras tion, ne pro devo.”

“Konsumo de drogo fariĝas masiva, observas Nasser Fakoŭhi, antropologo en la universitato de Tehrano. La fenomeno estas komparebla al tiu de alkoholo en Sovetunio. Ĉu stimulaĵoj aŭ trankviligaĵoj, la drogoj ebligas eskapi kaj, finfine, akcepti sian situacion.” Preskaŭ tri mil mortoj jare estas laŭdire ligitaj al la stuporigaĵoj*, dum, laŭ ties delegito ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, Irano sola faras 74% de la tutmondaj konfiskoj de opio kaj 25% de la konfiskoj de heroino kaj morfino*. La du-mil-kilometran komunan landlimon kun Afganujo, ĉefa produkta lando de papavo, tre faciligas la importadon kaj transiton. Sed Irano ankaŭ fariĝas granda fabrikanto de kemiaj drogoj, aparte la “kristalo”, varianto de metilamfetamino. Lukto kontraŭ tiu kontraŭleĝa negoco pravigas, laŭ la aŭtoritatuloj, senkompatan subpremon. Plej granda parto de la 977 mortkondamnitoj ekzekutitaj en 2015 — rekordo depost 1989 — estis mortigitaj pro agoj kontraŭ la leĝo pri drogoj. Kaj pluraj miloj da malliberuloj, inter kiuj kelkaj estis infanoj kiam ili estis arestitaj, laŭdire atendas sian pendumon*.

* “Rapport mondial sur les drogues”, Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimo (United Nations Office on Drugs and Crime — UNODC), Vieno, 2014.
* Ekonomia kaj Sociala Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (United Nations Economic and Social Council — ECOSOC), Ĝenevo- New York, sesio de la 8-a de aprilo 2015.
* “La peine de mort dans le monde”, raporto 2015, Amnesty International.

Emerita tubisto, s-ro Cyrius F. prezidas kvartalo-union, en la sudo de Tehrano. Li observas la socian malpliboniĝon kaj ties konsekvencojn: “Ĉi tiujn loĝejojn, tradicie laboristajn, uzis ondoj da senlaboruloj venintaj el la industrio, kaj poste el la konstrusektoro, post la veziko-eksplodo. La griza ekonomio kreskegas, same kiel la kontraŭleĝa komerco, aparte la vendo de drogoj en publikaj ĝardenoj.” La sola pozitiva signo laŭ li estas apero de kontesto-movadoj kaj de salajro-postuloj: laboristoj de petrolo, instruistoj, flegistoj. Sed li apenaŭ vidas konverĝon de la luktoj, kun ĉiam tiu horizonto de elekteblo inter “la malbono kaj la plej malbono”.

El modesta medio, vidvino de sindikatisto fama en la 1970-aj jaroj, s-ino Zoreh V. vidas la aferojn alimaniere kaj el pli alta vidpunkto: “Antaŭ tridek jaroj, mi estis sola en mia familio kiu ne estis praktikanto, sola kiu sciis legi kaj skribi. Miaj gefiloj kaj genevoj estas ĉiuj diplomitaj el universitato. Ili pripensas aŭtonome. La vivnivelo kreskis, fekundeco estis trione dividita, ĉiu povas vojaĝi. Oni povas kritiki la prioritaton donitan al la libera elekto de la konsumanto, la mankon de pli civitana aŭ egaleca perspektivo. Sed la konkreta situacio pliboniĝis kaj homoj malpli kaj malpli timas diri tion, kion ili pensas.” Ĉe la malnovaj progresemaj aktivuloj, la debatoj pri la akiritaĵoj de la revolucio estas akraj, tiom la socialaj konkeroj pri la sano, la edukado aŭ la loĝado estis pli ol difektitaj de tiam. Spite al la suferoj, s-ino Sajida L. koncedas, ke, “Eĉ se oni insultas lin hodiaŭ, la imamo Ĥomeini havos sian lokon en la historio” aparte pro tio, ke li rezistis al Usono kaj al Saddam Hussein*.

* En septembro 1980, la iraka prezidanto decidis ataki Iranon, kiun li kredis malfortigita pro la revolucio de 1979. La milito daŭris ok jarojn kaj kaŭzis verŝajne pl ol milionon da mortoj.

Aŭdeblas ne tiom malsama diskurso en la ŝikaj kvartaloj norde de Tehrano. Dum festmanĝoj en la alt-burĝaro, kiu sendas siajn infanojn studi en Usonon, la tradiciaj iranaj pladoj estas akompanataj de vodko aŭ viskio. Tiuj entreprenestroj multon atendas el la ekonomia malfermiĝo kaj aprezas la prezidanton Rohani, lian “fajnecon”, lian “lertecon trovi kompromisojn kun la ŝtataparato firme tenata de la Gvidanto”. Tamen, la okcidenteca diskurso tute ne estas neakordigebla kun la postulo de nacia suvereneco, aparte kiam temas pri rivaleco kun Sauda Arabujo.

La elekta kampanjo estas mallonga, tre mallonga. En la montaroj de Zagros, ĝi aspektas kvazaŭ bicikla konkurado. La Konsilio de la gardistoj de la Konstitucio definitive fermas la liston de la kandidatoj ok tagojn antaŭ la baloto. Duono el la 12 000 kandidatoj estis forigitaj kaj, kun la rezignoj, restas iom pli ol 5 000... por 290 sidlokoj en la konsulta Asembleo. Ili disponas pri unu semajno por konigi sin. En la plej eta vilaĝo, vidiĝas defili la karavanoj de subtenantoj. Veturilo kovrita per afiŝoj malfermas la karavanon, sekvata de la kandidato, kiu etendas la manon al la pasantoj, kaj de pluraj dekoj da veturiloj, kiuj trouzas siajn sonorilojn, inter du neĝ-dunoj. Afiŝetoj invadas ĉiujn fostojn, dum pluraj butiketoj transformiĝis en kampanjo-oficejoj. Oni venas tie trinki teon, komenti la novaĵojn inter viroj... Kiom ajn limigita ĝi estas, tiu elekto-funkciado estis ĉi tie neimagebla antaŭ malpli ol dudek jaroj. La ŝoseoj ne ekzistis, elektro ne alvenis ĝis tie. Gaso estas disponebla nur de kvar jaroj, dum la temperaturo estas ofte sub minus 15 °C dum vintro. Moderneco subite ekaperis, ŝanĝante la regionon de la Lors, etno ankoraŭ plejparte nomada. Sur la somerpaŝtejo, kie ili plantis siajn tendojn konstruiĝas konstantaj vilaĝoj el betono. Intertempe, Irano fariĝis lando esence urbeca, la loĝantaro de urboj kvazaŭ triobliĝis depost la revolucio.

La reĝimo adaptiĝas, preferas uzi saturiĝon ol malpermeson. Oni jam tion observis sur la kampo de amasinformiloj kun la naskiĝo de multaj naciaj ĉenoj aŭ eksterlandaj ĉenoj*: regataj de proksimuloj de la registaro, ili sin apogas sur la amuzado por kapti la atenton kaj deturni ĝin. Koncerne politikon, kaj manke de vere strukturitaj partioj, ne estas veraj debatoj pri eventualaj programoj, sed la voĉdononto estas superŝutita de la oferto. Ekzemplo estas Tehrano, kie 1 200 kandidatoj sin prezentis por nur tridek postenoj. En la balotejoj, ĝenerale en lernejo aŭ moskeo, la voĉdononto ricevas tridekfakan tabelon, en kiu li devas senerare skribi tridek nomojn kaj tridek numerojn. Ne estas voĉdonbudoj kaj ĉiu devas laŭeble instaliĝi antaŭ la oficiala listo, laŭ alfabeta ordo, de pluraj centoj da kandidatoj. En la praktiko, la tasko estas kvazaŭ neebla. La du grandaj tendencoj diskonigas do sian liston per propraj rimedoj. La plej antaŭzorgemaj alportis sian etan kartonon; aliaj konsultas sian telefonon aŭ sian najbaron. Ne estis malfacile kompreni, ke la balotejo vizitata voĉdonis plej multe por la “listo de la espero” kondukita de la reformisto Mohammad Reza Aref, kiu venkigis siajn tridek kandidatojn. Spite al la filtrado de la Interreto-aliro, la sociaj retoj, uzataj de milionoj da irananoj, mobilizis en la ĉefurbo. Sur InstagramTelegram, la foto la plej interŝanĝata, tiun 26-an de februaro, montris inkomakulitan fingron kun bandaĝo kaj tiu klarigo: “Mi tamen voĉdonas, esperante ke mi ne vundiĝos kiel la lastan fojon.”

* Vd. “Le pouvoir iranien perd la main sur les médias”, Le Monde diplomatique, julio 2011.
Ĉiam malemaj okcidentaj bankoj

La dua balotvico de la 29-a de aprilo donis sian definitivan aspekton al la Parlamento. Jam la moderuloj registris kelkajn sukcesojn, ĉar pluraj figuroj de la ekstrem-konservativuloj estis forigitaj, kiel la prezidanto de la Fakulo-Asembleo, la ajatolo Mohammad Yazdi. Tiu asembleo elektita, samtempe kiel la malalta Ĉambro, por ok jaroj, povus ludi gravan rolon, ĉar estas ĝia tasko elekti la estonta Gvidanto kaze de eksiĝo, eksigo aŭ morto de la nuna, 76-jara kaj ne tre bonfarta. Sed tiu signalo ne valoras venkon de unu tendaro al alia; la du tendencoj ja estas egale reprezentataj, dum plej granda parto de la reformistoj estis forigitaj el la baloto. La registaro povas fieri, ke ĝi naskis tiom da intereso kaj partopreno (vidu sube). La urboj voĉdonis por la ŝanĝo, sed la plej malriĉaj regionoj ne; kaj multaj, elektitaj kiel moderuloj, estis longtempe konsiderataj konservativuloj. Krome, la institucioj donas sufiĉe da povo al la molaoj por orienti la estontajn elektojn koncerne la eksterlandajn aferojn, la politikon kaj la ekonomion. La prezidanto Ahmadineĵad fariĝis populara disdonante monhelpon al la plej malriĉaj kaj konstruigante “unu milionon” da loĝejoj por la sentegmentuloj. Sed li pararele organizis la privatigon de granda parto de la grava publika sektoro profite al fondaĵoj kaj aliaj instancoj regataj de la gardistoj de la Revolucio.

Plifortigita de la elektoj, la pozicio de la “moderuloj” rapide fariĝos malforta se la interkonsento pri la nuklea industrio ne montras tuj siajn efikojn en la ĉiutaga vivo. Jes ja, la lando komencis redisponi pri eta parto de la frostigitaj bonhavoj kaj kreskas la petrol-eksportoj. Sed la kontrakto-projektoj kun eŭropaj entreprenoj (Airbus, Peugeot, Siemens ktp.) stumblas ankoraŭ sur la malemo de la okcidentaj bankoj, kiuj ĉiam timas esti persekutataj de la usona justico. Ĉar la forigo de la internaciaj sankcioj ne koncernas la reprezaliojn deciditajn en la 1980-aj jaroj de Usono sola, kaj daŭre vigle defenditaj en la usona Kongreso. La prezidanto Barack Obama asertis, ke lia lando estas “plenumonta sian parton” de la interkonsento. Sed, kvankam promesante “klarigi*” la regulojn de la internaciaj transpagoj por faciligi la interŝanĝojn, la vic-ŝtatsekretario Thomas Shannon rapide devis precizigi, ke tio ne signifas, por Irano, aliron al la usona financa sistemo.

* Agence France-Presse, 5-a de aprilo 2016.

La diplomatiaj intertraktadoj tute ne estas finitaj, kaj Tehrano ricevas viziton laŭvice de okcidentaj entreprenestroj, inkluzive de la usona Boeing. La ekonomia malfermiĝo ne estos senriska por produkto-aparato, kiu, konstruita en kunteksto de embargo, ebligis al Irano redukti sian dependon de petrolo (ĉirkaŭ 25% de la buĝet-resursoj). En la kvardek-kolona palaco de Esfahano, simbolo de la radiado de la granda Persa Imperio, la senfina ludo de speguloj instigas malfidi la ŝajnojn. Spite al sociala retoriko kaj islama ideologio, Irano enkadriĝas en la mondo-funkciado kaj en la doloroj de moderneco, eble kun aparta emo al kaŝado.

Shervin AHMADI

Philippe DESCAMPS