Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

En Italujo: reformo de la dungado kiu instituciigas la malstabilecon

“Jobs Act”, la granda blufo de Matteo Renzi

Venkita en Romo kaj en Torino de la 5-stela Movado — partio kiu sin difinas kiel “kontraŭsistema” — , la demokrata partio de la itala prezidanto de la konsilio Matteo Renzi eliras malfortigita el la urbaj elektoj de la 19-a de junio. Ŝajnas, ke lia reformo de la labormerkato, la fama “Jobs Act”, pli allogis la amaskomunikilojn, la mastrajn mediojn kaj la eŭropajn social-liberarulojn ol la italajn voĉdonantojn...

LA ITALA PREZIDANTO de la konsilio Matteo Renzi ŝatas sin prezenti kiel modernan kaj novigan politikan gvidanton. Laŭ li, lia reformo de la labormerkato liberigis la landon el ĝiaj arkaismoj kaj malaltigis la senlaborecon. Konataj sub la nomo “Jobs Act”, la decidoj adoptitaj de lia registaro por relanĉi la dungadon tamen nur pliprofundigis la logikon de la malnovaj liberalaj receptoj.

La fleksebligo de la itala labormerkato komenciĝis en 1983, kiam la “sociaj partneroj” (sindikataj federacioj, la mastraro kaj la ministrejo de la laboro) subskribis la Scotti-interkonsenton*. Krom limigi la alĝustigon de la salajroj al la indico de la prezoj, tiu teksto enkondukis la unuan netipan kontrakton, kun limigita daŭro kaj destinita al la junuloj: la “formad- kaj labor-kontrakto”. De post tiam, multaj leĝoj plilarĝigis la gamon de la disponeblaj kontraktoj, tiel ke hodiaŭ ekzistas preskaŭ kvardek. En 1997, la Treu-leĝo laŭleĝigis la mallongtempan laboron; en 2003, la reformo Biagi-Maroni inventis la sub-kontraktan kontrakton. En 2008, estis starigita la sistemo de “laborkuponoj” volorantaj 10 eŭrojn por pagi unuhoran malnetan salajron, precipe uzata en la sektoro malmulte aŭ ne kvalifikita. La diversiĝo de la kontrakto-tipoj estis akompanata de iniciatoj celantaj kreskigi la povon de la dungantoj. Inter la plej novaj, la leĝo tiel nomata “de la ligita laboro” “collegato lavoro”, voĉdonita en 2010, limigas la eblecojn por la salajruloj apelacii al tribunalo kaze de mastra misuzo; kaj la leĝo Fornero (2012) faciligas la individuajn maldungojn pro ekonomiaj kialoj.

* Interkonsento de la 22-a de januaro 1983 portita de s-ro Vincenzo Scotti, demokrat-kristana ministro de la laboro. Ĝi ankaŭ enkondukis la tutjarigon de la labortempo-kalkulado.

La reformoj aplikataj de s-ro Renzi en 2014 kaj 2015 estas en la kontinueco de tiu historio, kaj eble ĝin finos, tiom ili instituciigis la malstabilecon. Tiel, la kontrakto sen fiksa daŭro (KSFD) “kun kreskanta protekto”, ekaplikata en 2015, estas nek longdaŭra, nek protekta. Dum la tri unuaj jaroj, la dungantoj povas ĉesigi ĝin kiam ajn, sen kialo. Ilia sola devigo estas pagi al la maldungato monkompenson proporcian al lia dungolongo. La emblema 18-a artikolo de la statuso de la laboristoj*, kiu devigas pravigi ĉiun individuan maldungon per “justa kialo” (grava kulpo, ŝtelo, foresto...), fariĝas do nevalida dum 36 monatoj. La formulo elvokas tiun de la “kontrakto de unua dungiĝo” (CPE en la franca), imagita de la franca ĉefministro Dominique de Villepin en 2006, escepte de tio, ke la itala kontrakto ne limiĝas je la malpli-ol-26-jaruloj, sed koncernas la tutan laboristaron.

* Adoptita la 20-an de majo 1970, la statuso de la laboristoj fiksas kelkajn normojn de la itala labor-juro.

La Renzi-registaro ankaŭ malreguligis la uzon de la kontraktoj kun fiksa daŭro (KFD). De marto 2014, la Poletti-leĝo — el la nomo de la ministro pri laboro Giuliano Poletti — permesas al la dungantoj ĝin uzi sen devi pravigi sin, kaj renovigi ilin kvin fojojn, seninterrompe. Krome tiu limigo estas teoria: ĝi ne aplikiĝas al la personoj, sed al la laborpostenoj. Sufiĉas do modifi posten-slipon por kondamni salajrulon al nestabila laboro la tutan vivon.

En tiuj kondiĉoj, kial entreprenoj elektus kontrakton sen fiksa daŭro (KSFD) “kun kreskanta protekto”, prefere ol sinsekvon da KFD? La respondo estas simpla: pro financa intereso. La Renzi-registaro ja starigis impostan avantaĝon, kiu ebligis, por ĉiu subskribita KFD en 2015, ŝpari ĝis 8 000 eŭrojn jare. Malabundo devigas, tiu dispozicio, tre kosta por la ŝtato, estis modifita de la stabileco-leĝo-2016, kaj la eblaj gajnoj por la dungantoj estas nun 3 300 eŭroj. La Jobs Act do kreis bonŝanĉo-efikon: subskribigi kontrakton “kun kreskanta protekto”, kaj poste maldungi sian salajrulon sen prava kialo, fariĝas pli profita ol uzi kontrakton kun fiksa daŭro KFD. Kruda statistika trompo, la baskulo de la KSFD al la KFD ebligas artefarite ŝveligi la statistikojn de la tiel nomata “stabila” dungado, dum la malstabileco daŭre kreskas.

La reformoj de s-ro Renzi ne estigis strikojn aŭ manifestaciojn similajn al la movado kontraŭ la laborleĝo tiel nomata “El Khomri-leĝo” en Francujo. Malsame ol ĝia najbaro, Italujo ne havas minimuman salajron, escepte por la profesioj havantaj kolektivajn interkonsentojn, kiuj protektas ĉiam malpli da laboristoj (malpli ol 50% nun). Cetere, tie ne ekzistas la “principo de favoro”*: nenio devigas la entrepren-interkonsentojn proponi pli avantaĝajn kondiĉojn por la salajruloj ol la branĉo-interkonsentoj, kiuj mem ne nepre estas pli favoraj ol la laborjuro*. La dungitoj estas tiel elmetataj al la chantaĝo de sia mastro. Italujo ankaŭ ne havas ekvivalenton de la franca “Aktiva solidarec-enspezo” (ASE), eĉ sub kondiĉoj de profesia readaptiĝo. La socialaj amortiziloj estas ĉefe pensitaj por la salajruloj en KSFD; la amaso de la novaj malstabiluloj estas ekskluzivita el ili. Kunigita al la ekonomia krizo, al la malforteco de la sindikatoj, al la stagno de la enspezoj kaj al la plifortigo de la mastra kontrolo — la Jobs Act permesas iujn teknikojn de distanca kontrolo de la salajruloj, kun la risko atenci ilian privatan vivon —, tiu situacio klarigas la malmultan reziston al la ĵusaj reformoj.

* En la franca laborjuro, la principo de favoro estas dispozicio, laŭ kiu la kolektivaj konvencioj kaj la entrepren-interkonsentoj povas enhavi dispoziciojn pli favorajn al la salajruloj ol tiujn de la ekzistantaj leĝoj kaj regularoj.-jmc
* Vd. Sophie Béroud, “Imposture de la démocratie d’entreprise”, Le Monde diplomatique, aprilo 2016.
Pli ol 40% de la junuloj estas sen laboro

POR DEFENDI siajn reformojn, s-ro Renzi kaj liaj ministroj uzas la samajn argumentojn kiel siaj antaŭuloj en Romo kaj kiel siaj samranguloj konservativaj en Germanujo, aŭ socialistaj en Francujo: la “fleksebleco” de la labor-kodo estas laŭ ili necesa (kaj sufiĉa) kondiĉo por konstrui modernan ekonomion kaj malkreskigi senlaborecon, aparte tiun de la junuloj. “La 18-a artikolo datumas de la 1970-aj jaroj, kaj la maldekstro, tiam, eĉ ne voĉdonis ĝin. Nun ni estas en 2014; estas kvazaŭ ni prenus saĝtelefonon (iPhone) kaj demandus: ‘kie mi metu la disketon?’, aŭ kvazaŭ ni prenus ciferecan fotilon kaj provus enmeti filmon”, diris la prezidanto de la konsilio*.

* Parolado dum la “Leopolda”, publika jarkunveno de la demokrata Partio, 26-an de oktobro 2014.

La registaro kaj multaj amasinformiloj pezentas la Jobs Act kiel nediskuteblan sukceson. “Duonmiliono da dungofertoj en KSFD kreitaj en 2015. [La Nacia Instituto pri Stratistiko] montras la absurdecon de la polemikoj pri la Jobs Act”, laŭte anoncis s-ro Renzi sur Twitter la 19-an de januaro 2016. “Kun ni, impostoj malkreskas kaj dungado kreskas”, li ankoraŭ skribis la 2-an de marto. Vere estas, ke en 2015, la unuan fojon depost la komenco de la ekonomia krizo, kiu detruis ĉirkaŭ unu milionon da dungofertoj, la senlaboro-kurbo (iomete) inversiĝis: — 1,8%... Tamen, tiu modesta malkresko precipe klariĝas pro la imposta avantaĝo, kiu akompanis la kreadon de la KSFD “kun kreskanta protekto”. La prov-periodo estanta 3 jaroj, necesas atendi ĝis 2018 por fari bilancon de tiuj novaj kontraktoj; sed oni povas jam konstati, ke la malaltiĝo de la financaj instigoj estigis tujan malpliigon de la dungokreadoj. La nombro de KSFD subskribitaj dum la unua trimestro 2016 estas 77% kompare al la samaj monatoj de la antaŭa jaro*.

* “Lavoro, INPS: “Nei primi tre mesi nuovi posti stabili giù del 77% dopo il dimezzamento degli sgravi””, Il Fatto Quotidiano, Romo, 18-a de majo 2016.

Cetere, la malkresko de senlaboreco en 2015 kaŝas la tre kreskintan uzon de la kupono-sistemo, aparte en la sektoroj kun malmulta kvalifiko, kie la laboristoj estas konsiderataj interŝanĝeblaj. En 2015, 1,28 milionoj da homoj estis koncernataj, (kontraŭ 25 000 en 2008), kaj 115 milionoj da kuponoj estis venditaj (kontraŭ 10 milionoj en 2010)*. Logike, ankaŭ la malstabilec-kvoto (proporcio) sekvis altiĝantan kurbon: laŭ la statistikoj de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE), en 2011, 43% de la junaj italoj estis en nestabila profesia situacio; en 2015, ili estis 55%. En la sama periodo, la senlaboreco de la 15-24-jaruloj kreskis je dek poentoj, kaj transpasis la sojlon de 40%.

* Valentina Conte, “Boom di voucher: 277 milioni di ticket venduti in 8 anni”, La Repubblica, Romo, 16-a de majo 2016.

Italujo tamen ne domaĝis sian penon por konformiĝi al la normoj de la moderna ekonomio: la “grado de labor-protekto” — indikilo imagita de la OEKE por mezuri la “neflekseblecon” de la labormerkato — trione malkreskis tie en dek jaroj...

De sia alveno al la prezidanteco de la konsilio, s-ro Renzi ĉion vetis pri oferto-politiko. Krom la Jobs Act, la stabileco-leĝoj 2015 kaj 2016 planadis impost-reduktojn por la entreprenoj, impost-reduktojn pri riĉeco, malkreskon de la elspezoj de la lokaj komunumoj, privatigon de kelkaj publikaj servoj (en la sektoroj de transporto, de energio aŭ de poŝto). Laŭ la filozofio, kiu gvidas tiujn reformojn*, la kresko de la profitoj kaj la malaltiĝo de la kostoj aŭtomate kondukos al kresko de investoj, kaj sekve de la produktado kaj dungado.

* Laŭ la “teoremo de Helmut Schmidt” (ekskanceliero de Germanujo, 1918-2015), “la profitoj de hodiaŭ estas la investoj de morgaŭ kaj la dungoj de postmorgaŭ”. Vd Frédéric Lordon, “Le paradoxe de la part salariale”, Les blogs du Diplo, 25-a de februaro 2009, http://blog.mondediplo.net

Tiu rezono estas larĝe malĝusta. La senlaboreco en Italujo ne klariĝas per la internaj strukturoj de la labormerkato: ĝi rezultas precipe de la malforteco de la mendo, ĉar neniu entreprenisto riskas kreskigi sian produktadon se li timas ke la varoj aŭ servoj ne trovos aĉetantojn. Sed la Renzi-registaro nenion faris por strukture revigligi la mendon: nek minimuman salajron, nek reformon de la sociala protekto favore al la malaltaj salajroj, nek garantiitan enspezon.

Rezulte, de 2014, la malneta enlanda produkto (MEP) stagnas, kaj la kvociento ŝuldo / MEP ne baldaŭ reduktiĝos, ĉar ja la dividanto de la frakcio ne kreskas.

La Jobs Act dividis la labormerkaton en tri ĉefajn segmentojn, kaj por ĉiu el ili nestabileco fariĝas normo. La unua grupigas la junulojn sen universitata diplomo, kiuj ĝenerale eniras en la profesian vivon kun metilernantaj kontraktoj (malmulte protektaj) kaj, pli kaj pli, kun laborkuponoj (eĉ malpli protektaj). En la dua, troviĝas la junuloj kun meza aŭ supera kvalifik-nivelo (licencio aŭ magistriĝo). Por faciligi ilian enprofesiiĝon, la registaro sin apogas sur la plano “Garantio junuloj”. Financata de la Eŭropa Unio kaj destinita por la landoj kun alta senlaboreco, tiu plano oficiale celas plibonigi la “dungeblecon” de la junuloj, proponante al ili, tra regionaj platformoj kunigantaj privatajn kaj publikajn entreprenojn, “enprofesiiĝajn itinerojn” adaptitajn al la bezonoj de tiuj samaj entreprenoj: la civila servo (senpaga), la staĝo (preskaŭ senpaga) kaj la volontula laboro. Unue eksperimentata en 2013 por dungi 700 homojn por prepari la universalan Ekspozicion en Milano (aldone al la miloj da volontuloj), tiu modelo estis poste translokita ĉe la nacia nivelo*. Ĝi jam ebligis okupi 600 000 junulojn kaj eligi ilin, malmultekoste, el la senlaborec-staistikoj. Fine, por la ceteraj laboristoj — tio estas la aktivuloj 30-jaraj aŭ pli-, la KFD eterne rekomencita kaj la KSFD “kun kreskanta protekto” estas destinitaj fariĝi la normaj kontraktoj ĝis la emeriteco. Nur la dungitoj konsiderataj efikaj, nemalhaveblaj por la meti-kerno de la entrepreno, estos stabile dungitaj kaj fideligitaj.

* Lorenzo Bagnoli kaj Lorenzo Bodrero, “Expo, i contratti di lavoro nell’occhio del ciclone”, Wired.it, 27-a de aprilo 2015.

Kiel atestas la plano “Garantio junuloj”, la senpaga laboro, nutrata de la “ekonomio de la promeso*”, kiu daŭre prokrastas la akiron de pagita kaj stabila laboro, fariĝas la nova esplortereno de la malreguligado de la itala labormerkato. La reformoj de s-ro Renzi faris el la statuso “malstabilulo” normalan regulon, donante al ĝi naturon strukturan kaj ĝeneraligitan samtempe. Sed la disvolvado de la malstabileco estas ja inter la unuaj kialoj de la itala ekonomia stagno, kiu pravigas la iniciatojn celantajn kreskigi la malstabilecon de la laboro...

* Marco Bascetta (sub la dir. de), Economica politica della promessa, Manifestolibri, Romo, 2015.

Andrea FUMAGALLI