Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Unio laŭ la modelo de Britio

Kion Britio heredigis al Eŭropo

Bruselo kaj Londono sendube trovos institucian aranĝon por organizi la retiriĝon deciditan de britaj voĉdonantoj je la 23a de junio. Sed la rezulto de la referendumo pri la “Brexit” devigas eŭropajn gvidantojn tute rekonsideri komunan projekton kiu estas reduktita al “granda merkato”, precipe laŭ la postuloj de Britio.

Kvankam ili estas pli malsimplaj ol tio, politikaj debatoj ofte prenas la formon de bataloj de ciferoj. La lasta ekzemplo estas la referenduma kampanjo en junio 2016 pri tio, ĉu Britio restu en la Eŭropa Unio aŭ eliru, en kiu malgranda plimulto favoris eliri. Ĉiu flanko mobilizis ĉiajn fakulojn, lobiistojn kaj instituciojn por produkti stakojn da kontraŭdiraj prognozoj pri la utiloj aŭ danĝeroj de la Brexit por la reĝlando, precipe la ekonomiaj kaj financaj riskoj. Aliflanke, oni diris malmulton aŭ nenion al la britaj civitanoj pri kiel ilia lando formis la praktikojn kaj komunumajn politikojn de la Unio. Estas iuj en Bruselo kaj en la plimulto de eŭropaj ĉefurboj kiuj ĝojas pro ĉi tiu influo, sed ili evitas distrumpeti tion. Tiuj, kiuj ne ŝatas ĝin, precipe en Francio, ne volas publike diskuti sian malkapablon limigi ĝin.

Escepte de Francio, kies armeo milite intervenas en multaj fremdaj operacejoj, la membroŝtatoj de la EU grandparte limigas siajn internaciajn strategiajn ambiciojn ene de la eŭropa horizonto kaj NATO*. Ili esprimas siajn vidpunktojn el interne de la EU aŭ la eŭrozono, integriginte ĝiajn limojn kaj asertitajn avantaĝojn, kaj ne pensas konsulte aŭ alfrontiĝe pri “Europo”. Grekio, submetita al la postuloj de siaj partneroj kaj minacata de elpelo el la komuna valuto, estas la escepto kiu pruvas la regulon.

* El la membroj de la Eŭropa Unio, nur ses landoj (Aŭstrio, Cipro, Finnlando, Irlando, Malto kaj Svedio) ne estas membroj de NATO.

Ekde la fino de la dua mondmilito, la britaj politikaj elitoj adoptas tute malsaman sintenon. En parolado je la 5a de decembro 1962, Dean Acheson, la ŝtatsekretario de la usona prezidanto Harry Truman inter 1949 kaj 1953, kritikis ĉi tiun pozicion per vortoj kiuj estis ofte cititaj poste, plej laste en la polemikoj pri la Brexit: “Britio perdis imperion kaj ankoraŭ ne trovis rolon. La provo ludi la rolon de sendependa potenco — tio estas, rolon surbaze de ”speciala rilato“ kun Usono, rolon surbaze de ĝia posteno kiel la gvidanto de Komunumo de Nacioj kiu havas nek strukturon, nek unuecon nek potencon (...) — ĉi tiu rolo eksvalidiĝis.

La orfigita “anglosfero”

Tiutempe, liaj rimarkoj kaŭzis skandalon ĉe la regantaj klasoj de Britio, precipe ĉar ili mokis la vortojn de du paroladoj de egala historia graveco faritaj de Winston Churchill antaŭ ĉirkaŭ dek kvin jaroj*. En la unua, je la 5a de marto 1946 en Zuriko, la ĉefministro alvokis favore al la kreo de federacia Eŭropo al kiu Britio donu kunsentan subtenon, sed de ekstere: “Ni estas kun vi, sed ne via.” En la dua, en 1948, ĉe la kongreso de la Konservativa Partio, li detalis sian “teorion de tri cirkloj” kun, ĉe la interkruciĝo de la tri, Britio: unue, la anglalingvaj landoj — Usono kaj la “blankaj” dominioj (Kanado, Aŭstralio kaj Nov-Zelando); poste Eŭropo; kaj fine la Brita Komunumo de Nacioj. Estis neakcepteble membriĝi ekskluzive en tiu aŭ alia el ili, eĉ ne al la plej proksima: Eŭropo.

* Vidu “Brexit”: Cameron en sia propra kaptilo, Le Monde diplomatique, februaro 2016.

Frazo ofte aperas lastatempe en la amaskomunikiloj por karakterizi la rilaton inter Londono kaj la Unio: semi-detached, vorto kiu temas pri vico de domoj en la antaŭurboj apartigitaj unu de la aliaj per komuna muro. La Unio ne formas ununuran domon, sed du: unu kun 28 ĉambroj — inter ili Britio — kaj alia domo kun sola ĉambro, tiu de Britio. Laŭ la cirkonstancoj, la britoj loĝas en tiu aŭ alia el ĉi tiuj loĝejoj. Ĉi tion konfirmas la cedoj faritaj de la Eŭropa Konsilio al ĉefministro David Cameron je la 18a kaj 19a de februaro 2016*.

* Kp. ‘Et si David Cameron avait ouvert la voie à une “autre Europe”?’, Mémoire des luttes, la 1a de marto 2016, www.medelu.org

La pretendo je “speciala rilato” kun Usono estas malpli facile pravigebla. Ĉi tiu delonga iluzio estis ĝisdatigita en 2013 post la riveloj de Edward Snowden pri la tutmonda reto de kontrolado teksata de la usona Nacia Agentejo de Ŝtata Sekureco (NSA). Tio, kion ĉiuj en la sekretaj servoj sciis, estis spektakle publikigita: la “grandaj oreloj”, kiuj aŭskultas ĉiujn mesaĝojn de la planedo por la intereso de Usono, ne nur estas usonanoj sed ankaŭ aŭstralianoj, britoj, kanadanoj kaj novzelandanoj. Evidente la politikofarantoj de Vaŝingtono havas kompletan konfidon nur al siaj subkontraktistoj anglalingvanaj.

Ĉi tiu klubo de la Five Eyes (“Kvin Okuloj”) estis formaligita post la Dua Mondmilito per sekretaj traktatoj, komence kun la United Kingdom-United States Communications Intelligence Agreement (brita-usona interkonsento pri la kaŝkontrolado de komunikaĵoj — UKUSA), subskribita en 1946. De tie, por imagi ke ĉi tiu “anglosfero” estas centro de potenco sur la marĝenoj de la Eŭropa Unio el kiu Londono povus projekcii sian influon internacie, necesas saltego de imagpovo kiun Barack Obama, ĝuste kiel siaj antaŭuloj, neniam intencis fari. Je la 22a de aprilo 2016, dum sia vizito al Londono, la usona prezidanto firme rememorigis al siaj gastigantoj ke — ankaŭ por Usono — teni Brition en la Eŭropa Unio estas afero de nacia intereso, la sola kiu gravas. Kvankam la “anglosfero” ankoraŭ havas tre fortan sentimentalan kaj kulturan resonancon en Kanado, Aŭstralio kaj Nov-Zelando, ĝi ne povas esti prioritato de iliaj registaroj, se nur pro geopolitikaj kialoj: Kanado devas doni la prioritaton al la mastrumado de siaj rilatoj kun sia granda suda najbaro, kaj Aŭstralio kaj Nov-Zelando serĉas sian rolon en la regiono Azio-Pacifiko.

Ĉi tiuj centrifugaj fortoj ilustras kiel estas malfacile konsistigi politikan komunumon kunligitan sole per lingvo. Sed la fervoruloj de la “anglosfero”, kiuj mallaŭdas ĝian diseriĝon, ankoraŭ ne konscias ke ili jam gajnis grandegan venkon. Jam ekzistas “anglosfero B”, kaj tiu kreskas: La Eŭropa Unio*. Laŭ strikte lingvaj terminoj, la EU ĉiam pli angliĝas. Oni vidas tion en la plimulto de sciencaj kaj teknikaj kampoj, en la administrado de entreprenoj, en la altlerneja edukado, en komunikaĵoj de firmaoj kaj la komerco, ktp., kie la angla anstataŭas naciajn lingvojn.

* Vidu Benoît Duteurtre, ‘La lingvo de Eŭropo’, Le Monde diplomatique, junio 2016.

La eŭropaj institucioj devus doni imitindan ekzemplon, sed la Komisiono, malgraŭ tio ke ĝi estas la laŭleĝa gardanto de la Traktatoj kaj de la cetera acquis communautaire (la leĝaro de la Unio), publike ignoras la lingvan regulon de 1958 kiu donas al la naciaj lingvoj (nun 24) de la membroŝtatoj la statuson de oficialaj lingvoj kaj de laborlingvoj de la EU. Praktike, ĝi senhonte privilegias la anglan, kiel ankaŭ la Eŭropa Servo de Ekstera Agado kaj eĉ la instancoj de la Konsilio de Eŭropo*. La pinto de propravola servuteco estis atingita en decembro 2014 kiam Pierre Moscovici, eŭropa komisionano de franca nacieco, adresis oficialan leteron en la angla al Michel Sapin, ministro pri financo en la registaro de François Hollande. Ĉi tiu grava tendenco en la Komunumo havas ekonomiajn sekvaĵojn: spite al “libera kaj nedistordita konkurenco”, ĝi favoras firmaojn en anglalingvaj landoj (Irlando kaj Britio) kiuj mem ne devas pagi la sufiĉe grandajn kostojn de tradukoj de la ofte longaj formularoj por la adjudikadoj de la Komisiono*.

* Kp. ‘Pour une ambition francophone’, rapport d’information n°1723 présenté par M.Pouria Amirshahi, commission des affaires étrangères, Assemblée nationale, Parizo, januaro 2014.
* Vidu Dominique Hoppe, ‘La kosto de unulingvismo’, Le Monde diplomatique, majo 2015.

Estas alia fonto de kontento por Londono: la Unio ne nur estas angla laŭ siaj lingvaj praktikoj; ĝi ankaŭ estas angla laŭ sia filozofio kaj siaj politikoj, kaj estas tia ekde sia deveno. Estis la Traktato de Romo establanta la Eŭropan Ekonomian Komunumon (EEK) en 1957 kiu lokis la liberalajn dogmojn de konkurenco kaj libera komercado ĉe la pinto de la strukturo de la Komunumo. Postaj traktatoj, precipe la Eŭropa Unika Akto (1986), nur konfirmis ilin. Konforme al la doktrino Churchill, Britio ne subskribis la fondan traktaton, sed post iom da tempo britaj oficialuloj kalkulis ĝian potencialon kaj entreprenis la taskon ĝustigi sian eraron. Post kiam du provoj estis blokitaj de generalo de Gaulle, Britio fine eniris la EEK-on en 1973. Ĉi tiu pragmata kalkulo de la kostoj kaj utiloj de membriĝo estis la malo de la eŭropisma mistiko de la gvidantoj de la socialdemokratio kaj la kristandemokratio sur la kontinento.

Estis Margaret Thatcher, ĉefministro de 1979 ĝis 1990, kiu plej klare formulis la celon por kiu Britio klopodas: “La tuta granda merkato kaj nenio, krom la granda merkato.” De tio venis konsekvenca politika linio, sen konsidero de la koloro de la reganta registaro: forigi malhelpojn al merkataj fortoj, se necese unuflanke, postulante sendevigojn de leĝoj de la komunumo, precipe rilate al sociaj demandoj; ĉiel malhelpi ĉian politikan aŭ monan unuiĝon; senĝene alvoki por la eltiron de la maksimuma ekonomia utilo el la membriĝo de la Unio. Inter la atingoj de ĉi tiu strategio — kundividata kun Germanio — estas la vastigo de la komunumo, en 2004 kaj 2007, por inkluzivi la ŝtatojn de centra kaj orienta Eŭropo, kio multe pliigis la eblecojn de socia dumpingo interne de la komunumo, precipe per la utiligo de “pruntitaj laboristoj”*. Majstroverko, kiel oni povas vidi, sed britaj diplomatoj parolas pri la rezultoj nur mallaŭtvoĉe por ricevi ĉiam pli el siaj partneroj.

* Vidu Gilles Balbastre, ‘Laboro “pruntita”, laboristoj katenigitaj’, Le Monde diplomatique en esperanto, aprilo 2014.
Kontinua fluo de liberalismo

Londono trovis neatenditajn kunsentantojn: la Eŭropa Komisiono. Certe, la brusela estraro, kiu rigardas sin kiel la registaron de hipoteza eŭropa federacio, montris sin radikale malamika al la Eŭropo de Ŝtatoj rekomendita de la pliparto de la britaj gvidantoj. Sed ĝi vidis ilin kiel valorajn alianculojn por produkti kontinuan fluon de liberalismo. Ĉi tiu koluzio sekvigis la ĉeeston de la britoj en postenoj strategiaj por iliaj interesoj en la institucioj de la Unio. Tiel, Vicky Ford ankoraŭ prezidas en la Komisiono pri la Interna Merkato kaj la Protekto de Konsumantoj de la Eŭropa Parlamento. Eĉ pli grava estis la decido de Jean-Claude Juncker, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, nomumi Jonathan Hill komisionano pri financaj servoj. S-ro Hill estas plej konata kiel agento de influo de la financa industrio de Londono kaj proparolanto de la premgrupo de la bankoj. Tiu ne estas la sola komisionano en situacioj de konflikto de interesoj, sed jes la plej ikoneca, ĝuste kiel s-ro Juncker mem, siatempa ĉefministro de Luksemburgo, kiu, kiel la financa skandalo LuxLeaks montris, profitis de impostrabatoj favore al kelkaj transnaciaj firmaoj kiel Apple kaj Amazon*.

* Kp. Eva Joly kaj Guillemette Faure, Le Loup dans la bergerie, Les Arènes, Parizo, 2016.

Antaŭ pli ol duonjarcento, Dean Acheson diris ke Britio serĉas rolon. Se li estus parolanta hodiaŭ, povus esti ke li nomus ĝin la kaŝpasaĝero de la konstruado de Eŭropo* kiu havis modestan triumfon kaj lasas al aliuloj la taskon paroli pri siaj atingoj. Kaj neniu estas pli kvalifikita por tia ekzerco ol Peter Sutherland, vera oligarĥo de la liberala tutmondiĝo*. Li bone scias tion, pri kio li parolas kiam li skribas: “Unu el la plej malĝojigaj paradoksoj de eventuala ”Brexit“ estas tio, ke Londono havis tian grandan sukceson pri la formado de libermerkata Eŭropa Unio laŭ sia propra modelo*.

* Uzata en la sociologiaj sciencoj por nomi la profitanton de kolektiva agado al kiu tiu ne kontribuis, ĉi tiu ideo estis konceptita de usona ekonomikisto Mancur Olson en Logique de l’action collective, Presses universitaires de France, Parizo, 1978 (unua eldono: 1965).
* Eksa membro de la Tripartia Komisiono, eksa Eŭropa Komisionano, eksa ĝenerala direktoro de la Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komerco (GATT), eksa prezidanto de Goldman Sachs kaj BP.
* Peter Sutherland, ‘A year of magical thinking for the Brexiteers’, Financial Times, Londono, la 31a de marto 2016.