Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
De kiam li fariĝis ĉefo de la ĉina komunista Partio, fine de 2012, la prezidanto Xi Jinping ne ĉesis plifortigi sian povon. Nome de lukto kontraŭ korupto, li elpelas ĉiun personon suspektatan malfortigi la aŭtoritaton de la Partio, laŭ la malnova metodo de la publikaj konfesoj, repopularigita dum la Kultura Revolucio. Sed hodiaŭ, la konfesoj okazas antaŭ televid-kameraoj.
PREZENTATA kiel unu el la plej riĉaj homoj el Ĉinujo, s-ro Xu Qin laŭdire estas nur fripono kaj trompisto. Simile kiel la usonano Bernard Madoff, li ŝuldas la esencon de sia riĉaĵo nur al piramido de Ponzi*. Tion li ĉiukaze “konfesis” la 16-an de majo 2016, ne antaŭ juĝisto aŭ policanoj, sed ĉe la privata televid-kanalo Dragono TV. De 2013, tiaj konfesoj fariĝis banalaj. Ne malpli ol deko da famuloj — aktoroj aŭ ĵurnalistoj, negocistoj aŭ advokatoj, ĉinoj aŭ okcidentanoj — estis montritaj ĉe la nacia centra televido (CCTV, grupo de pluraj ĉenoj posedata de la ŝtato) je vaste aŭskultata horo, por prezenti pardonpetojn al la komunista Partio kaj al la lando.
La plej ektravaganca inter tiuj konfesoj estis farita de la ĉino-svedo Gui Minhai, akciulo de fama librovendejo en Honkongo, Causeway Bay Books, specialigita pri vendo de politikaj libroj pri la centra registaro de Pekino. La 17-an de januaro 2016, li aperis ĉe la CCTV-ĵurnalo de la 19-a horo, (la plej rigardata tra la tuta lando), tiam, kiam li estis malaperinta de tri monatoj. S-ro Gui asertis, ke li tre bedaŭras, ĉar li kaŭzis morton de adoleskulino... antaŭ dek unu jaroj, kaj ke li decidis kaŝe reiri al la ĉina teritorio. Apenaŭ kredinda afero, des pli ke ankaŭ kvar el liaj kolegoj malaperis inter la 17-a de oktobro kaj la 30-a de decembro 2015.
La 29-an de aŭgusto 2013, la ĉino-usonano Xue Biqun, pli konata laŭ la pseŭdonomo Xue Manzi (Charles Xue), konfesis ŝati la aĉetitajn seksajn rilatojn kaj la erotikajn kunvenojn por pluropa seksumado — malbonajn kutimojn lernitajn dum lia restado eksterlande, li klarigis. Stelulo de Interreto, kun pli ol dek du milionoj da abonantoj ĉe sia Weibo-konto (la ĉina Twitter), li estis arestita kelkajn tagojn antaŭe de la pekina polico, akompanata de prostituitino. Videble, la regantoj ne volis lasi lin. Ok monatojn poste, la 16-an de aprilo 2014, li denove aperis sur CCTV: “Mi faris krimon... Mi esperas, ke la registaro povos doni al mi ŝancon turni la paĝon kaj komenci novan vivon. Mi konfesas miajn kulpojn. Mi ne rekomencos”, li promesis. Samtage, li estis liberigita, post pago de garantimono. Estas verŝajne la fino de premsonĝo por s-ro Xue, sed ne por Chen Yongzhou, Gao Yu kaj Shen Hao, ĉiuj tri ĵurnalistoj, nek por multaj aliaj.
UNU EL LA MALMULTAJ ĵurnalistoj de CCTV, kiuj konsentas esprimiĝi — kun promeso de anonimeco — vidas nenion ŝoka en tiuj metodoj: “Vi rajtas rifuzi tian intervjuon, sed vi ankaŭ havas devon kunlabori.” Li eĉ uzas tiun familiaran ĉinan vortumon por esprimi la konsenton: “Mano sola ne povas aplaŭdi.” Tiuj vortoj saltigas la pekinan advokaton Liu Jianjun, mem enkarcerigita de la 15-a de junio ĝis la 15-a de julio 2015 pro tio, ke li partoprenis, antaŭ la tribunalo de Weifang (Shandong), manifestacion de dekkvino da homoj, inter kiuj kelkaj portis flagrubandojn “La popolo havas rajton kontroli la justicon”. Estis por defendi unu el liaj klientoj, ŝtatfunkciulo kondamnita je dek jaroj da mallibereco pro korupto. “Se vi havas neniun liberecon, kiel vi povas rifuzi tian “intervjuon”?”, diras la advokato. Li restis mirkonsternita kiam, la 22-an de junio, kun siaj kunprizonuloj, li vidis siajn konfesojn publikigitaj dum la ĵurnalo de CCTV: “La polico asertis al mi trifoje, ke, se mi akceptos intervjuon, mia nomo ne estos citita kaj mia vizaĝo estos ne rekonebla”, li asertas.
La vivkondiĉoj en la prizono, “tre malfacilaj”, kondukis lin al kunlaboro kun la polico. Laŭ li, la prizonuloj havas nur dudek minutojn tage da promenado, spite al la ĉina leĝo, kiu devigas unu horon matene kaj alian posttagmeze. Simplaj suspektatoj estas mergitaj “en teror-klimaton, por ke ili montriĝu obeemaj post sia eliro.” La kialoj de tia obstino restas enigmo por li: “Mi havas neniun politikan ambicion, nek kapablon renversi la regadon de la ĉina komunista Partio.” Pro siaj dormomalordoj, sed ankaŭ por ke lia patrino, analfabeta virino, ne tro maltrankviliĝu, s-ro Liu rakontas ke li tiam pensis: “Mi devas eliri, eĉ se tio signifas foriri al kamparo kaj fariĝi kamparano.” La 18-an de junio 2015, li konsentis intervjuon kun CCTV, kondiĉe de anonimeco. La 13-an de julio, li estis fronte al la kameraoj de deko da ĵurnalistoj. Dek monatojn post sia liberiĝo kun garantimono, li ankoraŭ krias sian senkulpecon, kun la risko kolerigi la regantojn: “Mi faris neniun krimon, neniun kontraŭleĝaĵon. Estas plena humiligo.”
Eksa ĉefredaktoro de la gazeto Nanfang Dushibao, arestita en 2004, Cheng Yizhong rakontis al la ĵurnalisto Philip Pan kiel la ĵurnalistoj de la oficialaj amasinformiloj enscenigas la intervjuojn kaj proponas kaptilon al la prizonuloj*. Civile vestitaj dungitoj de la prokurorejo venas kaj kondukas lin al la prokurora oficejo. Tie, junaj universitatanoj esprimas al li sian admiron; unu el ili eĉ citas unu el liaj poemoj. Por la tagmanĝo la prokuroro preparigis bonajn pladojn el lia naskiĝ-regiono. Poste virino alportas grandegan kukon. “Cheng, hodiaŭ estas via tridek naŭa naskiĝ-tago”, diras al li la prokuroro. “Ni ankoraŭ ne scias, kie vi pasigos la kvardekan. Sed ni deziras, ke la vojo, kiu kondukos vin al ĝi estu agrabla.” Li etendas al li plastan tranĉilon, petante lin esprimi deziron antaŭ ol distranĉi la kukon antaŭ pluraj fotistoj: “Unu momenton, Cheng Izhong pensis pri sia familio, kaj larmoj estis pretaj ŝpruci. Sed tre rapide li ekkomprenis, ke ĝuste liajn larmojn volis ili. (...) Ili volis vidi lin senrezistiĝi, por kapti la bildon de tiu momento. La televidoj regule disvidigas tiajn bildojn: la koruptitoj amare ploras konfesante siajn krimojn.” Dek du jarojn poste, la memoraĵo restas neforviŝebla. Cheng Yzhong ne hezitas pri la dato de tiu manipulado: “La 3an de aprilo 2004, inter la 11-a kaj la 17-a, en oficejo de la prokurorejo de la popolo de Kantono.”
La eksterlandanoj ne estas domaĝitaj. En aŭgusto 2013, la brito Peter Humphrey, inspektoro de la farmacia societo GlaxoSmithKline, estis vidita ĉe CCTV, kun malprecizigita vizaĝo. Li konfesis, ke li pagis ĉinajn civitanojn por identigi tiujn, kiuj informis la aŭtoritatulojn pri la ŝmirmono donita de lia entrepreno al la ŝtatfunkciuloj. La 22-an de januaro 2016, estis la vico de la svedo Peter Dahlin, fondinto de neregistara organizaĵo (NRO), kiu helpas al la advokatoj specialigitaj pri la homrajtoj, konfesi aktivaĵojn endanĝerigantajn la nacian sekurecon, antaŭ ol esti ellandigita.
“Tiu maniero devigi homojn konfesi kulpojn, kiam ili ankoraŭ ne estis juĝitaj, estas evidenta malrespekto de la ĉina leĝo kaj de la homrajtoj”, akuzas He Weifang, unu el la plej respektataj juristoj de la lando, profesoro en la pekina universitato. “Se oni konsideras, ke la amasinformiloj estas instancoj de la komunista Partio kaj ke CCTV estas la proparolanto de la registaro, tiu devigo “penti pro siaj pekoj” fariĝas eĉ pli abomena. Ĉar ĝi sola konsistigas nesubteneblan premon al la justico, devigante la juĝ- instancojn konformiĝi al la konkludoj de tiuj amaskomunikiloj.”
Rekonata ĵurnalisto*, Wen Tao kondamnas tiujn praktikojn: “La CCTV fariĝis tribunalo, sed ne tribunalo, kie ĉiu povas esprimi sian defendon. Oni ne povas akcepti tion sen reagi.” Jes ja, laŭ li la nuna socio estas pli travidebla ol sub la regado de la prezidanto Hu Jintao (2002-2012). “En la epoko de Hu, ni sciis absolute nenion pri tiuj korupto-aferoj. Nun, ni konas kelkajn el ili, sed nur tiujn, kies diskonigado interesas la registaron.” Nuancita opinio, verŝajne ŝuldita al lia propra sperto. En 2011, li estis enkarcerigita, sen kontakto kun la mondo dum okdek tri tagoj, sen akuzo nek klarigo.
Aliaj, kiel Huang Tianbo, eksa ĉefartikolista kunordiganto de Cable News Network (CNN), relativigas la agadon de la regantaro, preferante kredi, ke ĝiaj intencoj ne nepre estas malbonaj: “Pekino konsideras tiun metodon kiel transmet-kanalon de informado. Ĝi estas aŭtoritatema kaj provas timigi, per tiu ekzemplo. Sed fronte al la konkludoj de CCTV, tiom humiligaj kaj detruaj, vi havas neniun eblon respondi.” Li taksas vulgara la manieron laŭ kiu la publika kanalo traktis la aferon Xue Manzi: “Imagu kiom da ĉinaj familioj dum verpermanĝo rigardis kun siaj infanoj la rakontojn pri prostituado de Xue. Ĉiukaze, estas ne honeste uzi la amasinformilojn por humiligi iun.”
Parto de la Ĉinoj ne opinias kritikebla la rolon de tiuj ĵurnalistoj-prokuroroj: tio apartenas al la politika sistemo de la lando, laŭ ili. Teng Biao, advokato kaj defendanto de la homrajtoj, esploristo invitita ĉe Harvard, Usono, firme forĵetas tiun ideon: “Tiuj ĵurnalistoj ne estas viktimoj de la sistemo: ili partoprenas en ĝi kaj estas la kunlaborantoj de la registaro.”
La televiditaj konfesoj memorigas unu el la plej dolorigaj memoraĵoj de la ĉina nuntempa historio: la dek jarojn (1966-1976) de la Kultura Revolucio, kiu estigis truditajn publikajn konfesojn kaj humiligajn elmontradojn surstrate. Iuj estis devigitaj porti afiŝtabulon; aliaj, ofte intelektuloj suspektataj pri dekstriĝo aŭ pri kontraŭpartia agado, estis kaprazitaj. Eĉ Liu Shaoqi ne eskapis. Akuzita esti la ĉefo de la kapitalistoj enŝteliĝintaj en la partion, tiu eksa prezidanto de la Respubliko (1959-1968) estis devigata sin elmontri kun sia edzino antaŭ miliono da homoj sur la Tiananmen-placo, la 5-an de aŭgusto 1967, antaŭ ol esti torturita ĝis morto. Ĉu, sub la regado de la potenca Xi Jinping, tiu premsonĝo povas rekomenciĝi? Oni povas meti la demandon. Estante studento, la prezidanto mem estis sendita ĉe la kamparo dum pluraj jaroj. Lia patro, Xi Zhongxun, eksa vicprezidanto de la Popola Asembleo kaj vicĉefministro, estis viktimo de radikalaj politikaj eliminadoj en 1962. Li devis sin elmontri portante ĉirkaŭ sia kolo afiŝtabuleton kun lia nomo kaj mencio: “kontraŭpartia ribelulo”, kaj restis en malliberejo dum dek kvin jaroj*.
La puno per humiligo estas parto de la ĉina kulturo, kaj ne nur dum la kultura Revolucio, sed ĝi ne forestas el aliaj tradicioj: “Ĉi tiuj praktikoj de publikaj konfesoj tre longtempe ekzistis ĉe la kristanoj. La ĉina specifeco estas, ke la konfeso ne okazas antaŭ Dio, sed antaŭ laika povo. Alia diferenco: en la spirito de konfuceanismo, ĉiu povas transformiĝi en moralan personon. Humiligo estas do speco de formado kaj puno por la homoj malfacile transformeblaj”, analizas la profesoro He Weifang.
OPONOJ al la televidaj konfesoj manifestiĝis, sed ili restas maloftaj. Sur la sociaj retoj, la retumantoj emas esti pli diskretaj, memcenzuri sin. La formulo “Vi scias ĝin” disvastiĝis tra la tuta lando, kiam temas pri delikataj temoj. Tiun ambiguan esprimon uzis, la 2-an de marto 2014, s-ro Lu Xinhua, proparolanto de la nacia Komitato de la politika konsulta Konferenco de la ĉina popolo (PKKĈP), kiam ĵurnalististo de la South China Morning Post (Honkongo) demandis lin pri la sorto de s-ro Zhou Yongkang, eksa Sekurec-ĉefo kondamnita al dumviva prizono pro korupto-kompliceco, misuzo de povo kaj intenca diskonigo de ŝtat-sekretoj.
En marto 2016, s-ro Zhu Zhengfu, ankaŭ membro de la PKKĈP kaj vicprezidanto de la Asocio de la ĉinaj advokatoj, oficiale petis la ĉesigon de la televidaj konfesoj. La amaskomunikila tempesto, kiun li estigis, tamen ne havis politikajn sekvojn. Pluraj artikoloj de la retejo de la ekonomia semajngazeto Caixin eĉ estis cenzuritaj. La anglalingva Twitter-konto de Caixin skribis tiun konstaton: “La komentoj pri esprim-libereco de anoj de la nacia Komitato de la PKKĈP tre timigas la kontrolistojn [de la regantoj]”, antaŭ ol resendi al siaj malpermesataj artikoloj.
He Weifang memorigas pri la 38-a artikolo de la ĉina Konstitucio: “La persona digneco de la civitanoj de la Ĉina Popola Respubliko estas neatencebla. Ĉiuj procedoj celantaj insulti, kalumnii la civitanojn aŭ false akuzi ilin, estas malpermesitaj.” La artikolo 12 de la punprocedura kodo indikas: “Sen juĝo de la popola Tribunalo, neniu povas esti deklarita kulpa.” La ĉinaj leĝoj jam ĉion antaŭvidis. Sed por ilin aplikigi, la vojo ŝajnas senfina.
ZHANG Zhulin