Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Dek tri jarojn post la militista invado fare de Usono kaj ĝiaj aliancanoj, Irako ne sukcesas eliri el kaoso kaj perfortado. Dum parto de ĝia teritorio estas daŭre regata de Organizo de Islama Ŝtato (OIŜ), la registaro kaj la politikistaro montras sin ne kapablaj unuigi la landon kaj certigi la sekurecon de lacega loĝantaro.
La Iraka elektra reto taŭge permesas metaforon. Ekirpunkto de ĉiu homa agado, akceso al energio devus esti la lasta problemo en lando riĉa je hidrokarbonoj, trairita de grandaj riveregoj kaj sunplena kvazaŭ Edena ĝardeno*. Nu, elektra provizado bildigas la inferajn misfarojn kaj perturbojn de la Iraka politika sistemo.
Unue, la ŝtato liveras nur kadukiĝintan servon limigitan ĉiutage al kelkhora elektrofluo. La situacio ne estas pli bona en la popularaj kvartaloj kun ŝijaisma plimulto: pri siaj misfunkciadoj la sistemo tute ne estas apartigema. En Basra, suda granda urbo, kiu flosas super grandegaj petrolaj tavoloj, la lokaj regantoj antaŭvidis ribelojn pro venontaj elektroĉesoj dum somero, en regiono, kie temperaturoj superas 50°C, kaj petis helpon de najbara Irano. Jen ĉio, kio estas esperebla de Bagdado.
La Irakanoj devas ĉefe kalkuli je komunaj improvizitaj sistemoj, laŭ logiko de senregula malcentralizigo kaj privatigo. Ĉiu kvartalo enhavas grandajn generatorojn, kiu provizas tutan straton. El tiuj eliras abundego da dratoj, kiuj respondas al multego da individuaj abonoj, nunaj kaj pasintaj. Multaj ne plu funkcias, sed ne gravas: sufiĉas aldoni pliajn, en tavoliĝinta procezo, kiu similas al sinsekvaj tavoloj aldonitaj al sekureca aparato ĉieestanta kaj multforma.
Ĉiu individuo ofte devas kalkuli nur je si mem. Ĉiu domo havas sian propran generatoron, por forturni la paneojn de la strata. Ankaŭ iliaj motoroj bezonas gasoleon kaj riparojn. Fine oni ankoraŭ ofte troviĝas sidante en mallumo, spektante senluman televidekranon, atendante ke io, ie, refunkciu. Alegorie, jen tio, kion la Irakanoj faras de post la falo de la reĝimo de Saddam Hussein, antaŭ dek tri jaroj*. Sed la granda paradokso de tiu tute senutila komplikeco, estas, ke ĝi forbrulas, sen videbla kialo, ilian tutan energion.
Ĉio ŝajnas senutile komplika, kaj devigas la loĝantaron uzi multan flekseblan reziston kaj elturniĝemon. Tiu sinteno havas ambiguecon: ĝi integriĝas en la sistemo, kaj permesas al ĝi funkcii malgraŭ ĉio. Dum la eksa reĝimo maldeca ŝerco resumis tiun principon. Hussein decidis elprovi la paciencon de Irakanoj kaj trudis imposton por trairi la pontojn de la ĉefurbo super Tigriso. Neniu plendas malgraŭ la kostoj kaj la trafikŝtopiĝoj. La imposto estas pliigita, denove kaj ree, sed nenio ŝanĝiĝas. Fine, la prezidanto superkolerigita, ordonas al oficiroj seksperforti ĉiujn, kiuj trairas la pontojn. La trafikŝtopiĝoj ege grandiĝas. Kaj fine, jen la popola kolero, ili postulas: “Kiam do vi pliigos la nombron da seksperfortistoj?”.
Nuntempe ne eblas aŭdi en Irako la plej etan pozitivan diron pri la politikistaro, kiu estigas unuanimecan malestimon. De post la foriro de la Usonaj trupoj, la 18-an de decembro 2011, la lando, cetere alfrontanta konstantan perforton, travivas daŭran politikan krizon, kiu montriĝas interalie per haltado de ĉiuj ĉefaj leĝprojektoj diskutataj en la parlamento. La kelkaj subtenoj, kiujn tia aŭ alia individuo havis, tute malaperis fronte al konstato, ke ili estas ĉiuj interŝanĝeblaj. Elreviĝinta intelektulo komentas: “Funde, preter siaj kvereloj, ili estas ĉiuj kamaradoj en la pinto. Kompense, ili volas, ke ni malamu unu la aliajn, por distri nin per bataloj, kiujn ili manipulas. Ili batalas por procentoj, ne por sektoj. Kaj ĉiuj konsentas pri unu afero: la sistemo daŭru.”
Tiu ĝenerala laceco estigis grandan maturecon en la Iraka socio. En la paroloj, fortega sektismo kunekzistas kun tre trafa kaj realista kompreno de la sensencaj disiĝoj, kiuj tiom kostis al bazaj Irakanoj, kaj tiom enspezigis al iliaj supozataj reprezentantoj*. Tamen la manifestacioj okazantaj de aŭgusto 2015 kontraŭ la falo de la prezo de hidrokarbonoj, en ekonomio tute bazata sur klientisma redono de la petrola rento, ne vere trovas subtenon*. La plejmulto de la loĝantaro preferas sistemon sensencan al risko de kaoso, kontentiĝas per kelkaj firentoj, aŭ pensas pri elmigrado.
Por la junuloj, ekzistas ankaŭ la elekto milita: batali kun iu aŭ alia partio, pro konvinkiĝo aŭ simple por akiri statuton kaj havi salajron. La senĉesa milito, plej freŝdata tiu kontraŭ Organizo de Islama Ŝtato (OIŜ), plenumas funkciojn esencajn por la sistemo: ĝi okupas la mensojn kaj deturnas ilin el la misoj de regantoj, ĝi ekscitas pasiojn, kaj tiel donas al ili minimuman rajtecon, kaj ĝi estigas nemalhaveblan vivtenan ekonomion. La sekureca aparato kaj la milicoj malpliigas senlaborecon. Ŝijaismaj militĉefoj blankigas siajn rabaĵojn malfermante laŭmodajn restoraciojn. Sunaismaj tribestroj profitas batalojn (kiuj rajtigas financadon de milicoj), detruojn (kiuj anoncas kontraktojn) kaj homhelpan krizon (kiu generas monhelpon, kiun ili defraŭdas). La politikistaro akiras, je la nomo de porekzista lukto, internacian subtenon necesan por daŭre rabadi sen respondeci al iu ajn.
Usono, kiu de dek tri jaroj pensas nur pri deĵeti la respondecon, kiun ĝi havas invadinte la landon, daŭre obligas duonvolajn klopodojn kaj misrimedojn. Ĝi trejnas, kiel kutime, Irakajn trupunuojn kapablajn daŭrigi senĉesan militon, sen ektuŝi la sistemon, kiu vivas el ĝi. La administraro de Obama eĉ pli fortigas ĝiajn difektojn. Ĝi ĉefigas lukton kontraŭ terorismo prefere al iu ajn alia konsideraĵo. Ĝi reduktas la postulon de pli granda sunaisma politika partopreno al kunlaboro kun kelkaj famuloj disiĝintaj de sia bazo, dum ĝi daŭre forigas, unu post la alia, la ĉefaj urboj de la Iraka sunaismo*. Konforme al antaŭjuĝoj, kiuj daŭras de la Usona interveno de 2003, ĝi malfidas la sunaisman loĝantaron, ĝi plimalpli akordiĝas kun la ŝijaisma movado kaj danĝere subtenas tiun de la Kurdoj.
Ĉiel, la vera problemo ne plu estas trovi ekvilibron inter la grandaj grupoj etnaj kaj religiaj*. Nun la loĝantaro akceptas la aktualan situacion, kiel definitivan fakton. Tiel, oni malprave opinius, ke OIŜ estas manifestado de revenĝema sunaisma agado. Ĝi simple plenigis la vakuon lasitan de ŝtato samtempe premema kaj forestanta. La estroj de la politikistaro en Bagdado povas daŭre kontesti la gajnojn de la Kurdoj, sed por la popolo, Kurdio eĉ ne plu estas parto de Irako*. La lando stabiliĝas rilate al interreligiaj konfliktoj. La ĉeesto de ŝijaismaj milicoj en la fronto, ekzemple, estigas multe pli da sektismo en la interreta spaco, inter ekzilitaj Irakanoj kaj islamanoj de aliaj landoj, ol en la loko mem. Iel do la nuna epoko strange similas al negativa bildo de la 1990-aj jaroj. La reĝimo de Saddam Hussein severe punpremis ŝijaisman ribelon en la Sudo, kaj poste neglektis ties loĝantaron taksitan malfidinda. La urboj ne estis fordetruitaj, kiel ili estas hodiaŭ en la sunaismaj zonoj, sed grandaj palmarejoj estis detruitaj. Iuj fipagatoj de la registaro utilis kiel “ŝijaistaj reprezentantoj”, zelotoj, kiuj tute disiĝis el siaj bazoj. La administracio kaj la armeo restis unuiĝantaj, sed sunaisma kulturo superis*.
Nun okazas la malo: oni ĉie aŭdas sudan muzikon, la komuna lingvo prenas sonojn de la popola dialekto ŝrugi, tio estas suda, kaj, en preskaŭ perfekta renversiĝo de la roloj, sunaistoj facile uzas la ambiguecon de Irakaj identecoj, iomete ŝanĝante siajn nomojn, siajn adresojn aŭ siajn akĉentojn, kiam tio plifaciligas la vivon. Tio ne signifas, ke “la ŝijaistoj regas”, same antaŭe la sunaistoj ne regis. Nun, same kiel antaŭe, ĉiuj plendas, ke li vidas preskaŭ neniom el la riĉaĵoj de la lando.
Per la malproksimiĝo ebligita de la pasanta tempo, preciziĝas la silueto de la nuna politika sistemo. Temas pri senkapa reĝimo, en kiu multaj sociretoj enŝoviĝinte malordigas la ŝtaton, kies rimedoj kaj strukturoj estas utiligataj de ĉi tiuj subsistemoj. Rezultas granda varieco de okazaĵoj, ofte kontraŭdiraj, laŭ diversaj temoj, kvazaŭ la Iraka politiko inventiĝas respektante ian historian gramatikon.
Konstateblas ekzemple rangaltiĝo, pro la Usona interveno, de iu popolkategorio, ĉefe etburĝoj el diasporo aŭ el triboj de sada, altranguloj, kiuj asertas prapatran rilaton kun la Profeto. Tiu socia evoluebleco rememorigas la aperon de la Baas-partio, ĝi mem bazita sur la etburĝaro de la regionoj, kiu apogis sin, por elstariĝi, sur la institucioj kreitaj dum la Brita mandato*. “La malsimileco, substrekas oficisto en Kut, estas ke la Baasanoj, unuiĝintaj pro sia ideologio, heredis funkciantan ŝtaton, dum ĉi tiuj havas nenion komunan kaj agas en detruita lando.”
La ŝejkoj de sunaismaj triboj, rimarkas la esploristo Luluŭa Al-Raŝid, “revenis al statuto kaj sinteno similaj al tiuj de la grandaj terposedantoj de la Monarkia epoko*.” Ili rondiras ĉirkaŭ la regantoj kaj plej malproksime kiel eble el siaj bazoj, kiujn ili konsideras kaj ekspluatas kvazaŭ servutularon. Pli ĝenerale la triboj revidebligis tutan folkloron revivigitan de Saddam Hussein, kaj ludas centran rolon tra la triba juro, en lando kie justico similas al aŭkcia foiro. Ĉie legeblas sur la muroj “matlub dem” aŭ “matlub ‘aŝa’irijan”, kio signalas, ke tiu aŭ alia homo estas serĉata, morta aŭ viva — respektive. Cetere oni povas kontrakti ian triban asekuron per monata pago al potenca ŝejko, kies protekton oni povas alvoki laŭbezone. Kompreneble ne utilas diri, ke tia agmaniero neniel rilatas al tradicioj.
Aliaj retoj rilatas kun fremdaj potencaj landoj. Usono, per daŭra trejnado de la sekureca aparato, multobligis siajn kontaktojn*. Ili nun povas kalkuli kun ili por uzi grandan influon malgraŭ limigitaj rimedoj, kunlaborante kun Irakaj unuoj, kiuj ne multe valorus sen la Usona aersubteno.
Ankaŭ Irano havas siajn lokajn homojn. Temas pri generacio de islamistaj aktivuloj, kiuj ekzile vivis en Teherano, en tiel kununuiĝa rilato, ke ĝi iĝas problemo eĉ por iliaj patronoj. Irana universitatano klarigas: “Niaj Irakaj amikoj havas grandegan influon ĉe ni. Ili parolas la persan. Jaron post jaro ili socie integriĝis kun ĉiuj gravaj homoj, ĝis renkonti la superegan gvidanton pli facile ol iu ajn el niaj regantoj. Kulture kaj politike, ili forviŝis la landlimon inter niaj du landoj. Kaj foje mi demandas al mi ĉu niaj institucioj prenas siajn decidojn laŭ niaj naciaj interesoj aŭ laŭ tiaj malnovaj kamaradecoj?”
En tiu disa realaĵo, Irako alfrontas du gravajn danĝerojn, kiuj pligrandigos laŭmezure de malpliiĝonta minaco de OIŜ. Unuflanke la landa ekonomio estas fundamente nevivokapabla*. La egaj salajroj de la ŝtataj funkciuloj neniel limigis korupton, sed ili plipezigis la ŝtatajn elspezojn. Eĉ dum la riĉaj jaroj, kiam la barelprezo superis 100 dolarojn, inter ekstravagancaj funkciaj elspezoj kaj senlima disrabado, la nacia buĝeto estis forvaporiĝanta.
Nuntempe la financa krizo iĝas danĝera malstabiligilo: ĝi motivas popolan proteston, ja marĝenan sed kiu povas rapide eksplodi, ĝi stimulas perfortan ekonomion, solan alternativon al renta, kaj ĝi povas fajrigi la komercajn rivalecojn en elitaro, kiu batalas por siaj “merkatpartoj” en industrio de korupto, kiu ŝrumpiĝas. Kompense ĝi donas verajn levilojn al fremdaj partneroj de Irako, aparte Usono, kiu larĝe regas la internacian sistemon de financa regado, kiun Bagdado bezonas por kovri sian deficiton.
Aliflanke la demando pri la ŝijaisma estreco stariĝas pli kaj pli akre. Tiu plimulta komunumo estas prilaborita de profunda klasdisiĝo (kiu videblas en la manifestacioj de la subproleta junularo), de seniluziiĝo pri la ŝtato, de la totala miskredito de siaj islamistaj reprezentantoj, de potenca popola religieco, de la grandiĝantaj ambicioj de la milicestroj, kaj de la iom post iom malfortiĝo de marĵa’ ijja, la tradicia religia estraro, kiu neeviteble kompletiĝos per la forpaso de S-ro Ali Al-Sistani, lasta Iraka ajatolo kiu enhavas moderecon, naciismon kaj doktrinan krediton*. Neniel surprizas do, ke multaj Irakanoj iel timas malvenkon de OIŜ. Ĉar, fakte, kies venkon ĝi signifus?
Peter HARLING