Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Atlantikaj provokoj

ĈU LA GVIDANTOJ de la eŭropaj membroŝtatoj de la atlantika alianco volis imiti la ekzemplon de s-ro [José Manuel Barroso], kiu, post prezidi la Eŭropan Union, fariĝis premgrupisto por Goldman Sachs? Ĉu, sekve, ili profitis la okazon de la pintkunveno de la Nord-Atlantika-Traktad-Organizaĵo (NATO) por prepari sian konvertiĝon kiel konsilistoj de usona armad-societo? Tute absurda — nu, ni esperas ... —, tiu hipotezo estas apenaŭ pli harstariga ol la decido, konigita ĉe la fino de ilia kunveno en Varsovio, en la ĵus pasinta julio: dismeto de nova movebla unuo de kvar mil soldatoj en Pollando aŭ en unu el la baltaj landoj. En pafdistanco de la seĝa artilerio de la rusa marŝiparo en la Balta Maro kaj de Sankt-Peterburgo.

Jam imageblas la rankoro de la rusaj gvidantoj, kiam la NATO, strukturo heredita de la malvarma milito kaj kiu meritus malaperi kun la fino de la USSR*, kunvenis ĝuste en tiu urbo, kie, sub la egido de Sovetunio, en majo 1955 subskribiĝis la traktato de Varsovio. Por plibonigi nenion, la usona generalo Curtis Scaparrotti, la nova komandanto de la NATO-fortoj en Eŭropo, deklaris, ke la “komandostrukturo” devas esti “sufiĉe moviĝema por ke la transiro fariĝu natura inter paco, provoko kaj konflikto”.* Ĉu vi diris “provoko”? La ukraina prezidanto Petro Poroĉenko, en maskita milito kontraŭ Ruslando, estis invitita al la pola ĉefurbo, dum lia lando ne apartenas al la NATO. Tie eblis aŭdi la prezidanton de Usono memorigi sian “firman subtenon al la klopodoj de Ukrainujo por defendi sian suverenecon kaj sian teritorian integrecon kontraŭ la rusa agreso.” Traduko: la okcidentaj sankcioj kontraŭ Moskvo estas daŭrigotaj “tiom longe, kiom Ruslando ne plene plenumis siajn devojn el la interkonsentoj de Minsko”.* Vaŝingtono kaj ĝiaj aliancanoj do daŭre kaŝas la rolon de la ukrainaj manovroj en la kontraŭleĝa anekso de Krimeo fare de Moskvo kaj en la nerespekto de la minskaj interkonsentoj.

* Vd Régis Debray, “Francujo devas forlasi la NATO-n, Le Monde diplomatique en Esperanto, marto 2013.
* Citita el The Wall Street Journal, Novjorko, 11-an de julio, 2016.
* Interkonsentoj subskribitaj en 2014 inter Ukrainujo kaj Ruslando por ĉesigi la konflikton en Orient-Ukrainujo. Vd Igor Delanoë, “Ukrainujo inter milito kaj paco”, Le monde dimplomatique en Esperanto, marto 2015.

Kial do daŭrigi la streĉitecon inter la lando de Eŭropo kaj Ruslando? Tio ebligas al Vaŝingtono malebligi ĉian proksimiĝon inter ili. Kaj certigi, post la “Briteliro”, ke ĝia plej obeema aliancano, Britujo, restos rekte asociita kun la milita sorto de la Malnova Kontinento. Berlino, kiu ĵus altigis sian milit-buĝeton, siavice taksas, ke “sen direktoŝanĝo, Ruslando restos en antaŭvidebla estonteco defio por la sekureco de nia kontinento”.* Oni estus preskaŭ tentata apliki tian formulon al la NATO ...

* Germana Blanka Libro pri defendo, citita de Le Figaro, Parizo, 14-an de julio 2016.

La tamburado ĉe la rusa landlimo estis kovrita de aliaj bruoj. S-ro Obama devis mallongigi sian restadon en Eŭropo post la murdo de usonaj policoj en Dallas. Kaj dum sia parolado de la 14-a de julio, kelkajn horojn antaŭ la buĉado de Nico, la franca prezidanto François Hollande parolis pri la salajro de sia frizisto, sed ne menciis la pintkunvenon de Varsovio, en kiu Francujo promesis kontribui al la dismeto de trupoj en la baltaj landoj.

Serge HALIMI.